Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Dulingva instruado de infanoj

2 views
Skip to first unread message

Rita kaj Ivan

unread,
Feb 11, 1993, 7:04:44 PM2/11/93
to

(Konvencio: Ch, U')

Karaj gesamideanoj,

Jam de longe mi rimarkis, ke multfoje infanoj, kiuj parolas du
lingvojn (pli specife: Esperanto kaj ilia nacia lingvo), lernis la
lingvojn disigitaj, tio estas, la patro chiam parolas al la infano en
unu lingvo, kaj la patrino en la alia.
Mi scias, ekzemple, pri 4jara brazila knabo, kiu parolas pli bone
Esperante ol portugale. Lia patro chiam parolis al li en la Internacia
Lingvo, kaj la patrino en la portugala. La infano tuj kaptis la regulojn
de Esperanto, kaj inkluzive korektas gramatikajn erarojn de aliaj paro-
lantoj!
Mia edzino kaj mi dezirus scii, chu estas sciencaj studoj pri du-
lingva edukado de infanoj. Chu estas reale necesa, ke chiu gepatro par-
olu malsaman lingvon kun la infano? Se ne, chu la infano ne misparolus
vortojn de unu lingvo miksitaj kun vortoj de alia? Chu iu scias pri tio?
Tio interesas al ni, char, kiam ni havos nian infanon, kompreneble
ni volas, ke li (au' shi) parolu Esperanton.


Esperantajn salutojn,
Rita de Moraes
Ivan Colling

========================================================================
Rita M. N. de Moraes Federacia Universitato de Sankta Maria
Ivan E. Colling
ivan...@brufsm.bitnet Universidade Federal de Santa Maria
Esperanto - Internacia Lingvo (UFSM) Sankta Maria - RS - Brazilo
========================================================================

Marc van Oostendorp

unread,
Feb 12, 1993, 3:26:20 AM2/12/93
to

Rita de Moraes kaj Ivan Collings skribas:

> Mia edzino kaj mi dezirus scii, chu estas sciencaj studoj pri du-
> lingva edukado de infanoj. Chu estas reale necesa, ke chiu gepatro par-
> olu malsaman lingvon kun la infano? Se ne, chu la infano ne misparolus
> vortojn de unu lingvo miksitaj kun vortoj de alia? Chu iu scias pri tio?
> Tio interesas al ni, char, kiam ni havos nian infanon, kompreneble
> ni volas, ke li (au' shi) parolu Esperanton.

La biblioteko de la universitato kie mi laboras (Tilburg, Nederlando)
havas jam pli ol 128 librojn se oni selektas la vorton `bilingual'
kiel shlosilo. La temo interesas lingvistojn, psihhologojn,
sociologojn, k.a.

Mi kredas ke la plimulto da specialistoj nuntempe asertas ke estus
plej bone se oni komence (dum la unuaj 5-6 jaroj) dividas la rolojn.
La patro parolu unu ligvon, la patrino la alian lingvon al la infano.
Poste, estas iom malpli grave sekvi tiun metodon.

Ankau', se oni volas ke la infano lernas ambau' lingvoj je
proksimume sama nivelo la gepatro kiu malplej ofte parolas kun la
infano parolu la chiutaga lingvo de la regiono kie oni vivas. Do
se la patro edukas la infanon dum la unuaj jaroj kaj la patrino
laboras eksterdome, la patro parolu E-on kaj la patrino la nacian
lingvon.

Mi supozas ke pedagogian studon pleje interesus vin. Mi ne estas
ekspertulo je tiu tereno sed la miaj scioj la libro `The sun is
feminine : A study on language acquisition in bilingual children'
de Traute Taeschner estas inter la plej konataj je tiu tereno. Ghin
aperigis en 1983 la Eldonejo Springer (Springer Verlag) en Berlino.

Vi vershajne scias ke UEA iniciatis grupon por Esperantlingvaj
familioj? Ghi nomighas `Familia Rondo'. Tie ja estas la homoj kie
povus vere helpi vin.


======================================================================
Marc van Oostendorp
Werkverband Grammaticamodellen phone: (office) 13-662737
Faculteit der Letteren
Postbus 90153 e-mail: OOST...@KUB.NL
5000 LE Tilburg
======================================================================

Bruce Sherwood

unread,
Feb 13, 1993, 5:01:29 PM2/13/93
to
Kiam mi studis en Italio mi konis junan geparon kiu cxiam parolis
Esperante inter si. Li estis Italo, kaj sxi Bulgarino, kaj ili
renkontigxis per Esperanto. Sxi lernis paroli la Italan post edzinigxo
kaj translokigxo al Italio, sed la du dauxre parolis sole Esperanton
hejme. Post mia restado en Italio ili havis du gefilojn, kaj 15 jarojn
poste mi vizitis ilin. Ambaux gepatroj ankoraux cxiam parolis
Esperanton en la hejmo, kaj kun la gefiloj. Ili neniam parolis Itale
kun ili.

En Usono, kiam gepatroj parolas ne-Anglan lingvon en la hejmo, la
gefiloj preskaux cxiam rifuzas paroli tiun "fremdan" kaj por ili
neprestigxan lingvon: la gepatroj alparolas en sian propran lingvon,
kaj la gefiloj respondas en la Anglan. (La gefiloj rapidege lernas la
lokan, Anglan lingvon tuj kiam ili ekhavas lokajn infanajn amikojn.)
Eksterordinare estas, ke la gefiloj de miaj Esperantistaj amikoj cxiam
ne nur parolas Esperanton kun la gepatroj sed ecx tiel parolas inter si,
en la agxo de 14-15 jaroj.

Do se oni volas, ke la idoj bone parolu Esperanton kaj bone parolu la
lokan lingvon, plej simple procedo estas, ke ambaux gepatroj simple
parolu Esperanton en la hejmo, kaj la infanoj parolos la lokan lingvon
ekster la hejmo. La ofte citita procedo, ke unu (preskaux cxiam la
patro) parolas Esperanto kun la ido, dum la alia (preskaux cxiam la
patrino) parolas la lokan lingvon, sxuldigxas tutsimple al la fakto, ke
patroj multe pli ofte ol patrinoj estas parolantoj de Esperanto. Sed se
ambaux gepatroj parolas Esperanton, ili tutsimple uzu gxin, tute nature.

Bruce

0 new messages