Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Pri Sennaciistaj postulatoj

26 views
Skip to first unread message

per...@unix.infoserve.net

unread,
Aug 21, 1997, 3:00:00 AM8/21/97
to

Pri Sennaciismo:
Tiuj postulatoj por mi preskaux aksiomojÐ 'havas kiel konsekvencon
la neceson de:
a) universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus
Polico, laux la etimologia senco de 11 vorto;

b) universala mono, cxiam k cxie samvalora k
neinterezoproduktipova;

c) universala lingvo;

cx) universalaj kalkuliloj k mezuriloj;

d) universalisma edukado euxgenika, kiu tamen ne celus
unutipigecon, sed, male, la malvolvon de cxiuj normalaj
individuecoj; edukado, kiu malvolvus en la homa cerbo la racian
tendencon malprofite al la mistika, k vekus, stimulus k firmigus
en cxies koro senton pri justo, ordo, respondeco, k, plie, pri
toleremo rilate cxion, kio ne estas esenca por certigi materian
bonstaton al cxiuj homoj.
Ekzistas ja en la homa naturo pli malpli forta emo al revado k
fantazio. Eble la vera sagxo homa postulas, ke iafoje oni ne
kondutu tute... sagxe. En racie mastrumata socio, poetoj k
artistoj ekzemple havus la rajton fantazii kaj kaprici laux
placxe.

-------------------==== Posted via Deja News ====-----------------------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Post to Usenet

Liland Brajant ROS'

unread,
Aug 28, 1997, 3:00:00 AM8/28/97
to

In a previous article, agol...@agolincs.demon.co.uk (Alan Gould) says:

>In article <14f_970...@saluton.iaf.nl>, "Gerard Van.der.horst"
><esp...@saluton.iaf.nl> writes
>> > From: per...@unix.infoserve.net


>>
>> > Pri Sennaciismo:
>> > Tiuj postulatoj por mi preskaux aksiomojÐ 'havas kiel
>>

>>Kial vi ne diras KIU vi estas?

Kial gravas, kiu ri estas? Cxu oni ne rajtas anonimi, pseuxdonimi, ktp?
Mi fakte konas rin, kaj ne volante rompi al ri la anonimecon (kiel FD pri
AA, mi alte taksas tion!) mi nur diros, ke la persona nomo komencigxas
per J kaj ke ri logxas en mia kontinento, kvankam ne en mia urbo.

>>Fine de via mesagxo vi povus simple mencii vian nomon, SAT-nron, ktp.
>>
>>esp...@saluton.iaf.nl
>
>Mi jam sugestis tiun, sed sxajne tiu homo hontas pri tiaj kredoj.

Ri estas novulo en la reto; eble iam ri malkovros sin...

Liland
--
L B Ros' |tel: 206 | (Legeblas-kaj pli facile-ankaux en Esperanto...)
UEA-D Seatla | 633 | `O urse,' dixit Christophorus Robinus, `quam ex
204 N 39th St| 2434 | animo te diligo!'
Seattle WA 98103 Usono | `Egomet quoque te,' dixit Pu. (_Winnie Ille Pu_)

Alan Gould

unread,
Aug 28, 1997, 3:00:00 AM8/28/97
to

In article <EFLpH...@scn.org>, Liland Brajant ROS' <lila...@scn.org>
writes

>>In article <14f_970...@saluton.iaf.nl>, "Gerard Van.der.horst"
>
>>>Kial vi ne diras KIU vi estas?
>
>Kial gravas, kiu ri estas? Cxu oni ne rajtas anonimi, pseuxdonimi, ktp?
>Mi fakte konas rin, kaj ne volante rompi al ri la anonimecon (kiel FD pri
>AA, mi alte taksas tion!) mi nur diros, ke la persona nomo komencigxas
>per J kaj ke ri logxas en mia kontinento, kvankam ne en mia urbo.
>
>>>Fine de via mesagxo vi povus simple mencii vian nomon, SAT-nron, ktp.
>>>
>>>esp...@saluton.iaf.nl
Alan Gould wrote:
>>
>>Mi jam sugestis tiun, sed sxajne tiu homo hontas pri tiaj kredoj.
>
>Ri estas novulo en la reto; eble iam ri malkovros sin...

Iofoje, regas suficxe bonaj kialoj por oni ne sinnomi. Iu devus
respekti kaj proteki homoj kontraux dangxero de persekuto ktp.
Cxi-okaze la homo skribas pri la fundamenta kredo de sennaciismo uzante
la titolon 'peranto' kiu estas rekonata posteno de SAT.
Iu rajtas al propraj opinioj, neniu rajtas preteksti statuson kiun si ne
posedas por promocio de ideojn kontraux la implikata organizo.

--
Alan Gould

Jens Stengaard Larsen

unread,
Sep 3, 1997, 3:00:00 AM9/3/97
to

Skribis Jurgen Kuhl skrev / wrote / schrieb:
[...]
> En komumumo kie ekzistas liberaj, racie pensantaj homoj,
> facile tovigxas solvo por cxiuj problemoj.

Kaj cxu ne povas ekzisti pluraj, same raciaj solvoj de unu sama
problemo? Kaj cxu ne povas ekzisti pluraj, same raciaj idearoj pri
tio cxu entute estas problemo?

> La racio trovigxas en la naturo kaj devas esti malkovrata kaj
> instruata. La racio estas la malo de la mistiko kiun nun
> instruas eklezioj kaj sxtatoj naciismaj kiuj volas ekspansii.

Cxu vi ne estas iom malfrua kun tiu predikado? La sxtatoj aux
sxtatecaj strukturoj kiuj hodiaux volas ekspansii estas tiaj kiel EU
kaj NAFTA, kaj ili ne ekspansias kontraux la volo de la novaj
logxantaroj. Fakte EU ecx devis bremsi la esperojn Kroatajn, Latvajn
ktp. de membrigxo!

--
Jens S. Larsen, lingvist (BA in spe) * <"mailto:je...@cphling.dk">


0 new messages