Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Katastrofa sxerco de Kai Poehlmann

2 views
Skip to first unread message

Koboldo -

unread,
Jan 5, 2002, 6:52:33 AM1/5/02
to
Kai Poehlmann skribis (ege bedaurinde):

Eble vi ankaux faru tion kun la malafabla "viruso" "win.com". Tiam vi
havas multajn problemojn malpli... :-)

En momento de plej alta idioteco miaflanke, mi forvisxis tiun arhxivon, ve!,
tute ne pensante ke temis pri gravega ilo kiu malfermas Windows 98.

Via tre malagrabla sxerco, sinjoro Poehlmann, kostis al mi 148 eurojn kiujn
mi devis pagi al profesiulo por restarigi la komputilon.

Oni devas esti pli zorgema pri la sxercoj!

Koboldo

_________________________________________________________________
MSN Photos es la manera más sencilla de compartir e imprimir sus fotos:
http://photos.latam.msn.com/Support/WorldWide.aspx

Kai Poehlmann

unread,
Jan 5, 2002, 10:00:55 AM1/5/02
to
Saluton!

>> Eble vi ankaux faru tion kun la malafabla "viruso" "win.com". Tiam vi
>> havas multajn problemojn malpli... :-)

"Koboldo -" schrieb:

> En momento de plej alta idioteco miaflanke, mi forvisxis tiun
> arhxivon, ve!, tute ne pensante ke temis pri gravega ilo kiu
> malfermas Windows 98.

Bone, nun vi lernis, ke vi ne kredu cxion, kion vi auxdis...

> Via tre malagrabla sxerco, sinjoro Poehlmann, kostis al mi 148 eurojn kiujn
> mi devis pagi al profesiulo por restarigi la komputilon.

Sed vi devas akzepti, ke neniu fenestra viruso plu povis gxeni vin.
Ke via komputilo ne plu povis subiti morti, ktp. Do - mi ege sxatas,
kiam mi cxe iu komputilo povas forigi win.com kaj meti "vmlinux"
aux simile sur gxi... :-)

Anstataux pagi 148 euxrojn por "profesiulo", kiu simple kopiies win.com
de la Windows-98 CD reen al via komputilo, vi acxetintus iun Linux-CD
kaj havus poste ege malpli da virusaj problemoj. Fakte jes, la
scio, ke oni bezonas la unpack.exe (?) por malkompaktigi gxin,
eble valoras tiom multe...

> Oni devas esti pli zorgema pri la sxercoj!

Kun tio oni (mi...) nun vere ne povis "kalkuli"... :-)

Kai

Mireille Corobu

unread,
Jan 5, 2002, 10:08:55 AM1/5/02
to

Kai Poehlmann skribis (ege bedaurinde):

> Eble vi ankaux faru tion kun la malafabla "viruso" "win.com". Tiam vi
> havas multajn problemojn malpli... :-)

> En momento de plej alta idioteco miaflanke, mi forvisxis tiun
arhxivon, ve!,
> tute ne pensante ke temis pri gravega ilo kiu malfermas Windows 98.

> Via tre malagrabla sxerco, sinjoro Poehlmann, kostis al mi 148 eurojn
kiujn
> mi devis pagi al profesiulo por restarigi la komputilon.

-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Chu? mi pardonpetas dirante al vi ke vi donis al mi preskau 5 minutojn de
ridoj...
Kiel chiuj scias chi tie mi ne estas spertulo pri komputikaj aferoj sed mi
estas ege scivolema pri chi tiuj, plie mi ricevis de la komputilo de
Esperantistino, per Outlook Express, retmesaghon kun la viruso
W32.Badtrans.B la lastan sabaton ( 29a de decembro) kaj la 3an de
januaro mi ricevis la samon de la komputilo de alia Esperantisto do mi
legis la afishon de K P kun grandega intereso ;-)) char la virusoj tiklis
min en la kapo.
Mi tuj trankviligas vin pri mia ricevo de la viruso Badtrans.B, mia
Norton kontrauviruso estis freshdate ghisdatigita do la komputilo bone
reagis kaj shajnas ke mi ankau ;-)...
Iom poste mi legis la afishon de KP kaj estante ankorau sur la shoko de la
virusa ricevo mi serchis en la komputilo la "Karlan"... "sulfnbk.exe" kaj
la Kaian..." win.com". Mi ne trovis la unuan , nur trovis la duan sed mi
ne ghin forvishis...
Ho ve! se mi faris...la diskon iris retrovi sian kunajhon nome mian karan
unuan blokekranon, en malgaja chambreto che reparisto kiu kiel la aliaj
bezonis festi jarfinon kaj jarkomencon kaj iom ripozi pro tiuj festoj.
Mi pli bonshancis ol vi: mi ricevis telefovokon de la riparisto kaj li
diris al mi ke mia blokekrano estas riparita kaj ke la kosto estas 61
euroj. Mi iros ghin preni la venontan mardon char la riparisto loghas 60
kilometrojn for de mia hejmo.
Intertempe mi rigardis la prezojn de la novaj blokekranoj ( kun ebena
ekrano ) ili kostas pli ol 534 euroj! multe tro kostaj por mi nuntempe.
La problemo de mia blokekrano estis nur elektra, kelkaj lutitajhoj estis
misaj, kio ne mirigas min char mi devis bati la mashinon por ricevi la
verdan kaj poste la rughan kolorojn!
Dankon pro la 5 minutoj de ridoj.
Kaj mi aldonas:
kompatu Kaj de uloj kiel mi ;-)
Mireja


Yves Bellefeuille

unread,
Jan 6, 2002, 4:50:06 AM1/6/02
to
kobo...@hotmail.com ("Koboldo -") skribis:

> Kai Poehlmann skribis (ege bedaurinde):
>
> Eble vi ankaux faru tion kun la malafabla "viruso" "win.com". Tiam vi
> havas multajn problemojn malpli... :-)
>
> > En momento de plej alta idioteco miaflanke, mi forvisxis tiun
> > arhxivon, ve!, tute ne pensante ke temis pri gravega ilo kiu
> > malfermas Windows 98.
>
> Via tre malagrabla sxerco, sinjoro Poehlmann, kostis al mi 148 eurojn
> kiujn mi devis pagi al profesiulo por restarigi la komputilon.

Anstatau plendi pri Kai, plendu pri la "profesiulo" kiu fakturis al vi
148 eurojn por unu minuto da laboro! :-(

Kaj mi urghe konsilas ke vi estonte plene malatentu informojn au
misinformojn pri virusoj kiujn vi legos en afishoj kaj ret-mesaghoj.
Anstataue, uzu bonan kontrau-virusan programon kaj kredu nur ghin kaj
ghian autoron. Mi rekomendas F-Prot, http://www.complex.is/ .

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html
Rec.travel.europe FAQ: http://www.faqs.org/faqs/travel/europe/faq

Franz Kruse

unread,
Jan 6, 2002, 1:42:56 PM1/6/02
to
Yves Bellefeuille:

> > Via tre malagrabla sxerco, sinjoro Poehlmann, kostis al mi 148 eurojn
> > kiujn mi devis pagi al profesiulo por restarigi la komputilon.
>
> Anstatau plendi pri Kai, plendu pri la "profesiulo" kiu fakturis al vi
> 148 eurojn por unu minuto da laboro! :-(

Tute ne plendu! Por tiom grava sperto la mono estas bone investita.

Franz


Koboldo -

unread,
Jan 6, 2002, 4:03:20 PM1/6/02
to
Yves skribis:

>Anstatau plendi pri Kai, plendu pri la "profesiulo" kiu fakturis al vi
>148 eurojn por unu minuto da laboro! :-(

Estimata Yves: Mi faris la katastrofan eraron vendrede nokte. Sabate matene
mi nepre devis ordoni al mia interreta banko kelkajn urgxajn operaciojn,
tial mi devis alvoki entreprenon kiu sendas urgxege profesiulon al la hejmo
kie trovigxas la difektita komputilo, kaj tio estas tre kosta, precipe dum
festotagoj (sabate kaj dimancxe: oni enspezas duoblan tarifon). Mi konfesas
ke mi ne pensis pri tiom alta prezo, kaj mi sentis min kvazau sxtelata (au
sxtelita?)

Mi scias ke la riparo estis simpla, sed mi ne kapablis fari gxin cxar mi
estas nekompetenta pri MS-DOS, nura sistemo uzebla kiam Windows estas
nemalfermebla pro manko de tiel grava arhxivo. Cetere la teknikisto bezonis
iom da tempo por retrovi la perditan elementon.

Pri la simpleco de la riparo, jen rakonteto kiun mi audis antau multaj
jaroj. Iu portis horlogxon (mekanikan) por riparo. La horlogxisto blovis la
mehxanismon kaj la horlogxo ekfunciis. Li postulis altan honorarion, kaj la
kliento protestis. La horlogxisto respondis: Estu blovinta vi!

Dankon pro via afabla konsilo rilate virusojn. Mi certe ne forgesos la
lecionon.

Koboldo


_________________________________________________________________
Hable con sus amigos en línea, pruebe MSN Messenger: http://messenger.msn.es

Yves Bellefeuille

unread,
Jan 7, 2002, 7:18:21 AM1/7/02
to
kobo...@hotmail.com ("Koboldo -") skribis:

> Estimata Yves: Mi faris la katastrofan eraron vendrede nokte. Sabate

> matene mi nepre devis ordoni al mia interreta banko kelkajn urgxajn
> operaciojn, tial mi devis alvoki entreprenon kiu sendas urgxege
> profesiulon al la hejmo kie trovigxas la difektita komputilo, kaj tio
> estas tre kosta, precipe dum festotagoj (sabate kaj dimancxe: oni
> enspezas duoblan tarifon). Mi konfesas ke mi ne pensis pri tiom alta
> prezo, kaj mi sentis min kvazau sxtelata (au sxtelita?)

Kompreneble la sperto estis ege malagrabla por vi, sed kiel vi mem
diris, vi ankau agis naive. La temo de la fadeno estas malveraj
virus-avertoj, kaj Kai metis "ridetulon" post sia "konsilo".

Oni ja devas pagi relative multe kiam oni venigas ripariston che si, ech
se li poste faras nenion, sed 148 euroj shajnas ekster-ordinare multe al
mi. Mi certe protestus pri tio.

Se vi klarigis al la riparisto ke vi forigis WIN.COM, tiam lia laboro
devus dauri eble unu minuton, precipe se vi informis lin pri tio kiam li
ankorau estis en sia laborejo kaj povis kunporti la necesan programon al
via domo. Se vi simple diris al li ke vi ne kapablas funkciigi vian
sistemon, tiam lia laboro ja devus daure iom pli longe -- eble kvin
minutojn.

> Pri la simpleco de la riparo, jen rakonteto kiun mi audis antau multaj
> jaroj. Iu portis horlogxon (mekanikan) por riparo. La horlogxisto blovis
> la mehxanismon kaj la horlogxo ekfunciis. Li postulis altan honorarion,
> kaj la kliento protestis. La horlogxisto respondis: Estu blovinta vi!

Se vi estonte havas similan problemon, telefonu min anstataue; mia
telefon-numero estas en la Jarlibro de UEA. Mi fakturos al vi nur la
duonon de la tarifo de via nuna riparisto. ;-)

Gerard van der HORST

unread,
Jan 7, 2002, 8:32:21 AM1/7/02
to
Kaj vi ankau blovos telefone, cxu ?
Scivolema Gerardo, HAGO-NL.

--
G. v.d.Horst <g.vd...@bigfoot.com>

"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> schreef in bericht news:3c398c5f...@news.storm.ca...

Yves Bellefeuille

unread,
Jan 7, 2002, 10:51:05 AM1/7/02
to
"Gerard van der HORST" <g.vd...@hccnet.nl> skribis:

> Kaj vi ankau blovos telefone, cxu ?

Mi ne blovos telefone; mi klarigos al "Koboldo" kiel li mem faru tion.
Char li mem faros iom de la laboro, mi petos nur 74 eurojn, ne 148. ;-)

0 new messages