chu vi shatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn
tagojn en internacia rondo? Chu de la 1-a ghis la 8-a de
augusto 2009? Tiam eble
Venu SOMERumi kun ni!
Kiel kutime SOMERE estos tauga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj au komencantoj,
kiuj volas ligi lernadon kaj ekzercadon kun libertempo.
Kutime chirkau duono de la partoprenantoj parolas Esperanton
de dek jaroj au pli - ili do trovas unuflanke lingve simile
spertajn homojn kaj aliflanke povas leghere akompani la
lingvan progreson de la aliaj.
La informpagho kaj la alighilo pri SOMERE troveblas en la
reto che http://www.esperantoland.org/somere/ . Jam dufoje
ni pasigis agrablajn somerajn tagojn en Jünkerath en la
mezmontaro Eifel.
Chi-foje estas du shanghoj: Unuflanke ni havos chambrojn kun
dushejoj, aliflanke la renkontigho dauros nur unu semajnon,
de sabato, la 1-a, ghis sabato, la 8-a de augusto 2009. Mi
certas, ke la partoprenontoj bonvenigos la dushojn - kaj
esperas ke ili eltenos la mallongigon; eble tio iom
kreskigos la nombron de samtempaj cheestantoj.
Babilado, prelegoj, promenoj, ekskursoj ...
La programo baze okazos kiel kutime, do SOMERE ghui :-)
Babilado, konversacio, kursoj, prelegoj, kafumado kaj
teumado, promenoj, ekskursoj ks.
En domo au tendo
Tranoktado kaj manghado estos lau via placho: Chu en la domo
au en tendo, chu komunaj manghoj au memzorge...
Dekkvino da homoj jam alighis
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaghojn kaj alighi,
se eblas, en ne tro fora estonteco (unua limdato estas la
21-a de junio). Ghis nun deko da alighintoj trovighas sur la
pagho
http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere7.php -
aliaj jam anoncis sian intencon veni.
8-a Novjara Renkontigho (NR) en Saarbrücken, apud Francio
Kaj eble flanke jhetu rigardon al la retpaghoj por la
venonta 8-a Novjara Renkontigho (NR) en Saarbrücken apud
Francio, chi-jarfine.
http://esperantoland.org/nr/index.html#nr Ankau chi-rilate
ni ghojos pri via aligho :-)
Chion bonan al vi kaj chiukaze belan someron, chu SOMERE au
ne
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo
7a SOMERE, 1a - 8a de augusto 2009
Jünkerath
http://www.esperantoland.org/somere/
8a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/
Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010
Saarbrücken
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, forumo ...