Cxe la TTT-ejo http://www.cavemanscrib.com , la pordo de apartamento 1231
aperas. Post kiam la desxutado finigxos, musklaku sur la pordonumero.
Oni eniras la apartamenton. Subite aperas surprizita kavernhomo kiu mallonge
salutas kaj foriras.
Dekstre-malantauxe oni vidas malhelbrunan kuirejan stablon. Musklako sur la
stablo videbligas la kuirejon cxe la dekstra-malantauxa flanko.
Dekstre estas metala pordo de fridujo. Sur la dekstra duono de la pordo
videblas kelkaj blankaj objektoj kiel cimoj. Klakinte sur ili, oni eltrovas
ke kavernhomoj notas al si en la lingvo de Zamenhof ...
Per sercxo en Google News por 'esperanto'.
Mike L
HUMURA TROVO DE ESPERANTO
Jxus aperis en estona portalo Delfi artikoleto "Naljakaid esperanto-
leide" (rigardu la gxeneralan liston de blogoj en http://www.delfi.ee
au pli bone
http://blog.delfi.ee/blog/Esperantist )
Jen la teksto:
"Enigante en Google la vorton esperanto oni ricevas responde la
kvanton 33 700 000 kaj tiu nombro kreskas rapide. Pro tio okazas de
tempo al tempo ke oni trafas al iu stranga pagxo. Tiel ekzemple lau
la
adreso
http://www.cavemanscrib.com trovigxas logxejo de prahomoj
popularigxintaj per TV-serialoj de Usona asekura firmao Geico. Post
elsxutigxo frapu (klaku) sur la pordon 1231. Post saluto de prahomo
elektu dekstre malantaue brunan sekcion de kujrejo kaj tie por
rigardado pordon de fridujo. Evidentigxas ke teksto el memorajx-
alfiksaj magnetoj estas en esperanto... (Do asertoj ke esperanto
naskigxis 1887 estas elpensajxo de modernaj homoj, jam prahomoj
scipovis gxin!) "
Ankau tiajn informojn oni povas uzi por atentigi pri ekzisto de
esperanto kaj tiel per retligoj ebligi aliron al pli seriozaj lokoj
de informoj.
P.Aitai