Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Pri denaska esperantisto

11 views
Skip to first unread message

FUKUCHI Toshio

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

Saluton!
Mi unnuafoje skribas.
Mi havas demandon.
G^nerale oni pensas, ke esperanton c^iuj devas lerni, c^ar al neniu g^i
estas patrina lingvo tial esperanto estas egala. Esperanto oni devas lerni
konscie.
Sed se temas pri denaska esperantisto, li nek konscie, nek nature lernis
esperanton. Al li esperanto estas natura. Pro tio inter li kaj tiuj, kiuj
konscie lernis g~in, esperanto ne estas egala.
Kiel ni pensu pri tio?

Victor Medrano

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

FUKUCHI Toshio <EZY0...@niftyserve.or.jp> skribis:

Tagon Bonan.

Sxajnas al mi ke Esperanto estas 'egala'
en la senco ke ekzistas neniu lando
kie Esperanto estas lingvo oficiala.
Cxu estas denaska aux konscia lernado,
eble estas ne tro grava.

La problemo venos, eble, kiam Esperanto
estos lingvo oficiala de sxtato.
Sed cxi tiu estas ankaux malproblemo
cxar Esperanto bezonas apogon.
Estos malfacila dilemo.

Viktoro


Simon Payne

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

>> Se vi dum renkontighoj komparas la lingvajn nivelojn de
denaskuloj kaj de bonaj aliaj esperantistoj, vi ne rimarkus grandan
diferencon. <<

Vere. Sed aliflanke niaj denaskuloj ne estas veraj denaskuloj. Ilia
denaskeco rilatas plejbonokaze nur al malgranda familia insulo. Ankaw
Turka infano en Turka familio, tamen loghante en Germanujo, plej ofte
Turklingve ne tre bone sukcesas. La medie chiuloke rolanta Germana de la
ekstera mondo simple sufokas ghian Turkan. Ghuste tiel chi fartas ankaw
niaj denaskuloj.

Se estus veraj denaskuloj - kiel Judoj en Izraelo - oni fakte povus
argumenti, ke Esperanto estus perdinta sian lingvan newtralecon.
Tiuokaze ghi estus same kiel la Angla - lingvo de specifa popolo, lando
aw landaro - kaj pro tio nek bonvena nek konvena. Do nia fizika venko
estus nia morala malvenko!

Antaw nelonge mi havis interesan diskuton kun la denaska rondo. Mi
promesis manghi blaton, se oni povos nomi tiom da (mi ne plu memoras
kiom - eble 30) infanoj, kiuj kapablas lawaghe "perfekte" paroli
Esperanton.

Bedawrinde ne estis eble fini la diskuton. Sed kvankam la opinioj iom
diverghis pri la prezentitaj pruvoj, mi tute ne sentis min, devanta
plenumi mian promeson. Do miaj kelaj blatoj blatas blate plu.

Simono


--
TTT:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/simono/

Retposxto:
1001...@compuserve.com

Hans Kamp

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} wrote:
>
> >>>>> "Victor" == Victor Medrano <vmed...@direct.ca> writes:
>
> Victor> Sxajnas al mi ke Esperanto estas 'egala' en la senco ke
> Victor> ekzistas neniu lando kie Esperanto estas lingvo oficiala.
>
> Tamen, oni ne plu povas egale kaj neuxtrale uzi Esperanton por paroli
> kun naskEsperantparolantoj, cxar Esperanto estas nasklingvo al
> naskEsperantparolantoj sed fremlingvo al aliaj.
>
> Victor> Cxu estas denaska aux konscia lernado, eble estas ne tro
> Victor> grava.
>
> Tio gravegas. Se iu naskEsperantparolanto parolus al mi en Esperanto,
> mi rifuzus kaj mi parolus al gxin en mia nasklingvo. Mi ne parolus al
> gxi, ne se li volas paroli al mi en aliaj lingvoj, kiuj estas fremdaj
> al ambaux gxi kaj mi.

Mi tamen ne diskriminacius denaskajn Esperantistojn. Ja ne estas ilia
kulpo, ke Esperanto estas ilia gepatra lingvo.

Hans Kamp.

Dirk Bindmann

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> skribis:

> Sed aliflanke niaj denaskuloj ne estas veraj denaskuloj.

Lau mia opinio jes. Sed Esperanto estas chiam nur la dua lingvo por ili -
plej ideale la chiama hejma lingvo, sed neniam la surstrata lingvo. Krome
la lingvonivelo dependas, kiom ofte denaskuloj renkontas aliajn
esperantistojn. Oni povas tion kompari kun aliaj, neesperantistaj
dulingvuloj. Konatoj de mi havas infanojn kiuj vivis la unuajn jarojn en
Germanio kaj poste transloghighis al Nederlando. Nun, post kvar jaroj, la
infanoj jam nur fushparolas la germanan, char ili havas nur maloftan
kontakton kun germanoj. Alie mi konas dulingvan rusinon, kiu vivis kiel
infano en Germanio. Shi tutbone parolas la germanan (krom aktualaj
slangajhoj), char shi chiam interesighis pri germana kulturo kaj havas
multan kontakton kun germanoj.

> Antaw nelonge mi havis interesan diskuton kun la denaska rondo. Mi
> promesis manghi blaton, se oni povos nomi tiom da (mi ne plu memoras
> kiom - eble 30) infanoj, kiuj kapablas lawaghe "perfekte" paroli
> Esperanton.

Mi sekvis tiun diskuton en DENASK-L kaj opiniis vian promeson provoka
sherco. Neniu povus pruvi la malon. Kiu lau kiuj mezurunuoj taksu la
lingvokapablon de infano? Eble ekzistas iaj metodoj, kiujn mi (ne
psikologo) ne povas imagi.

Aliflanke mi konas kelkajn denaskulojn, kiuj parolas *lauaghe* perfekte,
pli bone: normale flue. Neniu neniam eraras.

> Bedawrinde ne estis eble fini la diskuton.

> Do miaj kelaj blatoj blatas blate plu.

:-)

Kore
Dirk

Paul Roberts

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

FUKUCHI Toshio wrote:

> Sed se temas pri denaska esperantisto, li nek konscie, nek nature lernis
> esperanton. Al li esperanto estas natura. Pro tio inter li kaj tiuj, kiuj
> konscie lernis g~in, esperanto ne estas egala.
> Kiel ni pensu pri tio?

Laux mia sperto, pro la esenco de E-o, estas suficxe facila por ke
nedenaskulo povas ekregi la lingvon je fula nivelo. Tio cxi signifas ke
en la realo se oni auxskultus konversacion inter denaskulo kaj sperta
lerninto, mi dubas ke oni povus decidi kiu estas la denaskulo kaj kiu
ne.


- Paul

--
Paul Roberts - www2.wildnet.co.uk/~martinr/pauls
Esperanta Versio - www2.wildnet.co.uk/~martinr/pauls/eo/
<ESPERANTO / TALOSSA / PSION>

Paul Roberts

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

Simon Payne wrote:

> Mi promesis manghi blaton, se oni povos nomi tiom da (mi ne plu
> memoras kiom - eble 30) infanoj, kiuj kapablas lawaghe "perfekte"
> paroli Esperanton.

Cxu vi vere pretis mangxi blaton?! Tre kuragxa vi estas pri viaj
konvinkoj!

Dirk Bindmann

unread,
Aug 10, 1997, 3:00:00 AM8/10/97
to

FUKUCHI Toshio <EZY0...@niftyserve.or.jp> skribis:

> G^nerale oni pensas, ke esperanton c^iuj devas lerni, c^ar al neniu g^i
> estas patrina lingvo tial esperanto estas egala. Esperanto oni devas
lerni
> konscie.

> Sed se temas pri denaska esperantisto, li nek konscie, nek nature lernis
> esperanton. Al li esperanto estas natura. Pro tio inter li kaj tiuj,
kiuj
> konscie lernis g~in, esperanto ne estas egala.
> Kiel ni pensu pri tio?

Vi pravas teorie. Sed praktike la lingva malegalo dependas de la persona
kapablo. Lerni Esperanton dum infanagho certe estas bona afero. Sed char
Esperanto estas tre regula, vi povas lerni ghin ankau pli poste per ia
"konscia" metodo. Se vi dum renkontighoj komparas la lingvajn nivelojn de


denaskuloj kaj de bonaj aliaj esperantistoj, vi ne rimarkus grandan

diferencon. Estas eble, "ghisfine" lerni Esperanton ankau post infanagho.
Ja Zamenhof ne estis denaskulo.

Malegalo gravas pli inter flueparolantoj kaj eternaj komencantoj. Se iu
komencanto vere bezonas nian lingvon, li/shi multe okupighas pri ghi kaj
tial rapide progresas. Same denaskuloj: ili bezonas la lingvon hejme, do
atingas altan lingvonivelon (ekzemple pri chiutagaj aferoj). Alie eterna
komencanto: li/shi dezirus paroli Esperanton, sed ne vere bezonas ghin, do
ne sufiche aplikas la lingvon kaj restas je malalta lingvonivelo. Tio ne
estas maljusta. Simile estas pri chiuj aliaj lingvoj. Mi ne konas
germanon, kiu konas chiun germanan vorton kaj neniam eraras pri germana
gramatiko au ortografio. Sed mi konas germanojn, kiuj multe pli bone
kapablas pri la germana lingvo ol aliaj, char ili ofte legas, skribas,
uzas vortarojn ktp.

Cetere: Oni ne povas malpermesi denaskajn esperantistojn nur pro
lingvopolitikaj kialoj. Ili ja estas fruktoj de tauga, neutrala lingvo. Vi
certe povas imagi kial: Afrika Ulo kaj eskima Ino renkontighas. Ili
preghas kune. Cikonio alportas bebon. Kiel ili tri interparolu alie ol
esperante?

Kore
Dirk

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Aug 11, 1997, 3:00:00 AM8/11/97
to

>>>>> "Victor" == Victor Medrano <vmed...@direct.ca> writes:


Victor> Sxajnas al mi ke Esperanto estas 'egala' en la senco ke
Victor> ekzistas neniu lando kie Esperanto estas lingvo oficiala.

Tamen, oni ne plu povas egale kaj neuxtrale uzi Esperanton por paroli
kun naskEsperantparolantoj, cxar Esperanto estas nasklingvo al
naskEsperantparolantoj sed fremlingvo al aliaj.

Victor> Cxu estas denaska aux konscia lernado, eble estas ne tro
Victor> grava.

Tio gravegas. Se iu naskEsperantparolanto parolus al mi en Esperanto,
mi rifuzus kaj mi parolus al gxin en mia nasklingvo. Mi ne parolus al
gxi, ne se li volas paroli al mi en aliaj lingvoj, kiuj estas fremdaj
al ambaux gxi kaj mi.


--
Lee Sau Dan 李守敦(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)
.----------------------------------------------------------------------------.
| http://www.cs.hku.hk/~sdlee e-mail: sd...@cs.hku.hk |
`----------------------------------------------------------------------------'

Dominique Couturier

unread,
Aug 11, 1997, 3:00:00 AM8/11/97
to

>Saluton!
>Mi unnuafoje skribas.
>Mi havas demandon.
>G^nerale oni pensas, ke esperanton c^iuj devas lerni, c^ar al neniu g^i
>estas patrina lingvo tial esperanto estas egala. Esperanto oni devas lerni
>konscie.
>Sed se temas pri denaska esperantisto, li nek konscie, nek nature lernis
>esperanton. Al li esperanto estas natura. Pro tio inter li kaj tiuj, kiuj
>konscie lernis g~in, esperanto ne estas egala.
>Kiel ni pensu pri tio?
>

Jen trafa demando! Vi certe pravas fari g^in, kvankam la problemo g^is nun
ne estas tre urg^a, c^ar la nombro de denaskaj esperantistoj ne estas
grandega...

Tamen, pro la pli granda facilo de esperanto, la diferenco inter denaska
esperantisto kaj homo, kiu lernis la lingvon per lecionoj, estas malpli
granda ol inter, ekzemple germano, kaj iu kiu lernis la germanan. Cxu ne?

Oni ankaw povas sin demandi: se iam esperanto estus dua lingvo por cxiuj,
cxu tio ne riskus efiki kiel nun la angla? Cxu la popoloj ne pli kaj pli
abandonus lernadon de aliaj lingvoj (kio estus domagxe) ?
Sed oni povas supozi, ke se esperanto estus tre divastigita, la diferenco
inter denaskaj kaj aliaj parolantoj farigxus pli kaj pli malgranda, cxar...
preskaw cxiuj havus en sia familio unu aw pluraj homojn, kiuj bone scipovas
la lingvon...

*****************************************************
Dominique Couturier, cxekampara instruistino, enseignante en milieu rural
Ecole Publique de Valence-Charente
fax personnel: (33) 5 45 22 23 11 (fr, it, esp-o, eng, espñl)

persona pagxo/ pages persos:......... http://www.mygale.org/00/enotero
malnova persona pagxo:............ http://www.a2i-micro.fr/~dcturier
asocio/ association:............. http://freinet.org/espericem
lernejo/ ecole: ............... http://freinet.org/creactif/valence
--------------------------------------------------------------------


Don HARLOW

unread,
Aug 11, 1997, 3:00:00 AM8/11/97
to

On 10 Aug 1997 07:55:54 GMT, "FUKUCHI Toshio"
<EZY0...@niftyserve.or.jp> wrote:

>Saluton!
>Mi unnuafoje skribas.
>Mi havas demandon.
>G^nerale oni pensas, ke esperanton c^iuj devas lerni, c^ar al neniu g^i
>estas patrina lingvo tial esperanto estas egala. Esperanto oni devas lerni
>konscie.
>Sed se temas pri denaska esperantisto, li nek konscie, nek nature lernis
>esperanton. Al li esperanto estas natura. Pro tio inter li kaj tiuj, kiuj
>konscie lernis g~in, esperanto ne estas egala.
>Kiel ni pensu pri tio?
>

Via demando estas trafa, sed la simpla fakto estas, ke la distingo
inter la "natura" Esperanto de denaskulo kaj la "lernita" Esperanto
de, ni diru, homo kiu komencis lerni gxin je agxo 16-jara estas multe
mapli granda ol tiu inter, ekzemple, la "natura" kaj "lernita" anglaj
lingvoj.

Cetere, ecx por denaskaj parolantoj, la plej vasta kapablo pri la
lingvo (cxu Esperanto, la angla, la japana) venas el konscia klerigado
en lernejoj diversnivelaj, precipe kiam temas pri la vortotrezoro; mi
ne dubas, ke ekzemple la meze kompetenta azia studinto de la angla
lingvo, venante al usona universitato, pli kapable parolas la anglan
lingvon ol la meza kvinjara denaskulo. Do la problemo, se gxi
ekzistos, ne estos tiel granda, kiel oni povas timi.

Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/
(English version available at http://www.webcom.com/~donh/dona.html)

Simon Payne

unread,
Aug 11, 1997, 3:00:00 AM8/11/97
to

>> Mi sekvis tiun diskuton en DENASK-L kaj opiniis vian promeson provoka
sherco. Neniu povus pruvi la malon. Kiu lau kiuj mezurunuoj taksu la
lingvokapablon de infano? Eble ekzistas iaj metodoj, kiujn mi (ne
psikologo) ne povas imagi. <<

Nu, fone, tiom sherca mia propono ne estis.

Sed mi ne volas nepre remalfermi la jam okazintan diskuton nun
tiuforume. Mi simple chiam denove amuzighas, kiam en iu klubo aw
kunveno, chiuj, indikante vigle per la fingro, komencas flustri - "Jen
denaskulo!". Mi plurfoje ghisiris tian denaskulon kaj chiun fojon iom
mirigite konstatis, ke mi alfrontas aw balbutanton, aw mutulon.

Evidente, la gepatroj neniam vere flue parolis Esperanton, la medio tute
ne parolas Esperanton, do de kie la infano subite magie lerni ghin?

>> Aliflanke mi konas kelkajn denaskulojn, kiuj parolas *lauaghe*
perfekte,
pli bone: normale flue. <<

Jes, kelkaj fakte ekzistas. Shajne plej ofte en la ekssovetiaj landoj.
Aldone oni raportis pri Usona familio.

La problemo estas tamen, ke Esperantistoj tendencas vidi chion
Esperantan tra rozkoloraj okulvitroj kaj pro tio estas tre malfacile
apartigi fakton de fikcion.

Ankaw mi supozas, ke estas kelkaj tute normale parolantaj junaj infanoj.
Tamen mi tre suspektas, ke ne estas ech nur unu normale parolanta
dekumulo. Fakte, tuj post la enlernejigho la infano preskaw neeviteble
devos postresti. Ghuste tion mi celis elfosi. La demando, interesante
min, estis, kiugrade la facileco de planlingvo - tiuokaze Esperanto -
povas kompensi la dominecon de media etna lingvo.

Evidente beboj principe sukcesas. Sed evidente - minimume law mia supozo
- kun chiu aghjaro la situacio por Esperanto pli krizighas.

Simono

!^NavFont02F0580000DE1H7DHH7EHL812615

Jouko Lindstedt

unread,
Aug 12, 1997, 3:00:00 AM8/12/97
to

Mi petas, ke antaux ol vi cxiuj dauxrigos cxi tiun temon, vi uzu kvin
minutojn por rigardi "Oftajn demandojn pri denaskaj Esperant-lingvanoj"
cxe "http://www.helsinki.fi/~jslindst/odo.html". Gxi resumas la sperton
de multaj denaskaj esperantistoj kaj iliaj gepatroj.

Al Lee Sau Dan: Per sia lingvoscio denaskaj Esperant-lingvanoj ne
diferencas de iu ajn flua parolanto de la lingvo, do vi tute ne bezonus
senti malsuperecon renkontante tian. Krome, ili cxiuj parolas plej bone
iun etnan lingvon, tute kiel vi.

Al Simono: Bedauxrinde ni ne marsxigos niajn infanojn al vi, ecx se
estus interese vidi vin mangxi blaton :-) Sed kompreneble estas
versxajne, ke por neniu plenkreska homo Esperanto estas la plej forta
lingvo.

--
Jouko Lindstedt
Slavistiikan ja baltologian laitos, Helsingin yliopisto
Jouko.L...@Helsinki.Fi = jsli...@cc.helsinki.fi
http://www.helsinki.fi/~jslindst/

Alan Gould

unread,
Aug 12, 1997, 3:00:00 AM8/12/97
to

In article <33EE25D6...@gmrsystems.demon.co.uk>, Paul Roberts
<sa...@gmrsystems.demon.co.uk> writes

>Simon Payne wrote:
>
>> Mi promesis manghi blaton, se oni povos nomi tiom da (mi ne plu
>> memoras kiom - eble 30) infanoj, kiuj kapablas lawaghe "perfekte"
>> paroli Esperanton.
>
>Cxu vi vere pretis mangxi blaton?! Tre kuragxa vi estas pri viaj
>konvinkoj!

Ne tro esperu - Simono havas proprajn ideojn pri perfekto.
--
Alan Gould

Jouko Lindstedt

unread,
Aug 12, 1997, 3:00:00 AM8/12/97
to

Hans Kamp <hans...@introweb.nl> skribis:

: Mi tamen ne diskriminacius denaskajn Esperantistojn. Ja ne estas ilia


: kulpo, ke Esperanto estas ilia gepatra lingvo.

Efektive oni povas diri ecx pli: _se_ iu ajn lingvo, ekzemple Esperanto,
farigxus gxenerale agnoskata lingvo por internaciaj kontaktoj, entute ne
eblus malhelpi la ekeston de denaskaj parolantoj: tion kauxzus kaj
internaciaj geedzigxoj, kaj tiaj gepatroj, kiuj sxatas instrui al siaj
infanoj diversajn utilajn kapablojn en frua agxo. Efektive jam Zamenhof
antauxvidis cxi lastan punkton.

Estas do hximero pensi, ke Esperanto povus esti "cxies dua lingvo" sen
esti ies gepatra lingvo. Versxajne gxi tamen ne estus la _sola_ gepatra
lingvo de iu.

Simon Payne

unread,
Aug 12, 1997, 3:00:00 AM8/12/97
to

>> ekregi la lingvon je fula nivelo <<

Mi ne sciis, ke fulisto bezonas scii paroli Esperanton.

Simono

Dominique Couturier

unread,
Aug 12, 1997, 3:00:00 AM8/12/97
to

>>> ekregi la lingvon je fula nivelo <<
>Mi ne sciis, ke fulisto bezonas scii paroli Esperanton.
>Simono

Nu, Simono, kiom petole incitetema vi estas!
Tamen, danko: mi eklernis kio estas fuli, fulisto... ;-) (mi kutime ne
bezonas tiun vorton en la cxiutaga konversacio...)

Victor Medrano

unread,
Aug 13, 1997, 3:00:00 AM8/13/97
to

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} <sd...@cs.hku.hk> skribis:

| Cxu denaskaj Esperantparolantoj ne preferas pensi en Esperanto? Cxu
| ili ne jam kutimigis cxe akuzativo, gramatiktempo, gramatiknombro,
| ktp? Denaskaj parolantoj de lingvo, inkluzante Esperanto, cxiam havas
| avantagxojn ol tiuj, kiuj parolas la lingvo kiel dua lingvo. Tio ne
| diferencigxas, cxu la lingvo estas "facila". Krome, kia lingvo estas
| "facila"? Esperanto ne estas facila por mi.

Cxu oni scias pri la Vorfa Teorio kiu teorias
ke la menso homa estas limigata de la lingvo kiun oni uzas?
Se gxi estus vera, do, mi scivolus kian influon de Esperanto.
Mi pensas ke Esperanto estas pli mensfleksebla ol la Angla kaj aliaj
lingvoj.

Kia lingvo estas facila?
Mi opinias ke tia lingvo
kiu havas malmultajn regulojn gramatikajn
kaj havas tute simetrian gramatikon
kaj havas malmultajn fonemojn
kaj havas malmultajn vortradikojn.

Viktoro


Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Aug 13, 1997, 3:00:00 AM8/13/97
to

>>>>> "Jouko" == Jouko Lindstedt <jsli...@cc.helsinki.fi> writes:

Jouko> Per sia lingvoscio denaskaj
Jouko> Esperant-lingvanoj ne diferencas de iu ajn flua parolanto
Jouko> de la lingvo, do vi tute ne bezonus senti malsuperecon
Jouko> renkontante tian.

Tio estas tute Ridinda! Tio estas tiel ridinda, kiel:

Denaskaj parolantoj de la cxinlingvo ne diferencas de iu ajn flua
parolanto de la lingvo.


Cxu denaskaj Esperantparolantoj ne preferas pensi en Esperanto? Cxu
ili ne jam kutimigis cxe akuzativo, gramatiktempo, gramatiknombro,
ktp? Denaskaj parolantoj de lingvo, inkluzante Esperanto, cxiam havas
avantagxojn ol tiuj, kiuj parolas la lingvo kiel dua lingvo. Tio ne
diferencigxas, cxu la lingvo estas "facila". Krome, kia lingvo estas
"facila"? Esperanto ne estas facila por mi.


Jouko> Krome, ili cxiuj parolas plej bone iun
Jouko> etnan lingvon, tute kiel vi.

Multaj Cxinuloj en usona parolas kaj la cxina kaj la angla. Ili ofte
parolas la anglan pli bone ol la cxinan. Do, cxu tio ne montras ke la
cxina, kiel Esperanto, tauxgas por internacia komunikado?

Simon Payne

unread,
Aug 13, 1997, 3:00:00 AM8/13/97
to

>> Al Simono: Bedauxrinde ni ne marsxigos niajn infanojn al vi, ecx se
estus interese vidi vin mangxi blaton :-) <<

Nu, jen eble interesa kvinminuta aldono al la vidbenda kurso Mazi kun la
titolo "Denaskuloj prezentas blaton manghantan dubinton".

Hmmm. "...mangantan blaton dubinton".

Hmmm. "...manghantan dubinton blaton".

Hmmm. "...dubinton manghantan blaton".

Chiuokaze, la didakta valoro estus evidente tre granda, char dum tiu
ekzerco aw mi, aw la blato sendube aerumus tutan aron da lernindaj
fivortoj.

Simon Payne

unread,
Aug 13, 1997, 3:00:00 AM8/13/97
to

>> >Cxu vi vere pretis mangxi blaton?! Tre kuragxa vi estas pri viaj
>konvinkoj!

Ne tro esperu - Simono havas proprajn ideojn pri perfekto. <<

Nu, mi ne promesis antawmanghe ne kuiri ghin, chu?

Jens Stengaard Larsen

unread,
Aug 13, 1997, 3:00:00 AM8/13/97
to

Victor Medrano:

> Cxu oni scias pri la Vorfa Teorio kiu teorias
> ke la menso homa estas limigata de la lingvo kiun oni uzas?

Gxi estas blago -- almenaux se oni seriozas pri tiu parto de la
hipotezo (ne teorio) de Whorf, kiu diras ke tion kauxzas la gramatika
strukturo de la koncerna lingvo, kaj ne la fakto ke oni povas esti
informita pri unu mondrigardo en unu lingvo, kaj pri alia en alia,
kaj sekve tendencas teni ilin aparte por ne konfuzigxi.

> Se gxi estus vera, do, mi scivolus kian influon de Esperanto.
> Mi pensas ke Esperanto estas pli mensfleksebla ol la Angla kaj aliaj
> lingvoj.

Kiam mi vidas vorton kiel "mensfleksebla", mi ekdubas cxu tio efektive
estas avantagxo...



> Kia lingvo estas facila?
> Mi opinias ke tia lingvo
> kiu havas malmultajn regulojn gramatikajn

Oni ne konas metodon elkalkuli cxiujn regulojn de unu lingvo. Oni ecx
havas nur nebulan imagon pri tio, kiuj reguloj estas universalaj por
cxia
homa lingvo, kaj kiuj estas specialaj.

> kaj havas tute simetrian gramatikon

"Simetria" oni povas interpreti multmaniere, sed se vi celas la
principon
de libera vortkunmeto, kaj senescepteco, estas malfacile malkonsenti.

> kaj havas malmultajn fonemojn

Malmulte aux neniom da _nekutimaj_ morfemoj. La Havaja lingvo havas
malmultegajn fonemojn (kaj sinonimojn, cetere), sed unu el ili estas "'"
(glota plozivo) kiun multaj opinias malfacila. Tamen eble Eo aperis kun
iom alteta nombro da distingoj, cxar jam dekomence Zamenhof evitis uzi
"hx" en lokoj kie la etimologio pravigus tion.

> kaj havas malmultajn vortradikojn.

Prefere: maksimume utiligas cxiun vortradikon.

--
Jens S. Larsen, lingvist (BA in spe)

<"http://dorit.ihi.ku.dk/~steng/index"> * <"mailto:je...@cphling.dk">

Victor Medrano

unread,
Aug 13, 1997, 3:00:00 AM8/13/97
to

Jens Stengaard Larsen <je...@cphling.dk> skribis:

| La Havaja lingvo havas
| malmultegajn fonemojn (kaj sinonimojn, cetere), sed unu el ili estas "'"
| (glota plozivo) kiun multaj opinias malfacila. Tamen eble Eo aperis kun
| iom alteta nombro da distingoj, cxar jam dekomence Zamenhof evitis uzi
| "hx" en lokoj kie la etimologio pravigus tion.

Mi pensas ke la glota plozivo estas ne malfacila.
Sed, dependas je la lingvo denaska.
Mi scivolas kiel aliaj Esperantistoj prononcas vortojn
kiel "scii", "eraa", "fluu", kaj tiel plu.

Mi emas meti glotan plozivon inter la vokaloj.
Mi konjektas ke plejparto de Esperantistoj
auxtomate meti molan glitsonon inter vokaloj.
Mi devas auxskulti muzikon Esperantan de Julio Iglesias por certigxi.

Viktoro

Alan Gould

unread,
Aug 13, 1997, 3:00:00 AM8/13/97
to

In article <1026386...@a2i-micro.fr>, Dominique Couturier
<dcout...@a2i-micro.fr> writes

>>>> ekregi la lingvon je fula nivelo <<
>>Mi ne sciis, ke fulisto bezonas scii paroli Esperanton.
>>Simono
>
>Nu, Simono, kiom petole incitetema vi estas!
>Tamen, danko: mi eklernis kio estas fuli, fulisto... ;-) (mi kutime ne
>bezonas tiun vorton en la cxiutaga konversacio...)

Kaj mi eltrovis ke cxi-foje PIV estas pligxusta ol aux Wells, aux Butler
pri la signifo de 'ful-'. Tiu fulisto sonas interesa karaktero.
Kompreneble li/sxi/ri/si/ili/tiu/geiu bezonas Esperanton, fulisto faras
por drapo kiel iom provas fari por Esperanto.

Ju pli ni lernas, des malpli ni scias.
--
Alan Gould

Magnulus

unread,
Aug 14, 1997, 3:00:00 AM8/14/97
to

Chu superflua au balasta estas pli bona vorto por la uzado kiu signifas
"io kiu ne estas necesa". Mi pensas ke ghi estas pli bone uzi konstruvorto
kiel "neneceseca"
au io vorto tiel.

Mi estas novesperantisto. Se mi faris mal frazajn, min diras kiel.

Jens S. Larsen

unread,
Aug 14, 1997, 3:00:00 AM8/14/97
to

Skribis Simon Payne skrev / wrote / schrieb:

> > Estas do hximero pensi, ke Esperanto povus esti "cxies dua
> > lingvo" sen esti ies gepatra lingvo. Versxajne gxi tamen ne estus
> > la _sola_ gepatra lingvo de iu.

> El tiu law mi tre kredinda eldiro de Jouko sekvas tuta formikejo da
> tiklaj konkludoj.

> Interalie nia moderna kontraw-hegemonomia argumentado rilate la Anglan
> en si tuj kolapsas.

Nur se Eo igxas oficiala en iu sxtato, kaj cxiuj aliaj lingvoj en tiu
sxtato igxos maloficialaj. Se mi gxuste komprenis, la sennaciistoj
efektive gxuste tion celas (krom ke tiu sxtato devas esti tutmonda).

> Simile ne plu validos la argumento pri principe samgrada sensperto inter
> E-parolantoj.

Kie oni uzis tiun? Mi ne konis gxin gxis nun.

> Ke Esperanto gente samgrade konvenas kiel monda helplingvo estis ja
> chiam pura mito.

Nu kaj? La Cxina lingvo, parolata de unu miliardo da homoj, pli
konvenas al Pekinanoj ol al Sxanhajanoj, kaj la Gronlanda lingvo,
parolata de 50 mil homoj, pli similas al la parolo en Nuuk ol al tiu
en Ittoqqotoormiit. Tamen neniel mankas homoj en Sxanhajo kaj
Ittoqqotoormiit kiuj gxis la lasta sangoguto defendus la respektivan
normon. Pri Eo ne estas alie (kvankam versxajne ne estas E-isto en
Ittoqqotoormiit).

> Do kio restas?

Plisagxigxi.

--
Jens Stengård Larsen <http://dorit.ihi.ku.dk/~steng>

-------------------==== Posted via Deja News ====-----------------------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Post to Usenet

Liland Brajant ROS'

unread,
Aug 14, 1997, 3:00:00 AM8/14/97
to

In a previous article, sd...@cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}) says:

>Cxu denaskaj Esperantparolantoj ne preferas pensi en Esperanto? Cxu
>ili ne jam kutimigis cxe akuzativo, gramatiktempo, gramatiknombro,
>ktp?

(( Don't native Esperanto-speakers prefer to think in Esperanto? Aren't ))
(( they already accustomed to the accusative, grammatical tense, gram- ))
(( matical number, etc.? )) (trans. L B Ros')

1. Mi ne estas denaska Esperanto-parolanto; tamen mi ofte (sed ne cxiam)
preferas pensi en gxi.
(( I am not a native Esperanto-speaker; however, I often (but not al-
ways) prefer to think in it. ))

2. Has any serious linguistic research been published on the differences, if
any, in terms of grammar, phonology etc.--e.g. use or avoidance of
the accusative--between the Esperanto of "real" native Esperanto-
speakers (there are plenty of "denaskaj eternaj komencantoj" out
there, too!) and the Esperanto of "real" fluent non-native Espe-
rantists? References, please?
((Cxu estas eldonitaj iuj seriozaj lingvistikaj referajxoj pri la even-
tualaj diferencoj (je gramatiko, sonsistemo, ktp--ekz-e pri la uzo
resp. evitado de la akuzativo) inter la Esperanta lingvajxo de "efe-
ktivaj" denaskaj Esperanto-parolantoj [cxar trovigxas ja abunde da
"denaskaj eternaj komencantoj"!] kaj la Esperanta lingvajxo de "efe-
ktivaj" flue parolantaj ne-denaskaj Esperantistoj? Citu fontojn,
mi petas!))

Feel free to post this to more appropriate, more specialized newsgroups,
which unfortunately I don't have ready access to. Dankon!
--
L B Ros' |tel: 206 | "... Vi estas la modera homo, la netakseble valora
UEA-D Seatla | 633 | subrimenisto de la malica homo. Vi, la modera homo,
204 N 39th St|____2434_| povas uzigxi por maljusto, sed senutilas por justo."
Seattle WA 98103 Usono | -- Herman MELVILLE, _La Konfidigisto_, cx. 21

Jens Stengaard Larsen

unread,
Aug 14, 1997, 3:00:00 AM8/14/97
to

> Do kio restas?

Plisagxigxi.

--

Victor Medrano

unread,
Aug 14, 1997, 3:00:00 AM8/14/97
to

Bedauxrinde kaj embarasinde,
sed la vorto korekta estas "plosivo", ne "plozivo".
Ankaux, oni povas uzi je "glota halto".
Gxi aperas en la vortoj Anglaj kiel "cooperate"
inter la du "o"j.
Gxi estas sono komuna en la Havaja kaj aliaj lingvoj.

Viktoro


Jens S. Larsen

unread,
Aug 15, 1997, 3:00:00 AM8/15/97
to

Skribis Victor Medrano skrev / wrote / schrieb:

> Bedauxrinde kaj embarasinde,
> sed la vorto korekta estas "plosivo", ne "plozivo".

2a eldono de PIV, p. 347, dekstra kolumno:

glot/o [...] _~a plozivo_ Tiu kraketo, produktata de la
abrupta fermigxo k malfermigxo de la ~o, kiun la nordgermanoj
prononcas antaux vokalo komencanta vorton.

- kaj sur p. 838, dekstra kol., estas "plozivo" sed nenie *plosivo.

> Ankaux, oni povas uzi je "glota halto".
> Gxi aperas en la vortoj Anglaj kiel "cooperate"
> inter la du "o"j.

Tio dependas de la dialekto, mi kredas.

> Gxi estas sono komuna en la Havaja kaj aliaj lingvoj.

Gxi estas ofta sono en la lingvoj de la mondo, sed malofta fonemo.

sebastiano hartviga

unread,
Aug 15, 1997, 3:00:00 AM8/15/97
to

> From: Jens Stengaard Larsen <je...@cphling.dk>

> Nu kaj? La Cxina lingvo, parolata de unu miliardo da homoj, pli
> konvenas al Pekinanoj ol al Sxanhajanoj, kaj la Gronlanda lingvo,
> parolata de 50 mil homoj, pli similas al la parolo en Nuuk ol al tiu
> en Ittoqqotoormiit.

kiel oni skribis Ittoqqotoormiit antaux la ortografia reformo? cxu la nomo en
sia antauxa formo pli konvenis?

sebastiano
m.b.p.b.


Bertil Wennergren

unread,
Aug 15, 1997, 3:00:00 AM8/15/97
to

Victor Medrano skribis:

> Bedauxrinde kaj embarasinde,
> sed la vorto korekta estas "plosivo", ne "plozivo".

En PIV estas "plozivo". En PMEG estas "eksploda konsonanto". Kompreneble
mi mem preferas la lastan alternativon...

======================================================================
Bertilo Wennergren
<bert...@hem1.passagen.se>
<http://www.algonet.se/~bertilow/bertilo.htm>
======================================================================


Dominique Couturier

unread,
Aug 15, 1997, 3:00:00 AM8/15/97
to

>> Interalie nia moderna kontraw-hegemonomia argumentado rilate la Anglan
>> en si tuj kolapsas.
>
>Nur se Eo igxas oficiala en iu sxtato, kaj cxiuj aliaj lingvoj en tiu
>sxtato igxos maloficialaj. Se mi gxuste komprenis, la sennaciistoj
>efektive gxuste tion celas (krom ke tiu sxtato devas esti tutmonda).
>

Cxu ili ne deziras prefere ***neniun*** sxtaton?

Dan Schmidt

unread,
Aug 15, 1997, 3:00:00 AM8/15/97
to

dcout...@a2i-micro.fr (Dominique Couturier) skribis:

| >G^nerale oni pensas, ke esperanton c^iuj devas lerni, c^ar al neniu g^i
| >estas patrina lingvo tial esperanto estas egala. Esperanto oni devas lerni
| >konscie.
| >Sed se temas pri denaska esperantisto, li nek konscie, nek nature lernis
| >esperanton. Al li esperanto estas natura. Pro tio inter li kaj tiuj, kiuj
| >konscie lernis g~in, esperanto ne estas egala.
| >Kiel ni pensu pri tio?
|

| Jen trafa demando! Vi certe pravas fari g^in, kvankam la problemo g^is nun
| ne estas tre urg^a, c^ar la nombro de denaskaj esperantistoj ne estas
| grandega...

[Mi, ankaux, unufoje skribas, do bonvolu min gxustigi, se mi eraras.
Mi studas esperanton jam de unu semajno.]

Mi scivoligxas. Kiom da homoj estas denaskoj esperantistoj? Cxu
iliaj gepatroj estas esperantistoj kaj decidas esperante eduki iliaj
gefilojn pro principo? Cxu tiuj gefiloj pli facile lernas aliajn
lingvojn? Estas esplorojn pri tiuj gefiloj?

--
Dan Schmidt -> df...@alum.mit.edu, df...@thecia.net
Honest Bob & the http://www2.thecia.net/users/dfan/
Factory-to-Dealer Incentives -> http://www2.thecia.net/users/dfan/hbob/
Gamelan Galak Tika -> http://web.mit.edu/galak-tika/www/

[Mi desiras esparantan tradukon de mia signaturo. "Honesta Roberto
kaj la Fabrikejonegocistaj Incitiloj"? Estas traduko pli idioma?
"Gamelan" estas Indonezia orkestro de frapinstrumentoj; "Galak Tika"
estas Indonezia frazero.]

Victor Medrano

unread,
Aug 15, 1997, 3:00:00 AM8/15/97
to

Jens S. Larsen <je...@cphling.dk> skribis en
<8716492...@dejanews.com>...


| Skribis Victor Medrano skrev / wrote / schrieb:
|

| > Bedauxrinde kaj embarasinde,
| > sed la vorto korekta estas "plosivo", ne "plozivo".
|

| 2a eldono de PIV, p. 347, dekstra kolumno:
|
| glot/o [...] _~a plozivo_ Tiu kraketo, produktata de la
| abrupta fermigxo k malfermigxo de la ~o, kiun la nordgermanoj
| prononcas antaux vokalo komencanta vorton.
|
| - kaj sur p. 838, dekstra kol., estas "plozivo" sed nenie *plosivo.

Bone, sed mia vortaro estas "Esperanto Dictionary" de J.C. Wells.
Gxi diras je "PLOSIV/O phon plosive".
Mi supozas ke la PIV estas pli auxtoritata, eble.
En la Angla, la sibla 's' en 'plosive' estas ne vocxata.
Eble, en alia lingvo, gxi estas vocxata.

Viktoro


Arnold VICTOR

unread,
Aug 16, 1997, 3:00:00 AM8/16/97
to

Liland Brajant ROS' wrote:
>
> 2. Has any serious linguistic research been published on the differences, if
> any, in terms of grammar, phonology etc.--e.g. use or avoidance of
> the accusative--between the Esperanto of "real" native Esperanto-
> speakers (there are plenty of "denaskaj eternaj komencantoj" out
> there, too!) and the Esperanto of "real" fluent non-native Espe-
> rantists? References, please?
> ((Cxu estas eldonitaj iuj seriozaj lingvistikaj referajxoj pri la even-
> tualaj diferencoj (je gramatiko, sonsistemo, ktp--ekz-e pri la uzo
> resp. evitado de la akuzativo) inter la Esperanta lingvajxo de "efe-
> ktivaj" denaskaj Esperanto-parolantoj [cxar trovigxas ja abunde da
> "denaskaj eternaj komencantoj"!] kaj la Esperanta lingvajxo de "efe-
> ktivaj" flue parolantaj ne-denaskaj Esperantistoj? Citu fontojn,
> mi petas!))

"Internacia Pedagogia Revuo," de la Internacia Ligo de
Esperanto-Instruistoj, de tempo al tempo raportas pri tiu
temo. Mi ne havas arkxivon, do ne povas citi precizan numeron.
Eble iu povas kontroli kaj provizi vin per la lastaj tiutemaj
artikoloj.
--
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||"Wer die Fragen nicht beantwortet, hat die Pruefing ||
||bestanden." Kafka, "Die Pruefung" ||
|| ||
||'Kiu ne respondas al la demandoj, tiu sukcesis en la ||
||ekzameno.' Kafka, "La ekzameno" ||
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++

Don HARLOW

unread,
Aug 16, 1997, 3:00:00 AM8/16/97
to

On 15 Aug 1997 19:00:10 GMT, "Victor Medrano" <vmed...@direct.ca>
wrote:

Wells, kiu estas profesie fonetikisto, versxajne tute solas en tiu
uzo. Mi trovis "plozivon" en PIV, la "Esperanto-English Dictionary" de
Butler, PG (dua eldono de la tridekaj jaroj) kaj PAG. Eble oni devus
demandi al Wells, kiun formon li nuntempe uzus -- 30 jarojn post la
aperigo de la Wells-a vortaro.

Cxiukaze, la vorto ne estas oficiala -- se tio estas iel grava.

Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/
(English version available at http://www.webcom.com/~donh/dona.html)

Jens Stengaard Larsen

unread,
Aug 16, 1997, 3:00:00 AM8/16/97
to

Skribis Dominique Couturier skrev / wrote / schrieb:

> >> Interalie nia moderna kontraw-hegemonomia argumentado rilate la Anglan
> >> en si tuj kolapsas.

> >Nur se Eo igxas oficiala en iu sxtato, kaj cxiuj aliaj lingvoj en tiu
> >sxtato igxos maloficialaj. Se mi gxuste komprenis, la sennaciistoj
> >efektive gxuste tion celas (krom ke tiu sxtato devas esti tutmonda).

> Cxu ili ne deziras prefere ***neniun*** sxtaton?

Iliaj plej fervoraj kontrauxuloj ne distingas inter tutmonda sxtato
kaj neniu sxtato (cxar al naciisto la sxtato estas antaux cxio la
militilo de unu nacio kontraux la aliaj), do mi supozas ke ili mem ne
sentas la bezonon distingi.

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Aug 16, 1997, 3:00:00 AM8/16/97
to

>>>>> "sebastiano" == sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> writes:

>> Cxu denaskaj Esperantparolantoj ne preferas pensi en Esperanto?
>> Cxu ili ne jam kutimigis cxe akuzativo, gramatiktempo,
>> gramatiknombro, ktp?

sebastiano> versxajne vi denove insultos dirante, ke tio estas
sebastiano> ridinda, sed mi nedenaskulo preferas pensi en
sebastiano> esperanto estante en esperanta medio. mi jam
sebastiano> kutimigxis al akuzativo, gramatikaj tempo k nombro,
sebastiano> ktp.

Tamen, mi ne kutimigixas al akuzativo. Mi ja jam kutimigxis al
nelibera vortordo.

Do, kial ni devas uzi Esperanton, kiu havas akuzativo kaj liberan
vortordon? Tio estas malneuxtrala kaj maljusta.

>> Denaskaj parolantoj de lingvo, inkluzante Esperanto, cxiam
>> havas avantagxojn ol tiuj, kiuj parolas la lingvo kiel dua
>> lingvo.

sebastiano> ne.

Kial ne?

Do, cxu denaskaj parolantoj de lingvo X nek havas avantagxojn ol tiuj,
kiuj lernas Xn kial duan lingvon? (X=la angla, la cxina, la rusa, la
malaja, ktp.) Do, cxiuj lingvoj estas neuxtralaj.

>> Multaj Cxinuloj en usona parolas kaj la cxina kaj la angla.
>> Ili ofte parolas la anglan pli bone ol la cxinan. Do, cxu tio
>> ne montras ke la cxina, kiel Esperanto, tauxgas por internacia
>> komunikado?

sebastiano> ne.

Se vi respondas nee al tiu demando, vi devas konsenti, ke Esperanto ne
tauxgas por internacia komunikado.

sebastiano hartviga

unread,
Aug 16, 1997, 3:00:00 AM8/16/97
to

> From: sd...@cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~})

> Jouko> Per sia lingvoscio denaskaj
> Jouko> Esperant-lingvanoj ne diferencas de iu ajn flua parolanto
> Jouko> de la lingvo, do vi tute ne bezonus senti malsuperecon
> Jouko> renkontante tian.
>
> Tio estas tute Ridinda! Tio estas tiel ridinda, kiel:

> Cxu denaskaj Esperantparolantoj ne preferas pensi en Esperanto? Cxu


> ili ne jam kutimigis cxe akuzativo, gramatiktempo, gramatiknombro,
> ktp?

versxajne vi denove insultos dirante, ke tio estas ridinda, sed mi nedenaskulo
preferas pensi en esperanto estante en esperanta medio. mi jam kutimigxis al
akuzativo, gramatikaj tempo k nombro, ktp.

> Denaskaj parolantoj de lingvo, inkluzante Esperanto, cxiam havas
> avantagxojn ol tiuj, kiuj parolas la lingvo kiel dua lingvo.

ne.

> Multaj Cxinuloj en usona parolas kaj la cxina kaj la angla. Ili ofte
> parolas la anglan pli bone ol la cxinan. Do, cxu tio ne montras ke la
> cxina, kiel Esperanto, tauxgas por internacia komunikado?

ne.

sebastiano
m.b.p.b.


Jens Stengaard Larsen

unread,
Aug 16, 1997, 3:00:00 AM8/16/97
to

Skribis sebastiano hartviga skrev / wrote / schrieb:

> > From: Jens Stengaard Larsen <je...@cphling.dk>

> > Nu kaj? La Cxina lingvo, parolata de unu miliardo da homoj, pli
> > konvenas al Pekinanoj ol al Sxanhajanoj, kaj la Gronlanda lingvo,
> > parolata de 50 mil homoj, pli similas al la parolo en Nuuk ol al tiu
> > en Ittoqqotoormiit.

> kiel oni skribis Ittoqqotoormiit antaux la ortografia reformo?

Scoresbysund.

> cxu la nomo en sia antauxa formo pli konvenis?

Jes, al Danlingvuloj. (Fakte la OkcidentGronlanda formo estus
Illoqqotoormiut, sed kelkajn jarojn post la enkonduko de Gronlanda
auxtonomio la Orientanoj petis ke la loka dialekta formo estu la
oficiala, kaj tiel okazis).

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Aug 19, 1997, 3:00:00 AM8/19/97
to

>>>>> "sebastiano" == sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> writes:


>> Do, kial ni devas uzi Esperanton, kiu havas akuzativo kaj
>> liberan vortordon? Tio estas malneuxtrala kaj maljusta.

sebastiano> ??? kiu devigas vin al uzo esperanton?

Tiel devigxgus mi, se Esperanto igxus norma internacia helplingvo.


sebastiano> esperanto pli tauxgas ol ajna etnolingvo, cxar ambaux
..............................................^^^^
sebastiano> parolpartneroj devas movigxi. ambaux devas ekpasxi
sebastiano> direkte al la alia.

Do, cxu vi implicas, ke vi konsentas, ke ekzistas lingvoj artefaritaj,
kiuj pli tauxgas ol Esperanto por internacia komunikado?


Kial uzi Esperanton, kiu estas Euxropeca? Kial ne uzi Lojbano, kiu
sendube estas pli neuxtrala ol Esperanto? Ecx Klingono estas ol
Esperanto pli neuxtrala kaj pli egale [mal]facila por cxiuj .

sebastiano> krome: en la germana lingvo nur la denaskaj
sebastiano> germanlingvanoj povas sxangxi la uzon, povas dikti la
sebastiano> regulojn. NENIU, kiu lernis la germanan kiel
sebastiano> fremdlingvon, posedas iun ajn auxtoritaton pri gxia
sebastiano> pluevoluo. tutalie cxe esperanto. tie cxiu, kiu
sebastiano> ellernis la lingvon estas samrajta lingvano.

Sxangxoj de Esperanto ankoraux estas cxefe Euxropecaj.

Manuel M Campagna

unread,
Aug 31, 1997, 3:00:00 AM8/31/97
to

En Artikolo 42936 "Victor Medrano" <vmed...@direct.ca> lastatempe
tajpis :

<<
Bedauxrinde kaj embarasinde, sed la vorto korekta estas "plosivo", ne
"plozivo".
>>

Versxajne temas pri hispanema eraro en via hispan-Esperanta vortaro.

'Plozivo' aperas sur pagxo 838 de PIV.

<<
Gxi estas sono komuna en la Havaja kaj aliaj lingvoj.
>>

La danoj nomas tiun sonon "skoed", kie la o kaj e estas unusola signo,
kaj kie la "d" prononcatas glotplozive.

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca


Manuel M Campagna

unread,
Aug 31, 1997, 3:00:00 AM8/31/97
to

En Artikolo 43013 "Victor Medrano" <vmed...@direct.ca> lastatempe
tajpis :

<<


Bone, sed mia vortaro estas "Esperanto Dictionary" de J.C. Wells.
Gxi diras je "PLOSIV/O phon plosive".
>>

Nu mi konsterne konstatas, ke Velzo ne perfektas.

Li drinkis je *pajnto de biero kaj ek*plosivis.

<<
En la Angla, la sibla 's' en 'plosive' estas ne vocxata.
>>

Lavx mia monstra Vxebstro la prononcvario /plo:ziv/ akceptindas.

Cetere mi opinias, ke la gxusta prononco de tiu 's' en la angla inter
du vokaloj, kies unua akcentatu, estu meza inter /s/ kaj /z/.

Mi sugestas, cxiam respektante la elstaran fonetikiston D-ron Velzan,
ke vi ekvalsu kun MkLineno kavx Bensono. Iliaj vortaroj estas pli...
nu lastatempaj.

Jens Stengaard Larsen

unread,
Sep 1, 1997, 3:00:00 AM9/1/97
to

Skribis Manuel M Campagna skrev / wrote / schrieb:

> La danoj nomas tiun sonon "skoed", kie la o kaj e estas unusola signo,
> kaj kie la "d" prononcatas glotplozive.

"Skød" signifas sinon. Gxi rimas kun "stød" (ekpusxo), kiu estas la
kutima esprimo pri la Dana glota plozivo. Tamen gxuste d (se
prononcata [ð]) perdas la "ekpusxon" vortfine.

Manuelo, viaj predikadoj pri Esperanto jam pli ol suficxe tedas! Cxu
vi nepre devas prediki ankaux pri lingvoj kiujn vi ne suficxe konas?

--
Jens S. Larsen, lingvist (BA in spe) *
<"http://dorit.ihi.ku.dk/~steng/index">


0 new messages