Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Zamenhof sur la paĝoj de retaj krimuloj

0 views
Skip to first unread message

Eo-Centro Eventoj, Budapest

unread,
Dec 22, 2009, 5:40:01 PM12/22/09
to
Zamenhof sur la paĝoj de retaj krimuloj

La jam fama omaĝo de Google al 150-jariĝo de Zamenhof estis okazo por malica provo ataki la komputilojn de tiuj, kiuj volis scii pri
la verda flago sur la retejo de la entrepreno en 33 landoj.

Fakaj novaĵagentejoj pri teknologio kaj informadiko tra la mondo raportis hieraŭ, la 16-an, ke la omaĝo de Google al Zamenhof estis
priatentita ne nur de esperantistoj kaj scivolemuloj pri la verda flago.

"En Esperanto la vorto estas 'malica.' Ĝi signifas malica kaj estas la plej bona maniero priskribi multajn el la serĉrezultoj, kiuj
guglumantoj (vizitantoj de Google) ricevis en mardo, kiam ili alklakis la ĉefpaĝan honorigan Google-logotipon dediĉitan al la
kreinto de Esperanto". Tia estas la komenco de novaĵo dissendita de la plurnacia IDG [ekzemple ĉi tie:
http://news.idg.no/cw/art.cfm?id=95B23F19-1A64-6A71-CE48C0EAC8E2380B ] **

Pro la imprese multnombra kvanto de landaj filioj de Google, kiuj aperigis la honoran banderolon kun la verda flago - 33 -, verŝajne
granda estis la intereso de la vizitantoj.

Google estas unu el la plej popularaj retserĉejoj en la mondo kaj prezentas la la serĉrezultojn laŭ la ordo de rilato al la serĉata
temo. La retaj atakantoj komencis ekspluati tion kaj preparas hejmpaĝojn, kiuj pretende kongruas kun la plej populara serĉo.
Spertuloj diras, ke ataki laŭ tiu sistemo ne estas io nova. Sed novaĵo estas, ke Google mem estis la motivo de atako. La omaĝo al
Zamenhof staris inter la kvin plej popularaj temoj serĉataj en mardo. Kaj, el la ligiloj, oni kalkulas, ke 50% estis falsaj. La
entrepreno ankoraŭ ne komentis pri la afero.

Honorigaj logotipoj de Google havas la nomon "doodle". En mardo, kiu volis scii pli pri la omaĝo alklante tiun... "dudlon", ricevis
liston de ligiloj al paĝoj pri Zamenhof kaj Esperanto. Inter ili, nekutime granda listo de malicaj rezultoj. Se oni alklakis unu el
la fuŝligiloj, venis reklamoj aŭ paĝoj, kiuj provis mistifiki la vizitanton, ke la komputilo estis infektita de viruso. Estis tiam
instigo al pago por falsa kontraŭvirusa programo.

Tio certe plilongigos la Zamenhof-tagon en la gazetaro tra la mondo.

de James Rezende Piton

el [http://www.liberafolio.org/Members/sudastelaro/atakprovoj-per-la-google-omagho ]

-----

** ndlr: Simila artikolo aperis ankaŭ en hungara versio de IDG, kiun transprenis serio de retaj novaĵportaloj

-----

fonto: Ret-Info

http://www.eventoj.hu

========================================================================

Kun fotoj: http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/

========================================================================

.

0 new messages