>Mi provas diri de la komenco ke iu ajn universala lingvo (esperanto,
la angla, interlingua, ktp.) estus danghera por la lingva diverseco.
Estas vere ke en la unua periodo iu pensis ke Esperanto devus esti
universala lingvo. Fakte ankoraŭ nun oni diras Universala Kongreso. Sed
nuntempe vi estas la sola kiun mi aŭdas paroli pri universala lingvo. ;o)
>La grava demando, el mia segho, estas: kial esperantistoj daure
propagandas ke, kontraue al la angla, ilia lingvo gardus mirakle tiun
diversecon se ghi ighus universala komunikilo.
Ĉar nek la angla nek esperanto devas fariĝi universala lingvo. Esperanto
naskiĝis kiel internacia helplingvo kaj nedifiniteco de ĝia strukturo
pruvas ke ĝi estas ankoraŭ tia. Ĝi tute ne deziras fariĝi universala
lingvo sekve ĝi estas kaj estos sendanĝera por la aliaj lingvoj.
Aliflanke se iu lingvo deziras sinmortigi nek la angla nek Esperanto
povos malhelpi tion. Se vi legas italajn ĵurnalojn vi rimarkas ke la
itala lingvo pli ol unu foje donis signon pri tiu deziro. ;o)
---
>Michel Légaré
Eugenio
"Universala lingvo" estas lingvo, kiu cxiam kaj cxie uzeblas kaj
uzindas. Tio ne signifas, ke gxi devas esti la sola lingvo avx ke
cxiuj homoj devus esti devigataj lerni gxin.
>"Universala lingvo" estas lingvo, kiu cxiam kaj cxie uzeblas kaj
>uzindas. Tio ne signifas, ke gxi devas esti la sola lingvo avx ke
>cxiuj homoj devus esti devigataj lerni gxin.
Tamen multaj komprenas ĝin ĝuste en ĉi-lasta senco. La adjektivo
"universala" estas evitinda ĉar ĝi estas devojiga kaj tromemfida.
(Lingvo ne nur de la mondo sed lingvo de la tuta universo ;o))
Ĝi multe damaĝis la disvastiĝon de Esperanto pro ĝia duobla senco.
Mi parolis kun homoj kiuj diris ke ili estas kontraŭ Esperanto ĉar
la mondo estas bela ĉar ĝi estas multlingva. Ili ne deziras mondon
kun unu sola lingvo.
Eugenio
Mi ne konsentas. Multegaj anglalingvanoj kredas, ke la alilingvanoj,
kiuj scipovas la anglan, baldavx farigxos tute anglalingvanoj ("pro
tio ili lernis la anglan"), kaj ke la alilingvanoj, kiuj ne scipovas
la anglan, tamen sopiras scipovi gxin kaj farigxi usonianoj.
Manvxelo
>>> "Universala lingvo" estas lingvo, kiu cxiam kaj cxie uzeblas kaj
>>> uzindas. Tio ne signifas, ke gxi devas esti la sola lingvo avx ke
>>> cxiuj homoj devus esti devigataj lerni gxin.
Eugenio:
> > Tamen multaj komprenas ĝin ĝuste en ĉi-lasta senco. La adjektivo
> > "universala" estas evitinda ĉar ĝi estas devojiga kaj tromemfida.
> > (Lingvo ne nur de la mondo sed lingvo de la tuta universo ;o))
> > Ĝi multe damaĝis la disvastiĝon de Esperanto pro ĝia duobla senco.
> > Mi parolis kun homoj kiuj diris ke ili estas kontraŭ Esperanto ĉar
> > la mondo estas bela ĉar ĝi estas multlingva. Ili ne deziras mondon
> > kun unu sola lingvo.
> >
> > Eugenio
Manuelo:
>Mi ne konsentas. Multegaj anglalingvanoj kredas, ke la alilingvanoj,
>kiuj scipovas la anglan, baldavx farigxos tute anglalingvanoj ("pro
>tio ili lernis la anglan"), kaj ke la alilingvanoj, kiuj ne scipovas
>la anglan, tamen sopiras scipovi gxin kaj farigxi usonianoj.
Mi respondas al vi per la vortoj de Lewis Wolpert pri kiu mi legis
interesan artikolon kiun mi deziras traduki kaj prezenti ĉi tie:
La homa menso estas instinkte hastema por konkludi kaj
inklinas ĉiam konsideri vera tion kio al ĝi plaĉas.
>Manvxelo
Eugenio :o)
> Eugen Fabian:
>> Tamen multaj komprenas ĝin ĝuste en ĉi-lasta senco. La adjektivo
>> "universala" estas evitinda ĉar ĝi estas devojiga kaj tromemfida.
>> (Lingvo ne nur de la mondo sed lingvo de la tuta universo ;o))
Aliflanke, Universala en UEA estas en ordo, ĉar la asocio efektive
celas atingi reprezentiĝon en pli-malpli ĉiuj landoj de la mondo kaj
poste dissolvi sin kiam la celo estos atingita.
>> Ĝi multe damaĝis la disvastiĝon de Esperanto pro ĝia duobla senco.
>> Mi parolis kun homoj kiuj diris ke ili estas kontraŭ Esperanto ĉar
>> la mondo estas bela ĉar ĝi estas multlingva. Ili ne deziras mondon
>> kun unu sola lingvo.
> Mi ne konsentas. Multegaj anglalingvanoj kredas, ke la alilingvanoj,
> kiuj scipovas la anglan, baldavx farigxos tute anglalingvanoj ("pro
> tio ili lernis la anglan"), kaj ke la alilingvanoj, kiuj ne scipovas
> la anglan, tamen sopiras scipovi gxin kaj farigxi usonianoj.
Estas interese ke ĝuste la Usonaj Esperantistoj plej malfacile
dekutimiĝas de la uzo de "universala". La plej facila maniero imagi
alian, pli bonan mondon estas universaligi la perceptitajn problemojn
kaj la provitajn problemsolvojn de onia propra lando.
Jens S. Larsen