Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Programoj de Pola Radio

0 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Sep 1, 2006, 11:29:31 AM9/1/06
to
Auskultebla per: http://polskieradio.pl/polonia/eo > WRN arkivejo

Karaj Geauxskultantoj,

1) Vendrede, la 01 septembro 2006 en nia rubriko "Homoj kaj
Problemoj" ni referencas al la okazinta dum UK en Florenco Terminologia
Forumo kaj Esperantologia Konferenco. Nia antauxmikrofona gasto estas
Marc Bavant, la organizanto de la unua kaj partopreninto de la dua
arangxo. Nia antauxmikrofona renkontigxo estas ankaux la okazo paroli
pri niaj varsoviaj E-programoj.

2) En nia sabata sonmagazino "Esperanto ekspreso" - unu monaton antaux
la Japana E-Kongreso en Okayama, omagxanta la 100-jarigxon de la
E-movado en Japanio, kiu pasis cxi-jare ni interparolas kun la
kongresorganizantoj, d-ro Hideki Harada kaj s-ino Chieko Doi.
Komence de la elsendo ni invitas vin al la sudokcidenta pola urbo
Vroclavo.

3) Dimancxe auxdigxas ia. nia Leterkesto - en kiu parolas pri la
podkasta elsxuteblo de kelkajn niaj programeroj kaj informas pri nia
nova konkurso. Ni reagas al la lastaj korespondajxoj de niaj
radioamikoj.

Cxiujn informojn pri niaj programoj vi facile povas trovi en nia
TTT-ejo: www.polskieradio.pl Tie vi trovas krome la adresojn, cxe kiuj
vi povas reauxskulti jam auxdigitajn programerojn kaj elsendojn.
Atenton: Ekde la nuna semajno kelkaj elektitaj programeroj estas
elsxuteblaj pere de podkasta programo! Bonvolu konsulti nian
TTT-pagxaron!

Nunsemajne ni anoncis unumonatan konkurson [gxis la 1-a de oktobro
nunjare] sub la temo "Pollando - miaj asociacioj"!

Ekde kelka tempo iuj afisxitaj tekstoj, cxefe "Trarigardoj de la
Esperanto-Gazetaro", felietonoj "Ni invitas al Pollando", kaj ankaux
elektitaj informoj el niaj novajxbultenoj estas akompanitaj per la
sonversio en la formato de MP3. Al la novajxoj apartenas ankaux la
aperigado de elektitaj intervjuoj ankaux en la formato MP3. Tiamaniere
la vizitantoj povas samtempe auxskulti koncernan programeron kaj legi
gxin. Tiun novan servon ni adresas aparte al tiuj niaj interretaj
auxskultantoj, kiuj jam delonge petis cxi-specan servon.

La plej gravaj por ni estas skribaj reagoj pri niaj cxiutagaj
E-programoj. Ili estas konkreta rekompenco pro nia cxiutaga - ne cxiam
facila - laboro, la unusola pruvo por niaj superuloj, ke niaj elsendoj
estas sxatataj, auxskultataj, aprecataj!
Viajn opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience laux
la adreso: esperanto @ polskieradio.pl
Ni atendas ilin ankaux per la tradicia posxto cxe la adreso: Pola Radio,
Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Elkoran dankon,

Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR

------------------

Transskribis Dario Rodriguez

0 new messages