Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Pri la artikolo

75 views
Skip to first unread message

LeviPetro

unread,
Feb 21, 2013, 5:41:35 AM2/21/13
to
Giuseppe Castelli skribis:

"LeviPetro:

> La uzo de la artikolo en Esperanto ne estas afero de gramatiko, sed
> de stilo.

Ne, la artikolo estas gramatikero kiel la aliaj. "

Kiagrade la uzo de la artikolo estas afero de gramatiko kaj kiagrade
ĝi estas afero de stilo?

(El "Plena gramatiko de Esperanto" de la (neoficiale fundamenta)
Fundamenta Krestomatio, 1903):

1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita
(la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj
lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas
malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

(El la Fundamenta Ekzercaro, §27):

La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj.
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple
rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas
en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed
ne necesa.

(El "Lingvaj Respondoj" de Zamenhof, eldono Waringhien 1962):

83 Pri la uzado de la artikolo
A. Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo "la". Sed la
artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj
ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne
uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.
La Esperantisto, 1890, p.32.

B. Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la
artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo
ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu
la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa
kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj _dubaj_ okazoj tute ĝin ne
uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas
necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj
popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diras "venis tago, kiun mi
tiel longe atendis", via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte
erara, kvankam oni devus tie ĉi diri "la tago"; sed se vi diros
"hodiaŭ estas la dimanĉo" anstataŭ "hodiaŭ estas dimanĉo", tiam vi
faros rekte _eraron_, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona
esperantisto.
Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro.

Amike, Petro.





Oto Tekihaki

unread,
Feb 21, 2013, 6:31:48 AM2/21/13
to
En ĉi tiu kazo vi pravas. Sed kiam oni parolas pri famekonata dimanĉo
oni ankaŭ povas uzi la artikolon. Ekzemple: Ĉi tiu estas la dimanĉo kiam Jesuo
resurektis de la morto.


> Amike, Petro.

Oto

Giuseppe Castelli

unread,
Feb 21, 2013, 7:59:51 AM2/21/13
to
LeviPetro:

> Fundamenta Krestomatio
>
> [...]
>
> Fundamenta Ekzercaro
>
> [...]
>
> Lingvaj Respondoj

Ni ne estas sekto, ĉu? ;-) Zamenhof ne estas profeto. La cititaj verkoj
ne estas sanktaj libroj, sed "nur" tre interesaj dokumentoj pri la frua
historio de nia lingvo.

Tamen, laŭ mi, Zamenhof donis vere saĝajn konsilojn. Interalie ili tute ne
kontraŭas mian aserton, ke la artikolo estas gramatikero kiel la aliaj.
Kompreneble ĉia gramatikero, do ankaŭ la artikolo, povas esti _ankaŭ_
afero de stilo.

LeviPetro

unread,
Feb 21, 2013, 9:31:21 AM2/21/13
to
Jes.

Petro.

LeviPetro

unread,
Feb 21, 2013, 10:03:44 AM2/21/13
to
Ni ne estas sekto, ĉu? ;-) Tio dependas de la vidpunktoj. Laŭ mi, ne; sed laŭ certa kompatinda nefierinda samsektano, jes ja! Do, tio estas diskutebla :-)
Zamenhof ne estas kaj plej energie rifuzis esti profeto, Mi ankaŭ ne traktas
lin tia. Tamen li estas tre kompetenta referenco. Li povus trakti la aferon
alimaniere. Tion fari post li estus vana reformismo kaj paŝo al malordo.
La cititaj verkoj ne estas sanktaj libroj, sed "nur" bazaj referencaj dokumentoj ne nur pri la frua historio de nia lingvo, sed ankoraŭ pri ĝia
nuna uzo. Ili estas bazo, sur kiu ni povas plu konstrui, sed ĉia kontesto
pri ili aŭtomate estas memkontesto, kontesto pri si mem kaj paŝo al diseriĝo.
Krom tiuj bazaj dokumentoj, ankaŭ interesaj estas ĉiuj vidpunktoj kaj
konsiloj, precipe de spertuloj. Al ĉiu esperantisto apartenas la rajto kaj
devo fari siajn proprajn lingvajn kritikojn, juĝojn kaj decidojn, ne
forgesante, ke kiel diris franca filozofo, kiam oni transpasas la limmarkojn,
ne plu ekzistas limoj.

Amike, Petro.

Oto Tekihaki

unread,
May 16, 2013, 1:16:26 PM5/16/13
to
Il giorno giovedì 21 febbraio 2013 16:03:44 UTC+1, LeviPetro ha scritto:
> Le jeudi 21 février 2013 13:59:51 UTC+1, Giuseppe Castelli a écrit :
>
> > LeviPetro:

> > > Fundamenta Krestomatio

> > > Fundamenta Ekzercaro
>

> > > Lingvaj Respondoj
>
>
> > Ni ne estas sekto, ĉu? ;-) Zamenhof ne estas profeto. La cititaj verkoj
>
> > ne estas sanktaj libroj, sed "nur" tre interesaj dokumentoj pri la frua
>
> > historio de nia lingvo.
>
> >
>
> >
>
> >
>
> > Tamen, laŭ mi, Zamenhof donis vere saĝajn konsilojn. Interalie ili tute ne kontraŭas mian aserton, ke la artikolo estas gramatikero kiel la aliaj.
>
> >
>
> > Kompreneble ĉia gramatikero, do ankaŭ la artikolo, povas esti _ankaŭ_
>
> > afero de stilo.
>
>
>
> Ni ne estas sekto, ĉu? ;-) Tio dependas de la vidpunktoj. Laŭ mi, ne; sed laŭ certa kompatinda nefierinda samsektano, jes ja! Do, tio estas diskutebla :-)
>
> Zamenhof ne estas kaj plej energie rifuzis esti profeto, Mi ankaŭ ne traktas
>
> lin tia. Tamen li estas tre kompetenta referenco. Li povus trakti la aferon
>
> alimaniere. Tion fari post li estus vana reformismo kaj paŝo al malordo.
>
> La cititaj verkoj ne estas sanktaj libroj, sed "nur" bazaj referencaj dokumentoj ne nur pri la frua historio de nia lingvo, sed ankoraŭ pri ĝia
>
> nuna uzo. Ili estas bazo, sur kiu ni povas plu konstrui, sed ĉia kontesto
>
> pri ili aŭtomate estas memkontesto, kontesto pri si mem kaj paŝo al diseriĝo.
>
> Krom tiuj bazaj dokumentoj, ankaŭ interesaj estas ĉiuj vidpunktoj kaj
>
> konsiloj, precipe de spertuloj. Al ĉiu esperantisto apartenas la rajto kaj
>
> devo fari siajn proprajn lingvajn kritikojn, juĝojn kaj decidojn, ne
>
> forgesante, ke kiel diris franca filozofo, kiam oni transpasas la limmarkojn, ne plu ekzistas limoj.

Ĝuste. Ekzemple en la uzo de la artikolo italoj trapasas ĉi tiun limmarkon. Kiam oni ne uzas nedifinitan artikolon oni povas preskaŭ ĉiam uzi difinitan artikolon. Ĉi tiu kutimo, kompreneble trapasas ankaŭ en la uzon de la Esperanta artikolo. Jen kial rusoj kaj poloj kritikas nian uzon de la Esperanta artikolo. La reguloj estas iomete tro nombraj, ankaŭ se ne 70 kiel asertas nia samsektano kiu diris la sekvajn:

Accusative is not very interesting subject. Make an exercise for articles: the 70 rules of their use definitely could be helped with it.

Oto: 70?
Ĉu vi estas certa?

Kie estas la problemo? Se vi ne estas certa skribu la frazon anglalingve kaj tradukigu ĝin, per tradukprogramo, francen. Se tie mankos la artikolo, ne uzu artikolon. Krom kelkaj formikfikuloj neniu kritikos vian uzon de la artikolo.

Konsilo de Kalocsay:

*Se oni dubas pri la uzindeco de la artikolo, en tiu okazo, oni provu, ĉu oni povas, sen ŝanĝi la sencon, anstataŭigi ĝin per "ĉiu", "ĉiuj" aŭ "la tuta": se jes oni uzu artikolon.*

Ĉu vi trovas sufiĉaj la suprajn 2 difinojn?

---
Oto
Tekihaki


> Amike, Petro.

Oto Tekihaki

unread,
May 16, 2013, 4:48:59 PM5/16/13
to
Post-skribo:

Mi korektas min. Mi volis diri helpilon ne difinon. Bonan nokton!

LeviPetro

unread,
May 16, 2013, 6:01:07 PM5/16/13
to
> Ĝuste. Ekzemple en la uzo de la artikolo italoj trapasas ĉi tiun limmarkon. Kiam oni ne uzas nedifinitan artikolon oni povas preskaŭ ĉiam uzi difinitan artikolon. Ĉi tiu kutimo, kompreneble trapasas ankaŭ en la uzo de la Esperanta artikolo. Jen kial rusoj kaj poloj kritikas nian uzon de la Esperanta artikolo. La reguloj estas iomete tro nombraj, ankaŭ se ne 70 kiel asertas nia samsektano kiu diris la sekvajn:
>
> Accusative is not very interesting subject. Make an exercise for articles: the 70 rules of their use definitely could be helped with it.
>
> Oto: 70?
>
> Ĉu vi estas certa?
>
> Kie estas la problemo? Se vi ne estas certa skribu la frazon anglalingve kaj tradukigu ĝin, per tradukprogramo, francen. Se tie mankos la artikolo, ne uzu artikolon. Krom kelkaj formikfikuloj neniu kritikos vian uzon de la artikolo.
>
> Konsilo de Kalocsay:
>
> *Se oni dubas pri la uzindeco de la artikolo, en tiu okazo, oni provu, ĉu oni povas, sen ŝanĝi la sencon, anstataŭigi ĝin per "ĉiu", "ĉiuj" aŭ "la tuta": se jes oni uzu artikolon.*
>
> Ĉu vi trovas sufiĉaj la suprajn 2 difinojn?
>
Mi opinias ilin pli ol sufiĉaj.
> ---
>
> Oto
>
> Tekihaki
>
> > Amike, Petro.


Saluton!

Mi konas nur unu regulon pri la artikolo:

- Esperanta versio de FG, el la _neFundamenta_ "Fundamenta Krestomatio":

"1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la),
egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La
personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas
en la unua tempo tute ĝin ne uzi."

- Franclingva versio, Fundamenta:

"1) L'Esperanto n'a qu'un _article défini_ (la), invariable pour tous les
genres, nombres et cas. Il n'a pas d'article défini.
Remarque.- L'emploi de l'article est le même qu'en français ou en allemand.
Mais les personnes auquelles il présenterait quelque difficulté peuvent fort
bien ne pas s'en servir."

(Noto mia: la signifo de la franca _Fundamenta_ versio de la regulo mem estas la sama, kiel tiu de la Esperanta _neFundamenta_. La rimarko estas iom malsama
en la du versioj. La franclingva versio estas pli unusenca: _la difinita
artikolo estas nedeviga_. La rimarko ekzistas ankaŭ en la rusa, kun sama
unusenco, kiel en la franca. Ĝi ne estas redirita en la angla, germana kaj
pola oficialaj lingvoj de la Fundamento.)

En la Ekzercaro, oni trovas jenan precizigon:

"§ 27. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La
personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ
poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo
tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa."

Komento mia:

Krom tiu unua regulo kun ĝiaj rimarkoj kaj komento, mi ne konas alian regulon
pri la artikolo en Esperanto. Nur povas ekzisti tre respektindaj pli malpli
saĝaj opinioj, komentoj kaj rekomendoj. Miaj rekomendoj (ne reguloj!) estas:
1. Uzi la artikolon kiel eble plej sobre, sed neniam en okazo de dubo.
2. Eviti tro senutile cerbumi pri tia bagatela neproblemo.

Ne forgesu, ke reguloj, kiuj ne ekzistas, estas absolute senlime plej multaj.
Elhana rajtas manĝi la siajn 170 regulojn, se li opinias ilin bongustaj.

Amike, Petro.

Oto Tekihaki

unread,
May 17, 2013, 2:20:04 AM5/17/13
to
Dankon pro la rideto Pietro! :-)
>
> Amike, Petro.

Oto

Elhana

unread,
May 17, 2013, 4:13:54 AM5/17/13
to
LeviPetro:

> "§ 27. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
> objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La
> personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ
> poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo
> tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa."

Now show us a scan or a shot of the text from a course book which states the same about the article.

LeviPetro

unread,
May 17, 2013, 5:42:38 AM5/17/13
to

B) ЧАСТИ РѢЧИ
1. Члена неопредѣленнаго нѣтъ; есть только опредѣленный (la), одинаковый для всѣхъ родовъ, падежей и чиселъ.
Примѣчаніе. Употребленіе члена такое же, какъ въ языкахъ нѣмецкомъ, французскомъ и другихъ. Лица, для которыхъ употребленіе члена представляетъ трудности, могутъ совершенно его не употреблять.
2. Существительное всегда оканчивается на o. Для образованія множественнаго числа прибавляется окончаніе j. Падежей есть только два: именительный и винительный; послѣдний получается изъ именительнаго прибавленіемъ окончанія n. Остальные падежи выражаются помощью предлоговъ: для родительнаго ― de (отъ), для дательнаго ― al (къ), для творительнаго ― per (посредствомъ) или другіе предлоги соотвѣтственно смыслу. (Примѣры: patr|o отецъ, al patr|o отцу, patr|o|n отца (винит. пад.), por patr|o|j для отцовъ, patr|o|j|n отцовъ, (винит. пад.).
3. Прилагательное всегда оканчивается на a. Падежи и числа какъ у существительнаго. Сравнительная степень образуется помощью слова pli (болѣе), а превосходная ― plej (наиболѣе); слово „чѣмъ” переводится ol. (Прим.: pli blank|a ol neĝ|o бѣлѣе снѣга; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n я имѣю самую лучшую мать).

LeviPetro

unread,
May 17, 2013, 5:49:17 AM5/17/13
to

Si ça ne vous suffit pas, vous pouvez chercher vous-même avec Google, par
exemple en tapant "fundamento de esperanto". Et avalez vos insanités sur
les "secrets" de notre secte commune.

Il residente italiano.

Elhana

unread,
May 17, 2013, 5:54:32 AM5/17/13
to
Everyone has seen Fundamento. The only problem is that it has only historical value nowadays.

Now please show where the same is stated in the REAL, official course book, with CEFR level, etc.

Oto Tekihaki

unread,
May 17, 2013, 9:33:57 AM5/17/13
to
Il giorno venerdì 17 maggio 2013 11:54:32 UTC+2, Elhana ha scritto:
> Everyone has seen Fundamento. The only problem is that it has only historical value nowadays.
>
>
>
> Now please show where the same is stated in the REAL, official course book, with CEFR level, etc.

Jes, temas pri malkompleteco de kelkaj lernolibroj. Kial tio okazas? Ĝi okazas, ĉar ĝenerale oni ne multe zorgas pri la artikolo. Kiel mi mem, ĉiuj uzas ĝin sekvante sian propran nacilingvon kaj krom kelkaj rusoj neniu plendas pri eventualaj eraroj. La afero plej simpla estus uzi la anglan lingvon kiel modelo en la uzo de la Esperanta artikolo kaj kiam oni havas dubojn oni tute ne uzu la artikolon.

Oto

LeviPetro

unread,
May 17, 2013, 2:34:50 PM5/17/13
to
Le vendredi 17 mai 2013 11:54:32 UTC+2, Elhana a écrit :
> Everyone has seen Fundamento. The only problem is that it has only historical value nowadays.

C'est un point de vue auquel je ne souscris pas et ne souscrirai jamais.
Les meilleurs manuels font entièrement référence au Fundamento et le
commentent en l'adaptant pour les différentes langues aux locuteurs desquelles
ils sont destinés. Certains auteurs éprouvent le besoin de rajouter des règles
inutiles dont il est souvent recommandable de ne tenir aucun compte.

Al tiu vidpunkto mi ne subskribas nek iam subskribos. La plej bonaj lernolibroj
tute referencas al la Fundamento kaj komentas ĝin, adaptante ĝin al la diversaj
lingvoj, al kies parolantoj tiuj lernolibroj estas proponataj. Iuj verkintoj
sentas la bezonon aldoni senutilajn regulojn, kiujn ofte estas rekomendinde
ignori.
>
> Now please show where the same is stated in the REAL, official course book, with CEFR level, etc.

Je ne suis pas concerné. Il appartient aux commerçants européens de résoudre
les problèmes linguistiques correspondant aux profits qu'ils espèrent tirer
de l'Union Européenne. Qu'ils utilisent ou non l'Esperanto, ça m'est tout-à-fait
égal. Je n'utilise pas l'Espertanto pour faire du fric (ce serait bien illusoire) mais pour communiquer avec des amis de tous pays.

Mi ne estas koncernata. Apartenas al la eŭropaj komercistoj solvi la lingvajn
problemojn respondantaj al la profitoj, kiujn ili esperas tiri el Eŭropunio. Se
ili por tio uzas Esperanton aŭ ne, al mi estas tute egale. Mi ne uzas
Esperanton por akiri monon (tio estus ja tre iluzia) sed por komuniki kun
amikoj el la tuta mondo.

Il residente italiano, Petro.

LeviPetro

unread,
May 17, 2013, 2:38:43 PM5/17/13
to
Oto, miaopinie, via maniero uzi la artikolon estas absolute neriproĉinda.

Petro.

Oto Tekihaki

unread,
May 17, 2013, 4:01:34 PM5/17/13
to
Dankon! Tamen, mi estas konscia ke mi povus uzi ankaŭ superfluan artikolon ĉar mi tute ne atentas pri ĝi.

Oto
>
>
>
> Petro.

Elhana

unread,
May 17, 2013, 4:02:34 PM5/17/13
to
LeviPetro:

> C'est un point de vue auquel je ne souscris pas et ne souscrirai jamais.
> Les meilleurs manuels font entièrement référence au Fundamento...

These are words of Esperanto academician:

"Fundamento is not ... an only and actual description of Esperanto grammar. Considering more than one century long Esperanto history, one should interpret the Foundation very cautiously and mainly for historic retrospection. It had already played its role as a stabilizing factor, and to value it as anything else is a waste of time. If you want to know Esperanto on a good level, read good literature ... and use more modern manuals, primarily PMEG, for resolving doubts."

I believe professionals more.

> Je ne suis pas concerné.

Basically you say "we don't have any coursebooks (yet), but we going to push our crap in every school nevertheless". More and more wonderful.

LeviPetro

unread,
May 17, 2013, 6:38:15 PM5/17/13
to
Le vendredi 17 mai 2013 22:02:34 UTC+2, Elhana a écrit :
> LeviPetro:
>
>
>
> > C'est un point de vue auquel je ne souscris pas et ne souscrirai jamais.
>
> > Les meilleurs manuels font entièrement référence au Fundamento...
>
>
>
> These are words of Esperanto academician:
>
>
>
> "Fundamento is not ... an only and actual description of Esperanto grammar. Considering more than one century long Esperanto history, one should interpret the Foundation very cautiously and mainly for historic retrospection. It had already played its role as a stabilizing factor, and to value it as anything else is a waste of time. If you want to know Esperanto on a good level, read good literature ... and use more modern manuals, primarily PMEG, for resolving doubts."
>
> I believe professionals more.
>

Il n'a pas de nom, ce génial académicien?

>
> > Je ne suis pas concerné.
>
> Basically you say "we don't have any coursebooks (yet), but we going to push our crap in every school nevertheless". More and more wonderful.

Je n'ai jamais rien dit de semblable. C'est une fois de plus n'importe quoi.

Il residente italiano.

Elhana

unread,
May 18, 2013, 12:42:03 AM5/18/13
to
LeviPetro:

> Il n'a pas de nom, ce génial académicien?

It's P. Mozhayev's words.

LeviPetro

unread,
May 18, 2013, 2:37:25 AM5/18/13
to
Dankon por la informo.

P.M., naskita en 1981 estas iom pli aĝa ol mia unua nepo, kiu tamen
lernis Esperanton pli frue ol li.

El ADE-a informo pri akademianiĝo de Paŭlo Moĵajev:

"Kanditato al la Akademio devas esti proponita de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj havas almenaŭ tri malsamajn gepatrajn lingvojn. La kandidato devas deklari, ke li estas "fidela al la Fundamento", kaj ke li konsentas konstante kunlabori en la Akademio."

Mi legis kelkajn kontribuojn de P.Moĵajev. Lia uzo de Esperanto estas tre
klasika kaj laŭfundamenta. Kia ajn estis lia deklaro, li en praktiko rigore
respektas la Fundamenton kaj sian akademian promeson.

Petro.

LeviPetro

unread,
May 18, 2013, 2:44:59 AM5/18/13
to
El la enkonduko de PMEG de Bertil Wennergren:

"PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo.

Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj."
0 new messages