Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Harry Harrison

5 views
Skip to first unread message

Boris Kolker

unread,
May 10, 1998, 3:00:00 AM5/10/98
to

================= Begin forwarded message =================

From: nik...@orc.ru
To: gh...@cleveland.Freenet.Edu (Boris Kolker)
Subject: Harrison
Date: Sun, 10 May


Harry Harrison kaj moskvaj esperantistoj

Fama usona sciencfantazia verkisto Harr? Harrison komence de majo vizitis
Moskvon kaj Peterburgon. Li estas auxtoro de "Mortomondoj", "Rustimuna
sxtalrato", "Edeno" kaj multaj aliaj mondfamaj verkoj - dum 42 jaroj da
literatura laboro li verkis 42 librojn. Li estas poligloto - parolas libere
en 9 lingvoj (sed, kiel li diras, "mendi bieron mi povas ecx en 17
lingvoj). Inter la bone posedataj de li lingvoj estas Esperanto, kiun li
lernis auxtodidakte dum militservo.
Li estas arda propagandisto de Esperanto, kaj en liaj romanoj la lingvo
ofte estas menciata. Unu rakonton ("Ni venos, Doktoro Zamenhof, ni
venos!"), publikigitan en "Literatura Foiro" n-ro 111 en 1988 li originale
verkis en Esperanto. Du liajn librojn - "Stratoj de Asxkelono" kaj
"Naskigxo de Rustimuna Sxtalrato" - esperantigis William Auld kaj eldonis
"Sezonoj".
Speciale gravas por propagando de Esperanto lia romanserio pri Sxtalrato:
en la fino de cxiu romano el la serio cxiam aperas mallongaj sciigoj pri la
lingvo kaj adresoj de E-asocio en Usono aux Britio. Tre ofte REU-Estraro
ricevas leterojn kun tia enhavo: "Mi eksciis pri Esperanto el la romano de
Harrison pri Sxtalrato kaj ekinteresigxis. Mi skribis al Londono, kaj tie
oni donis al ni vian adreson...". Do, la verkisto treege sukcese
disvastigas E-on ankaux en Rusio!
La 3-an de majo okazis renkontiqo de H.šHarrison en moskva librovendejo
"Stojxary", kiu vendas fantazian literaturon. Tie cxeestis pli ol 100
homoj, inter ili du esperantistoj, kiuj, certe, starigis demandojn pri
Esperanto. Dank' al tio en xiuj gazetriportoj pri Harrison (en
"Komsomolskaja pravda", "Segodnja" k.ša.) aperis mencioj pri esperantisteco
de la verkisto kaj pri Esperanto, parte, bedayrinde misaj (ekz.,
"Komsomolskaj pravda" informis, ke Harrison estas "unu el krerintoj de
Esperanto!"). Krome, post la renkontiqo kun legantoj la cxeestintaj
esperantistoj sukcesis interkonsenti kun la verkisto pri aparta renkontigxo
kun esperantistoj.
La renkontigxo kun esperantistoj okazis la 9-an de majo, en la Tago de la
Venko, kiu estas tre grava por Harrison, cxar li mem estas veterano de la
dua mondmilito - li militservis en submarsxioi. (Li, estante arda
antimilitaristo kaj malamanto de cxiuj armeoj, opinias, ke la dua
mondmilito estis la sola bezonata milito dum la tuta historio, cxar
fasxistoj estas "porkoj" kaj ilin necesis ekstermi.) La renkontigxo estis
en oficejo de lia rusia literatura agento Aleksandr Korjxenevskij. Al gxi
venis cx. 30 esperantistoj (povus veni pli, sed la oficejo ne entenus pli
da homoj), kaj gxi dauxris preskaux horon. Harrison en flua Esperanto (sed
kun forta usona prononco) respondis cxiujn demandojn, fotigxis kun la
publiko kaj surskribis librojn - la rusajn kaj esperantajn, kiujn amase
sxovis al li la cxeestintoj. Cetere, la plej ofta surskribo, kiun li faris,
estas tia: "Lernu la patrolingvon!".
NG


mac...@alaska.net

unread,
May 11, 1998, 3:00:00 AM5/11/98
to

In article <1998051016...@piglet.INS.CWRU.Edu>,
gh...@cleveland.Freenet.Edu (Boris Kolker) wrote:
(eltondo)
> From: nik...@orc.ru
(eltondo)

> verkis en Esperanto. Du liajn librojn - "Stratoj de Asxkelono" kaj
> "Naskigxo de Rustimuna Sxtalrato" - esperantigis William Auld kaj eldonis
> "Sezonoj".

Jen eraro: la libron pri rustimuna sxtalrato tradukis aro de kunlaborantoj,
ne Auld. Pierre Jelenc estis unu el ili; eble li pretas listigi la aliajn.

-----== Posted via Deja News, The Leader in Internet Discussion ==-----
http://www.dejanews.com/ Now offering spam-free web-based newsreading

Pierre Jelenc

unread,
May 12, 1998, 3:00:00 AM5/12/98
to

<mac...@alaska.net> writes:
> In article <1998051016...@piglet.INS.CWRU.Edu>,
> gh...@cleveland.Freenet.Edu (Boris Kolker) wrote:
> (eltondo)
> > From: nik...@orc.ru
> (eltondo)
> > verkis en Esperanto. Du liajn librojn - "Stratoj de Asxkelono" kaj
> > "Naskigxo de Rustimuna Sxtalrato" - esperantigis William Auld kaj eldonis
> > "Sezonoj".
>
> Jen eraro: la libron pri rustimuna sxtalrato tradukis aro de kunlaborantoj,
> ne Auld. Pierre Jelenc estis unu el ili; eble li pretas listigi la aliajn.

Reinhard Fössmeier
Edmund Grimley-Evans
Rob Helm
Konrad Hinsen
Pierre Jelenc
Jorge Llambias
Kevin Schoedel
Mark Weddell

Reviziis: Kalle Kniivilä

Pierre
--
Tired of TV reruns? Help is on the way!
New York City | Home Office
Beer Guide | Records
http://www.nycbeer.org/ | http://www.web-ho.com/

Paul Peeraerts

unread,
May 12, 1998, 3:00:00 AM5/12/98
to soc.culture.esperanto

Je Mon, 11 May 1998 19:21:23 GMT mac...@alaska.net skribis:

>In article <1998051016...@piglet.INS.CWRU.Edu>,
> gh...@cleveland.Freenet.Edu (Boris Kolker) wrote:
>(eltondo)
>> From: nik...@orc.ru
>(eltondo)
>> verkis en Esperanto. Du liajn librojn - "Stratoj de Asxkelono" kaj
>> "Naskigxo de Rustimuna Sxtalrato" - esperantigis William Auld kaj eldonis
>> "Sezonoj".
>
>Jen eraro: la libron pri rustimuna sxtalrato tradukis aro de kunlaborantoj,
>ne Auld. Pierre Jelenc estis unu el ili; eble li pretas listigi la aliajn.
>


El http://esperanto.agoranet.be/retbutiko mi citas:

Tradukita el la angla de Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob
Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambias, Kevin Schoedel,
Mark Weddell.
--
Paul Peeraerts
La opinio esprimita estas mia privata, kaj ne nepre tiu de Flandra Esperanto-Ligo.

0 new messages