Pasint-sabate, aperis en The New York Times artikolo pri Europanto.
Ghis nun, mi ne vidis reagon chi tie. Mi jam komencis traduki ghin.
Eble post kelkaj tagoj mi alshutos ghin al sce. Chu iu ajn krom mi
interesighos pri tio?
--
Allan FINEBERG
Fair Lawn, New Jersey
USA Usono
Esperanto - La facila, praktika solvo al la monda lingvo-problemo
-----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Discuss, or Start Your Own
Mi ne vidis la artikolon. Tamen, "Europanto" sendube estas la
subtalia vestajxo, kiun oni portas kiam oni vizitas Euxropo, cxu ne?
David
Goal: 1999/2000
"Les plis temporaires dans cette chemise infroissable sont un re'sultat
du pilage et de le'mballage."
La nomo memorigas min pri lingvo-verkinto kiu sendis sian kreajxon al
ELNA. Gxi estis kombino de Esperanto kaj (se mi memoras) anglaj
vortoj, do nomigxis "Ingleranto."
Ili neniam cxesas...
David Wolff (dwo...@world.std.com)
Disclaimer: Hey! It's my opinion!
Yesclaimer: Esperanto: four times easier to learn. Call (800) ESPERANTO
or email in...@esperanto-usa.org for free info and free lesson.
"Kapablo estas sia propra motivo."
No Est Known Lingua Aber Du Understande, Eh?
"Que would happen if, wenn Du open your computerzo finde eine message in estas
lingua? No es Englando, no est Germano, no este Espana, no est keine known
lingua aber Du understande!"
Ne, chi tiu ne estas ia kripligita traduk-programo. Ghi estas mesagho en
Europanto, lingva kunmetajho kreita de Diego MARANI, tradukisto por la Europa
Konsilantaro de Ministroj en Belgio.
S-ro MARANI kalkulis, ke se Europo kapablas adopti unu monon, kial ne unu
lingvon? EU-anoj ofte komunikas en la angla, kvankam ghi ne estas la lingvo
de plejmulto de membroj. "Ghi celas doni vochon al la deziroj de la granda
plimulto de homoj kiuj estas devigataj uzi la anglan," li diris, "ech se ilia
scipovo de la lingvo ne estas tre bona." Tial, li deziras "europantigi" la
anglan. Ja, la observas, "ekzistas multaj vortoj kiel blitzkrieg, pizza, kaj
leitmotif kiujn chiuj komprenas."
Naskita en Italio, S-ro MARANI autoris Europanton kiam li observis la lingvajn
militojn en Belgio, kaj auskultis la poliglotojn che la Konsilantaro de
Ministroj en Belgio strebi trovi komunan lingvon por rutinaj chiutagaj
renkontighoj. Prenante el la itala, franca, nederlanda kaj angla - lingvoj
kiujn li parolas flue - S-ro Marani komencis verki lekciojn en Europanto por
internacia eldonajho de la konsilantaro. Oficisto de la konsilantaro donis la
eldonajhon al la redaktoro de belga chiusemajna jhurnalo, Le Soir Illustre.
La jhurnalo komencis eldoni lekciojn en Europanto en Decembro de 1996, kun la
du-signifa slogano, "Absurdaj tempoj bezonas absurdajn solvojn."
La lekcioj baldau farighis en-grupa ekscitajho, donante praktikajn sugestojn
kiujn pli tradiciaj lingvo-kursoj forgesis. In la lekcio, "Aan der
diskoteka," Euro kaj Eura, la junulo/junulino de Europanto, renkontighas en
noktoklubo. "Wat esse teine supportebra size?" Euro demandas. Kaj Eura
respondas, "Wat make? Me palpel el behind." (Kion vi faras? Ne tushu min.)
Belgio estas logika patrio por komuna lingvo. Sandvichumita inter
Nederlando kaj Francio, Belgio enhavas la lingvojn de la du landoj. La
konsekvenco estas ke nederland-lingvanoj militis per vortoj kun siaj
franclingvaj samnacianoj dum jarcentoj. Eniru restoracion, parolu al la
chefkelnero en la malghusta lingvo, kaj vi eble manghos malvarmajn pommes
frites. "La lingvo-problemo en Belgio estas io tre stulta," diras S-ro
MARANI, kiu loghas en Belgio dum 10 jaroj. "Ghi estas la unua afero kion
eksterlandano ekvidas."
La serchado por sola lingua franca por kuraci la punon por la Turo de
Babelo komencighis antau centjaroj. Kiel la semioticiisto Umberto ECO
klarigis, irlandaj gramatikistoj argumentis en dokumento el la 7a Jarcento
ke la gaela konkeris la konfuzon de Babelo. "Chio bona en chiu lingvo,
chio granda kaj bela, estis cherpita kaj eniris la irlandan," li skribas
pri ilia verkajho en sia nova libro, "Serendipities."
Ekzistas pli modernaj ekzempleroj, kiel Esperanto. (Kaj ankau Frenglish,
Spanglish au Englitalian). Inventita en 1887 de L.L. ZAMENHOF, kiu loghis en
Varsovio, Esperanto neniam sukcesis, kvankam ghi havas ankorau lojalajn
parolantojn. Ne estas surprizo, ke la Universala Esperanto-Asocio
en Rotterdam ne konsideras Europanton kiel alternativo al la centjara
lingvo.
"Ghi ne havas definitivan strukturon, ghi ne estas lingvo," diris
Nikolas RASIC, konferenca sekretario, de la inventajho de S-ro MARANI.
"Mi estas profesia lingvisto. Kiu estas li? Oficeja laboristo?"
(Ja, S-ro MARANI diras, ke li ricevas "leterojn de koleraj Esperantistoj"
kaj aldonis, "Ili pensas, ke mi komplotas kontrau ili, tamen ili estas
multaj, kaj mi estas nur unu.") Tamen, kiu scias? Post ioma tempo,
eble hezitemaj Esperantistoj ekmolighos. Ech S-ro RASIC diris,
"Mi legis ghin, kaj pensis ke ghi estas amuza. La celo de Esperanto
estas kunigi la mondon. Se iu alia lingvo povas fari tion, bone."
S-ro RASIC pravas pri la gramatiko de Europanto; ghi ne havas iun.
"Mi vidas ghin per instinkto, mi vidas la gramatikon ene de mi,"
S-ro MARANI diras. "Estas kiel ludado de la gitaro, au pentri pentrajhon."
Malgrau la problemo helpi al aliaj homoj "senti" la gramatikon, la
franca eldonisto Fayard planas eldonon en Januaro de "Las Adventuras
des Inspector Cabillot," rakontoj en Europanto pri komika detektivo
che la fikcia Europa Agentejo de Strangaj Aferoj. Il Minotauro, itala
eldonisto, ankau eldonos Cabillotajn rakontojn sub la titolo, "Adelanto
mit Europanto."
S-ro MARANI diras, ke li jam ricevis centojn da komunikajhoj de
Europanto-adeptoj chirkau la globo. Li aldonas, ke la svisoj kaj
kanadanoj, kun iliaj lingve apartigitaj landoj, montris specialan
intereson. Foje, li havas facilaniman sintenon pri sia kreajho.
Sed en malpli humilaj momentoj, li diras ke Europanto estas antauulo
de la estonteco de la angla lingvo en la nova komuna Europo.
Chu lia grandeca antauvidajho estos vera au ne, malmultaj kapablas
argumenti kun la kritikema konkludo de S-ro MARANI: "Lingvo en
Europo estas che gravega krucumo. Ghi estos kaoso."
Allan FINEBERG
Fair Lawn, Nov-Jerzio
Usono
--
Allan FINEBERG Esperanto - La facila,
Fair Lawn, New Jersey inteligenta solvo al la monda lingvo-problemo
USA Usono
K. Alease DILDAY