ekzamploj:
Mi demandas vin, [por] lerni la respondon.
La areno de la regxo estis konstruita, ne [por] doni la popolo
okazon [por] auxdi kantojn, sed [por] eldoni monon.
Laux mi angla sentumo, oni ne bezonas uzi la `por', sed laux mia
germana sentumo, oni ja bezonas uzi la `por'. Kiu estas gxusta?
Antauxdankema,
--
' ", *
Karl Wagenfuehr , "Weisst du, wieviel Sternlein stehen an dem
wage...@huey.udel.edu , ' blauen Himmelszelt?" --Deutsches Volkslied
'
> La areno de la regxo estis konstruita, ne [por] doni la popolo
ne por doni al la popolo
> okazon [por] auxdi kantojn, sed [por] eldoni monon.
okazon por au^di............sed por eldoni monon
La germanoj venkas 4-0 :-)
Pierre
Pierre Jelenc pc...@cunixf.cc.columbia.edu
Columbia University, New York
Jam iu respondis, ke vere necesas "por", sed sen doni kialon. Do mi
volas almenaux atentigi ke la unua ekzemplo sen "por" tre similus
al la frazo
Mi petas vin lerni ...
= Mi petas vin, ke vi lernu ...
Por anglalinvganoj eble estas plej simple provi cxu "to" signifas
"in order to / so as to"; tiuokaze "por" necesas.
Reinhard Foessmeier
> Mi demandas vin, por lerni .....
>> La areno de la regxo estis konstruita,
> ne por doni al la popolo
> okazon por au^di............sed por eldoni monon
>La germanoj venkas 4-0 :-)
Cxu vere 4-0? Tute bone akcepteblas diri:
...doni al la popolo okazon auxdi...
Harri
--
Harri LAINE Harri...@csc.fi