Ni havas malmultajn en Esperanto, sed mi kuraghas diri ke sufiche
bonajn. Interesajn kaj amuzajn. Kun tre bona lingvajho en chiuj kazoj.
Krome, dum tiu chi tagoj ni celebris kelkajn rondajn ciferojn. La plej
ronda kaj la plej impresiga estas tiu de Radio Verda, el Vankuvero,
kiu jam atingis 100 elsendojn!
Varsovia Vento kaj esPodkasto atingis 20. ChiTieNun jam superis tiun
chi nombron, kaj krome uzis novajhon: ghi elsendis la lastan
(tele)vide. Fine, pli modesta, sed ankau sufiche grave (ghi sukcesis
ke mi shatu plej modernan dancmuzikon!) estas la 5-a elsendo de Roger
Borges.
Gratulojn al chiuj!
Vi povas trovi la elsendojn en jena adreso:
* http://www.zervic.com/chitienun Chi Tie Nun
* http://esperan.to/podkasto/ esPodkasto
* http://www.radioverda.com/ Radio Verda
* http://www.republika.pl/viavento/aktuale/sonmaterialoj.htm Varsovia
Vento
* http://www.rogerborges.com Roger Borges
Pli komforte estas uzi automatajn legilojn: temas pri programoj kiuj
rekte serchas la aktualigitajn epizodojn, kaj gardas ilin en via
komputilo kaj (kelkfoje) en via reproduktilo. La plej konata estas
iTunes, elshutebla en http://www.apple.com/itunes/download (pardonu
ke mi reklamu, sed ghi estas senpaga kaj tre bone funkcias che mi; se
iu alia rekomendas alian, bv. diri).
Kompreneble, mi ne forgesas alian podkaston, iel mikson kun tradicia
radio: tiun de Pola Radio: http://www.polskieradio.pl/eo/
Mi nur bedauras ke la ceteraj radioj (Chinio, Kubo, Vatikano, Italio,
kaj ankau la pli modestajn, regionajn au alternativajn) ankorau ne
trovis la manieron alighi al tiu chi fluo. Sed, nu, eble baldau.
Oni ankaux povas trovi esperantlingvan elsendon cxi tie:
http://www.3zzz.com.au/staging/default.aspx
(Vi devas elekti la lingvon el la listo) Tiu programo estas el
Melbourno, Australio. Oni bedauxrinde ne povas stori la elsendon. Ili
elsendas unu fojon po semajno.
Je la komenco de cxiu elsendo, vi povas auxdi muzikon de la antauxa
elsendo, do vi devas atendi.
Oliver.
Mi de kelke da tempo havas iTunes en mia komputilo. Ĝi malplaĉas al mi
ĉar la sondosieroj registritaj per iTunes estas ".m4a" do "AAC Audio"
kaj malmultas tiuj kiuj povas legi en tia formato. Sekve oni devas
konverti al .mp3 se oni proponas codoromon al amikoj.
Mi penis konverti kelkajn sondosierojn .m4a al .mp3 kaj eĉ forgesi kiel
mi sukcesis :-/.
Eble la sonformato kiu regos en proksima estonteco estos AAC sed hodiaŭ
pli sekura estas labori kun la simplaj mp3-oj.
Mireja
Jen kiel mi faris por .m4a =>.mp3
En iTunes
"Preferences" kaj vi serĉu "Importation". Tie estas "importer avec" kaj
oni elektas "Encodeur MP3".
Tiel sufiĉas elekti tiujn sondosierojn kiujn oni deziras konverti al MP3.
En la menuo "Avancé" nun troveblas "Convertir en MP3" do la konvertadon
facile fareblas en iTunes.
Kvankam mi skribis france mi povas supozi ke angle aŭ alilingve oni
trovos pri kio temas.
Tiun metodon oni povas ankaŭ uzi por konverti al alia formato ol mp3.
tamen sciate ke povas esti ke konvertado perdigos la kvaliton de la sonpeco.
Mireja