Horst Köhler estis tre populara prezidento, sed li ne estis politikisto sed
servis kiel oficisto kaj ĉefo de la internacia monfonduso. Antaŭ nelonge li
diris ion pri militoj necesaj por defendi la interesojn de Germanio kio
kaŭzis protestojn ĉe la opozicio. Li ja precizigis sian eldiron kaj la afero
ŝajnis finita, sed por li tiu afero montris tro da malrespekto por la ofico
de prezidento ke li tute subite deklaris sian tujan rezignon.
La posteulo devas esti kaj populara kaj esti aktiva politikisto. La reganta
koalicio inter kristandemokratoj kaj liberaldemokratoj disponas pri komforta
plimulto en la federacia asembleo kaj pro tio kandidato el la reganta
koalicio havos la plej bonajn ŝancojn en la elekto.
Ŝajnas ke la favorito por la kandidatigo estas virino, nome la nuna
ministrino pri laboro, la 51-jara Ursula von der Leyen, patrino de 7
infanoj. Ŝi estas populara kaj aktiva politikistino kristandemokrata el
Malsupra Saksujo, la lando en kiu ŝia patro jam estis ĉefministro.
Se ŝi fariĝus prezidento, jam du virinoj samtempe estus je la pinto de la
ŝtato. Ke tio estas pensebla, tio montras ke Germanio konsiderinde ŝanĝiĝis
dum la nun 65 jaroj post la fino de la dua mondmilito. Nun Germanio estas la
gvida lando de Eŭropo, sed kun ĉarmo.
Anton Oberndorfer
http://aldone.de
> Se ŝi fariĝus prezidento, jam du virinoj samtempe estus je la pinto de
> la ŝtato. Ke tio estas pensebla, tio montras ke Germanio konsiderinde
> ŝanĝiĝis dum la nun 65 jaroj post la fino de la dua mondmilito.
Virinoj ja po iom konkeras ĉiujn angulojn de la labormerkato. En Suomujo
ŝajnas, ke post kelkaj jardekoj dunglaboron faros preskaŭ nur virinoj,
dum la viroj dependos de publika subvencio. La viroj posedas preskaŭ nur
unu fortikaĵon plu: la inĝenierfakojn.
> Nun Germanio estas la gvida lando de Eŭropo, sed kun ĉarmo.
Kapto de la simbola posteno apenaŭ ion signifas. Krome potencaj viroj
ŝajnas esti multe pli ĉarmaj ol potencaj virinoj.
Marko
Christian Wulff estas 50-jara kaj ankaŭ tre populara. Ŝajnas ke Malsupra
Saksujo estas lando el kiu venas simpatiaj homoj kiel li, Ursula von der
Leyen aŭ Lena, la kantintino en la kanzonokonkurso de Eŭrovizio.
Germanio ĉiukaze ricevos ĉarman vizaĝon ĉe la pinto de la ŝtato.
Anton Oberndorfer
http://aldone.de