Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Deveno de la rugha stelo

6 views
Skip to first unread message

Nikolai Grishin

unread,
Mar 3, 1999, 3:00:00 AM3/3/99
to
Chu tio estas vero au legendo? Mi ne scias. Mi
transdonas tion, kion unu ukraina esperantisto skribis al mi.

"Dum la unuaj jaroj de la Soveta respubliko la chefo de RMK (Revolucia
Milita Konsilio) estis L.D.Trockij. Dum unu el kunsidoj de RKM li turnis
atenton al surbrusta insigno de konsiliano N.V.Krylenko. Krylenko estis tiu
sama maristo, kiu pafis el "Aurora" al la Vintra palaco kaj poste laboris en
Komisariato de justico. Post la kunsido Trockij aliris al N.V.Krylenko kaj
demandis lin pri la insigno, kiu estis esperantista stelo.
Nikolaj Krylenko estis ano de Petrograda rondeto "Espero" kaj chiam
surportis ghian insignon. Li rakontis al L.D.Trockij pri la simbolo de
esperantistoj. Al la prezidento de RMK ekplachis la formo (5-angula stelo -
kvin kontinentoj), sed ne la koloro (verda - la koloro de espero). Li diris,
ke sovetaj armeanoj de nun havos similan signon - 5-angulan stelon, nur
de... rugha koloro (koloro de vershita sango).
Tiel la esperantista verda stelo naskis la rughan stelon - simbolon de
komunismo."


N.G.


staman

unread,
Mar 6, 1999, 3:00:00 AM3/6/99
to

Nikolai Grishin napisał(a) w wiadomości: ...


Fakte interesa historio. Se gxi estus vero oni povus diri, ke esperantistoj
iasence influus la komunismajn simbolojn.
Mi dubas, cxu tio placxus al esperantistoj.

sta...@ka.onet.pl


Boris Kolker

unread,
Mar 9, 1999, 3:00:00 AM3/9/99
to

"staman" (sta...@priv.onet.pl) writes:

>
> Fakte interesa historio. Se gxi estus vero oni povus diri, ke esperantistoj
> iasence influus la komunismajn simbolojn.
> Mi dubas, cxu tio placxus al esperantistoj.
>

Nekredinda legendo.
Boris

Franko Luin

unread,
Mar 9, 1999, 3:00:00 AM3/9/99
to

Gary Mickle skribis:
>
> Cxu iu scias la devenon de cxi tiu historio? Ankaux mi
> legis gxin en iu libro antauxnelonge, sed mi nun ne
> memoras, en kiu.
>
G'i aperis en artikolo en unu el la c'efaj esperantorevuoj antau' kelkaj
jaroj (Esperanto? Heroldo? Monato?). Lau' mia memoro la au'toro de la
artikolo estis rusnoma.

Franko

0 new messages