Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Ekzemplo de politika popolismo en Cxilio

0 views
Skip to first unread message

José Rafael NÚÑEZ TOSO

unread,
Apr 28, 2005, 7:32:43 PM4/28/05
to
La plej jxusa ekzemplo de la politika popolismo estis la <<debato>>
inter du prezidantecaj kandidatinoj en Cxilio. Legu artikolon
(lawopinia), kaj komentu tiu fenomeno minacanta la progreson.
Artikolo trovigxas en:
http://cxilio.blogspot.com

Kion vi pensas pri la fakto?
Kia popolismo okazas cxe vi?

Dimitri Juri

Maciej Wnuk

unread,
Apr 30, 2005, 3:13:14 PM4/30/05
to
José Rafael NÚÑEZ TOSO skribis:

> La plej jxusa ekzemplo de la politika popolismo estis la <<debato>>
> inter du prezidantecaj kandidatinoj en Cxilio. Legu artikolon
> (lawopinia), kaj komentu tiu fenomeno minacanta la progreson.
> Artikolo trovigxas en:
> http://cxilio.blogspot.com
>
> Kion vi pensas pri la fakto?

Verdire mi ne bone komprenis detalojn. Necesus pli da fono pri ambaux
kandidatoj kaj aktuala situacio en la lando.

> Kia popolismo okazas cxe vi?

Momente la plej granda popolisma partio nomigxas Samoobrona
(Memdefendo). Gxi revivigas nostalgion pri "oraj" 70-aj jaroj de 20a jc.
kaj pri tiama komunista estro Gierek.
Ili forgesas aldoni, ke relative alta konsumado en komenco de 70aj jaroj
eblis nur pro formangxado de eksterlandaj kreditoj kaj ke tia politiko
finigxis per ekonomia krizo kaj distribuado de mangxajxoj dauxranta 15
jarojn. Sxuldojn de Gierek ni versxajne repagos nur cxijare.

Alia speco de demagogio okazis antaxu referendumo pri aligxo de Pollando
al Euxropa Unio. (Morgaux estas unua datreveno de la aligxo, cetere).
Ne okazis vera publika debato pri la temo. Ni estis nur en lavango de
ambauxflanka demagogio, foje vere vomiganta. Kiam mi auxdis PRO-anojn mi
emis vocxdoni nee, kiam mi auxdis KONTRAU-anojn mi emis vocxdoni por.
Tiom sensencaj aux unuflankajn argumentojn mi auxdis.

Finfine mi mem kalkulis pro kaj kontraux. Cxar estis 60% al 40% mi
vocxdonis jese. (En referendumo cx. 72% estis por, cx. 28% kontraux)

Nun - post unu jaro - ni en estas gxenerale kontentaj pri la unua jaro
en la unio kaj apogo por la aligxo kreskis.

Maciej

José Rafael NÚÑEZ TOSO

unread,
Apr 30, 2005, 4:16:39 PM4/30/05
to
Demandante "Kion vi pensas pri la fakto?" mi temis pri "la fakto de
ekzisteco de tiaj okazajxoj", kaj ne pri la debato menciita.
Dankon pro via opinio :-)
Juri

0 new messages