eugen....@gmail.com:
> Mi ne estas astronomo. Mi facile konfuzas planedojn kun steloj. Kiel
> vi sukcesas distingi ilin?
Se estas brilanta "stelo" tie, kie oni scias, ke ne estas stelo, tio
estas aŭ planedo aŭ aviadilo. La suno, la luno kaj la planedoj estas sur
cirklo, kiu pasas tra la horoskopaj stelaroj (la zodiako).
Se la planedo estas tre brilanta kaj proksima al la suno, temas pri
Venuso. Aliokaze temas pri Jupitero aŭ Marso. Se la planedo estas ruĝa,
ĝi estas Marso.
Mi kredas, ke nun temas pri Venuso, Jupitero kaj la luno.
Merkuro estas proksimega al la suno. Mi nur dufoje vidis ĝin.
Pasintvintre mi legis en gazeto la precizan lokon, kie ĝi estis
trovebla. La ĉielo estis klara, do mi intence volis serĉi ĝin. Kvankam
mi rigardegis al la ĝusta loko, mi ne rimarkis ĝin, ĝis mia filino
montris ĝin al mi.
Per simpla (bonkvalita) binoklo oni povas observi la kraterojn sur la
luno kaj la kvar ĉefajn lunojn de Jupitero.
Marko