Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

komputilaj vortoj

3 views
Skip to first unread message

Edmund Grimley-Evans

unread,
Apr 23, 1992, 8:36:29 AM4/23/92
to
_Martin_Weichert_ estas nepre gratulenda pro sia bonega vortolisto pri
komputikaj terminoj. Malofte oni vidas tiom zorgan terminologian
laboron.

Mi ne komentos la terminojn, kiujn mi trovas bonegaj, tute trafaj, e^c
geniaj, ^car tiam mia komentaro estus troa^jo de "Brave!", "Bis!",
ktp. Mi prikomentos do nur la aferojn eble plibonigeblajn.

-----------------------------------------------------------------------

El la listo de "proponoj":

> click (button) : klaki (butonon)

La^u PV, "klaki" estas netransitiva verbo. Kial ne "premi"?

> debugger : erarser^cilo

Eble ni estu optimismaj kaj diru "erartrovilo"!

> icon : bildsimbolo

La vorto "ikono" jam estas en la vortaroj (kun alia signifo); ^cu
"ikono" estas nur la greka vorto por "bildo"? Se la vorto "ikono" en
Esperanto havus plurajn malsamajn (sed nur fakajn) signifojn, ^gi ne
estus la unua tia vorto en la lingvo; kontrolu ekzemple sub "kanono"
en PIV!

Tamen "bildsimbolo" ne estas malbona termino.

> path : pado

"Pado" estas poezia neologismo por "vojeto". ^Cu ^gi estas uzinda tie
^ci? En bona kunteksto sufi^cus nur "vojo". Eble ni diru
"(trovo)vojo", "(alir)vojo".

> print : surpaperig'

Anka^u "eltajpi", "presi". Mi ne volas proponi precizajn diferencajn
difinojn por tiuj tri terminoj, sed mi facile povas imagi, ke estos
tre utile havi plurajn terminojn kun iomete malsamaj signifoj.

-----------------------------------------------------------------------

El la listo de "akceptitaj" terminoj:

> update : ^gisdatig', aktualig'

Estas tamen notinde, ke kelkaj anglalingvaj a^utoroj ege trouzas la
vorton "update". Tradukante el tia teksto la plej bona traduko ofte
estas simple "^san^g'".

-----------------------------------------------------------------------

Don Harlow

unread,
Apr 24, 1992, 12:00:41 AM4/24/92
to
To: Esperanto >INTERNET:espe...@rand.org

Dato: 920423

Edmund Grimley-Evans respondis al Martin Weichert:

>> debugger : erarser^cilo

>Eble ni estu optimismaj kaj diru "erartrovilo"!

Mi jxus pasigis tutan tagon kun la Turbo C++ "debugger," kaj mi nepre
subtenas la formulon de Weichert kaj ne tiun de Grimley-Evans.

>> update : ^gisdatig', aktualig'

>Estas tamen notinde, ke kelkaj anglalingvaj a^utoroj ege trouzas la
>vorton "update". Tradukante el tia teksto la plej bona traduko ofte
>estas simple "^san^g'".

Amen.

=============================================
Don Harlow Redaktoro Esperanto U.S.A.
tel. (1 510) 222 0187
CompuServe [72627,2647]
Internet 72627...@compuserve.com
=============================================


Reinhard Foessmeier

unread,
Apr 24, 1992, 1:39:58 AM4/24/92
to
"Edmund Grimley-Evans" <dfki...@rz.uni-sb.de> komentas la
termino-listojn de M. Weichert:


> El la listo de "proponoj":
>
> > click (button) : klaki (butonon)
>
> La^u PV, "klaki" estas netransitiva verbo. Kial ne "premi"?

Estas grava diferenco por la uzantoj de "grafikaj surfacoj":
"Premi" signifas -- nu, simple premi butonon, senkonsidere je kiam
oni denove lasas gxin. "Klaki" (?) signifas ke oni premas kaj lasas
gxin en de mallonga tempo, ekzemple 0,5 sekundoj.

Laux mia angla vortaro, ankaux "to click" estas plejparte netransitiva,
ekster specialaj esprimoj (to click one's heels, one's tongue, one's
teeth). Kial "klaki" ne estu transitiva en speciala signifo? Oni
jam proponis, ke "boli" povu esti transitiva en la esprimo "boli ovojn"
(evidente oni ne boligas ilin, cxar ja ne la ovoj, sed la akvo bolas).
Similaj cironstancoj sxajnas al mi cxi tie.

Alian problemon mi havas pri la listo de Martin: En gxi aperas
la vortoj "duuma", "okuma", "dekuma", kiujn ankaux mi jam uzis.
Sed la Suplemento al PIV listigas la "novan sufikson" "-ari-",
laux kiu oni diru "duaria", "okaria", "dekaria". Kion vi
parolantoj de la internacia diras pri tio? Cxu iu uzas tiun
sufikson? Mi en la lasta tempo faris, sed ne trovis multe
da kompreno. Cxu /ari/ havas sxancon? Kiuj estas gxiaj avantagxoj?
Cxu estas problemo, ke "kvarumi" kaj "dekumi" havas aliajn signifojn
(mortigi homon, sxirante lin/sxin al kvar partoj; mortigi
cxiun dekan homon en trupo)? Tio interesus min, cxar mi bezonas
la vorton en kurso, kiun mi nun verkas.

Reinhard Foessmeier <re...@ixos.de>

Edmund Grimley-Evans

unread,
Apr 24, 1992, 5:24:47 AM4/24/92
to
> Cxu estas problemo, ke "kvarumi" kaj "dekumi" havas aliajn signifojn
> (mortigi homon, sxirante lin/sxin al kvar partoj; mortigi
> cxiun dekan homon en trupo)?

Ne. La uzado de "-umi" en la senco de "mortigi" estas nepre arkaismo
(kvankam ^gia uzado en klasikaj tekstoj, inter kiuj estas la Biblia
traduko de Zamenhofo, signifas, ke oni neniam tute forgesos ^gin).
En vortformado en la hodia^ua lingvo "-umi" havas tute alian sencon.

Don Harlow

unread,
Apr 25, 1992, 4:42:59 AM4/25/92
to
To: Esperanto >INTERNET:espe...@rand.org

Dato: 920424

Reinhard Foessmeier skribis:

>Laux mia angla vortaro, ankaux "to click" estas plejparte netransitiva,
>ekster specialaj esprimoj (to click one's heels, one's tongue, one's
>teeth). Kial "klaki" ne estu transitiva en speciala signifo? Oni
>jam proponis, ke "boli" povu esti transitiva en la esprimo "boli ovojn"
>(evidente oni ne boligas ilin, cxar ja ne la ovoj, sed la akvo bolas).
>Similaj cironstancoj sxajnas al mi cxi tie.

La -N-finajxo ne estas limigita al la rektaj objektoj de tradicilingve
transitivaj verboj; ekz. laux unu el la 16 reguloj "klaki butonon" =
"klaki je butono" (ecx "klaki butone", cxu ne?).

Pri "boli ovojn" mi ecx ne volas pensi. "Boligi ovojn" estas ia speco
de metonimio, mi opinias, kaj tial pravigebla.

>Alian problemon mi havas pri la listo de Martin: En gxi aperas
>la vortoj "duuma", "okuma", "dekuma", kiujn ankaux mi jam uzis.
>Sed la Suplemento al PIV listigas la "novan sufikson" "-ari-",
>laux kiu oni diru "duaria", "okaria", "dekaria". Kion vi
>parolantoj de la internacia diras pri tio?

Jam post Munnich mi alkutimigxis al -UM- en tiu senco; mi opinias,
ke ne ekzistas sxanco de konfuzigxo kun aliaj uzoj de -UM-. La
afikson -ARI- mi preferas konservi por iu estonta Opera Terminaro.

0 new messages