Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Sennaciismo de S.A.T.

10 views
Skip to first unread message

Jurgen Kuhl

unread,
Feb 10, 1996, 3:00:00 AM2/10/96
to
Sennaciismo
Kio aliigas fakte la mondon, tio estas la scienco, la tekniko, - idoj de
la racio, kiu produktas artefaritajxojn. Inventas, gxi konstruas, aliigas
la labor- kondicxojn de lÕ homoj, ecx la medion, en kiu ili vivas, per
aplikado de novaj produktofortoj. Tiuj aliigxoj reefikas sur la spiriton
de lÕ homoj. La scienco ne povas esti nacieca kiel la arto. La racio
estas la sama cxe cxiuj latitudoj. Du plus du estas kvar en Londono kiel
en Pekino. Por konstrui masxinon, oni devas fari la samajn kalkulojn,
indiferente cxu tio okazas en Moskvo aux en Nov-Jorko. Ni tiel kvazaux
palpas per la fingroj la bazon, sur kiu povas starigxi tutmonda kulturo.
Aliparte, metallaboristo produktanta la saman parton el a¬tomobilo, cxu
en Parizo, cxu en Tokio, estas devigata fari la samajn manipulojn kaj
tiel estas metata en saman artefaritan medion. Tiu fakto kreas la necesan
- sed ne suficxan - kondicxon por ke unuformigxu la spirito de cxiuj
metallaboristoj en la mondo. Malhelpas al tio plurjarcenta peza tradicio,
malsamaj lingvoj kaj malsama edukado.
Tiuj laboristoj estas anka¬ plej ofte ekspluatataj de la sama mastro: la
financa kapitalo, kiun per la akcia sistemo konsistigas la pruntoj de mon-
havantoj el cxiuj mondpartoj. En la borsoj de lÕ grandurboj iu ajn
monhav- anto povas ja acxeti la laborforton de homoj, kiujn li ne konas,
kiujn li neniam vidos, pri kies ekzisto li ecx ne pensas. Kaj se okazas
bankroto de gravaj bankoj en Nov-Jorko, tiu reefikas sur la ekonomian
vivon en Tokio kaj en Berlino. Neniu neas tion.
Estas anka¬ sxablono paroli pri la tutmonda trafiko, pri la senfadena
tele- fonio kaj aliaj similaj komunikiloj. La mondo malvastigxas pli kaj pli.
Sed la ideologio de la lÕ amasoj restas grandparte ankora¬ tia, kia gxi
estis antaux jarcento, kiam povis tiam ekzisti naciaj ekonomioj kaj sekve
nacia sendependeco. Tia stato de lÕ nacioj farigxis nuntempe vera mito.
Reale sur la terglobo restas tre malmultaj popoloj, kiuj konservis gxis
nun feudan sociarangxon kaj povus iel pravigi siajn rajtojn je memstareco
kaj ignoro al la cetera mondo. Aliflanke tiaj rajtoj bazigxas sur
sentimentaj konsideroj.
La sennaciistoj prezentas do al si la teron kiel unuon, kiel tuton,
apartenantaj al cxiuj teranoj.

Wim Koolhoven

unread,
Feb 10, 1996, 3:00:00 AM2/10/96
to
Saluton Jurgen,

> La sennaciistoj prezentas do al si la teron kiel unuon, kiel tuton,
> apartenantaj al cxiuj teranoj.

La sennaciistoj nur formas fakcion ene de SAT. La "S" de SAT estas de
"Sennacieca", SAT ne apartenas al iu ajn nacio, popolo, lando, gxi ne havas
landajn asociojn, nur landaj perantoj (pro monpagaj kialoj) kaj lokaj grupoj.

Lanti ja estis sennaciisto, sed multaj aliaj SATanoj tutcerte ne samopinias.


Gxis,
Wim.

0 new messages