Marko Rauhamaa skribis 30.12.2014:
> Resume: oni ne ataku kontraŭ lingvoj nek defendu ilin.
Marko estas preskaŭ same lerta trolo, kiel unu alia grupano.
Sed ni lasu lin kredigi al ni, ke li vere opinias tiel:
Homo, kiu mem parolas iun lingvon, ne amu ĝin, ne rajtu defendi
ĝin kaj ne klopodu ĝin transdoni de generacio al generacio kaj
nepre ne disvastigu ĝin ekster la nunan parolantaron. Des
pli mallaŭdinde kaj malpermesite verŝajne estu, ke defendas
la koncernan lingvon eksteruloj, kiuj ne mem parolas ĝin.
Ĵus aperis la lasta artikolo en la blogo de Jouko Lindstedt.
Ĝuste pri liaj artikoloj mi komencis ĉi tiun diskutoĉenon
kun la temo "Chu la popoleto perdos sian lingvon?", en Decembro.
La lasta blogero pri la esplorvojaĝo al Saĥaleno kaj Hokajdo
troviĝas ĉi tie:
http://lingvatereno.blogspot.fi/2015/03/orienta-taglibro-12.html
En la artikolo la aŭtoro tuŝas lingvoperdo-rilatajn temojn.
Unu el la mortigaj faktoroj por lingvo estas tio, ke gepatroj
ĉesas transdoni ĝin al siaj infanoj. Tio povas okazi simple
laŭ la volo de la gepatroj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj, ie
eble eĉ pro socia, senvaloriga premo.
Tian staton Lindstedt povis observi ankaŭ dum sia vojaĝo en
Saĥaleno. Grava rolon ludas pensionlernejoj, kiujn la
infanoj de foraj vilaĝoj devas vizitadi, kaj kie la instruado
ne okazas en ilia propra lingvo, la nivĥa. Iuj gepatroj
tute nerealisme esperas, ke la lingvo eble transdoniĝas
en la lernejo, kie povas esti kelkaj lecionoj pri ĝi.
Tute similaj aferoj estas konataj ankaŭ el Eŭropo. Kial,
ekzemple, suferis la lingvetoj de Francujo, oficiale firme
unulingva lando? Certe, similaj sintenoj preskaŭ mortigis du
sameajn lingvojn en Finnlando.
Mi rekomendas la blogon "Lingva tereno" de J. Lindstedt.
Harri