vershajne multaj el vi konas la artikolon kiun la irlanda poeto Ciara Carson skribis pri Esperanto en The
Guardian (http://lingvo.org/xx/4/772, pasvorto: saluton).
Mi sendis al Carson la esperantan version de la artikolo kaj li skribis en sia respondletero (vd. sube), ke li
planas skribi libron pri la spertoj de lia patro inkludante grandan parton pri Esperanto.
Li starigas kelkajn demandojn kiujn kelkaj el vi eble povas bone respondi. Mi volonte peras la respondojn.
Li demandas, kiujn erojn de la biblio Zamenhof tradukis por la unua libro en 1887. Krome pri la nomo Ludwig au
Ludwik. Carson audis pri carista dekreto ke chiu infano havu kristanan nomon kaj ke Ludwig aperas sur lia
naskighpruvilo, sed shajne en la franca biografio de Centassi / Masson estas skribita ke Zamenhof (tiam Lejzer
au Lazarus) adoptis tiun nomon mem dum universitata tempo. Chu iu havas respondo(j)n?
Kiun ni rekomendu al Carson krome kontakti? Kiuj estas la elstaraj zamenhofologoj?
Amike
Marko Naoki LINS
-----------------------------------------
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Europa Esperanto-Unio
e-posto: marko...@lingvo.org
Tel. +32-498-133.177
Fax +32-2-640.5384
http://www.esperanto.net
http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio
Por subteni: UEA-konto 'eece-p'. Dankon.
----- Original Message -----
From: "Ciaran Carson"
To: <marko...@lingvo.org>
Sent: Monday, June 21, 2004 1:40 PM
Subject: zamenhof
> Dear Marko Lins,
>
Thank you for this. I'm thinking of writing a full-length book based on the article, with a biography of
Zamenhof interspersed with my father's
experience of Esperanto, and general speculations on language. I'm interested to know what were the specific
passages from the Bible that
Zamenhof translated for the Unua Libro in 1887. Can you help? Also, there seems to be some dispute about the
name Ludwig or Ludwik. One source says that it was a Tsarist decree that every child had to have a Christian
(Gentile) name, and that Ludwig is on his birth certificate; but I read in the French biography by Centassi
and Masson that Zamenhof (then Lejzer or Lazarus) adopted this name himself, while at university. Do you know
the truth of the matter? I'd be grateful for any guidance.
>
> best wishes
>
> Ciaran Carson
> Li demandas, kiujn erojn de la biblio Zamenhof tradukis por la unua
> libro en 1887.
"Patro nia" kaj la komencon de la Genezo.
> Krome pri la nomo Ludwig au Ludwik. Carson audis pri
> carista dekreto ke chiu infano havu kristanan nomon kaj ke Ludwig
> aperas sur lia naskighpruvilo, sed shajne en la franca biografio de
> Centassi / Masson estas skribita ke Zamenhof (tiam Lejzer au
> Lazarus) adoptis tiun nomon mem dum universitata tempo. Chu iu
> havas respondo(j)n?
La problemo pri la diversaj nomoj de Zamenhof estas iom komplika, char
diversaj nomoj estis uzataj dum diversaj tempoj. Fakte la plej ghusta
estus la esperanta formo "Ludoviko", char tiun elektis Zamenhof mem.
Post chirkau 1898-1900 li uzis kiel autoran nomon chefe la mallongigon
"L. L." (Lazaro-Ludoviko), char la frato Leono komencis publikigi sub
la nomo "Dr. L. Zamenhof". Tio povus kauzi miskomprenon.
Lia nomo en la naskoregistro estas "Lejzer", sed tiu fakto ne multe
helpas, char la skribistoj laboris sufiche arbitre. La origina formo
de tiu hebrea nomo estas "Eliezer". Pro klerisma adaptighemo lia
familio shanghis la nomon al "Lazar". Tiu nomo aperis en dokumentoj
ankorau dum la studenta tempo de Zamenhof, sed hejme -- la familio ja
translokighis al la pola Varshovio -- Zamenhof estis nomata "Ludwik".
Post la doktorigho en 1885 la nomo "Lazar" ne plu aperas. Anstatau ghi
aperas nur "Ludoviko".
Do: Elezier - Lejzer - Lazaro - Ludwik - Ludoviko - L. L.
Carista dekreto, ke chiuj judoj ricevu kristanan nomon, miascie ne
ekzistis.
> Kiun ni rekomendu al Carson krome kontakti? Kiuj estas la elstaraj
> zamenhofologoj?
Chu via patro? Chu Marjorie Boulton loghas sufiche proksime? Chu
Ludovikito en Japanio tro malproksime?
Principe chiuj faktoj troveblas en la diversaj biografioj. Do chiuj
demandoj povus esti respondita en tiu chi forumo.
La problemon pri la nomoj ekzemple estas tre detale traktita en "La
kashita vivo de Zamenhof" de Maimon. Alia rekomendinda verko estas
"Senlegenda Biografio de L. L. Zamenhof" de Ludovikito. La biografio
de Marjorie Boulton, kiu aperis ankau en la angla, bedaurinde estas
malaktuala, sed shi ja certe konas la faktojn, kiuj aperis post la
apero de shia verko.
Kore
Dirk