En kadro de la eŭropa projekto INDECT, polaj kaj alilandaj
universitatoj, privataj entreprenoj kaj policoj volas establi
inteligentan sistemon evoluitan en Pollando, kiu aŭtomate filtras la
krimfarojn kaj la suspektindan konduton. La strataj kameraoj estus
ekipitaj per diversaj sentiloj, ke tiuj estu kapablaj registri krom la
voĉo kaj movo ankaŭ la ŝanĝiĝon de la temperaturo de la korpoj. La
datenojn analizus komputilaj softvaroj, surbaze de kondutaj algoritmoj
skribitaj far esploristoj.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano.
http://europacivitano.wordpress.com/