Ekzemple ĉe la vjetnama vorto "Phở" aŭ la franca "feu".
Ŝajnas al mi, ke nenio taŭgas.
> Kiel oni Esperantigas la ŝvaon?
>
> Ekzemple ĉe la vjetnama vorto "Phở" aŭ la franca "feu".
>
> Ŝajnas al mi, ke nenio taŭgas.
Oni povas uzi ekz. la literon "e".
Sed esperantistoj estas strangaj. Cxiuj aliaj homoj simple uzus la
fonetikan alfabeton. :)
Jardar
"Sxvaulo" <sxv...@nenie.com> a écrit dans le message de news:
1odo4iqvhtx7q$.1rrpfv6wqg506.dlg@40tude.net...
Unue estas evidente al cxi tiu franclingva lingvikisto, ke via scipovo
de la franca estas malgxusta.
Sxvo respondas al la litero "e" en tiaj vortoj kiaj "le", "de", "petit"
ktp, kiujn oni ofte mutigas. Oni reprezentu tiun sonon per [@] por
prezenti gxian prononcon.
La sonunuon (phonème), kiu respondas al la vokalo de "feu", oni
reprezentu per [ø], t.e. la germana kaj hungara sono "ö". Alivorte
rondlipa iommalvasta plejantavxa vokalo.
Oni ne konfuzu la cxi suprajn du sonunuojn kun alia sonunuo de la
franca [œ], kiu reprezentas la vokalon de "œuf" avx "bœuf" avx
"veuve" ktp (sed NE "nœd" [nø]) kaj en evxropo kaj Akadio ankavx de
"cœur", "elle meurt" ktp. Alivorte rondlipa iomvasta plejantavxa
vokalo.
> Ŝajnas al mi, ke nenio taŭgas.
Se vi deziras krei nomon avx radikon, mi sugestas uzi la formon de
5-vokala lingvo (latina por la franca, rusa por la angla ktp).
lever = levi
de = de
bœuf = bovo
deux = du
"Et pourtant, elle se meut" = "Tamen gxi movigxas [la Tero]"
Manvxelo
[...]
"Et pourtant, elle se meut" = "Tamen gxi movigxas [la Tero]"
la franca traduko tekstas : "et pourtant, elle tourne"
dominik
+
La itala originalo tekstas : "Eppur, si muove."
Espereble mi rajtas provizi gxustajn francan kaj Esperantan tradukojn.
> dominik
Manvxelo
mi nur volis helpi kaj atentigi vin pri la OFICIALA traduko - gxi estas
sxablona esprimo, kaj kvankam via traduko estas 100 % gxusta, tia
re-traduko montras fremdecon.
aliflanke, verbo "se mouvoir" estas malmulte uzata en la parola lingvo
hodiaw. Se vi dirus "il se meut", mi pensas ke tio estus cxu
nekomprenata, cxu ridinda. ("meut" samsonas kiel "meuh", t.e. bovbleko)
dominik
+
Eugenio
>>>>"Et pourtant, elle se meut" = "Tamen gxi movigxas [la Tero]"
>>>>la franca traduko tekstas : "et pourtant, elle tourne"
>>>
>>>
>>>La itala originalo tekstas : "Eppur, si muove."
[...]
> Tamen la originalo estas "movighas" ne "turnighas". Jen kial oni
> diras: Traduttore= traditore ;o)
>
> Eugenio
>
>
kion aldoni ? Tiu traduko trovigxas en rozkoloraj pagxoj de populara
franca vortaro "Le Petit Larousse" - sed vi pravas : "tradukanto -
perfidanto"...
dominik
+
La franca lingvikisto _Boîte_ skribis, ke "nur Dio povas fari
senmankan vortaron".
;-)
Estas du bonaj kialoj (bonaj lavx mi, kompreneble) korekti la eraron.
1. Mi volas francigi kaj Esperantigi gxuste tion, kion diris Galileo.
2. Kiam li lavxdire diris sian faman "Eppur, si muove.", li intencis
aserti, ke gxi plurmaniere movigxas, ne nur turnigxas -- speciale gxi
cxirkavxiras la sunon.
> dominik
Manvxelo
Kiel vi diras "ĝi ĉirkaŭiras la sunon" en la Franca? Ĉu ne "elle TOURNE autour du Soleil"?
> Unue estas evidente al cxi tiu franclingva lingvikisto, ke via scipovo
> de la franca estas malgxusta.
Due estas evidente al ĉi tiu Esperant-komencanto, ke via scipovo de la
iks-sistemo estas malĝusta. Kion diable utilas "vx"?
> Se vi deziras krei nomon avx radikon, mi sugestas uzi la formon de
> 5-vokala lingvo (latina por la franca, rusa por la angla ktp).
Verdire, mi serĉas la Esperantan version de vjetnama "Phở". Ĉu "foo"?
Ĉu "fuo"? Ĉu...?
Mi vidas ĉe la franca Vikipedio, ke "cơm phở" estas "prononcé presque comme
« keum feu »". Tiale, mi proponis tiun francan vorton.
http://en.wikipedia.org/wiki/Phở
http://fr.wikipedia.org/wiki/Cơm_phở
Jes.
Manvxelo
Mi de multaj jaroj uzas la iks-sistemon. Mi Esperantistigxis jam en
1979.
Kaj cxi tiu senpripensa akuzo denove montras, ke vi ne konas la
francan.
Iuj (pluraj ? multaj ?) samforumanoj uzas memagan ("avxtomatan")
programon por restarigi la cxapelojn kaj konsonantigilon. La uzo de
"ux" ebligas erarojn en la restarigon, cxar multaj nomoj francaj,
anglaj kaj ecx aliaj enhavas la sinsekvon "ux" (Vauxhall, Devereux,
DeHoux...). La ununura uzo de "vx" en la franca estas la mallongigo de
la ecpriskribo "vieux" en vortaroj.
> > Se vi deziras krei nomon avx radikon, mi sugestas uzi la formon de
> > 5-vokala lingvo (latina por la franca, rusa por la angla ktp).
> Verdire, mi serĉas la Esperantan version de vjetnama "Phở". Ĉu "foo"?
> Ĉu "fuo"? Ĉu...?
> Mi vidas ĉe la franca Vikipedio, ke "cơm phở" estas "prononcé presque comme
> « keum feu »". Tiale, mi proponis tiun francan vorton.
La franca vorto "feu" prononcigxas [fö], t.e. egale kiel la germana
kaj hungara <ö>, sed mi ne certus, cxu gxi identus al la suoma kaj
skandinavaj <ö>. Cxi lastan parton povus klarigi Sebastiano, se li
denove tranaze spiradas.
Bedavxrinde mi ne scipovas la vjetnaman. Mi nur scias, ke gxi uzas
gxis 3 super-, flank- kavx sub-signojn por cxiu vokalo. Tiu konstato
trafis min iun tagon, transirante la vjetnaman vilagxon en Otavo.
> http://en.wikipedia.org/wiki/Phở
> http://fr.wikipedia.org/wiki/Cơm_phở
Manvxelo
> Iuj (pluraj ? multaj ?) samforumanoj uzas memagan ("avxtomatan")
> programon por restarigi la cxapelojn kaj konsonantigilon. La uzo de
> "ux" ebligas erarojn en la restarigon, cxar multaj nomoj francaj,
> anglaj kaj ecx aliaj enhavas la sinsekvon "ux" (Vauxhall, Devereux,
> DeHoux...). La ununura uzo de "vx" en la franca estas la mallongigo de
> la ecpriskribo "vieux" en vortaroj.
Dankon pro la klarigo.