Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

tiparoj

17 views
Skip to first unread message

Edmund Grimley-Evans

unread,
May 23, 1998, 3:00:00 AM5/23/98
to

Mi provas programon, kiu ^sajne uzas tiparojn de la speco
"PostScript Type 1"; ^gi havas dosierojn kun la sufiksoj "pfc"
kaj "pfa". ^Cu iu scias, ^cu eblas akiri tiajn tiparojn, kiuj
inkluzivas Esperantajn literojn? ^Cu iu scias kiel kontroli,
kio jam estas inkluzivita en tia tiparo? (La programo havas
anka^u dosieron iso8859-3/XLC_LOCALE, kvaza^u ^gi jam iel
scius pri Latina-3, kaj ^giaj dosieroj metrics/*.afm mencias
"hungarumlaut", kvaza^u ^gi ne estus limigita al Latina-1.)

Edmundo

Stanley Neil Glass

unread,
May 23, 1998, 3:00:00 AM5/23/98
to

Saluton,
Kontaktu Bitstream, Inc. ^ce <http://www.bitstream.com> kaj FontWorld, Inc
<http://www.fontworld.com>ili amba~u havas tre bonan helpistojn. Iru al
<http://www.macromedia.com> kaj abono al la senkosta nova^jservo pri
Fontographer por ^generala informo.

--
Gxis,
Stanlio
Respondi al mi, bv forigi /MAPS/ de mia adreso.
To reply to me, please remove the /MAPS/ from my address.
Publika Sxosilo cxe: http://pgp.keys.mit.edu
-----------------------------------------------------------------------------------

Simon Payne

unread,
May 24, 1998, 3:00:00 AM5/24/98
to

En artikolo <6k6u6e$ad4$1...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:

> Mi provas programon, kiu ^sajne uzas tiparojn de la speco
> "PostScript Type 1"; ^gi havas dosierojn kun la sufiksoj "pfc"
> kaj "pfa".

Jen - laýkrede - la duumaj versioj de la difinoj por Postskripta tiparo.
Tamen mi tiom longe uzas Trutajpon, ke mi ne plu scias multe pri
Postskripto. Iam mi tamen generis Postskriptan aron da Ćapelilaj tiparoj
por la aýtoro de tiuj medicinaj libroj kaj tiu biera libro. (Mi Ľus ne
memoras la nomon.)

Sed kial vi okupiřas pri tiom strangaj aferoj? Ću ne estus pli facile
flosi iomete pli flumeze?

Simono


--
TTT:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/simono/

Retposxto:
1001...@compuserve.com

Edmund Grimley-Evans

unread,
May 24, 1998, 3:00:00 AM5/24/98
to

|> > Mi provas programon, kiu ^sajne uzas tiparojn de la speco
|> > "PostScript Type 1"; ^gi havas dosierojn kun la sufiksoj "pfc"
|> > kaj "pfa".
|>
|> Jen - laýkrede - la duumaj versioj de la difinoj por Postskripta tiparo.

Tio estus "pfb", mi pensas.

|> Tamen mi tiom longe uzas Trutajpon, ke mi ne plu scias multe pri
|> Postskripto. Iam mi tamen generis Postskriptan aron da Ćapelilaj tiparoj
|> por la aýtoro de tiuj medicinaj libroj kaj tiu biera libro. (Mi Ľus ne
|> memoras la nomon.)

^Cu vi ankora^u havas ilin? ^Cu vi vendas ilin, a^u donacas ilin
kiel servon al la homaro? ^Cu vi povas prunti unu por provi, ^cu
mi povas funkciigi ^gin?

|> Sed kial vi okupiřas pri tiom strangaj aferoj? Ću ne estus pli facile
|> flosi iomete pli flumeze?

La^u mia kompreno "pfa" kaj "pfb" tute ne estas strangaj aferoj, sed
la normalaj tiparoj por postskriptaj presiloj. Tamen "pfc" eble ja
estas stranga afero, ^car mi ne povas trovi menciojn pri ^gi en TTT
a^u Usenet.

Cetere, la programo, kiun mi esploras, estas Xclamation de Axene
(www.axene.com).

Edmundo

Simon Payne

unread,
May 24, 1998, 3:00:00 AM5/24/98
to

En artikolo <6k98nt$cpc$1...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:

> La^u mia kompreno "pfa" kaj "pfb" tute ne estas strangaj aferoj, sed


> la normalaj tiparoj por postskriptaj presiloj. Tamen "pfc" eble ja
> estas stranga afero, ^car mi ne povas trovi menciojn pri ^gi en TTT
> a^u Usenet.

"pfb" estas la difino de la literoj, "pfm" la difino de la kunţovoj.
Tamen po sistemo ekzistas diverřantaj formatoj. Mi povas generi nur por
Vindoza Postskripto, kion fakte neniu bezonas, ćar oni uzas Trutajpon.

Por ekzemple Unikso oni bezonas "afb" kaj "afm". Temas pri askiaj
variantoj.

Roy McCoy

unread,
May 24, 1998, 3:00:00 AM5/24/98
to

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> wrote:

> Mi provas programon, kiu ^sajne uzas tiparojn de la speco
> "PostScript Type 1"; ^gi havas dosierojn kun la sufiksoj "pfc"

> kaj "pfa". ^Cu iu scias, ^cu eblas akiri tiajn tiparojn, kiuj
> inkluzivas Esperantajn literojn?

Mi ne, kaj mi sufiche multe serchis. Bonan shancon!

Ili estis laudire inkluzivigotaj en orienteuropa Adobe-normo, sed fine
ne sukcesis eniri. Mi protestis al Adobe pri tio, char iu che ili estis
promesinta ke Esperanto enestos.

> ^Cu iu scias kiel kontroli,
> kio jam estas inkluzivita en tia tiparo?

Che Macintosh ekzistas diversaj rimedoj. Mi ne konas por aliaj sistemoj.

Roy

Roy McCoy

unread,
May 24, 1998, 3:00:00 AM5/24/98
to

Stanley Neil Glass <stanlio@/MAPS/geocities.com> wrote:

> Kontaktu Bitstream, Inc. ^ce <http://www.bitstream.com> kaj FontWorld, Inc
> <http://www.fontworld.com>ili amba~u havas tre bonan helpistojn. Iru al
> <http://www.macromedia.com> kaj abono al la senkosta nova^jservo pri
> Fontographer por ^generala informo.

Fontographer, por iuj kiuj ne scias, estas programo per kiu oni kreas
proprajn tiparojn - kaj ghuste tion mi devis fari por havi kolekton kun
Esperantaj (polaj, hungaraj ktp) karaktroj.

Jen bona demando por Simono. Mi devus jam scii, sed se oni kreas
dosieron uzante Esperantan tiparon de Chapelilo, chu oni poste povas
eksporti tiun tekston al ekz. Quark XPress au PageMaker, kun la samaj
Esperantaj tiparoj?

La Bitstream-tiparoj, cetere, kutime havas la saman aranghon kiel tiuj
de Adobe - do sen Esperantaj supersignoj, mi pli ol imagas.

Stanley, chu vi scias ion alian pri tio chi? Dankon.

Roy

Simon Payne

unread,
May 25, 1998, 3:00:00 AM5/25/98
to

En artikolo <19980524230...@19-pstn.rot terdam.luna.net>
skribis 10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

> Jen bona demando por Simono. Mi devus jam scii, sed se oni kreas
> dosieron uzante Esperantan tiparon de Chapelilo, chu oni poste povas
> eksporti tiun tekston al ekz. Quark XPress au PageMaker, kun la samaj
> Esperantaj tiparoj?

Kondiće ke ni parolas nur pri Vindoza medio, memkompreneble jes.

Roy McCoy

unread,
May 27, 1998, 3:00:00 AM5/27/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> Kondiće ke ni parolas nur pri Vindoza medio, memkompreneble jes.

Dankon pro la informo. Chu vi planas fari au refari tiparojn en
OpenType, tiel ke ili estus uzeblaj ankau che Macintosh?

Roy

Simon Payne

unread,
May 27, 1998, 3:00:00 AM5/27/98
to

En artikolo <19980527012...@22-pstn.rott erdam.luna.net> skribis

10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

> Dankon pro la informo. Chu vi planas fari au refari tiparojn en


> OpenType, tiel ke ili estus uzeblaj ankau che Macintosh?

Ne plu valoras la Pejnon fari tion, ćar nun, ne nur Latin-3-aj, sed eć
Unikodaj tiparoj estas ćie senkoste disponeblaj.

Pretere, ću "OpenType" estas iu subaro de Unikodo?

Roy McCoy

unread,
May 29, 1998, 3:00:00 AM5/29/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> Pretere, ću "OpenType" estas iu subaro de Unikodo?

Certe ne, au mi estus rimarkinta. Ghi anstatauas kaj TrueType kaj Type
1, chu ne. Mi ne scias detalojn pri ghi, nur ke ghi promesas ke ajna
Windows-tiparo estos uzebla ankau che Macintosh, kaj tio sonas bone.

Roy

Simon Payne

unread,
May 29, 1998, 3:00:00 AM5/29/98
to

En artikolo <19980529001...@25-pstn.rott erdam.luna.net> skribis

10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

>> Pretere, ću "OpenType" estas iu subaro de Unikodo?


>
> Certe ne, au mi estus rimarkinta. Ghi anstatauas kaj TrueType kaj Type
> 1, chu ne. Mi ne scias detalojn pri ghi, nur ke ghi promesas ke ajna
> Windows-tiparo estos uzebla ankau che Macintosh, kaj tio sonas bone.

Mi źus memoris, kio ři estas. Temas pri la normo por dinamikaj tiparoj
en TTT.

Mikrosofto liveras senkostan betan version de sia ilo por analizi
TTT-pařaron, elfiltri la uzatan signaron, ekkoni la uzatajn Trutajpajn
tiparojn kaj pretigi ćiujn necesajn dinamikajn subtiparojn. Aldone ři
modifas la HTML-on de la pařoj laýnecese. Ři nomiřas WEFT.

Por tio estas tamen necese, ke la pretiginto de la tiparoj per flago en
la Trutajpaźo kopirajte "permesis" ties deţuton. Řuste pro tio
Mikrosofto disponigas dudekon da novaj tiparoj laý WGL-4 kun la necesa
jura kaj teśnika deţuta permeso aktivigita.

Intertempe mi trovis tiun flagon kaj generis la unuajn Ćapelilajn
tiparojn same permesate. Evidente laý la dinamiktipara sistemo la uzata
kodo tute ne plu rolas, do tiucele la Ćapelilaj tiparoj perfekte taýgas.
(Simile agas Franko Luin tiumomente en siaj TTT-ejoj.)

La sola problemo estas tio, kio okazu, se la uzanto volas deţuti iujn
pařojn. Poste nome mankos al li la uzataj dinamikaj tiparoj, ćar li ne
plu estos konektata al la servilo. Kaj tio ţajnas al mi esti manko en
tiu sistemo. Evidente, se mi uzos Ćapelilajn tiparojn, mi povos supozi,
ke multaj havos tiujn en sia loka sistemo.

Supozeble post Montpeliero mi fine decidos, kion mi TTT-e estonte faru
kaj modifos ćiujn miajn pařarojn per unu frapo akorde. Do se ne ćiuj
aliaj precipaj E-TTT-ejoj hazarde jam antaýe forlasos Latinon 3, ankaý
mi provizore ne forlasos řin. Mi simple ne volas balanci la boaton.

La problemo pri Unikoda solvo estas, ke tiumomente la uzantoj posedas
nur unu Unikodan tiparon - kio evidente iomete magrigas la atigeblajn
tiporgrafiajn rezultojn. Post la enkonduko de Vindozo 98, tiu situacio
evidente ţanřiřos.

Do la granda evento por Esperanto estas Vindozo 98, kiu alvenas kun tuta
aro da Esperante taýgaj tiparoj. Post tio oni povos decidi kiel optimume
daýrigi.

Roy McCoy

unread,
May 31, 1998, 3:00:00 AM5/31/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> La problemo pri Unikoda solvo estas, ke tiumomente la uzantoj posedas
> nur unu Unikodan tiparon - kio evidente iomete magrigas la atigeblajn
> tiporgrafiajn rezultojn. Post la enkonduko de Vindozo 98, tiu situacio

> evidente Xanřiřos.


>
> Do la granda evento por Esperanto estas Vindozo 98, kiu alvenas kun tuta

> aro da Esperante taXgaj tiparoj.

Unu tiparo (je 12MB!?), dudek tiparoj... kaj pri la miloj da aliaj?

Tiu via sinteno, ke chiu esperantisto devas nur havi PC-komputilon kun
Windows 98, daure estas al mi tute mirinda.

Roy

Edmund Grimley-Evans

unread,
May 31, 1998, 3:00:00 AM5/31/98
to

|> Tiu via sinteno, ke chiu esperantisto devas nur havi PC-komputilon kun
|> Windows 98, daure estas al mi tute mirinda.

^Gi iomete similas al la sinteno, ke ^ciu lernu la anglan.

Simon Payne

unread,
May 31, 1998, 3:00:00 AM5/31/98
to

En artikolo <19980531013...@27-pstn.rot terdam.luna.net>
skribis 10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

> Unu tiparo (je 12MB!?), dudek tiparoj... kaj pri la miloj da aliaj?

Oni ne bezonas tiam grandan varion de Aziaj signoj, do oni liveras
tiparajn subarojn de Unikodo.

> Tiu via sinteno, ke chiu esperantisto devas nur havi PC-komputilon kun
> Windows 98, daure estas al mi tute mirinda.

Teorie ankaý mi pledus por tio, ke ćiu uzu "sian" komputilspecon
laýplaće. Sed en la praktiko - kaj tio trafas ege ne nur Esperanton -
oni elektu unuavice sian celatan taskon, duavice la necesan programaron
por plenumi la taskon kaj triavice la necesan aparataron por ruli la
programaron.

Evidente la tiumomenta elektolinio kondukas rekte al "Vintel", egale
kiun faceton de E-komputilado oni pritraktas.

Aldone mi atentigas, ke la tasko de CO estas okupiři pri Esperanto kaj
ne pri Makintoţaj komputiloj. Do se tute hazarde Esperanto postulas
Vintelon kiel platformon, oni evidente prenu Vintelon.

Memkompreneble la argumento por Makintoţo estis surtabla tipografio.
Tamen tiu argumento jam delonge ne plu validas kaj fronte al la fakto,
ke oni povas skani Esperanton nur per Vintela programo, nu, oni evidente
prenu Vintelan sistemon.

Evidente, se CO iel opinias, ke Esperanto optimume ruliřu sur ćian
sistemon, CO devus esti iomete zorginta pri tio.

Sed aliflanke intertempe estas plene egale. Vindozo havas tiom grandan
merkatfrakcion, ke superfluas paroli pri aliaj solvoj.

Simono

PS: Sed aliflanke intertempe estas plene egale. La Angla havas tiom
grandan merkatfrakcion, ke ... <ridante>

Simon Payne

unread,
May 31, 1998, 3:00:00 AM5/31/98
to

En artikolo <6krp7f$cc2$4...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:

> |> Tiu via sinteno, ke chiu esperantisto devas nur havi PC-komputilon

> kun |> Windows 98, daure estas al mi tute mirinda.
>

> ^Gi iomete similas al la sinteno, ke ^ciu lernu la anglan.

Kaj honeste, tion oni evidente prefere faru.

Nur poste oni malžparu sian tempon per nia aminda Esperanto. Alivorte,
profesie oni bezonas la Anglan, la Francan, la Rusan, la Iksan, ęiuokaze
ne Esperanton. Tio tamen ne signifas, ke oni tute ne lernu ųin.

Simono

!^NavFont02F01CF0004HHD07582

Wolfram Diestel

unread,
Jun 1, 1998, 3:00:00 AM6/1/98
to

Simon Payne wrote:

> Teorie ankaý mi pledus por tio, ke ćiu uzu "sian" komputilspecon
> laýplaće. Sed en la praktiko - kaj tio trafas ege ne nur Esperanton -
> oni elektu unuavice sian celatan taskon, duavice la necesan programaron
> por plenumi la taskon kaj triavice la necesan aparataron por ruli la
> programaron.
>
> Evidente la tiumomenta elektolinio kondukas rekte al "Vintel", egale
> kiun faceton de E-komputilado oni pritraktas.

Tiumaniere bedaýrinde Germana Esperanto-Junularo antaý dek aý iom pli da
jaroj
decidis por Atari (plej bonaj redaktprogramoj por malmulta mono - Apple
kostis
tiam tro multe, plej bona subteno de Esperanto-literoj, parte memfaritaj
ktp.)

Řuste nun ili havas tre grandajn problemojn savi la datumojn,
- la Atari-komputiloj estas difektitaj nun kaj neripareblaj,
la disketoj ne sen konverto estas legeblaj plu, la programoj ne estas
haveblaj
por aliaj operaciumoj, la malmultaj homoj, kiuj ankoraý havas
Atari-komputilon
ne havas tempon por elpensi kaj efektivigi savplanojn! :-(

Kvankam mi profesie kaj private normale uzas Vindozon, ekzemple
por la efektivigo de "Plena Elektronika Vortaro" (elektronikigo de PIV)
mi konscie decidis tute alimaniere:

PIV aperas sporade; kaj laý la historiaj spertoj ćiam oni řis la sekva
eldono ne povis plu uzi la datumojn de la antaýa eldono.
Momente oni laboras per Word (ću ři post dek jaroj ankoraý ekzistos
- kiu povas scii tion - ću hodiaý ankoraý ekzistas
WordStar, Chi-Writer & aliaj?)
Do mi unue pripensis, kiu solvo ekzistos ankoraý post 10 jaroj
kaj mi do elektis internacian normon SGML, ćar
1) ři estas funkcianta, internacia kaj malferma normo, t. e. ćiu povas
akiri senprobleme la necesajn informojn pri ři (ću Word-dokumentoj
estas kompreneblaj por vi sen Word mem?)
2) la datumoj estas en formo de ASCII-teksto, kiu iel estos uzebla ankoraý
post 50 jaroj (oni povas facile konverti al Unikodo ekz. aý eltiri
datumojn per řeneralaj serćesprimoj (= regular expresions))
3) Sub la nomo XML multaj gravaj firmaoj subtenas momente malgrandan fraton
de
SGML kiel futuran dokumentlingvon de Interreto.

Kaj nur poste mi serćis ilojn por trakti SGML-dosierojn kaj mi venis al
Jade, Emacs, Perl kaj kompreneble HTML/HTTP por prezenti la enhavon de
la vortaro per nunaj rimedoj.

Kaj sekve de tiu rezulto mi, dorlotita Vindozo-uzanto, ekuzis Linukson, ćar

ćiuj ći supraj programoj estas sur la kvar kompaktdiskoj, sur kiuj estas la

sistemo (89 DEM), ćiuj supraj programoj estas instaleblaj per 4 klavpremoj
per la instalprogramo kaj poste ili funkcias, kaj sub Linukso ili pli
bone interagas ol sub Vindozo (tie mi devus unue tiri ćiujn el Interreto,
poste aćeti la mikrosoftan C-kompililon, kiun mi ankoraý ne havas,
poste kompili ilin kaj provi funkciigi - vi povas mem adicii la kostojn
kaj labortempon por tio)

Sekve, Simono, mi pensas, ke řenerale vi ja pravas, ke por Oto Normaluzanto

Vindozo estas la pli taýga operaciumo - sed ke Vindozo estas plej taýga por

ćiuj Esperanto-rilataj laboroj estas iom tro řenerale kaj eć iom miope, se
temas pri aferoj, kiuj valoru ankoraý post 10 aý pli da jaroj.

Salutas
Volframo.

p.s. El la SGML-dosiero de PIV (17MB) oni povas per Jade facile fari
RTF-dokumenton (12 MB), kiun oni povus legi per Word, se ři ne post jam
1,5 MB dirus: plor', plor', al mi mankas memor' - mi ne bezonas diri, ke
mia
komputilo ja havas sufiće da memoro. Speciale por Word mi do
devas distranći la tuton en 10 kaj pli da partoj, por ke ři povu legi la
"kvazau-propran
formaton".

----------------
Wolfram Diestel: die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de
pri EJS legu: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/


Jesuo de las Heras

unread,
Jun 1, 1998, 3:00:00 AM6/1/98
to

On 31 May 98 20:28:56 GMT, pro...@t-online.de (Simon Payne) wrote:

>En artikolo <6krp7f$cc2$4...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
>et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:
>> |> Tiu via sinteno, ke chiu esperantisto devas nur havi PC-komputilon
>> kun |> Windows 98, daure estas al mi tute mirinda.
>> ^Gi iomete similas al la sinteno, ke ^ciu lernu la anglan.
>
>Kaj honeste, tion oni evidente prefere faru.

>Nur poste oni malţparu sian tempon per nia aminda Esperanto. Alivorte,
>profesie oni bezonas la Anglan, la Francan, la Rusan, la Iksan, ćiuokaze
>ne Esperanton. Tio tamen ne signifas, ke oni tute ne lernu řin.

Stranga rekomendo de esperantisto... Jen tiu mia rekomendo:
oni lernu unue Esperanton, kaj poste la anglan, se oni bezonas gxin
profesie. Kial? Cxar Esperanto estas propedeuxtika lingvo -male al la
angla-. Se oni lernas Esperanton, oni lernas gramatikon logikan, kaj
tra gxi oni povas lerni imperian lingvon de esceptoj. :-)

Ecx se Esperanton neniu parolus, mia rekomendo ankoraux estus
logika, cxar gxi utiligos tiom pri lerni la anglan -aux iun ajn alian
lingvon- poste, ke tute ne estas perdi la tempon.
Elkore,
Jesuo de las Heras, Mursjo.

Simon Payne

unread,
Jun 1, 1998, 3:00:00 AM6/1/98
to

En artikolo <3572823C...@rzaix340.rz.uni-l eipzig.de> skribis
Wolfram Diestel <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de> jene:

> PIV aperas sporade; kaj laý la historiaj spertoj ćiam oni řis la sekva
> eldono ne povis plu uzi la datumojn de la antaýa eldono.
> Momente oni laboras per Word (ću ři post dek jaroj ankoraý ekzistos
> - kiu povas scii tion - ću hodiaý ankoraý ekzistas
> WordStar, Chi-Writer & aliaj?)
> Do mi unue pripensis, kiu solvo ekzistos ankoraý post 10 jaroj

> kaj mi do elektis internacian normon SGML, ...

Ću la malnova versio de PIV estis iel diskete havebla? Se jes, mi Ľuras,
ke estus eble transući řin al moderna medio. Mi supozis, ke oni skanas
pro tio, ke la datumoj ne estis dosiere disponeblaj.

Cetere, mi neniam ajn konsilis stoki la rezultojn en Virda formato. Anka
mi mem ni faras tion, mi uzas HTML-on kaj krozilojn aý simple RTF-on.



> vi povas mem adicii la kostojn
> kaj labortempon por tio

Nu povas esti, ke řuste por tiu tasko multe parolis por la elekto de
Linuksa solvo. Tamen mi atentigas, ke la aćetkostoj plej ofte ne estas
la veraj grandaj kostoj kaj mi iomete dubas, ću la demando pri aćetprezo
de 25 eýroj aý 1000 eýroj multe rolos en la finkalkulo.

Aparte de tio, supozeble vi havas ambaý operaciumojn sur unu sistemo, do
la vivo restos almenaý duone komforta. Sed aliflanke, ke unu homo laboru
baze de du operaciumoj aýtomate senefikigas ćion. Do jam pro tio mi
supozeble preferus nur-Vindozan solvon por tiu problemo.

Simono

!^NavFont02F04C80004HKCA8A51

Roy McCoy

unread,
Jun 2, 1998, 3:00:00 AM6/2/98
to

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> wrote:

> ^Gi iomete similas al la sinteno, ke ^ciu lernu la anglan.

En multaj lokoj en la mondo tio vershajne necesas, por uzi Vindozon!

Roy

Jonathan Badger

unread,
Jun 2, 1998, 3:00:00 AM6/2/98
to

pro...@t-online.de (Simon Payne) skribas:

>Aparte de tio, supozeble vi havas ambaý operaciumojn sur unu sistemo, do

>la vivo restos almenaý duone komforta...

Jes, la tempo kiam mi uzas Linukson estas komforta. Mi uzas Vindozon
sole por ludoj. Mi trovas Vindozon tro malstabila por gravaj taskoj.

Simon Payne

unread,
Jun 2, 1998, 3:00:00 AM6/2/98
to

En artikolo <6kviqs$l3v$1...@vixen.cso.uiuc.edu> skribis
bad...@aquarius.scs.uiuc.edu (Jonathan Badger) jene:

> Jes, la tempo kiam mi uzas Linukson estas komforta. Mi uzas Vindozon
> sole por ludoj. Mi trovas Vindozon tro malstabila por gravaj taskoj.

Mi vere ne volas defendi Vindozon, sed jen sufiæe stranga pretendo.
Æiuokaze la tuta alia mondo uzas Vindozon por labori, ne por ludi. La
hobia ludilo estas pli Linkukso ol Vindozo.

Simono

Jonathan Badger

unread,
Jun 2, 1998, 3:00:00 AM6/2/98
to

pro...@t-online.de (Simon Payne) skribis:

>En artikolo <6kviqs$l3v$1...@vixen.cso.uiuc.edu> skribis
>bad...@aquarius.scs.uiuc.edu (Jonathan Badger) jene:

>> Jes, la tempo kiam mi uzas Linukson estas komforta. Mi uzas Vindozon
>> sole por ludoj. Mi trovas Vindozon tro malstabila por gravaj taskoj.

>Mi vere ne volas defendi Vindozon, sed jen sufiće stranga pretendo.
>Ćiuokaze la tuta alia mondo uzas Vindozon por labori, ne por ludi. La


>hobia ludilo estas pli Linkukso ol Vindozo.

Ho, vere? Ću vi pensas ke sciencistoj uzas Vindozon por simulado? Aý
ke Vindozaj sistemoj regas fabrikojn? Tiajn gravajn taskojn oni
preskaý ćiam rulas sur Uniksaj sistemoj, kaj Linukso estas tipo de
Unikso. Mi baldaý doktoriřos, kaj la firmoj kaj universitatoj kiuj
intervjuas min demandas pri mia Uniksa kaj Linuksa sperto. Ili tute ne
zorgas pri Vindozo.

Kompreneble, iuj sekretarioj en tiuj firmoj kaj universitatoj verţajne
rulas Virdon sur Vindozaj sistemoj, do post la fina venko, ili povas
ruli Ćapelilon. Via pangajnado estas sekura...

Jonathan BADGER

Simon Payne

unread,
Jun 2, 1998, 3:00:00 AM6/2/98
to

En artikolo <6l0a5q$d21$1...@vixen.cso.uiuc.edu> skribis
bad...@aquarius.scs.uiuc.edu (Jonathan Badger) jene:

> Ho, vere? Ću vi pensas ke sciencistoj uzas Vindozon por simulado? Aý


> ke Vindozaj sistemoj regas fabrikojn? Tiajn gravajn taskojn oni
> preskaý ćiam rulas sur Uniksaj sistemoj, kaj Linukso estas tipo de
> Unikso. Mi baldaý doktoriřos, kaj la firmoj kaj universitatoj kiuj
> intervjuas min demandas pri mia Uniksa kaj Linuksa sperto. Ili tute ne
> zorgas pri Vindozo.

Nu, jes kaj ne. Vindozo NT gajnas pli kaj pli da merkatfrakcioj řuste en
tiu tereno. Kontraste Unikso rapide plonřas.

Sciu, mi tiumomente migrigas klienton de Unikso al Vindozo NT kaj tio
estas tre tipa afero en la hodiaýa epoko.

Cetere, ankaý mi ne regulus la turbinon de gigavata elektrogenerilo per
Vindozo. Sed same ne per Unikso kaj tute certe ne per Linukso.

Aldone via ideo, ke nur "iuj sekretariinoj" uzas Vindozon estas plene
absurda. Tiel estis eble antaý dek jaroj.

Interalie Vindozo NT estas tre populara operaciumo por diversspecaj
Interretaj serviloj kaj oni uzas tiucele por CGI Vidbazikan Skribon kaj
tute ne Perlon.

La avantařoj estas evidentaj. Nome oni povas uzi Vidbazikon en la
krozilo, en la alia klientsistema programaro, en la Interreta servilo
kaj en la proceduroj de la datumbanko de la datumbanka servilo. Do
bezoniřas nur unu speco de programisto.

Fakte vi parolas tute kiel la vendistoj de la IBM-komputilegoj antaý 20
jaroj. Ili řiskreve priridis la personajn komputilojn kaj Mikrosofton.
Intertempe la ridintoj estas ćiuj senlaboraj. Simila situacio regas nun
će la Uniksuloj rilate Mikrosofton.

Sciu, min ćio ći simple amuzas. Vindozo NT estas same aća kiel la
diversaj Uniksoj, kaj tute ne malpli aća ol pluraj aliaj eksaj
operaciumoj. Konsentite, tiuj respektivaj aćspecoj detale diverřas.

Ćiuokaze, mi simple uzas tion, kio estas tiuepoke postulata. Nur se tio
ne kapablas solvi la deziratan taskon, mi flankiřas.

Roy McCoy

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> Aldone mi atentigas, ke la tasko de CO estas okupiři pri Esperanto kaj

> ne pri MakintoXaj komputiloj. Do se tute hazarde Esperanto postulas


> Vintelon kiel platformon, oni evidente prenu Vintelon.

Mi konsentas. Ni tamen devas esplori pri Rhapsody.

Kaj, cetere, se Esperanto ja postulas unu specifan tipon de komputilo,
tio ja diras ion TRE MALBONAN pri la lingvo. Mi ne kredas ke tio estas
ech opinio - kvankam ghi kompreneble povas esti konsiderata tia.

Mi ne emas respondi al chiuj viaj kritikoj pri la uzo de Macintosh en la
CO kaj simile. Ni fakte sukcesis produkti amason da aferoj per la
Mac-komputiloj dum la lastaj jaroj, kaj vershajne ne estintus iel ajn
pli bone, de eldona vidpunkto, uzi Windows.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

Wolfram Diestel <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de> wrote:

> Kvankam mi profesie kaj private normale uzas Vindozon, ekzemple
> por la efektivigo de "Plena Elektronika Vortaro" (elektronikigo de PIV)

Jen interesega disvolvigho. Chu vi povas raporti pli pri la projekto?
Chu estas ia kopirajta problemo? Se jes, kion vi faras pri ghi?

> El la SGML-dosiero de PIV (17MB) oni povas per Jade facile fari
> RTF-dokumenton (12 MB), kiun oni povus legi per Word

Chu do "PEV" jam ekzistas?

Jen io kio tre povas esti vidata kiel minaco al lingva unueco. Se via
PEV farighas prenebla en TTT, tiam alia au aliaj povas preni ghin kaj
modifi ghin, dum vi mem estas kredeble modifinta la originalan PIV (se
nur por eviti kopirajtan problemon). Do, tre imageble povos ekesti PEV
de Diestel, PEV de Pejno, PEV de Pokrovskij ktp. Iu konkurenco chirkau
tio povus esti iel bona, sed tamen...

Dankon pro ajnaj pluaj informoj.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> Kaj honeste, tion oni evidente prefere faru [lerni la anglan].
>
> Nur poste oni malXparu sian tempon per nia aminda Esperanto. Alivorte,
> profesie oni bezonas la Anglan, la Francan, la Rusan, la Iksan, ęiuokaze
> ne Esperanton. Tio tamen ne signifas, ke oni tute ne lernu ųin.

GAAAAAHHHHHHHH!!!!!!!!!

Just wait till I tell this to the guys in the office tomorrow during
coffee break!

Roy

Jonathan Badger

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

pro...@t-online.de (Simon Payne) skribis:

>En artikolo <6l0a5q$d21$1...@vixen.cso.uiuc.edu> skribis
>bad...@aquarius.scs.uiuc.edu (Jonathan Badger) jene:

>> Ho, vere? Ću vi pensas ke sciencistoj uzas Vindozon por simulado? Aý
>> ke Vindozaj sistemoj regas fabrikojn? Tiajn gravajn taskojn oni
>> preskaý ćiam rulas sur Uniksaj sistemoj, kaj Linukso estas tipo de
>> Unikso. Mi baldaý doktoriřos, kaj la firmoj kaj universitatoj kiuj
>> intervjuas min demandas pri mia Uniksa kaj Linuksa sperto. Ili tute ne
>> zorgas pri Vindozo.

>Nu, jes kaj ne. Vindozo NT gajnas pli kaj pli da merkatfrakcioj řuste en
>tiu tereno. Kontraste Unikso rapide plonřas.

Tio estas nur mito, almenaý en mia fako (molekula biologio). Ni devas
uzi multajn tipojn de komputiloj, inkluzive de eksperimentaj
modeloj. Do, ni devas uzi porteblan operaciumon. Vindozo simple ne
rulas sur ćiuj sistemoj. Sed Unikso estas preskaý universa. Eć sur
superkomputiloj oni trovas Unikson.

>Sciu, mi tiumomente migrigas klienton de Unikso al Vindozo NT kaj tio
>estas tre tipa afero en la hodiaýa epoko.

>Cetere, ankaý mi ne regulus la turbinon de gigavata elektrogenerilo per
>Vindozo. Sed same ne per Unikso kaj tute certe ne per Linukso.

Ću? Do, per kiu operaciumo?

>La avantařoj estas evidentaj. Nome oni povas uzi Vidbazikon en la
>krozilo, en la alia klientsistema programaro, en la Interreta servilo
>kaj en la proceduroj de la datumbanko de la datumbanka servilo. Do
>bezoniřas nur unu speco de programisto.

Kaj la malavantařoj estas egale evidentaj. Nome, oni devas uzi sole
Vindozon kaj neniam facile migrigi al (aý eć kunlabori) aliaj
operaciumoj. Eble iu tago Mikrosofto bankrotos. Historio diras ke
firmoj estas mortemaj. Jen la avantařo de "malfermaj sistemoj".

>Sciu, min ćio ći simple amuzas. Vindozo NT estas same aća kiel la
>diversaj Uniksoj, kaj tute ne malpli aća ol pluraj aliaj eksaj
>operaciumoj. Konsentite, tiuj respektivaj aćspecoj detale diverřas.

Eć se Vindozo NT estas de la sama kvalito de Unikso (kaj mi dubas
tion), la fakto ke Mikrosofto estas la sola fonto de Vindozo estas
grava risko. Ću vi ne memoras VMS-on?

Jonathan BADGER

Jurij Finkel

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

Simon Payne:
>Jonathan Badger:

>> Ho, vere? Ću vi pensas ke sciencistoj uzas Vindozon por simulado? Aý
>> ke Vindozaj sistemoj regas fabrikojn? Tiajn gravajn taskojn oni
>> preskaý ćiam rulas sur Uniksaj sistemoj, kaj Linukso estas tipo de
>> Unikso. Mi baldaý doktoriřos, kaj la firmoj kaj universitatoj kiuj
>> intervjuas min demandas pri mia Uniksa kaj Linuksa sperto. Ili tute ne
>> zorgas pri Vindozo.
>
>Nu, jes kaj ne. Vindozo NT gajnas pli kaj pli da merkatfrakcioj řuste en
>tiu tereno. Kontraste Unikso rapide plonřas.

>


>Sciu, mi tiumomente migrigas klienton de Unikso al Vindozo NT kaj tio
>estas tre tipa afero en la hodiaýa epoko.


_Klienton_ - jes. Sed _servilon_ - ne. El mia propra antauxnelonga sperto:
kiam mi transportis Oraklan servilon de Vindozo NT al Solaris (speco de
Unikso) en _praktike egala_ masxino (sama procezilo, sama memoro, samaj
diskoj), rapideco de transakcioj altigxis preskaux TRIOBLE!

>Cetere, ankaý mi ne regulus la turbinon de gigavata elektrogenerilo per
>Vindozo. Sed same ne per Unikso kaj tute certe ne per Linukso.

Kion pri QNX, ekzemple? Gxi ja ankaux estas speco de Unikso, kaj estas
destinita gxuste por tiaj taskoj.

>Sciu, min ćio ći simple amuzas. Vindozo NT estas same aća kiel la
>diversaj Uniksoj, kaj tute ne malpli aća ol pluraj aliaj eksaj
>operaciumoj. Konsentite, tiuj respektivaj aćspecoj detale diverřas.

Jen pri tio mi konsentas :)

Bv. ne pensi, ke mi estas malsxatanto de Vindozo kaj ameganto de Unikso -
estas gxuste male. Tamen mi strebas esti objektiva.

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru


Simon Payne

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

En artikolo <19980602220...@25-pstn.rott erdam.luna.net> skribis

10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

> Mi ne emas respondi al chiuj viaj kritikoj pri la uzo de Macintosh en

> la CO kaj simile. Ni fakte sukcesis produkti amason da aferoj per la
> Mac-komputiloj dum la lastaj jaroj, kaj vershajne ne estintus iel ajn
> pli bone, de eldona vidpunkto, uzi Windows.

Nu la solvo por vi estas evidente loka reto kun kaj Vintelaźoj kaj
Makintoţoj.

Mi tamen malgraý mia supra konsilo ne kredas, ke estus bona ideo uzi
Vintelaźon por skribi kaj skani, Makintoţon por grafikumi kaj
tipografiumi kaj eble Linuksaźon por TTT-servilo. Prefere oni havu nur
unu operaciumon en la domo.

Simon Payne

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

En artikolo <6l24na$mgl$1...@vixen.cso.uiuc.edu> skribis
bad...@aquarius.scs.uiuc.edu (Jonathan Badger) jene:

> Sed Unikso estas preskaý universa. Eć sur
> superkomputiloj oni trovas Unikson.

Ankaý jes kaj ne. Ofte temas nur pri simulilo.

>> Cetere, ankaý mi ne regulus la turbinon de gigavata elektrogenerilo
per
>> Vindozo. Sed same ne per Unikso kaj tute certe ne per Linukso.

> Ću? Do, per kiu operaciumo?

Ćiuokaze operaciumo kun garantiita responda tempo. Konate, Unikso ne
kapablas eć sufiće rapide trakti simplan askian terminalon, sen tio, ke
řiaj eskapsekvencoj disrompiřas. La presadan angulon kun siaj miloj da
ţelaĽoj mi ne eć menciu.

> la fakto ke Mikrosofto estas la sola fonto de Vindozo estas
> grava risko. Ću vi ne memoras VMS-on?

Verdire.

Simon Payne

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

En artikolo <19980602220...@25-pstn.rott erdam.luna.net> skribis

10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

> Kaj, cetere, se Esperanto ja postulas unu specifan tipon de komputilo,


> tio ja diras ion TRE MALBONAN pri la lingvo. Mi ne kredas ke tio estas
> ech opinio - kvankam ghi kompreneble povas esti konsiderata tia.

Tio tute ne diras ion TRE MALBONAN pri la lingvo.

Tio diras ion TRE MALBONAN pri nia sukceso pri řia surmerkatigo. Kaj jen
UEA en tute pinta pozicio, ću ne?

Nia malsukceso popularigi Esperanton ne rezultas de la estinta malfacilo
presi řin, la estinta malfacilo presi řin rezultas de nia malsukceso
popularigi Esperanton.

De merkata vidpunkto ni estas ja fakte plene fiaskintaj. La vero estas,
ke merkate Esperanto tute ne ekzistas.

Per tradiciaj kapitalismaj rimedoj ni supozeble neniam ajn povos merkate
sukcesi. Kion ni bezonas, tio estas io kiel la Rubika turnkubo.

Manuel M Campagna

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

Jonathan Badger (bad...@aquarius.scs.uiuc.edu) writes:
> pro...@t-online.de (Simon Payne) skribas:

>>Aparte de tio, supozeble vi havas ambaı operaciumojn sur unu sistemo, do
>>la vivo restos almenaı duone komforta...


> Jes, la tempo kiam mi uzas Linukson estas komforta. Mi uzas Vindozon
> sole por ludoj. Mi trovas Vindozon tro malstabila por gravaj taskoj.

Nu lastatempa cxiutaga bildstrio pri kompistoj ridindigis Vindozon kiel
Ozon ! Se iu ne scias, kio estas Ozo ("Oz"), mi klarigos.

PC - "La avantagxo de funkciiga programo Oz 98 estas ties intuiciivo."
Lernanto/klientino - "Nu. Kiel mi eliras el la programo ?"
PC - "Unue... klaku [muse] al la [surekrana] Start-butono."
L/k - "Mi kliku al Starto por fini, cxu ? Jesum -- jen intuiciivo."

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

Jesuo de las Heras

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

On Wed, 3 Jun 1998 00:13:55 +0100, 10027...@compuserve.com (Roy
McCoy) wrote:

>
>Jen io kio tre povas esti vidata kiel minaco al lingva unueco. Se via
>PEV farighas prenebla en TTT, tiam alia au aliaj povas preni ghin kaj
>modifi ghin, dum vi mem estas kredeble modifinta la originalan PIV (se
>nur por eviti kopirajtan problemon). Do, tre imageble povos ekesti PEV
>de Diestel, PEV de Pejno, PEV de Pokrovskij ktp. Iu konkurenco chirkau
>tio povus esti iel bona, sed tamen...

Tio estas nova timo inter esperantistoj. Kompreneble, anakaux
papera PIV povas esti falsigita, kvankam la afero estas pli
multekosta. Oni devas konsideri ankaux avantagxon, same kiel
malavantagxojn. Se cxiu samideano povas atingi tutan PEVon, kial neigi
tiun eblecon al la tuton, cxar iuj povas falsigi gxin? La celo de PIVo
aux PEVo ne estas ne esti falsigita, sed informi al esperantistoj.
Aliflanke oni povas protekti dosieron elektronike, kaj ankaux
esperantistoj kutime ne estas falsuloj, mi kredas.

Marko Rauhamaa

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

sd...@faith.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}):

> Por taskoj, kiuj bezonas garantita respondrapidecon, ver-tempaj
> ("real-time") sistemoj (ekz. Mach) estas bezonataj.

Mi rekomendas, ke vi esploru la akuratan version de Linukso (RT Linux):

http://rtlinux.cs.nmt.edu/~rtlinux/

> One size definitely does not fit all.

Eble Linukso konvenos al ĉiu post kelkaj jaroj. Ĝi jam konkursas kun
WinNT kaj miakrede post nelonge ankaŭ kun Win98.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko.r...@iki.fi http://www.iki.fi/pacujo/
Suomenkielinen esperantokurssi http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/kurssi/
Free Esperanto Course http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/course/

Wolfram Diestel

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

Roy McCoy wrote:

> > Kvankam mi profesie kaj private normale uzas Vindozon, ekzemple
> > por la efektivigo de "Plena Elektronika Vortaro" (elektronikigo de PIV)
>
> Jen interesega disvolvigho. Chu vi povas raporti pli pri la projekto?
> Chu estas ia kopirajta problemo? Se jes, kion vi faras pri ghi?

Pri la projekto vi povas legi sub
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/material/epiv2La kopirajton pri la
enhavo havas SAT, tio ankau signifas, ke ghi aperos sur
kompaktdisko, sed ne en la reto.

Tamen la teknologio estas intencita por chiu ajn (esperanta) vortaro kaj
terminaro.


> > El la SGML-dosiero de PIV (17MB) oni povas per Jade facile fari
> > RTF-dokumenton (12 MB), kiun oni povus legi per Word
>
> Chu do "PEV" jam ekzistas?

Jes, en mia komputilo kun ankorau multaj eraroj kaj mankoj :-)

> Jen io kio tre povas esti vidata kiel minaco al lingva unueco. Se via
> PEV farighas prenebla en TTT, tiam alia au aliaj povas preni ghin kaj
> modifi ghin, dum vi mem estas kredeble modifinta la originalan PIV (se
> nur por eviti kopirajtan problemon). Do, tre imageble povos ekesti PEV
> de Diestel, PEV de Pejno, PEV de Pokrovskij ktp. Iu konkurenco chirkau
> tio povus esti iel bona, sed tamen...

Vi povas malhelpi tion per

a) enmeto de (c) ktp. kaj jure ataki iun, kiu ignoras tiun kopirajton
b) vi ne devas publikigi la originalan SGML-dokumenton, sed sufichas
la generitaj HTML-tekstoj - estas iom malfacile por neprogramisto
rekrei el tiuj la originalon kaj che komplikaj vortaroj kiel PIV bezonighus
multe da aldona manlaboro por tio.

Volframo.

--
----------------
Wolfram Diestel:

Wolfram Diestel

unread,
Jun 3, 1998, 3:00:00 AM6/3/98
to

> > la fakto ke Mikrosofto estas la sola fonto de Vindozo estas
> > grava risko. Æu vi ne memoras VMS-on?
>
> Verdire.

WNT = VMS++

Por krei Win NT oni dungis VMS-programistojn, sed ja estas

spekulo, cxu WNT jarojn poste iros la saman vojon kiel VMS antaue au

ne...

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

>>>>> "Manuel" == Manuel M Campagna <ah...@FreeNet.Carleton.CA> writes:

Manuel> PC - "La avantagxo de funkciiga programo Oz 98 estas ties intuiciivo."
Manuel> Lernanto/klientino - "Nu. Kiel mi eliras el la programo ?"
Manuel> PC - "Unue... klaku [muse] al la [surekrana] Start-butono."
Manuel> L/k - "Mi kliku al Starto por fini, cxu ? Jesum -- jen intuiciivo."

Variajxoj de la lasta dirajxo:

L/k - "Mi jam klikis [fingro-sur-ekrane] la butono antaux minutoj,
sed gxi neniom respondas."

L/k - "Kiel oni duoblklikas? Kio estas tio?"

L/k - "Jes, kiel intuiciivo! La koloro de la cxielo jenigxas tiel ofte. Mi
amas la cxielon. [ La famega "blue ekrano de morto" ]"

L/k - "Kial la dosiero restas je la originloko, malantaux mi gxin translokigas
al la maldurdiskon?


--
Lee Sau Dan �,X)wAV(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)
.----------------------------------------------------------------------------.
| http://www.cs.hku.hk/~sdlee e-mail: sd...@cs.hku.hk |
`----------------------------------------------------------------------------'

Roy McCoy

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

Jesuo de las Heras <je...@distrito.com> wrote:

> Se cxiu samideano povas atingi tutan PEVon, kial neigi
> tiun eblecon al la tuton, cxar iuj povas falsigi gxin?

Mi ne faris tian proponon, nek parolis pri falsado.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> Nu la solvo por vi estas evidente loka reto kun kaj VintelaXoj kaj
> MakintoXoj.

Nu, tiu eblo ighus pli konsiderinda kun la alveno de OpenType-tiparoj,
uzeblaj che ambau sistemoj. Supozeble oni ja povus konformigi la
respektivajn programojn rilate tiparojn, se necese.

<< Prefere oni havu nur unu operaciumon en la domo. >>

Tio estas mia konstante ripetata sinteno. Mi mem sugestis Windows NT,
kvankam tio venigis al mi kritikojn, kredeble pravajn, ke mi tamen
vendis al la CO Makintoshojn. Nu, eble oni povus ankau Makintoshojn uzi.
Mi konsentas pri la endo, ke la CO-sistemo devas funkcii per Unikodo.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

<< Tio diras ion TRE MALBONAN pri nia sukceso pri řia surmerkatigo. >>

Ambau ni rajtas je niaj respektivaj opinioj rilate al tio.

<< Nia malsukceso popularigi Esperanton ne rezultas de la estinta
malfacilo presi řin, la estinta malfacilo presi řin rezultas de nia
malsukceso popularigi Esperanton. >>

Kaj de kio rezultas nia malsukceso? De la fusheco de CO-oficistoj? Ankau
je tiu opinio vi rajtas, kvankam povas esti alie.

<< Kion ni bezonas, tio estas io kiel la Rubika turnkubo. >>

La Rubika turnkubo kun supersignoj ne estus tiom multege sukcesinta.
Eble estis malfacile finsolvi ghin, sed almenau facilis manumi ghin.

Roy

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

>>>>> "Roy" == Roy McCoy <10027...@compuserve.com> writes:


Roy> << Prefere oni havu nur unu operaciumon en la domo. >>

Roy> Tio estas mia konstante ripetata sinteno.

Sed gxi estas ridinda. Cxu vi kredas, ke "one size fits all"? Mi
tute ne.


Malsamaj homoj havas malsamaj demandon al operaciumo por fari
malsamajn taskojn. Cxiu operaciumo estas plikapabla por iuj taskoj,
sed ne aliaj. Do, por malsamaj taskoj, ni bezonas malsamajn
operaciumojn.

Por pluuzantaj sistemoj, Unikso estas gxenerale pli bona. Por
stabilaj sistemoj, kiuj espere operaciadas 7 tagoj po semajno kaj 24
horoj po tago, Unikso estas la plej bona. Por unuuzantaj sistemoj,
kies uzanto estas ne (komputile) tehxnika, Vindozo ofte suficxas.
Tamen, por tehxnikaj uzantoj (precipe tiuj, kiuj ne estas ricxaj)
Linukso donas ilin gradan kapablecon kaj flekseblecon, kiujn Vindozo
ne donas **malmultekoste**. Por taskoj, kiuj bezonas garantita


respondrapidecon, ver-tempaj ("real-time") sistemoj (ekz. Mach) estas
bezonataj.

One size definitely does not fit all.

--

Simon Payne

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

En artikolo <19980604013...@01-pstn.rott erdam.luna.net> skribis

10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

> << Nia malsukceso popularigi Esperanton ne rezultas de la estinta


> malfacilo presi řin, la estinta malfacilo presi řin rezultas de nia
> malsukceso popularigi Esperanton. >>
>
> Kaj de kio rezultas nia malsukceso? De la fusheco de CO-oficistoj?
> Ankau je tiu opinio vi rajtas, kvankam povas esti alie.

Nu, mi ne volas speciale riproći al la CO-anoj nian malsukceson, sed
aliflanke UEA tre rilatas al ři. La unua klariginda demando estas,
kiugrade la estraro de UEA spegulas la Esperantistaron mem.

Simon Payne

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

En artikolo <6l5au3$b58$2...@gte1.gte.net> skribis Marko Rauhamaa
<ma...@calnet28-100.gtecablemodem.co m> jene:

> Eble Linukso konvenos al ćiu post kelkaj jaroj. Ři jam konkursas kun
> WinNT kaj miakrede post nelonge ankaý kun Win98.

Nu, mi tre maldomařus tion al la Linuksistoj kaj mi tute certe ne
domařus tian evoluon al Mikrosofto. Sed mi kredas vin tro optimismema.

Aparte de tio mi ne ekkonas, kiel Linukso povos řisatingi la komforton
de Vindozo, ćar Vindozo ja senćese evoluas.

Pit Kreiner

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

Manuel M Campagna schrieb:

>
> PC - "La avantagxo de funkciiga programo Oz 98 estas ties intuiciivo."
> Lernanto/klientino - "Nu. Kiel mi eliras el la programo ?"
> PC - "Unue... klaku [muse] al la [surekrana] Start-butono."
> L/k - "Mi kliku al Starto por fini, cxu ? Jesum -- jen intuiciivo."
>
La finado daıras tiel longe, ke oni vere startas la finadon!
--
o + | _ o _ _
o | |_ |< | e | | | e | Neniun reklamon krom Esperante!
|

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jun 4, 1998, 3:00:00 AM6/4/98
to

|> Prefere oni havu nur
|> unu operaciumon en la domo.

Se oni volas kunlabori kun diversaj homoj en la mondo, estas
utile havi ekzempleron de ^ciu speco.

Roy McCoy

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Wolfram Diestel <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de> wrote:

<< Pri la projekto vi povas legi sub
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/material/epiv2 >>

Mi faris, dankon. Tre interese!

<< La kopirajton pri la enhavo havas SAT, tio ankau signifas, ke ghi
aperos sur kompaktdisko, sed ne en la reto. >>

Ke ghi aperos nur tie *oficiale*, sed se la teksto estas prenebla de la
kompaktdisko, mi plene atendus ke ghi poste estos en la reto - denove,
eble en diversaj versioj.

<< Vi povas malhelpi tion per
a) enmeto de (c) ktp. kaj jure ataki iun, kiu ignoras tiun kopirajton
b) vi ne devas publikigi la originalan SGML-dokumenton, sed sufichas
la generitaj HTML-tekstoj - estas iom malfacile por neprogramisto
rekrei el tiuj la originalon kaj che komplikaj vortaroj kiel PIV
bezonighus
multe da aldona manlaboro por tio. >>

Mi dubas pri tiuj chi kontraurimedoj. Minaco je jura atako estus pura
blufo, char neniu efektive irus la tutan multekostegan vojon al
tribunalo kaj proceso, ech se teorie eblas. Kaj ja estus facile
konverti... nu, oni ech ne devus konverti la HTML-tekstojn, sed povus
rekte uzi ilin en TTT-paghoj, eble post ol fari iom da dezirataj au
bezonataj shanghoj.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} <sd...@faith.cs.hku.hk> wrote:

> Sed gxi estas ridinda. Cxu vi kredas, ke "one size fits all"? Mi
> tute ne.

Vi kredu kion vi volas. Unu sistemo ja plene adekvatas por ordinaraj
oficejaj kaj eldonaj laboroj, kaj la konveno estas evidenta.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> wrote:

> Se oni volas kunlabori kun diversaj homoj en la mondo, estas
> utile havi ekzempleron de ^ciu speco.

Utile, eble. Pageble, ne - krom se oni faras politikon el uzado de
shtelataj programoj.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> La unua klariginda demando estas,
> kiugrade la estraro de UEA spegulas la Esperantistaron mem.

Se tiu estas efektive la unua, la dua estus: kiel oni povas atendi ke la
Estraro ion signifan faru dum siaj tiom maloftaj kaj mallongaj kunsidoj?

Roy

Manuel M Campagna

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} (sd...@faith.cs.hku.hk) writes:
>>>>>> "Manuel" == Manuel M Campagna <ah...@FreeNet.Carleton.CA> writes:
> Manuel> PC - "La avantagxo de funkciiga programo Oz 98 estas ties intuiciivo."
> Manuel> Lernanto/klientino - "Nu. Kiel mi eliras el la programo ?"
> Manuel> PC - "Unue... klaku [muse] al la [surekrana] Start-butono."
> Manuel> L/k - "Mi kliku al Starto por fini, cxu ? Jesum -- jen intuiciivo."
> Variajxoj de la lasta dirajxo:
> L/k - "Mi jam klikis [fingro-sur-ekrane] la butono antaux minutoj,
> sed gxi neniom respondas."
> L/k - "Kiel oni duoblklikas? Kio estas tio?"
> L/k - "Jes, kiel intuiciivo! La koloro de la cxielo jenigxas tiel ofte. Mi
> amas la cxielon. [ La famega "blue ekrano de morto" ]"
> L/k - "Kial la dosiero restas je la originloko, malantaux mi gxin translokigas
> al la maldurdiskon?

Evidente vi ne komprenis. Mi suspektas, ke vi ne suficxe konas la usonan
kulturon por kompreni.

Simon Payne

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

En artikolo <6l6tns$aat$1...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:

> |> Prefere oni havu nur
> |> unu operaciumon en la domo.
>

> Se oni volas kunlabori kun diversaj homoj en la mondo, estas
> utile havi ekzempleron de ^ciu speco.

Ne. CO ne estas programadejo, kiu devas esplori cimojn aý problemojn sur
diversaj operaciumoj.

Temas pri produktejo de Esperantaj revuoj kaj libroj, pri arśivejo, pri
korespondejo, pri kontadejo, pri administrejo, pri novaźagentejo, pri
informejo kaj eble estonte pri TTT-ejo.

Por tio uzi plurajn forte diverřantajn operaciumojn estus nur malefike.

Estas sufiće da datuminterţanřaj normoj, konvenantaj por la komunikado
kun la ekstera mondo. Oni ne por tio aćetu ćies operaciumon.

Aldone la merkata situacio donas klaran indikon, kion fari, kaj la
Unikodan situacion same donas klaran indikon, kion fari.

Simon Payne

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

En artikolo <19980605005...@21-pstn.rott erdam.luna.net> skribis

10027...@compuserve.com (Roy McCoy) jene:

> Se tiu estas efektive la unua, la dua estus: kiel oni povas atendi ke

> la Estraro ion signifan faru dum siaj tiom maloftaj kaj mallongaj
> kunsidoj?

Evidente jen plene nefunkcipova organiza formo. Aliflanke, tio, kion la
estraro decidas, estas por CO leřo, ću ne?

Mi vetas, ke malgranda kvinhoma firmaeto povus atingi ege pli ol la tuta
UEA-a organizaĽo kun siaj dekoj da komitatanoj, titoloj kaj ţajnpostenoj
kaj siaj aligitaj membraroj. Oni simple bezonus řian buřeton.

Jesuo de las Heras

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

On 4 Jun 98 05:24:48 GMT, pro...@t-online.de (Simon Payne) wrote:

>Nu, mi ne volas speciale riproći al la CO-anoj nian malsukceson, sed

>aliflanke UEA tre rilatas al ři. La unua klariginda demando estas,


>kiugrade la estraro de UEA spegulas la Esperantistaron mem.

Se UEA estas demokrata asocio, kion ajn petas ueanoj?

Aliflanke, ne tuta la esperantistaro apartenas al UEA, kvankam
ři estas la plej granda Esperanto asocio.

Wolfram Diestel

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Simon Payne opiniis:

> Aparte de tio mi ne ekkonas, kiel Linukso povos řisatingi la komforton
> de Vindozo, ćar Vindozo ja senćese evoluas.

Nu komforton ghi momente atingas per la KDE-projekto. (pri kies
esperantigi momente cetere ne estas granda intereso ;-)

Same antau kelkaj jaroj iu povus diri: mi ne ekkonas, kiel Vindozo povos
ghisatingi la komforton de Makintosho, char chi lasta ja senchese
evoluas <r>

Foje, forta entuziasmo atingas pli ol "much money".

Volframo.

Wolfram Diestel

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Roy McCoy wrote:

> << La kopirajton pri la enhavo havas SAT, tio ankau signifas, ke ghi
> aperos sur kompaktdisko, sed ne en la reto. >>
>
> Ke ghi aperos nur tie *oficiale*, sed se la teksto estas prenebla de la
> kompaktdisko, mi plene atendus ke ghi poste estos en la reto - denove,
> eble en diversaj versioj.

SAT konsentis pri la de mi proponita projekto elektronikigi PIVon nur sub
la kondicho, ke ghia kopirajto pri la enhavo estos respektata kaj ke la
enhavo
ne aperu en Interreto.

Se vi supozas, ke iu Esperantisto malrespektos tiun kopirajton, mi povus
fini la projekton hodiau...

> Mi dubas pri tiuj chi kontraurimedoj. Minaco je jura atako estus pura
> blufo, char neniu efektive irus la tutan multekostegan vojon al
> tribunalo kaj proceso, ech se teorie eblas. Kaj ja estus facile
> konverti...

Mi esperas, ke Esperantistoj respektos la kopirajton, alikaze ili ne

valorus, ke oni oferas sian libertempon por tiaj projektoj. Ankau

ekzistas aliaj rimedoj por puni ol laulegha jura proceso.

Oni povas ekzemple peti la retprovizanton de tiu homo, ke li

forigu la piratan kopion kaj malpermesu al sia kliento pluan

uzon - oni povas starti kampanjon kontrau tia homo, sendi multege

da protestmesaghoj tiel, ke malfacilos por li future uzi la

reton ...

Optimisme tamen,

Volframo.

Yves Bellefeuille

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Wolfram Diestel <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de> skribis:

> Se vi supozas, ke iu Esperantisto malrespektos tiun kopirajton, mi povus
> fini la projekton hodiau...

Se vi disponigas PIV sur CD-ROM-disko, ghi certe iam aperos en la reto.

Chu pro tio vi finu la projekton hierau, tion decidu vi... Chiuokaze, vi
ne povas promesi al SAT pri tio, kion faros aliaj homoj.

Yves

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

Manuel M Campagna

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

Wolfram Diestel (die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de) writes:
> Simon Payne opiniis:
>> Aparte de tio mi ne ekkonas, kiel Linukso povos řisatingi la komforton
>> de Vindozo, ćar Vindozo ja senćese evoluas.
> Nu komforton ghi momente atingas per la KDE-projekto. (pri kies
> esperantigi momente cetere ne estas granda intereso ;-)
> Same antau kelkaj jaroj iu povus diri: mi ne ekkonas, kiel Vindozo povos
> ghisatingi la komforton de Makintosho, char chi lasta ja senchese
> evoluas <r>

Efektive. Cxu Simcxjo scias, ke Makintosho jam ne plu estas je "System 7"
sed "OS/8 Copeland" kaj baldavx surmerkatigos "Rhapsody", kiu estos ne
malpli ol komprevolucio en si mem. Kiam Aplo surmerkatigontis
"RISC"-teknologion, gxi bezonis iom da mono, do gxi vendis parton de sia
RISC-sperton al la malfideluloj, kiuj provis krei sian version, "Pentium".
Nu mi avxdis de uzantoj, ke Pentiumo ne fidindas... Mi neniam avxdis, ke
RISC-uzantoj plendas pri gxi. Kiam tiu fama pakto okazis, kompvendisto
(kiu tiam vendis IBM-on, Makintosxon kaj Amigon) diris al mi : "Jam temp'
estis, ke Aplo instruu IBM-on, kiel oni faras kompojn..."

> Foje, forta entuziasmo atingas pli ol "much money".

Ni komparu Esperanton kun la iala ! Rimarku, ke ankavx la valoro de la
produkto rolas en la afero. Pro tio mi estas Esperantisto, makintosxisto
kaj vegetalano. :-)

Yves Bellefeuille

unread,
Jun 5, 1998, 3:00:00 AM6/5/98
to

ah...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) skribis:

> Kiam Aplo surmerkatigontis "RISC"-teknologion, gxi bezonis iom da mono,
> do gxi vendis parton de sia RISC-sperton al la malfideluloj, kiuj provis
> krei sian version, "Pentium". Nu mi avxdis de uzantoj, ke Pentiumo ne
> fidindas...

Se vi iam ekscios kion signifas "RISC" kaj "CISC", vi eble ankau ekscios
kial Pentium ne estas "RISC".

Vi eble ech ekscios kial "RISC" ne signifas "Power PC", kaj kial
"Power PC" ne apartenas al Apple. Sed tion mi vere ne atendas...

Yves

I never found anyone to share a commune with me.
- Manuel Campagna

Simon Payne

unread,
Jun 6, 1998, 3:00:00 AM6/6/98
to

En artikolo <35783FEA...@rzaix340.rz.uni-l eipzig.de> skribis
Wolfram Diestel <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de> jene:

> Foje, forta entuziasmo atingas pli ol "much money".

La problemo estas la komplekso kaj amplekso de chio hodiaý. Unuopaj
personoj aý malgrandaj grupoj povas apenaý plu konkurenci kontraý la
gigantoj de tiu branćo.

Mi ćiam pretendis, ke skipo el 5 lertegaj programistoj povos atingi pli
ol iu 100-homa skipo el mezlertuloj. Sed intertempe ankaý mi devas
ekkoni, ke la 5-homskipa epoko estas simple pasinta. Oni ne plu batalas
kontraý 100 homoj, sed kontraý pluraj miloj. Aritmetike tio estus eble
farebla per 50-homa skipo, sed en la praktiko kun 50 homoj oni havas jam
ćiujn organizajn, estrajn, sikronigajn problemojn de la milhoma skipo.
Aparte de tio, tute ne eblas dungi 50 lertegajn programistojn.

Simon Payne

unread,
Jun 6, 1998, 3:00:00 AM6/6/98
to

En artikolo <6l9sjk$b...@freenet-news.carleton.ca > skribis
ah...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) jene:

> Nu mi avxdis de uzantoj, ke Pentiumo ne fidindas... Mi neniam avxdis,
> ke RISC-uzantoj plendas pri gxi.

La probablo, ke oni publike aýdas pri cimo de traktilo, estas evidente
rektrilata al la nombro da uzantoj.

Aparte de tio vi konfuzas la diversajn traktilajn teśnikojn.

Lee Sau Dan

unread,
Jun 6, 1998, 3:00:00 AM6/6/98
to

>>>>> "Yves" == Yves Bellefeuille <y...@storm.ca> writes:

Yves> Se vi iam ekscios kion signifas "RISC" kaj "CISC", vi eble
Yves> ankau ekscios kial Pentium ne estas "RISC".

Fakte, la distingo inter RISC kaj CISC estas malkarigxanta. Jen
Pentium Pro, kio havas la trajtojn kaj parte de RISC kaj parte de
CISC.

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jun 6, 1998, 3:00:00 AM6/6/98
to

|> > Se oni volas kunlabori kun diversaj homoj en la mondo, estas
|> > utile havi ekzempleron de ^ciu speco.
|>
|> Utile, eble. Pageble, ne - krom se oni faras politikon el uzado de
|> shtelataj programoj.

Oni ricevas programojn kun la malnovaj komputiloj. Mi ^jus ricevis
komputilon kontra^u dek pundoj. ^Gi jam enhavas Vindozon 95, sed
mi for^jetos tiun merdon, kompreneble.

Edmundo

Roy McCoy

unread,
Jun 6, 1998, 3:00:00 AM6/6/98
to

Simon Payne <pro...@t-online.de> wrote:

> Aldone la merkata situacio donas klaran indikon, kion fari, kaj la
> Unikodan situacion same donas klaran indikon, kion fari.

Dankon pro viaj komentoj. Mi jhus faris Infoseek-serchon por +Unicode
+Macintosh +Rhapsody, kaj estis nur ses trovitajhoj, kaj neniu el tiuj
enhavis ion kuraghigan. Mi ankoraufoje provos alimaniere, sed tio certe
ne estas bona signo.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 6, 1998, 3:00:00 AM6/6/98
to

Wolfram Diestel <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de> wrote:

<< SAT konsentis pri la de mi proponita projekto elektronikigi PIVon nur
sub la kondicho, ke ghia kopirajto pri la enhavo estos respektata kaj ke
la enhavo ne aperu en Interreto.

Se vi supozas, ke iu Esperantisto malrespektos tiun kopirajton, mi povus
fini la projekton hodiau... >>

Ne estas tiom simple. Unue, kiel Yves prave diris, vi neniel povas
provizi SAT per garantio pri la agoj de aliaj homoj ol vi. Sed plie, la
kopirajta demando ne estas klare neta en la kazo de vortaroj. Almenau en
Usono, oni sufiche libere *rajtas* fari amasajn elprenojn kaj adaptojn
el jamaj vortaroj kiam oni faras novan. Mi ne memoras precize kial estas
tiel, sed rilatas al tio ke tiel oni chiam prilaboras novan vortaron.
Do, iu kredeble povus preni la tutan PIV, fari modifojn kaj aldonojn,
eldoni la rezulton, kaj resti libera je ajna jura atako. Povus esti ke
chiuj koncernaj retprovizantoj agus lau la deziro de SAT, sed povus
ankau esti ke ne.

Roy

Simon Payne

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

En artikolo <6lc0qc$sh4$1...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:

> Oni ricevas programojn kun la malnovaj komputiloj. Mi ^jus ricevis


> komputilon kontra^u dek pundoj. ^Gi jam enhavas Vindozon 95, sed
> mi for^jetos tiun merdon, kompreneble.

Bedaýrinde, nun vi ne plu havas komputilon! Do por kio vi pagis la dek
pundojn? Æu nur por Vindozo?

sebastian hartwig

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

On 7 Jun 1998, Simon Payne wrote:

> En artikolo <6lc0qc$sh4$1...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
> et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:
>
> > Oni ricevas programojn kun la malnovaj komputiloj. Mi ^jus ricevis
> > komputilon kontra^u dek pundoj. ^Gi jam enhavas Vindozon 95, sed
> > mi for^jetos tiun merdon, kompreneble.
>
> Bedaýrinde, nun vi ne plu havas komputilon! Do por kio vi pagis la dek
> pundojn? Æu nur por Vindozo?

saluton.

eble vi konsideras amuzaj viajn kverelojn pri la valoro de
mikrosoftajhoj. almenau mi, audinte la tutsamajn argumentetoj nun la
mil-kaj-unuan fojon, ne samopinias.

chu vi ne simpli povas lasi tion?

sebastiano

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

|> >=20

|> > > Oni ricevas programojn kun la malnovaj komputiloj. Mi ^jus ricevis
|> > > komputilon kontra^u dek pundoj. ^Gi jam enhavas Vindozon 95, sed
|> > > mi for^jetos tiun merdon, kompreneble.
|> >=20
|> > Beda=FDrinde, nun vi ne plu havas komputilon! Do por kio vi pagis la dek
|> > pundojn? =C6u nur por Vindozo?
|>
|> saluton.
|>
|> eble vi konsideras amuzaj viajn kverelojn pri la valoro de=20
|> mikrosoftajhoj. almenau mi, audinte la tutsamajn argumentetoj nun la=20
|> mil-kaj-unuan fojon, ne samopinias.

Kiujn argumentojn? Kie?

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

|> > Se vi supozas, ke iu Esperantisto malrespektos tiun kopirajton, mi povus
|> > fini la projekton hodiau...
|>
|> Se vi disponigas PIV sur CD-ROM-disko, ghi certe iam aperos en la reto.

Se PIV estus dum kelkaj semajnoj en ne tre bone konata TTT-ejo, tio
apena^u influus vendojn de la KD. Nur se la KD estus ege multekosta,
kaj la TTT-ejo estus konstanta kaj donus pli bonajn ser^cilojn,
tiam uzantoj eble preferus la kontra^ule^gan TTT-eldonon ...

Cetere, amaso da komercaj vortaroj kaj enciklopedioj estas vendataj
sur KD. Montru al mi la samajn vortarojn en TTT, mi petas.

Edmundo

Simon Payne

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

En artikolo <6ldvto$pf6$3...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:

> |> eble vi konsideras amuzaj viajn kverelojn pri la valoro de=20


> |> mikrosoftajhoj. almenau mi, audinte la tutsamajn argumentetoj nun
> la=20 |> mil-kaj-unuan fojon, ne samopinias.
>
> Kiujn argumentojn? Kie?

.. kaj eæ pli malbone. Vi merdumas kaj min oni batas!

sebastian hartwig

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

On 7 Jun 1998, Edmund Grimley-Evans wrote:

> Kiujn argumentojn? Kie?

mi intencis esti ghentila pli ol verama.

sebastiano

Yves Bellefeuille

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) skribis:

> Cetere, amaso da komercaj vortaroj kaj enciklopedioj estas vendataj
> sur KD. Montru al mi la samajn vortarojn en TTT, mi petas.

Mi respondis al vi per privata mesagho. Espereble, la kauzo por tio
estas evidenta.

Yves

Wolfram Diestel

unread,
Jun 7, 1998, 3:00:00 AM6/7/98
to

Simon Payne wrote:

> > Foje, forta entuziasmo atingas pli ol "much money".
>
> La problemo estas la komplekso kaj amplekso de chio hodiaý. Unuopaj
> personoj aý malgrandaj grupoj povas apenaý plu konkurenci kontraý la
> gigantoj de tiu branćo.

Cxu la miloj da programistoj, kiuj laboras pri liberaj programoj estas
"unuopuloj"?
Cxu Netscape publikigus la kodon de sia TTTlegilo, se gxi ne esperus pri
avantagxo? La avatagxo estas, ke miloj da homoj tiel povas kontroli la
kodon,
trovi erarojn kaj proponi korektojn.
Kompare kun la unuopuloj, kiuj en la grandaj firmaoj zorgas pri la testado
kaj
forigado de eraroj, tio estas granda avantagxo. Kial Linukso ekzemple
ekzistas
por pli da komputilaj sistemoj ol Vindozo - certe ne pro manko da
programistoj.

Kio mankas al sistemo kiel Linukso certe ne estas suficxe da lertaj
programistoj, nek
testantoj. Sola afero, kiu mankas, estas homoj, kiuj kunordigas cxion, por
ke gxi
farigxu iom pli kohera.

Volframo.

--

Roy McCoy

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

Yves Bellefeuille <y...@storm.ca> wrote:

> Mi respondis al vi per privata mesagho. Espereble, la kauzo por tio
> estas evidenta.

Kial private? Kiu estas la evidenta kauzo?

Roy

Michael P. Urban

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

Your message dated: Sat, 06 Jun 1998 22:08:43 BST

"Rhapsody" ne estas oficiala nomo. Sed serchu por la vorton "ATSUI".

Legu, ekzemple,
http://www-c.developer.com/calendar/minisites/wwdc98/105futureoftext/index.htm


Franck Arnaud

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

Wolfram Diestel:

> SAT konsentis pri la de mi proponita projekto elektronikigi PIVon
> nur sub la kondicho, ke ghia kopirajto pri la enhavo estos
> respektata kaj ke la enhavo ne aperu en Interreto.

kial SAT kopirajtas PIV-on fakte? cxu gxi estas kapitalista firmao kiu
volas fari grandan profiton? laux mi tre helpus al esperanto, se oni
disdonus PIVon kiel senkosta produkto (eble kun kopirajto same kiel GNU
aux aliaj liberaj programoj) tiel ke cxiu povas kunlabori, presi lokajn
malmultekostajn eldonojn, aperigi elektronikajn versiojn por komputiloj
diversaj, ktp.

kio estas la pravigo por vendi PIVon pli ol je la prezo de presado? laux
mia kompreno, tiuj kiuj laboras pri la enhavo de PIV estas nepagitaj
volontuloj, kial de ilia laboro profitus privata (profitocela?)
organizajxo kiel SAT anstataux la esperantistaro gxenerale?

per oficiala senkosta disdono cetere, estus konata fonto de la oficiala
PIV tra kiu helpoj kaj kontribuoj povus funkcii en ordigita maniero.

plie aspektas al mi, ke kopirajti (kun monaj limoj) PIV-on estas
almenaux kontraux la celoj, se ne la vortoj mem, de la statusoj de SAT.

--
franck...@tcam.stratus.com

Wolfram Diestel

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

Franck Arnaud wrote:

> kio estas la pravigo por vendi PIVon pli ol je la prezo de presado? laux
> mia kompreno, tiuj kiuj laboras pri la enhavo de PIV estas nepagitaj
> volontuloj, kial de ilia laboro profitus privata (profitocela?)
> organizajxo kiel SAT anstataux la esperantistaro gxenerale?
>
> per oficiala senkosta disdono cetere, estus konata fonto de la oficiala
> PIV tra kiu helpoj kaj kontribuoj povus funkcii en ordigita maniero.
>
> plie aspektas al mi, ke kopirajti (kun monaj limoj) PIV-on estas
> almenaux kontraux la celoj, se ne la vortoj mem, de la statusoj de SAT.

Mhm, demandu tion al SAT. Ankau mi pensas, ke estus avantaghe havi
iun publikan Esperanto-vortaron similan al PIV.

Edmundo jam havas kelkajn ideojn, kiel konkordanci esperantajn tekstojn
por ricevi ech pli taugajn ekzemplofarzojn kun veraj (t.e. retroveblaj)
fontindikoj.

Fakte mankas nur homo(j), kiu(j) sentas sin respondeca(j) organizi tian
laboron. Eble tio estas la avantagho de la SATa kopirajto - SAT
sentas sin respondeca pri flegado de la vortaro.

Roy McCoy

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

Franck Arnaud <franck...@tcam.stratus.com> wrote:

> plie aspektas al mi, ke kopirajti (kun monaj limoj) PIV-on estas
> almenaux kontraux la celoj, se ne la vortoj mem, de la statusoj de SAT.

Iu iam komentis en la CO de UEA ke SAT dependas de la vendado de PIV por
pluvivi, kaj mi neniam multe dubis pri tio. Mia sinteno chiam estis ke
se ghi ja devas dependi de la vendado de unu libro, ghi shajnas esti iel
perdinta sian ekzistokialon. Se la situacio estas efektive tia, SAT pli
estas eta libroeldonejo ol internacia organizajho. Mi shatas SAT kaj iam
estis membro, sed tamen shajnas tiel al mi.

Pri la elektronikigo de PIV, mi pensis en la lastaj unu-du tagoj ke la
minaco de kontraukopirajta umado kushas pli en plibonigemo ol en
profitemo. Lau pli-malpli chies konsento, PIV estas bona kandidato por
plibonigo. Do, mi facile imagas ke iuj ekentreprenus tian plibonigon se
ekzistus la eblo konvene kapti la tutan ghisnunan version, kaj - denove
- povus baldau ekzisti konkurencaj versioj, iuj eventuale sufiche
shanghitaj por eskapi la kopirajtan demandon.

Roy

Roy McCoy

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

Michael P. Urban <Michael...@jpl.nasa.gov> wrote:

> Sed serchu por la vorton "ATSUI".

Kiel mi povus esti ne vidinta (au rimarkinta?) tion? Mi tamen laue
reprovos, tuj...

Precize UNU pagho per +ATSUI +Unicode. Temas pri sesio che konferenco
por farantoj de Mac-programoj.

*******

"The Future of Text on Mac OS

Apple's text drawing technology for the future,
Apple Type Services for Unicode Imaging
(ATSUI), is a complete Unicode drawing
solution. Learn how this API supports virtually
all the world's languages as well as advanced
typographic, line layout, and international
features. This is a cornerstone Mac OS
technology!"

*******

Nu, dankon, kvankam precize tiaj estis chiuj aliaj samtemaj informoj:
promeso ke Apple ja brilege faros pri la afero, sed neniu spurebla
detalo.

Kaj eternan malbenon al vi pro via popularigo de tiuj achegaj x-oj!

Roy

Jens Stengaard Larsen

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

Willerahmen Göttlichstern hat geäussert:

> Cxu la miloj da programistoj, kiuj laboras pri liberaj programoj estas
> "unuopuloj"?

Jes, dum ili ne estas gravedaj, almenaux...

--
Jens S. Larsen * <"http://dorit.ihi.ku.dk/~steng/index">

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jun 8, 1998, 3:00:00 AM6/8/98
to

|> Pri la elektronikigo de PIV, mi pensis en la lastaj unu-du tagoj ke la
|> minaco de kontraukopirajta umado kushas pli en plibonigemo ol en
|> profitemo. Lau pli-malpli chies konsento, PIV estas bona kandidato por
|> plibonigo. Do, mi facile imagas ke iuj ekentreprenus tian plibonigon se
|> ekzistus la eblo konvene kapti la tutan ghisnunan version, kaj - denove
|> - povus baldau ekzisti konkurencaj versioj, iuj eventuale sufiche
|> shanghitaj por eskapi la kopirajtan demandon.

Tio estas sensenca^jo ne rebatinda. Mi tamen atentigas pri tio,
^car eble ekzistas homoj tiom naivaj, ke ili kredas tion, kion
ili legas en SCE ...

Simon Payne

unread,
Jun 9, 1998, 3:00:00 AM6/9/98
to

En artikolo <357ADE3A...@rzaix340.rz.uni-l eipzig.de> skribis
Wolfram Diestel <die...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de> jene:

> Sola afero, kiu mankas, estas homoj, kiuj kunordigas cxion, por


> ke gxi
> farigxu iom pli kohera.

Mi kredas, ke jen la vere esenca problemo.

Aldone la argumento pri plurhoma testado ne tiom trafas. Ankaý en la
Vindoza mondo estas plurmilhomaj betaj testoj tre popularoj. Cetere, laý
la plej aktuala evoluo hodiaý oni nomas betan version ne plu "beta", sed
"porvenda".

Kaj Netskapo liberigis siajn fontaĽojn ne por apogi la ideojn de la
nekomercemularo, sed kiel plej lastan klopodon rezisti kontraý la
mortiga merkata premo de Mikrosofto. Tio estas laý mi pli ploriga ol
řojiga.

Simon Payne

unread,
Jun 9, 1998, 3:00:00 AM6/9/98
to

En artikolo <357BFBC3...@tcam.stratus.com> skribis Franck Arnaud
<franck...@tcam.stratus.com> jene:

> kio estas la pravigo por vendi PIVon pli ol je la prezo de presado?

Ćiuj E-organizaĽoj volas gajni monon, jen la problemo.

Evidente, oni povas longe diskuti, ću jen bona celo aý ne.

Franck Arnaud

unread,
Jun 9, 1998, 3:00:00 AM6/9/98
to

Simon Payne wrote:

> Ćiuj E-organizaĽoj volas gajni monon, jen la problemo.

mi komprenus tion se temus pri komerca entrepreno. SAT principe ne estas
profitodona organizajxo, kaj oni fundis gxin por pli altaj celoj ol
ricxigxi. SAT kiel komerca organizajxo ne havas signifon laux mi, kaj se
ili vere tiel trompas sian oficialan celon, estas grava problemo.

--
franck...@tcam.stratus.com

Wolfram Diestel

unread,
Jun 9, 1998, 3:00:00 AM6/9/98
to

Jens Stengaard Larsen filosofis:

> Jes, dum ili ne estas gravedaj, almenaux...

Brile :-)

Tamen dependas de la vidpunkto. Chu ne homo estas koloniego de

tre bone organizitaj unucheluloj?

Lupkorvo Lalok'

Jose' Pinto de Sousa

unread,
Jun 9, 1998, 3:00:00 AM6/9/98
to

Simon Payne wrote in message ...


>En artikolo <357BFBC3...@tcam.stratus.com> skribis Franck Arnaud
><franck...@tcam.stratus.com> jene:
>
>> kio estas la pravigo por vendi PIVon pli ol je la prezo de presado?
>

>Ćiuj E-organizaĽoj volas gajni monon, jen la problemo.
>

>Evidente, oni povas longe diskuti, ću jen bona celo aý ne.
>
>Simono
>

Kompreneble, ćiuj Esperanto-organizaĽoj volas gajni monon,
ću ne vi, Simono? Kial vi ne disdonas Ćapelilon senpage, kiel
faras la aýtoroj de Supersigno? Kial la partopreno en UK-oj
kaj similaj ne estas senpaga?

Ću vi kredas, ke oni povas financi la agadon por Esperanto
sen mono, aý nur perdante monon? Vi petolas! Des pli, ke vi
tre bone scias, kion tio signifas.


José Pinto de Sousa
Bruselo - Belgio
Retadreso: japs...@agoranet.be


Jose' Pinto de Sousa

unread,
Jun 9, 1998, 3:00:00 AM6/9/98
to

Franck Arnaud skribis en mesařo <357CFF7D...@tcam.stratus.com>...


>Simon Payne wrote:
>
>> Ćiuj E-organizaĽoj volas gajni monon, jen la problemo.
>

>mi komprenus tion se temus pri komerca entrepreno. SAT principe ne estas
>profitodona organizajxo, kaj oni fundis gxin por pli altaj celoj ol
>ricxigxi. SAT kiel komerca organizajxo ne havas signifon laux mi, kaj se
>ili vere tiel trompas sian oficialan celon, estas grava problemo.
>

Kompreneble SAT volas gajni monon per la eldono de PIV, sed tio
ne signifas ke ři estas profitcela organizaĽo. La monon, kiun ři eble
gajnos, ne estos distribuata al la membroj: ři estos utiligata alimaniere.
Rićiři?! Komerca organizaĽo?! Ću viaj asertoj estas spritaĽo aý
stultaĽo? Ćiukaze, ili demonstras, ke vi nenion komprenas pri
financado de agadoj.

Ću vi vere ne komprenas, ke por ellabori, eldoni kaj eć vendi
PIV ři devas _investi_ multe da mono, kiun ři nur post multaj
jaroj (eble) rehavos?

Roy McCoy

unread,
Jun 10, 1998, 3:00:00 AM6/10/98
to

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> wrote:

Tamen rebatu, mi petas.

1) La minaco de kontraukopirajta umado kushas pli en plibonigemo ol en
profitemo.

Eble mi devus esti dirinta, "povas kushi". Mi precipe celis dividi
jhusan penson, ne proklami ion.

2) Lau pli-malpli chies konsento, PIV estas bona kandidato por
plibonigo.

Mi diros tion denove nun. Pri la grado de plibonigo sendube ekzistas
plej variaj opinioj, sed preskau chiuj en mia sperto havas fortajn
kritikojn pri PIV.

Chu tro da laboro? Ke neniu individuo au grupeto entreprenus
senautoritatan revizion? Tio povas esti. Sed bv. diri, dankon.

Roy

Simon Payne

unread,
Jun 10, 1998, 3:00:00 AM6/10/98
to

En artikolo <6lk8ts$m...@mail.agoranet.be> skribis "Jose' Pinto de
Sousa" <Jose...@compuserve.com> jene:

> Kompreneble, ćiuj Esperanto-organizaĽoj volas gajni monon,
> ću ne vi, Simono? Kial vi ne disdonas Ćapelilon senpage, kiel
> faras la aýtoroj de Supersigno? Kial la partopreno en UK-oj
> kaj similaj ne estas senpaga?

Nu, kiel firmao mi tute ne devas defendi iun mongajnemon, ćar firmao
kiel integra parto de la kapitalisma sociordo laýdifine profitu. Ke mia
firmao okaze de Ćapelilo konsiderinde malprofitis estas alia afero.



> Ću vi kredas, ke oni povas financi la agadon por Esperanto
> sen mono, aý nur perdante monon? Vi petolas! Des pli, ke vi
> tre bone scias, kion tio signifas.

Al mi vi ne devas klarigi tion. Prefere direktu viajn vortojn al Franko.

Memkompreneble sen mono oni ne povas fari multon. Tamen. Se la tuta mono
uziřas por financi la salajrojn kaj vojařojn de diversaj funckiuloj, oni
rajtu demandi sin, ću la tuto vere helpas al Esperanto aý ne.

Pri SAT mi ne povas diri multon, sed la organizaĽon UEA mi observas jam
de kelkaj jaroj. Laý mia konvinko temas pri tipa tiel nomata "all input
no output system" - do pri ćioprena nenioredona sistemo. Se fakte řia
buřeto grandparte malaperas por salajroj kaj la salajritoj ne videble
helpas nian aferon, oni povas argumenti, ke ćiuj řiaj streboj akiri
monon celas nur plenigi la poţojn de la propraj funkciuloj.

Por mia firmao tio estus tute honora celo. Sed ću por E-organizaĽo?

Fakte la monstrebemo de UEA estas jam tre řena barilo al Esperanto.
Ekzemple la postulataj kotizoj por starigi mizeran tablon ie će UKo
estas tiom altaj, ke eć el industria lando apenaý iu inklinas ćeloke
elmontri produkton okaze de kongreso. Do la kotizpolitiko de UEA rekte
damařas nian evoluon. Mi mem malkovris tion antaý du jaroj. Interalie
ankaý Eventoj amare plendas pri řuste la sama problemo.

Ke oni postulas tiajn prezojn ne miru, ćar Ukoj estas granda enspezero
en la buřeto. La plej granda elspezero estas la salajroj.

Iom kontraý tiuj eldiroj staras la senćesaj eldiroj de kelkaj CO-anoj,
ke ili estas plene superţarřitaj kaj ke oni tute urře bezonas pli da
personaro.

Mia impreso estas, ke eble du homoj el la tuto laboregas kaj ke la
cetero tre lerte scias inerte ripozi surpostaĽe. Alia frakcio senefike
kaj sensence privojařas la mondon por lasi sin foti apud ćiuspecaj
eminentuloj el politiko kaj kulturo. Fakte se iu ajn nur mencias la
aferon kaýzontan laboron, oni tuj rabatas, ke řuste pri tiu respondecas
ekskude la landaj organizaĽoj.

Franck Arnaud

unread,
Jun 10, 1998, 3:00:00 AM6/10/98
to

Jose' Pinto de Sousa:

> Kompreneble SAT volas gajni monon per la eldono de PIV, sed tio
> ne signifas ke ři estas profitcela organizaĽo. La monon, kiun ři eble
> gajnos, ne estos distribuata al la membroj: ři estos utiligata
> alimaniere.

kial ne uzi gxin por malalti la prezon de PIV? malmultekosta vortaro
estas unu el la plej efika maniero elspezi monon boncele. per sia preza
politiko, SAT malpermesas al laboristoj kaj proletoj havi vortaron (nur
ricxeguloj povas acxeti PIV nuntempe), kaj bremsas la disvastigon de
esperanto.

cetere, ecx se gxi volas fari profiton, gxi eble faris profiton pli
grandan per pli reala prezo (vi plej profitas se vi vendas 5000 je 20
kun kosto de 10 ol se vi vendas 100 je 60 je kosto de 30).

> Ću vi vere ne komprenas, ke por ellabori, eldoni kaj eć vendi
> PIV ři devas _investi_ multe da mono, kiun ři nur post multaj
> jaroj (eble) rehavos?

ne, mi ne komprenas. laux mia kompreno, la redaktado de la _enhavo_
faras nepagituloj (korektu min se mi eraras).

la kompostadon, oni nunepoke povas fari senkoste cxar temas pri suficxe
auxtomatebla proceso (mi ne scias kiom for Wolfram estas de bona
prezentado per Jade, sed se mi certas ke se ne li sole, teamo de
volontuloj povus produkti tauxgan rezulton per ia SGML iloj). per la
reto oni povas antaux disdoni la reviziadon (kaj enhave kaj aspekte).

la _tutsolaj_ kostoj estas (1) presi gxin el la postskripta dosiero kaj
(2) disdoni gxin. la disdonon ekzistantaj libroservoj povas fari efike
kontraux kelkaj euxroj poe.

do la sola kosto al SAT estas (aux estu) presado. mi ne kredas ke tiu
kostas pli ol 15 euxroj poe, ecx se oni presas nur 1000 (facile kaj
rapide vendeblaj) cxe tre multekosta presejo.

--
franck...@tcam.stratus.com

Jens Stengaard Larsen

unread,
Jun 10, 1998, 3:00:00 AM6/10/98
to

Wolfram Diestel fragis:

> Jens Stengaard Larsen filosofis:

Ne, mi ne donis sofon al mia filo. Fakte mi ecx ne
havas filon, nek filinon. :-P



> > Jes, dum ili ne estas gravedaj, almenaux...
>
> Brile :-)
>
> Tamen dependas de la vidpunkto. Chu ne homo estas koloniego de
> tre bone organizitaj unucheluloj?

Mi ne scias. Kia estas la sindikatan-procento cxe
unucxeluloj?

Jens Stengaard Larsen

unread,
Jun 10, 1998, 3:00:00 AM6/10/98
to

Roy McCoy wrote:

> 2) Lau pli-malpli chies konsento, PIV estas bona kandidato por
> plibonigo.

Vortaro cxiam estas bonega kandidato por plibonigo, cxar ecx la
plej bona ne povas esti absolute preciza. Surpaperigita
vortaro estas esence same neperfektigebla kiel la vortaro
en la cerbo de homo.

Roy McCoy

unread,
Jun 10, 1998, 3:00:00 AM6/10/98
to

Jens Stengaard Larsen <je...@cphling.dk> wrote:

<< Vortaro cxiam estas bonega kandidato por plibonigo, cxar ecx la plej
bona ne povas esti absolute preciza. Surpaperigita vortaro estas esence
same neperfektigebla kiel la vortaro en la cerbo de homo. >>

Mi konsentas, kaj ne celis kritikon kiam mi asertis ke diversaj homoj
eble propramane modifus ghin se ili havus la shancon. Mi tamen ja havas
miajn proprajn kritikojn pri PIV, same kiel (denove) preskau chiuj aliaj
kiuj konas ghin.

Roy

Jose' Pinto de Sousa

unread,
Jun 10, 1998, 3:00:00 AM6/10/98
to

En artikolo <m0yjeBi...@fwd07.btx.dtag.de> skribis Pejno
Simono <pro...@t-online.de>:

>Pri SAT mi ne povas diri multon, sed la organizaĽon UEA mi
>observas jam de kelkaj jaroj. Laý mia konvinko temas pri
>tipa tiel nomata "all input no output system" - do pri
>ćioprena nenioredona sistemo. Se fakte řia buřeto grandparte
>malaperas por salajroj kaj la salajritoj ne videble helpas
>nian aferon, oni povas argumenti, ke ćiuj řiaj streboj akiri
>monon celas nur plenigi la poţojn de la propraj funkciuloj.

Mi kelkfoje legis viajn kritikojn pri UEA kaj mi ofte konsentas
kun vi. Tamen mi tute ne konsentas pri tiu ći lasta argumento.
Certe la agado de UEA povas kaj devas pliboniři, sed oni ne
rajtas sugesti "ke ćiuj řiaj streboj akiri monon celas nur
plenigi la poţojn de la propraj funkciuloj". Tiu sugesto
estas senbaza kaj sekve maljusta.

>Iom kontraý tiuj eldiroj staras la senćesaj eldiroj de kelkaj
>CO-anoj, ke ili estas plene superţarřitaj kaj ke oni tute urře
>bezonas pli da personaro.
>
>Mia impreso estas, ke eble du homoj el la tuto laboregas kaj ke
>la cetero tre lerte scias inerte ripozi surpostaĽe.

Mi dubas pri tio, sed mi ne sufiće konas la UEA-funkciulojn
por paroli pri la afero; tamen mi ne dubas, ke pli da mono
kaj pli da funkciuloj permesos fari pli da laboro.

>Alia frakcio senefike kaj sensence privojařas la mondon por lasi sin
>foti apud ćiuspecaj eminentuloj el politiko kaj kulturo.

Ankaý tio estas necesa... Mi mem pagos la vojař- kaj restad-
kostojn de Osmo por ke li renkontu Bilgejc-on kaj lasu sin
foti apud li. Aý apud Jesuo (ne tiu de la Hederoj, sed el
Nazareto). Kia propagando por Esperanto!

Simon Payne

unread,
Jun 11, 1998, 3:00:00 AM6/11/98
to

En artikolo <6lmpdo$f...@mail.agoranet.be> skribis "Jose' Pinto de
Sousa" <Jose...@compuserve.com> jene:

>> Se fakte řia buřeto grandparte


>> malaperas por salajroj kaj la salajritoj ne videble helpas
>> nian aferon, oni povas argumenti, ke ćiuj řiaj streboj akiri
>> monon celas nur plenigi la poţojn de la propraj funkciuloj.
>
> Mi kelkfoje legis viajn kritikojn pri UEA kaj mi ofte konsentas
> kun vi. Tamen mi tute ne konsentas pri tiu ći lasta argumento.
> Certe la agado de UEA povas kaj devas pliboniři, sed oni ne
> rajtas sugesti "ke ćiuj řiaj streboj akiri monon celas nur
> plenigi la poţojn de la propraj funkciuloj". Tiu sugesto
> estas senbaza kaj sekve maljusta.

Mi petas atenti pri mia "se". Evidente mi mem konscias, ke la motivaro
de UEA enspezi monon estas pli kompleksa, kaj fakte mi volis reliefigi,
ke se ne estas sufiće da utila elmeto, oni tre facile atingos situacion,
en kiu tia riproćo aýdiřos. Pripensu, ke UEA ne liveras nur unu tiparon
por Esperanto.

>> Alia frakcio senefike kaj sensence privojařas la mondon por lasi sin
>> foti apud ćiuspecaj eminentuloj el politiko kaj kulturo.

> Ankaý tio estas necesa... Mi mem pagos la vojař- kaj restad-
> kostojn de Osmo por ke li renkontu Bilgejc-on kaj lasu sin
> foti apud li.

Kial? Mi ne ekkonas iun sencon en tio.

Ću eble ankaý sufićos fotigi sin en publika necesejo, kiun Vilćjo tute
hazarde unu fojon vizitis?

Roy McCoy

unread,
Jun 12, 1998, 3:00:00 AM6/12/98
to

Jose' Pinto de Sousa <Jose...@compuserve.com> wrote:

> Mi mem pagos la vojaų- kaj restad-


> kostojn de Osmo por ke li renkontu Bilgejc-on kaj lasu sin
> foti apud li.

Pagu mian vojaghon! Mi ne nur fotighos!

Antaudanke,

Roy

Martyn Ecott

unread,
Jun 12, 1998, 3:00:00 AM6/12/98
to

Franck Arnaud wrote:
>
> Jose' Pinto de Sousa:
>
> > Kompreneble SAT volas gajni monon per la eldono de PIV, sed tio
> > ne signifas ke ři estas profitcela organizaĽo. La monon, kiun ři eble
> > gajnos, ne estos distribuata al la membroj: ři estos utiligata
> > alimaniere.
>
> kial ne uzi gxin por malalti la prezon de PIV? malmultekosta vortaro
> estas unu el la plej efika maniero elspezi monon boncele. per sia preza
> politiko, SAT malpermesas al laboristoj kaj proletoj havi vortaron (nur
> ricxeguloj povas acxeti PIV nuntempe), kaj bremsas la disvastigon de
> esperanto.

Brave! Vi evidente estas bona socialisto.

>
> cetere, ecx se gxi volas fari profiton, gxi eble faris profiton pli
> grandan per pli reala prezo (vi plej profitas se vi vendas 5000 je 20
> kun kosto de 10 ol se vi vendas 100 je 60 je kosto de 30).

Brave! Vi evidente estas bona kapitalisto.


.... cxu vi estas cxino?

Franck Arnaud

unread,
Jun 12, 1998, 3:00:00 AM6/12/98
to

Martyn Ecott:

> Brave! Vi evidente estas bona socialisto.

> Brave! Vi evidente estas bona kapitalisto.

esti socialisto ne malebligas kompreni kapitalismon (aux inverse).
sxajnas, ke la gekamaradoj cxe SAT volas kapitalismumi sed ili faras
senkapable, mi klarigas afable kiel funkcias kapitalismo.

Jesuo de las Heras

unread,
Jun 12, 1998, 3:00:00 AM6/12/98
to

On Wed, 10 Jun 1998 22:14:54 +0200, "Jose' Pinto de Sousa"
<Jose...@compuserve.com> wrote:

>Ankaı tio estas necesa... Mi mem pagos la vojaø- kaj restad-


>kostojn de Osmo por ke li renkontu Bilgejc-on kaj lasu sin

>foti apud li. Aı apud Jesuo (ne tiu de la Hederoj, sed el


>Nazareto). Kia propagando por Esperanto!

Æu vi opinias, ke ÆIA propagando utilas por Esperanto? Antaı
sesdek jaroj oni povus konsideri, ke grandega propagando por Esperanto
povus esti lasi sin foti apud Adolfo Hitlero aı apud Stalin. Sed mi ne
estas por TIA Esperanto.

Aliflanke, oni POVAS lasi sin foto apud Jesuo de las Heras...,
sed æu oni povus foti sin apud la Nazareno? :-)))
Elkore,
Jesuo de las Heras, Mursjo.

Manuel M Campagna

unread,
Jun 13, 1998, 3:00:00 AM6/13/98
to

Jesuo de las Heras (je...@distrito.com) writes:
> Ću vi opinias, ke ĆIA propagando utilas por Esperanto?

Interesa demando...

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

It is loading more messages.
0 new messages