La nomo de Gonçalo Neves estas certe
konata inter la sciuloj de la esperanta
poezio. En 1999, che FEL aperis lia unua
persona poemaro titolita
"Simptomoj". Pli frue li prezentighis en
aliaj libroj kune kun tri hispanaj
autoroj (konsistigante la faman iberian
kvaropon), kaj en du antologioj. Ne necesas
chi tie priskribi chiujn movadajn meritojn
de Neves, char chi tio estas la recenzo pri la
libro mem, kaj krome la meritoj estas
listigitaj dorskovrile de la libro. Do, ni
transiru al la enhavo.
La libro estas stranga, samkiel strangas la
entuta kreado de Neves.
Homo, denaske kutimighinta legi rusan
poezion (tia do mi estas), estas instinkte
atendanta, ke la poemoj enhavos almenau
ritmon (ankau kutime rimojn, sed ne tiom
nepre). Ambau mankas en "Simptomoj",
kaj tio frapis min de la komenco. Por
pliklarigi la esencon de l' problemo, mi
foliumis kelkajn vortarojn, kaj jen kiom
paradoksa rezultighis la konkludo pri la
kreado de G. Neves. Do, lia kreado estas
poezio, sed la kreaderoj ne estas poemoj!
Lau la vortaro, poezio estas "speco de
arto, kies ilo kaj materialo estas vorto,
kaj kies esenco estas pensado per vortaj
specimenoj (dum kiam prozo estas pensado per
abstrakto, skemoj kaj formuloj)". Chi tio
tre taugas por "Simptomoj". Kaj jen kio
estas poemo: "Unuo de la ritme organizita
belarta parolo". Jen la kerno: ritme
organizita.
Sed ne eblas, certe, diri, ke ritmo entute
forestas. Neves havas sian ritmon, kaj oni
povas ech rimarki certan logikon en la
ritmo-ordo. Sed por tio necesas nemallonga
laboro, kion plejparto de legantoj apenau
deziros fari.
Por mi la pinto de senritmeco farighis
"Amoroj". La poemo, premiita en 1999 en
Belartaj konkursoj de UEA en la ghenro de
poemoj, estas efektive malpoemo, char estas
neniu aludo je ritmo kaj rimo. Tio estas
disliniigita novelo:
La latina lingvo havas inan sekson.
Shi estas patrineca, dorlotema kaj mamnutra.
Shi postlasis longan historion.
Shi amindumis kaj amoris pli abunde
ol iu ajn alia lingvo.
Do, la "Amoroj" etendighas je 5 (kvin!!)
paghoj, kaj ghi estas vere nefinlegebla.
Post la eklego oni pensas: "Ho, kiom
interesa temo!", sed jam meze oni vershajne
trafoliumas la reston, sen esperi finlegi.
Chi tie tempas diri ankau pri la enhavo de
la poemoj. Neniam eblas riprochi autoron,
ke leganto nenion komprenas. Eble, la
leganto estas stulta. Sed se jam pluraj
legantoj konfesis, ke apenau ion komprenas?
Por mi tio estus simptomo! La leksikono de
Neves estas richa (ne vane li ja estis
Akademiano!), li energie uzas siajn
lingvokonojn, kaj pro tio la ghenerala
lingvajho estas tre komplika. Do, por
meznivela leganto restas nur gvate gapi la
drolan miksajhon de raraj vortoj kaj lontana
senco:
Gagat' el kobro-haroj psilas forton
kiu tenas kaj kuraras
la muskolojn kie vadas
etaj feoj kun marteloj
spito-mokaj pri la lego
de duobla loza ceno. ("Gagata")
La temoj de poemoj de Neves, verkitaj en la
dua duono de 1990aj jaroj, en si mem estas
sufiche strangaj kaj malkutimaj. La jam
menciita "Amoroj" vere ravas per
originaleco de sia temo. Krome listigindas
"Pledo pri Adasismoj", "Nia Fundamento
senmaskigita", "Niaj chapeloj", ktp. Tio
tre kontrastas al la pli kompreneblaj poemoj
el la unua duono de 1990aj jaroj, kiam
Neves serchas inspiron en chirkaua medio,
ne ligante siajn perceptojn al nia movado:
"Tempesto", "Metropolo", "Kaukazo
via".
Al mi plachas veni regnojn de vulgaro,
metropoli tra spaliroj da betonoj kaj
cementoj, neniumi che anguloj de obskuro kaj
haladzo, spioni che sakstrato reziduojn de
sordido... ("Metropolo").
La autoritato de Neves kiel de
Esperanto-lingvisto estas senduba. Unu mia
konato, partopreninta dum la julia KEF en
Helsinki la disputon "Kio, diable, estas
poezio" gviditan de Neves, rakontis, ke la
disputo estis tre vigla kaj interesa, kaj ke
mem Neves evidentighis vera fakulo pri
teorio de poezio. Kaj la plej interesa kaj
stranga estas, ke inter la diskutitaj
punktoj estis la demando, kion eblas nomi
poezio, kaj kion ne. Efektive strange ...
Sed aliflanke, oni nepre ne asertu, ke tia
poezio estas io ne atentinda.
Tute ne, sed la originala poemaro senprefaca
"Simptomoj" brile pruvas, ke la modernaj
imagoj pri la gheneralaj aspekto kaj formo
de poezio povas esti absolute diversaj, ech
ene de unu kontinento (Europo).
Grigori AROSEV (en MONATO)
Gonçalo Neves: Simptomoj (originala poemaro senprefaca). Serio
Stafeto n-ro 25. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1999.
72 paghoj vinktitaj. ISBN 90-71205-86-X.
Prezo che http://retbutiko.esperanto.be 8 euroj + afranko.