Cxu oni kapablos tajpi per la alfabeto de Esperanto en Android 2.1?
Nu, ja oni povas instali specialan programon, jam ekzistas
AndroidKlavaro kaj AnySoftKeyboard, sed ni volas la literojn cxe cxiuj
milionoj da uzantoj.
Kiel atingi tiun tre atingindan celon? Simple:
1) Malfermu: http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730
2) Klaku sur 'Sign in to add your comment' (Ensalutu por aldoni vian
komenton)
3) Cxe 'Sign in to Google Code with your Google account': apud 'Email'
kaj 'Password' tajpu respektive vian retposxtadreson kaj pasvorton
cxe Gmail. Klaku sur 'Sign in' (Ensalutu). La pagxo 'Google Code
Android' reaperas.
4) Cxe la malsupro de la pagxo, en la kadron kie aperas 'Enter your
comments', tajpu: Please add Esperanto characters (Bonvole aldonu
Esperantajn supersignajn literojn). Klaku sur 'Save changes'.
5) Malfermigxas listo de mesagxoj. Cxe la supro aperas: 'Issue 1730
has been updated'. Klaku sur tiu numero, por vidi la gxisdatigitan
liston de vocxdonoj, kun via cxe la malsupro.
1000 vocxdonoj necesas por efektivigi la aldonon.
http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730
(se vi havas Guglo-konton)
Evidente, se UEA promesas antaŭaĉeti milionon da Android-fonoj por
disvendi je favora prezo, la firmao certe konsideros nian postulon,
kaj UEA povus enspezi grandan profiton :-)
Kiom kostos la aparato, kaj ĉu la voĉdonintoj promesas aĉeti ĝin?
Remuŝ
> 4) Cxe la malsupro de la pagxo, en la kadron kie aperas 'Enter your
> comments', tajpu: Please add Esperanto characters (Bonvole aldonu
> Esperantajn supersignajn literojn). Klaku sur 'Save changes'.
Prefere ĉiu kliku sur la stelo, super la komento-kadro.
Ili diras:
"Each comment triggers notification emails. So, please do not post "+1
Me too!".
Instead, click the star icon. "
Ĉiu komento sendas al ili mesaĝon. Tial ne skribu "ankaŭ me", sed
kliku la stelon.
--
Zmitro Lapcionak, klikinte.
http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730
Bv.legi tiurilatan jenan mesagon de Henri Masson:
Post pluraj interŝanĝoj kun Stefano Keller, montriĝis ke la fonto de la
problemo pri neapero de la steleto (blanka antaŭ la voĉdono, flava poste)
fontas el eraro de la uzanto.
Nu, la steleto ne aperas se oni ne estas registrita ĉe Google (t.e. se oni
ne havas konton) aŭ se oni ne ensalutis. Ĝi aperas nur post kiam oni
registriĝas aŭ ensalutas.
Necesas unue klaki sur "Sign in", tute supre dekstre de la paĝo
http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730
Tiam prezentiĝas dua paĝo. Dekstre supre aperas ĉeloj "Email" kaj "Password"
: sufiĉas plenigi ilin se oni jam havas konton ĉe Google.
Se oni ne havas konton, oni klaku, iom sube, sur
Don't have a Google Account? (Ĉu vi ne havas Google-konton ?)
Create an account now (Kreu nun konton)
Tria paĝo prezentiĝas. Plenigu la ĉelojn :
Your current email address (via kutima retadreso)
Choose a password: (elektu pasvorton)
Re-enter password: (ripetu vian pasvorton)
Vere gravas ke tiu kampanjo sukcesu, ĉar de tio dependas la prikonsidero de
Esperanto en diversaj komputilaj programoj aŭ en diversaj programeblaj
aparatoj kiuj ebligas elekton de lingvo.
Estas nun 626 voĉdonoj kaj la propono atingas la 8an rangon inter 3543 :
http://code.google.com/p/android/issues/list?can=2&q=&sort=-stars&colspec=ID%20Type%20Status%20Owner%20Summary%20Stars
Ni povas fari pli bone !
Henri Masson (transskribo de Dario)
Karaj Geamikoj!
Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis la suban mesaĝon (vidu ĝin inter linioj da
asteriskoj) al la diskutlisto de Asembleo de la Eŭropa Esperanto-Unio, (
asembl...@googlegroups.com ). La adeptoj de "Arabic language support"
ĉiutage enigas preskaŭ 100 voĉojn ("stelojn"), do ili sukcese organiziĝis
kaj atingis dum unu semajno jam la unuan lokon...
Rigardu, kial mi pensas tre grava tiun ĉi voĉdonon ĉe Google!
Mi akcentas, ke ne mi iniciatis la voĉdonon, mi nur elkore subtenas ĝin...
************************************************************************
Kiam Vi klakas per la muso al
http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730 , Vi povas
konstati ke hodiaŭ la propono pri la uzado de ĉapelitaj literoj en la
poŝtelefonoj de Google staras sur la 8-a loko el inter 3583 proponoj, kun
658 voĉoj kaj 330 alparoloj. (La alparolo ne sufiĉas, oni devas klaki - post
ensaluto - al la blanka steleto, troviĝanta maldekstre de la propono!!!)
La 3-an de januaro la propono estis ankoraŭ sur la 20-a loko. Ni povas do
konsideri ke la hodiaŭa rezulto estas bona, kontentiga. Bedaŭrinde, la
rezulto absolute ne estas kontentiga!!!
Se ni ne sukcesos mobilizi pli ol 1-2.000 gesamideanojn, Guglo -
profit-orientita, ne-esperantista firmao... - povas pensi, ke la tutmonda
esperantista movado estas sensignifa, malgranda, framasona sekto, - do estas
superflue okupiĝi pri tiu ĉi movado kaj ties ĉapelitaj literoj.
La elektronika uzado de niaj, specialaj literoj estas hodiaŭ jam nur demando
de volo kaj tekniko. La voĉdono por tiuj, kiuj havas retadreson @google.com
estas 2 minutoj. Por tiuj, kiuj ne havas tian retadreson, la voĉdono povas
daŭri - entute - eĉ 10 minutojn...
Por la estonto de la Internacia Lingvo la libera uzado de la ĉapelitaj
literoj kadre de la Interreto kaj telekomunikado estas grandsignifa. Se iu
jam proponis, ni devus unuanime kaj amase subteni tiun ĉi proponon.
Por tiuj, kiuj ŝatus, sed tamen ne povas voĉdoni, mi tre volonte sendos
detalan "uz-instrukcion".
Ni devas bone pripensi ĉiujn voĉdonojn. La malalta nombro da voĉoj povas
esti utila argumento - por niaj malamikoj...
***********************************************************************
Karaj Geamikoj!
Voĉdonu kaj voĉdonigu ankaŭ Viajn parencojn, amikojn kaj kolegojn!
Antaŭdankon pro Via grandvalora helpo!
Plej amike
Ludoviko Molnár
prezidanto de la 40-jara, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kaj hungaria
reprezentanto de EEU
---------------------------------------------------------------------------------------------
Transskribo de Dario
(Utilus transskribo al aliaj E-forumoj)
> Se ni ne sukcesos mobilizi pli ol 1-2.000 gesamideanojn, Guglo -
> profit-orientita, ne-esperantista firmao... - povas pensi, ke la tutmonda
> esperantista movado estas sensignifa, malgranda, framasona sekto
Ne timu. Guglo jam delonge scias tion.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Miras Ludoviko Molnar kaj aliaj promociantoj de la kampanjo pri la
malmulteco de la nombro de voĉdonantoj: nur 714 ĉimomente , malgraŭ ke ĝi
aperis ne nur en SCE sed en pluraj aliaj forumoj. Aŭ esperantistoj estas
vere pigraj, aŭ la voĉdona sistemo estas tro komplika por la menso de iuj
forumanoj. Ankaŭ eblas ke multaj ne volas aliĝi al la retpoŝta sistemo de
Google (Gmail), nepra kondiĉo por la voĉdono.
Aŭ eble la sumo de legantoj de SCE plus tiuj forumoj apenaŭ superas tiun
magran ciferon. Ve !!
Dario