Kartvela frenezeco

33 views
Skip to first unread message

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 11, 2008, 4:20:45 PM8/11/08
to

Kartvelujo komencis ĉiel malpravan, ŝovinisman murdkampanjon en
Sud-Osetujo. Lin laŭte apogis usonaj kaj eŭropaj registoj kune kun ties
sklava gazetaro. Malĝojigas la nenecesa morto de miloj da homoj, sed iom
konsolas tio, ke la okcidenta publiko ne plu fidas al la hipokrita
propagandaĉo de siaj registoj. Ŝajnas, ke la granda plimulto de la usona
klerularo kulpigas Kartvelujon kaj tre komprenas la agojn de Rusujo.
Bedaŭrinde la suoman publikon pli blindigas kontraŭrusa ŝovinismo, sed
ankaŭ ĉi tie multaj komprenas, ke kulpas Kartvelujo.

Nun Rusujo volas puni la armeon kaj registaron de Kartvelujo. Mi
esperas, ke ĝi havas la saĝecon kaj homecon rapide retiriĝi.

Kaj mi esperas, ke la idiotaj, militemaj ŝtatestroj de Estonujo,
Latvujo, Litovujo kaj Polujo nun lernas sian lernendaĵon, kvankam mi
timas, ke ili daŭre kondutos kiel la filaĉoj de riĉa patro.

La situacio povas ankaŭ influi al la usona federaciestrelekto. La
kandidato John McCain tuj donis sian tutan apogon al Kartvelujo kaj
promesis puni Rusujon. La kandidato Barack Obama tamen esprimis sian
volon, ke la militado ĉesu kaj nur milde riproĉis Rusujon.


Marko

Zmitro Lapcjonak

unread,
Aug 12, 2008, 6:03:30 AM8/12/08
to
On 11 Сер, 23:20, Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net> wrote:

> Kartvelujo komencis ĉiel malpravan, ŝovinisman murdkampanjon en
> Sud-Osetujo.

Milito ĉiam havas du (aŭ eĉ pli) da flankoj. Ne indas tuj kulpigi nur
unu el ili.

> sklava gazetaro. Malĝojigas la nenecesa morto de miloj da homoj, sed iom
> konsolas tio, ke la okcidenta publiko ne plu fidas al la hipokrita
> propagandaĉo de siaj registoj.

Jen pri tio mi kelkfoje legis: mankas pruvoj. eĉ rusiaj (kiuj estas
interesitaj pri tio) novaĵejoj ne montris fotaĵojn. Stato je lundo,
hodiaŭ jam aperis iuj foto-reportaĵoj.

> ankaŭ ĉi tie multaj komprenas, ke kulpas Kartvelujo.

nu kiel eblas meze de la afero jam verdikti pri kiu kulpas?


mi mem malamegas militon kaj ĉiujn agresojn.
mi malŝatas soldatojn kiuj pafas (kaj kartvelajn kaj rusajn)
sed pli malŝategas estrojn kiuj ordonas pafi.


tamen jen el novaĵoj:
En Moskvo tre pligrandiĝis mendoj pri osetaj kukoj.
Oni malpli aĉetas picojn kaj susiojn, sed ekpreferis osetajn kukojn.
Direktoro de unu el restoracioj Igor Milŝtejn rakontas:
"ni certe prepariĝis al tiu mend-pligrandiĝo.
jam en julio ni dungis centon da novaj laborantoj"
(http://versii.org/2008/08/08/osetinskie_pirogi/)

- pleje mi malestimas tiujn, kiuj planas militojn
kaj profitas el malbono de aliaj homoj.


o! aldone, cirkulis onidiroj, ke en Moskvujo estas
planata (aŭ estas neevitebla) ekonomia krizo.
iuj fiaferistoj intencas fari mon-lavangon en aŭgusto,
kiam multaj estas en ferioj kaj ne povos rapide savi
siajn ŝparaĵojn.


kiu profitas el la milito?


--
Zmitro Lapcionak

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 12, 2008, 7:17:41 AM8/12/08
to
Zmitro Lapcjonak <ido...@gmail.com>:

> On 11 Сер, 23:20, Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net> wrote:
>
> > Kartvelujo komencis ĉiel malpravan, ŝovinisman murdkampanjon en
> > Sud-Osetujo.
>
> Milito ĉiam havas du (aŭ eĉ pli) da flankoj. Ne indas tuj kulpigi nur
> unu el ili.
>

> [...]


>
> mankas pruvoj. eĉ rusiaj (kiuj estas interesitaj pri tio) novaĵejoj ne
> montris fotaĵojn. Stato je lundo, hodiaŭ jam aperis iuj
> foto-reportaĵoj.

La konduto de Rusujo ne estas sankta, kaj ĝi ricevis bonegan pretekston
progresigi siajn strategiajn celojn. Tamen eĉ la okcidentaj informiloj
konstatas, ke atakis Kartvelujo. Oni provis pravigi la atakon jene:

- Kartvelujo atakis sian propran teritorion, do ne temas pri atako.

- Kartvelujo estas demokratio.

- Kartvelujo estas amiko de la Okcidento.

- Rusujo provas kapti al si partojn de Kartvelujo, ĝuste kiel la nazia
Germanujo siatempe kaptis partojn de Ĉeĥoslovakujo.

- Sudosetoj unue pafis al kartvelaj vilaĝoj.

- Rusujo estas malaminda.

Neniu el tiuj asertoj pravigas la atakon.

Kaj fakte la situacio estas problema al Rusujo, kiu ĝenerale insistas
pri la teritoria netuŝebleco de sendependa ŝtato. Do Rusujo ekspluatas
la sudosetojn por inciti Kartvelujon (kaj gajni ĝuste ĉi tiajn
pretekstojn) sed apenaŭ akceptos baloton pri la jura stato de
Sud-Osetujo kaj Abĥazujo.

> > ankaŭ ĉi tie multaj komprenas, ke kulpas Kartvelujo.
>
> nu kiel eblas meze de la afero jam verdikti pri kiu kulpas?

Ĉiuokaze Saakaŝvili meritas juĝon de tribunalo. Tiu tribunalo povos
decidi pri kulpo.

> kiu profitas el la milito?

Sendube ne Kartvelujo.


Marko

Zmitro Lapcjonak

unread,
Aug 12, 2008, 9:54:18 AM8/12/08
to
On 12 Сер, 14:17, Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net> wrote:
> Zmitro Lapcjonak <idob...@gmail.com>:

> La konduto de Rusujo ne estas sankta, kaj ĝi ricevis bonegan pretekston
> progresigi siajn strategiajn celojn. Tamen eĉ la okcidentaj informiloj
> konstatas, ke atakis Kartvelujo. Oni provis pravigi la atakon jene:

Kartvelio povos pravigi sin tiel: ĝi reagis al militaj agoj de iuj
banditoj
de sudoseta flanko. Ĝi celis nur militajn punktojn, sed tre verŝajne
trafis ankaŭ civilajn konstruaĵojn. Tamen tiel ĉiam okazas dum
militoj (kaj Usono kaj Rusio tiel kondutadas).
Kaj venkinto - pravos.


> Kaj fakte la situacio estas problema al Rusujo, kiu ĝenerale insistas
> pri la teritoria netuŝebleco de sendependa ŝtato. Do Rusujo ekspluatas
> la sudosetojn por inciti Kartvelujon

Pri veraj kialoj mi ne scias, kompreneble. Sed de mia vidpunkto
tie rolas rusia imperieca emo regi, kontroli, esti granda kaj grava.
- ĉe potenculoj. Ĉe simplaj homoj videblas emo senti sin parto
de granda, potenca ŝtato, kiu helpas, savas "fratojn".
Kaj kiel kutime ie sidas nerimarkeblaj fi-komercistoj, kiuj uzas
tiun tumulton por fari siajn fiaferojn kaj gajni monon.

> Ĉiuokaze Saakaŝvili meritas juĝon de tribunalo. Tiu tribunalo povos
> decidi pri kulpo.

Laŭ mi - ambaŭ flankoj meritas juĝon. Tamen kiu estas sufiĉe
forta kaj aŭtoritata por tion fari. UN ne.


> > kiu profitas el la milito?
>
> Sendube ne Kartvelujo.

Iuj rakontas ke Kartvelio perdas pro la milito.
Tamen kiam la nuna stato reguliĝos, Kartvelio ne havos
problemojn pri najbaraj teritorioj - tio helpos al ĝi aliĝi al NATO.

Alia bonaĵo por Kartvelio - pro la multdekoj da osetoj
fuĝis el la regiono. Poste Kartvelio povos pli facile asimili
la teritorion kaj plu ne havi tian dornon en sia korpo.

Mi ege ĝojas, ke Belarusujo ĝis nun estas sufiĉe sendependa
de Rusio kaj ne devas partopreni ĝiajn militojn.

Lastaj novaĵoj rakontas, ke Ukrainujo komencis elpremi
Nigramaran ŝiparon apartenantan al Rusio.
"Mi preparu popkornon" (c) kaj komforte sidiĝu por spekti.


--
Zmitro Lapcionak

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 12, 2008, 10:13:45 AM8/12/08
to
Zmitro Lapcjonak <ido...@gmail.com>:

> Mi ege ĝojas, ke Belarusujo ĝis nun estas sufiĉe sendependa de Rusio
> kaj ne devas partopreni ĝiajn militojn.

Sed ĉu vi ne almenaŭ iomete bedaŭras, ke al la ŝtatestro de Belarusujo
ne prosperis aligi Rusujon al Belarusujo? Boris Jelcin ja preskaŭ
akceptis la proponon.


Marko

Mireille Corobu

unread,
Aug 12, 2008, 12:58:32 PM8/12/08
to

Saluton,
via partieco prorusa estas mirinda!
En ĉi afero mi provas kompreni la motivojn kiuj puŝis Rusujon al tia
perforteca demonstrado: ĝi volas impresi al la okcidento kaj al la eksaj
sovietaj satelitoj kaj samtempe komprenigi al ili ke Kaŭkazo estis kaj
restos sia privata tre ŝatata antaŭĝardeno, des pli ke ĝi pordas
interese inter oriento kaj okcidento, (kompreneble por trafikoj kiel
ekzemple la nafta).
Delonge Rusujo atendis mispaŝon de sia suda najbaro kaj pretiĝis al milito.
Kiam Usono atakis Irakon en 2003 mi forte reagis kontraŭ tiu milito, kaj
kiam Rusujo atakas Kartvelon en 2008 mi tute same reagas!
Ambaŭkaze la kulpuloj estas registaroj kiuj sentas sin bone nur kiam ili
militas pro kaj por ekonomiaj kaj energiaj celoj, ili ne konsideras la
civilulojn kiuj malpoportune troviĝas sur iliaj vojoj deziregataj.
Mireja


Mireille Corobu

unread,
Aug 12, 2008, 2:02:20 PM8/12/08
to
Mireille Corobu a écrit :

>> Kartvelujo komencis ĉiel malpravan, ŝovinisman murdkampanjon en
>> Sud-Osetujo. Lin laŭte apogis usonaj kaj eŭropaj registoj kune kun ties
>> sklava gazetaro. Malĝojigas la nenecesa morto de miloj da homoj, sed iom
>> konsolas tio, ke la okcidenta publiko ne plu fidas al la hipokrita
>> propagandaĉo de siaj registoj. Ŝajnas, ke la granda plimulto de la usona
>> klerularo kulpigas Kartvelujon kaj tre komprenas la agojn de Rusujo.
>> Bedaŭrinde la suoman publikon pli blindigas kontraŭrusa ŝovinismo, sed
>> ankaŭ ĉi tie multaj komprenas, ke kulpas Kartvelujo.
>>
>> Nun Rusujo volas puni la armeon kaj registaron de Kartvelujo. Mi
>> esperas, ke ĝi havas la saĝecon kaj homecon rapide retiriĝi.
>>
>> Kaj mi esperas, ke la idiotaj, militemaj ŝtatestroj de Estonujo,
>> Latvujo, Litovujo kaj Polujo nun lernas sian lernendaĵon, kvankam mi
>> timas, ke ili daŭre kondutos kiel la filaĉoj de riĉa patro.
>>
>> La situacio povas ankaŭ influi al la usona federaciestrelekto. La
>> kandidato John McCain tuj donis sian tutan apogon al Kartvelujo kaj
>> promesis puni Rusujon. La kandidato Barack Obama tamen esprimis sian
>> volon, ke la militado ĉesu kaj nur milde riproĉis Rusujon.
>>
>>
>> Marko
>
> Saluton,
> via partieco prorusa estas mirinda!
porrusa, kompreneble.
Mireja

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 12, 2008, 3:42:59 PM8/12/08
to
Mireille Corobu <mnco...@hotmail.com>:

> En ĉi afero mi provas kompreni la motivojn kiuj puŝis Rusujon al tia
> perforteca demonstrado: ĝi volas impresi al la okcidento kaj al la
> eksaj sovietaj satelitoj kaj samtempe komprenigi al ili ke Kaŭkazo
> estis kaj restos sia privata tre ŝatata antaŭĝardeno, des pli ke ĝi
> pordas interese inter oriento kaj okcidento, (kompreneble por trafikoj
> kiel ekzemple la nafta).
>
> Delonge Rusujo atendis mispaŝon de sia suda najbaro kaj pretiĝis al
> milito.

La agoj de Rusujo estas tre defendeblaj kaj eĉ moderaj:

- La sudosetoj grandparte deziras kuniĝi kun Nord-Osetujo kaj preferas
esti rusujanoj ol kartvelujanoj. Kartvelujo ignoras tiun deziron pro
klasika ŝovinismo, sed Rusujo ne lasas al Kartvelujo kapti
Sud-Osetujon.

- Dum longe Kartvelujo kondutas tre atakeme kontraŭ Rusujo kaj samtempe
aktive logas Usonon en Kartvelujon. Ne surprize, ke Rusujo sentas sin
minacata. (Fakte la tuta farso konfirmas la rusan paranojon pri la
Okcidento.)

- Kiam Kartvelujo malkaŝas sian atakemon kontraŭ tio, kio efektive
estas parto de Rusujo, Rusujo kaptas la okazon instrui lecionon al la
kartveloj kaj samtempe pligrandigi la minacon per tio, ke ĝi detruas
militilojn kaj militistojn de Kartvelujo.

- Post mallonga kampanjo Rusujo retiriĝas al la antaŭaj pozicioj.

> Kiam Usono atakis Irakon en 2003 mi forte reagis kontraŭ tiu milito,
> kaj kiam Rusujo atakas Kartvelon en 2008 mi tute same reagas!

Sed nun atakis Kartvelujo. La situacio estas tre analoga al tio, kiam
Serbujo atakis kontraŭ Kosovo. Tiam NATO komencis bombardi Serbujon, ĝis
Serbujo kapitulacis.

> Ambaŭkaze la kulpuloj estas registaroj kiuj sentas sin bone nur kiam
> ili militas pro kaj por ekonomiaj kaj energiaj celoj, ili ne
> konsideras la civilulojn kiuj malpoportune troviĝas sur iliaj vojoj
> deziregataj.

Ankaŭ ordinaraj civiluloj povas esti militismanoj kaj ŝovinismanoj. Mi
esperas, ke nun mortis kartvela militismo kaj naskiĝis pli humila
realismo. Mi tre bedaŭras, ke devis morti multe da homoj por tiu
instruo.


Marko

Mireille Corobu

unread,
Aug 12, 2008, 5:00:21 PM8/12/08
to
> [...]. Mi

> esperas, ke nun mortis kartvela militismo kaj naskiĝis pli humila
> realismo. Mi tre bedaŭras, ke devis morti multe da homoj por tiu
> instruo.
> Marko

Mi esperas ke nun ne leviĝas rusa militismo kaj naskiĝos ambaŭflanke pli
da saĝecon por eviti ke la Kaŭkaza regiono, kiu plenplenas je diversaj
etnoj kaj fluoj, ne disfalu en ĝenerala ĥaoso.
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Aug 12, 2008, 5:06:23 PM8/12/08
to
> ...naskiĝos ambaŭflanke pli
> da saĝecon

Pli da saĝeco.
Estu indulga...de pluraj monatoj mi ne praktikis la lingvon.
Mireja

Tonyo

unread,
Aug 12, 2008, 7:26:09 PM8/12/08
to
Marko:

>  - La sudosetoj grandparte deziras kuniĝi kun Nord-Osetujo kaj preferas
>    esti rusujanoj ol kartvelujanoj. Kartvelujo ignoras tiun deziron pro
>    klasika ŝovinismo, sed Rusujo ne lasas al Kartvelujo kapti
>    Sud-Osetujon.

Mi ne konas la precizan staton de la kaŭkazaj teritorioj, kaj apenaŭ
povis sekvi la lastajn novaĵojn. Do, pri tiu konkreta kazo mia opinio
ne multe interesos aliajn.

Sed mi ĉiam miras pri la kurioza maniero laŭ kiu la naciistoj rigardas
la "rajton je memdispono": mia nacio ja havas ĝin, sed ne la
teritorioj ene de miaj limoj. Kartveloj ĝin uzis por sia propra
sendependeco disde Sovjetio, sed rifuzas agnoski ĝin al internaj
regionoj. Ĉu vere tiu "rajto" ekzistas?

Toño
http://www.delbarrio.eu/

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 13, 2008, 12:13:21 AM8/13/08
to
Tonyo <tonyode...@gmail.com>:

> Sed mi ĉiam miras pri la kurioza maniero laŭ kiu la naciistoj rigardas
> la "rajton je memdispono": mia nacio ja havas ĝin, sed ne la
> teritorioj ene de miaj limoj. Kartveloj ĝin uzis por sia propra
> sendependeco disde Sovjetio, sed rifuzas agnoski ĝin al internaj
> regionoj. Ĉu vere tiu "rajto" ekzistas?

Se mi ĝuste divenas la signifon de la vorto "memdispono", la respondo
ĝenerale estas: "jes".


Marko

Sergio

unread,
Aug 13, 2008, 2:58:28 AM8/13/08
to
Saluton, Mireja.

Cxu vi povus skizi vian version de la eventoj, tiaj kiaj vi ilin vidis
je la momento kiam vi sendis vian afisxon?

Min interesas ne la faktoj mem, sed la bildo kiun havis klera persono
loganta en Francio, kiel vi, Mireja. La faktojn kaj prezentojn mi
povas trovi mem en la Interreto; sed ordinara homo vidas ne cxion
troveblan, sed tion kion prezentas la amasinformiloj. Kaj tian
informmedion malfacilas rekrei alilande.

--
Sergio

Je Aug 12, 11:58 pm, Mireille Corobu responde al Marko:

Mireille Corobu

unread,
Aug 13, 2008, 2:58:34 AM8/13/08
to
> Sed mi ĉiam miras pri la kurioza maniero laŭ kiu la naciistoj rigardas
> la "rajton je memdispono": mia nacio ja havas ĝin, sed ne la
> teritorioj ene de miaj limoj. Kartveloj ĝin uzis por sia propra
> sendependeco disde Sovjetio, sed rifuzas agnoski ĝin al internaj
> regionoj. Ĉu vere tiu "rajto" ekzistas?
>
> Toño
> http://www.delbarrio.eu/

La "rajto je memdispono" estas tre bona ilo por nacioj (avidemaj je
potenco) kiuj deziras malfortigi najbarojn kaj eĉ foje por malfortigi
kelkajn internajn provincojn. La manieroj por logi homojn ne mankas.
Mireja


Mireille Corobu

unread,
Aug 13, 2008, 3:47:16 AM8/13/08
to
Estimata Sergio,
mi povos respondi pli longe al vi nur vespere.
Kiam mi estis afiŝante ĉimatene, mi ĵus ŝaltis mian komputilon kaj en la
najbara ĉambro la du nepinetoj ankoraŭ dormis. Sed tuj post mia reta
sendo mi aŭdis ilin do mi ne plu povas respondi longe kaj serioze al vi
antaŭ ilia vespera ekdormo.
Elkore salutas
Mireja


Sergio a écrit :

Zmitro Lapcjonak

unread,
Aug 13, 2008, 4:25:08 AM8/13/08
to
On 12 Сер, 17:13, Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net> wrote:

> Sed ĉu vi ne almenaŭ iomete bedaŭras, ke al la ŝtatestro de Belarusujo
> ne prosperis aligi Rusujon al Belarusujo?

Ni nomas tion "vendado de kisoj" :)
Nia "paĉjo" tre lerte manovras kaj deklarante amon al Rusio
elmarĉandadas rabatajn prezojn je nafto kaj gaso.
Lastatempe tio sukcesas malpli bone, sed ĝis nun daŭras.

Mi neniom bedaŭras kaj eĉ ĝojas, ke ne okazis reala unuiĝo
de niaj ŝtatoj.

--
Zmitro Lapcjonak

Tonyo

unread,
Aug 13, 2008, 7:23:27 AM8/13/08
to
Tonyo:

>
> > Sed mi ĉiam miras pri la kurioza maniero laŭ kiu la naciistoj rigardas
> > la "rajton je memdispono": mia nacio ja havas ĝin, sed ne la
> > teritorioj ene de miaj limoj. Kartveloj ĝin uzis por sia propra
> > sendependeco disde Sovjetio, sed rifuzas agnoski ĝin al internaj
> > regionoj. Ĉu vere tiu "rajto" ekzistas?

Marko:


> Se mi ĝuste divenas la signifon de la vorto "memdispono", la respondo
> ĝenerale estas: "jes".

Tamen, en la frazo "rajto je memdispono de la nacioj" la problemo
kushas ne en la signifo de la vorto "memdispono" sed de la vorto
"nacio" (au "popolo").
Kiu havas la rajton je memdispono? Chu la kartveloj, chu la sudosetoj?
Kaj kiel difini "kartvelo"? Chu la homoj loghantaj en Kartvelio, chu
la anoj de iu supozata etno "kartveloj", chu la parolantoj de la
kartvela lingvo, chu la homoj kiuj subjektive sentas sin kartveloj?

Nu, jam antau iom da tempo mi verkis tekston pri mia opinio ke nacioj
ne ekzistas objektive (http://www.delbarrio.eu/2006/01/nek-nacioj-nek-
nacioj-de-nacioj.htm), kaj do la "rajto je memdispono de nacioj" estas
tre problemveka nocio.

Kaj krome ni ne forgesu ke la chefa punkto en tiaj konfliktoj ne estas
la "popolo", sed la *teritorio*. Mi ne dubas ke la kartvelaj
autoritatoj agnoskus la rajton de la osetoj je memdispono _aliloke_

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu/blogo.htm

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 13, 2008, 10:11:03 AM8/13/08
to
Tonyo <tonyode...@gmail.com>:

> Tonyo:


> > > Ĉu vere tiu "rajto" ekzistas?
>
> Marko:
> > Se mi ĝuste divenas la signifon de la vorto "memdispono", la
> > respondo ĝenerale estas: "jes".
>

> Kiu havas la rajton je memdispono? Chu la kartveloj, chu la sudosetoj?
> Kaj kiel difini "kartvelo"? Chu la homoj loghantaj en Kartvelio, chu
> la anoj de iu supozata etno "kartveloj", chu la parolantoj de la
> kartvela lingvo, chu la homoj kiuj subjektive sentas sin kartveloj?

La ĝenerala principo estas, ke sin rajtas regi la loĝantoj de ia ajn
regiono. La aplikado de tiu principo tamen ja estas nesimpla:

- La limoj de regionoj ofte ne respondas al la naturaj homgrupoj. Do
oni batalas en Hispanujo pri la efektivaj limoj de Eŭskujo.

- La homgrupoj ofte ne estas klare geografiaj: ĉu la protestismanoj de
nord-Irlando estas la plimulto de Nord-Irlando ĉu malplimulto de
Irlando?

- Homgrupo povas postuli sendependiĝon por kapti al si gravajn naciajn
rimedojn; do la kurdoj kaj araboj de Irako luktas pri la posedo de la
naftoregiono ĉirkaŭ Kirkuk.

- La homgrupo, kiu postulas sendependiĝon, povas esti simple
krimorganizaĵo, kiu firegas kaj manipulas la popolon.

- La sendependiĝanta regiono eble grave plimalfaciligas la funkciadon
de la forlasita parto de la lando.

Tamen kiel ajn malfacile estas apliki la principon, ĝi ja estas valida.
Ĝuste pro tiu principo Hispanujo rajtas pluteni la regionetojn en
nord-Afriko kaj Britujo sian regioneton en sud-Hispanujo.

> Kaj krome ni ne forgesu ke la chefa punkto en tiaj konfliktoj ne estas
> la "popolo", sed la *teritorio*. Mi ne dubas ke la kartvelaj
> autoritatoj agnoskus la rajton de la osetoj je memdispono _aliloke_

Mi fakte dubas tion. La ŝovinisma sento pri landlimoj ŝajnas esti
profunde en la homa genaro. Ekzemple nun kelkaj suomoj argumentas, ke
oni devas malebligi la enmigradon de rusoj en orient-Suomujon. Ili
timas, ke fine la rusoj eventuale fariĝos plimulto de iu regiono kaj
postulos aliĝon al Rusujo. Mi opinias, ke rusaj enmigrantoj bonvenas,
kaj se ili fariĝos plimulto, ili tute bone rajtos aligi sian
hejmregionon al Rusujo, se ili tion volos.

En ideala mondo ne estas landlimoj, kaj forvaporiĝas la bezono de
apartaj ŝtatoj kaj teritoriaj disputoj. Sed oni ne povas devigi
popolgrupojn en tiun idealon. Unue oni devas per aktiva interagado kaj
internacia amikeco pruvi, ke timo pri aliaj popoloj estas nenecesa.


Marko

Tonyo

unread,
Aug 13, 2008, 4:34:54 PM8/13/08
to
Marko:

> La ĝenerala principo estas, ke sin rajtas regi la loĝantoj de ia ajn
> regiono. La aplikado de tiu principo tamen ja estas nesimpla:

[tranĉìtaj ekzemploj]

Ĝuste la de vi menciitaj ekzemploj montras do ke tiu principo estas
tre malfacile aplikebla. Ankaŭ mi ne oponas eblajn dispartiĝojn kiam
la grupoj kaj la limoj estas tute klaraj. Sed en la ĵusa historio
apenaŭ estas du sukcesaj tiaj apartiĝoj sen grandaj problemoj (mi ne
enmetas tie ĉi la aferon pri senkoloniigado, kiu estas alia temo):
Svedio-Norvegio kaj Ĉeĥio-Slovakio, kiom mi konas.
En ceteraj kazoj restas novaj minoritatoj, iredentismoj, sinsekvaj
luktoj kaj foje eĉ novaj militoj: mi ĉiam memoras kiel klare aspektis
la afero pri Etiopio kaj Eritreo antaŭ la sendependiĝo de tiu ĉi
lasta, kaj tamen post tiu okazaĵo plu alvenis novaj militoj kaj
kvereloj.

> Tamen kiel ajn malfacile estas apliki la principon, ĝi ja estas valida.
> Ĝuste pro tiu principo Hispanujo rajtas pluteni la regionetojn en
> nord-Afriko kaj Britujo sian regioneton en sud-Hispanujo.

Mia sinteno pri tiu afero estas la mala. Ceŭto kaj Melilo sin vivtenas
de la kontrabando kaj la hispanaj ŝtataj subvencioj. Ĝibraltaro de la
fiska paradizo kaj la brita ŝtata subteno.
Mi iam esperas ke iam ili fariĝos normalaj teritorioj, post adekvata
kompenso al la nunaj loĝantoj.
Kompreneble, mi estas minoritata en Hispanio. Por plejmulto de
hispanoj, Ĝibraltaro devas esti hispana, kaj Ceŭto kaj Melilo...
ankaŭ :-)
(nu, mi fojfoje suspektas ke la proporcio de hispanoj kiuj pensas kiel
mi estas sufiĉe granda, sed malmultaj kuraĝas diri tion laŭte pro timo
esti traktataj kiel kontraúpatriotoj)

> En ideala mondo ne estas landlimoj, kaj forvaporiĝas la bezono de
> apartaj ŝtatoj kaj teritoriaj disputoj. Sed oni ne povas devigi
> popolgrupojn en tiun idealon. Unue oni devas per aktiva interagado kaj
> internacia amikeco pruvi, ke timo pri aliaj popoloj estas nenecesa.

Nu, ni strebu al tiu ideala mondo, ĉu ne?

(Pardonu se mi ne plu respondas al iu interesa rimarko: dum kelkaj
tagoj mi havos malfacilan aŭ neniun aliron al la reto. Bonan feriadon
al la feliĉuloj)

Toño
http://www.delbarrio.eu

Mireille Corobu

unread,
Aug 13, 2008, 5:29:22 PM8/13/08
to
> Saluton, Mireja.
>
> Cxu vi povus skizi vian version de la eventoj, tiaj kiaj vi ilin vidis
> je la momento kiam vi sendis vian afisxon?
>
> Min interesas ne la faktoj mem, sed la bildo kiun havis klera persono
> loganta en Francio, kiel vi, Mireja. La faktojn kaj prezentojn mi
> povas trovi mem en la Interreto; sed ordinara homo vidas ne cxion
> troveblan, sed tion kion prezentas la amasinformiloj. Kaj tian
> informmedion malfacilas rekrei alilande.
>
> --
> Sergio

Estimata,
Mi ne bone komprenas kiel mi povus skizi pluse ol kiel mi jam faris en
respondo al Marko. Mi jam donis personan opinion pri la afero.
Tamen oni devas scii ke kie kaj kiel mi vivas nuntempe, vartante du
junajn nepinojn, (kiuj plenplenas je energio ;-)) mi ne spektas en
televidilo kaj nur sporade povas aŭskulti per radio.
Mi eĉ ne plu memoras ĝuste en kiom horo mi aŭdis pri la botbruoj. Mi nur
memoras ke estis en la tago de la malfermo en Pekino de la olimpiaj
ludoj. Probable estis per radio kiam mi estis faranta la supon por
vespermanĝo. Mi ne miris kaj eĉ pensis "ĉu hazarde ke ĝuste eksplodas la
konflikto kiam miliardoj da okuloj rigardas al Pekino?".
Mi tre dubas ke mia opinio eĥas tion ricevitan de mi per la francaj
amasinformiloj. Ĝi estas persona opinio: pro la fakto ke mi vivis en
militista kampo de la aĝo 4 ĝis la aĝo 17, mi forte reagas kiam mi aŭdas
pri milito. Infanoj ne povas kompreni kial la plenkreskuloj militas.
Kaj en militista medio infanoj sentas la "timo de milito"...
Feliĉe mia patro ne povis fari kampanjon kiel batalanto ĉar en 1940 li
ricevis obusslpiton en la piedo kaj ne povis kuri. Ĉiam li postenis en
oficejo.
Via lando ĉiam interesis min Sergio, mi sentas ĝin multe pli proksima ol
mi sentas Usonon. Kial mi komparas al Usono? Jen bona demando!...
al kiu mi ne havas tujan respondon :-/...

Kion mi povus aldoni?
Ĉu ne klare estas ke mi provas kompreni kial ekas militoj? ke mi ege
malamas militojn? ke mi scias ke miaj vortoj kontraŭ la militoj kaj
kontraŭ la armiloj estas malpli ol gutero en oceano?

Ja, frenezaj estas la homoj militismemaj!
Mireja

> Je Aug 12, 11:58 pm, Mireille Corobu responde al Marko:
>
>> Saluton,

>> via partieco porrusa estas mirinda!


>> En ĉi afero mi provas kompreni la motivojn kiuj puŝis Rusujon al tia
>> perforteca demonstrado: ĝi volas impresi al la okcidento kaj al la eksaj
>> sovietaj satelitoj kaj samtempe komprenigi al ili ke Kaŭkazo estis kaj
>> restos sia privata tre ŝatata antaŭĝardeno, des pli ke ĝi pordas
>> interese inter oriento kaj okcidento, (kompreneble por trafikoj kiel
>> ekzemple la nafta).
>> Delonge Rusujo atendis mispaŝon de sia suda najbaro kaj pretiĝis al milito.
>> Kiam Usono atakis Irakon en 2003 mi forte reagis kontraŭ tiu milito, kaj

>> kiam Rusujo atakas Kartvelion en 2008 mi tute same reagas!

andrej.gri...@gmail.com

unread,
Aug 13, 2008, 5:40:47 PM8/13/08
to
Saluton,

Zmitro Lapcjonak skribis:

> tamen jen el novaĵoj:
> En Moskvo tre pligrandiĝis mendoj pri osetaj kukoj.
> Oni malpli aĉetas picojn kaj susiojn, sed ekpreferis osetajn kukojn.
> Direktoro de unu el restoracioj Igor Milŝtejn rakontas:
> "ni certe prepariĝis al tiu mend-pligrandiĝo.
> jam en julio ni dungis centon da novaj laborantoj"
> (http://versii.org/2008/08/08/osetinskie_pirogi/)
>
> - pleje mi malestimas tiujn, kiuj planas militojn
> kaj profitas el malbono de aliaj homoj.

Zmitro, en la sama pagxo oni mencias, kial oni preparigxis al mend-
pligradigo: tio estas pro la interpafado en Sud-Osetio, kiu dauxris
jam de pluraj semajnoj (kaj lige kun tio oftega mencio de osetoj, kio
estis konsiderita kiel nerekta reklamo).

La situacio ja tie delonge estis duon-milita. Kaj same en Abhxazio.
Eble tiuj problemoj estis tiom oftaj, ke en Bjelorusio (kaj preskaux
cxiuj aliaj landoj, krom pli rekte envolvitaj) oni cxesis tion
rimarki.

Do, la firmao fiuzis la militadon, sed apenaux gxin planis.

> Pri veraj kialoj mi ne scias, kompreneble. Sed de mia vidpunkto
> tie rolas rusia imperieca emo regi, kontroli, esti granda kaj grava.
> - ĉe potenculoj. Ĉe simplaj homoj videblas emo senti sin parto
> de granda, potenca ŝtato, kiu helpas, savas "fratojn".

Mi ne rimarkas, kiel grandlanda impresiismo (kiel de Rusio), esence
diferencas de "etlanda imperiismo" (kiel de Kartvelio). Kaj, kiel vi
pensas, reagus plimulto de bjelorusa publiko, se iu via landparto,
ekz. Polesje, ekdezirus apartigxi aux aligxi al Ukrainio? Mi timas, ke
tute same "imperiisme" :-(.

Aldone, male al tio, kion oni asertas en mondaj amaskomunikiloj, mi
kredas, ke la cxefa konflikto cxi-kaze estas inter osetoj kaj
kartveloj. La plej kruelaj sangoversxadoj ordinare okazas dum
civitanaj militoj aux kiam interbatalas duonparencaj popoloj. Kiel
ekz. okazis en Balkanoj. Ankaux en Kartvelio estas tiel: kaj osetoj
kaj abhxazoj disponas pri longa historio de suferoj, kauxzitaj de
kartveloj. Osetoj nun diras, ke jxus okazis la TRIA genocido fare de
kartveloj kontraux osetoj. Dum rusoj rilatis al kartveloj multe pli
trankvile kaj ordinare tute amike (reciproke, cetere).

Do, cxi-kaze, la cxefan rolon havis la kartvela impreriismo (plus eble
la usona, kiu tro esperigis kartvelan sateliton pri sia subteno).
Rusia imperiismo ludis pasivan rolon: oni povus anticipe diri, kiel
Rusio reagus, se oni tiel gxin incitas - atakas gxiajn trupojn kaj
amase mortigas gxiajn civitanojn.

Amike,
Andrej

Sergio

unread,
Aug 13, 2008, 11:35:09 PM8/13/08
to
On Aug 14, 4:29 am, Mireille Corobu wrote:

[...]

> Mi ne bone komprenas kiel mi povus skizi pluse ol kiel mi jam faris
> en respondo al Marko. Mi jam donis personan opinion pri la afero.
> Tamen oni devas scii ke kie kaj kiel mi vivas nuntempe, vartante du
> junajn nepinojn, (kiuj plenplenas je energio ;-)) mi ne spektas en
> televidilo kaj nur sporade povas aŭskulti per radio.

Do, vi estas en la pozicio de ordinara franciano kiu havas siajn
zorgojn, kaj fidas la televidon por formi siajn ideojn. Gxuste tio
min interesis: kiajn ideon formis la francia TV?

> Mi eĉ ne plu memoras ĝuste en kiom horo mi aŭdis pri la botbruoj. Mi
> nur memoras ke estis en la tago de la malfermo en Pekino de la
> olimpiaj ludoj. Probable estis per radio kiam mi estis faranta la
> supon por vespermanĝo. Mi ne miris kaj eĉ pensis "ĉu hazarde ke
> ĝuste eksplodas la konflikto kiam miliardoj da okuloj rigardas al
> Pekino?".

Cxu gravas, kiu eksplodigis la konflikton gxuste tiutempe? Al mi
sxajnas, ke multaj okcidentanoj sincere opinias, ke la perfida Rusio
profitis Olimpikon por ataki Kartvelion. Nia TV montris Saakasxvilon
adresi la usonan publikon per usona TV kun gxuste tia akuzo (15
minutoj por Saakasxvili, kaj 47 sekundoj por rusia oficialulo). Mi
suspektas ke la prezento en Francio ne estis multe pli senpartia.

> Mi tre dubas ke mia opinio eĥas tion ricevitan de mi per la francaj
> amasinformiloj. Ĝi estas persona opinio: pro la fakto ke mi vivis en
> militista kampo de la aĝo 4 ĝis la aĝo 17, mi forte reagas kiam mi aŭdas
> pri milito. Infanoj ne povas kompreni kial la plenkreskuloj militas.

Tre komprenebla sinteno. Nun imagu la osetajn infanojn en Chxinvalo,
kiuj dum 17 horoj sidis en la keloj dum la bombardado de la urbo (do,
gxis la veno de la rusiaj trupoj). La kartvelia bombardado
komencigxis je 0:15, kaj la rusia operacio komencigxis posttagmeze.
Se mi bone vin komprenis, vi preferus, ke gxi tute ne okazus, cxu?

Tamen ankaux post la veno de la rusiaj trupoj la bombardado dauxris
ankoraux du diurnojn, cxar iom da kartvela artilerio estis ekster
Sud-Osetio. Supozeble sen la rusia interveno la kartveloj sukcesus
venkopreni la urbon post kelkaj horoj (tio jam okazis dufoje komence
de la 1990-aj jaroj). Ili sukcesus rapide okupi Osetion kiel la
Usonanoj sukcesis rapide okupi Irakon. Tamen tio ne estus fino de la
milito, cxar la tuta kartvelia armeo ne suficxus por fidinde teni la
landon okupita; ankaux tio jam estis okazinta, kaj la kartveloj devis
retirigxi. Do, la bombardado cxesus, sed la milito dauxrus ...

[...]

> Kion mi povus aldoni?
> Ĉu ne klare estas ke mi provas kompreni kial ekas militoj? ke mi ege
> malamas militojn? ke mi scias ke miaj vortoj kontraŭ la militoj kaj
> kontraŭ la armiloj estas malpli ol gutero en oceano?

Sentoj kompreneblaj, kiuj inspiris la Munhxenan pacon antaux ekzakte
70 jaroj, en 1938. Mi komprenas, ke tiun argumenton cxiu partio
volonte uzas; tamen provu imagi kion sentas rusianoj, kiujn Nato
cxirkauxigas de Norvegio norde gxis Kauxkazio sude, kaj imagu la
frenezan najbaron Saakasxvili apogita de la tuta Nato. Jugoslavio
klare demonstris, kion oni atendu de tia najbaro.

--
Sergio

Mireille Corobu

unread,
Aug 14, 2008, 2:47:09 AM8/14/08
to
Sergio a écrit :

> On Aug 14, 4:29 am, Mireille Corobu wrote:
>
> [...]
>
>> Mi ne bone komprenas kiel mi povus skizi pluse ol kiel mi jam faris
>> en respondo al Marko. Mi jam donis personan opinion pri la afero.
>> Tamen oni devas scii ke kie kaj kiel mi vivas nuntempe, vartante du
>> junajn nepinojn, (kiuj plenplenas je energio ;-)) mi ne spektas en
>> televidilo kaj nur sporade povas aŭskulti per radio.

> Sergio a écrit :


> Do, vi estas en la pozicio de ordinara franciano kiu havas siajn
> zorgojn, kaj fidas la televidon por formi siajn ideojn. Gxuste tio
> min interesis: kiajn ideon formis la francia TV?

Vi tute eraras ĉar la televidilo nur servas por registri sur kasedo
porinfanajn elsendojn kiel ekzemple "bonjour les zouzous" aŭ por spekti
DVD-ojn por infanoj. Ĝi funkcias kiam mi pretigas la manĝojn.
Mi ne rigardas en mia televidilo krom registritaj surkasedaj filmoj de
mi elektitaj.
Sekve, por scii kiel oni raportis en francia televidilo, certe ne mi
povas helpi.

>> Mi eĉ ne plu memoras ĝuste en kiom horo mi aŭdis pri la botbruoj. Mi
>> nur memoras ke estis en la tago de la malfermo en Pekino de la
>> olimpiaj ludoj. Probable estis per radio kiam mi estis faranta la
>> supon por vespermanĝo. Mi ne miris kaj eĉ pensis "ĉu hazarde ke
>> ĝuste eksplodas la konflikto kiam miliardoj da okuloj rigardas al
>> Pekino?".
>
> Cxu gravas, kiu eksplodigis la konflikton gxuste tiutempe? Al mi
> sxajnas, ke multaj okcidentanoj sincere opinias, ke la perfida Rusio
> profitis Olimpikon por ataki Kartvelion. Nia TV montris Saakasxvilon
> adresi la usonan publikon per usona TV kun gxuste tia akuzo (15
> minutoj por Saakasxvili, kaj 47 sekundoj por rusia oficialulo). Mi
> suspektas ke la prezento en Francio ne estis multe pli senpartia.

Estu certa ke mi ne aŭdis ĉu per radio, ĉu per televidilo ke Rusio
profitis Olimpikon por lanĉi sian armeon en Kartvelio.
Ĉi tio ja estis mia unua penso kiam mi aŭdis pri la evento.

>> Mi tre dubas ke mia opinio eĥas tion ricevitan de mi per la francaj
>> amasinformiloj. Ĝi estas persona opinio: pro la fakto ke mi vivis en
>> militista kampo de la aĝo 4 ĝis la aĝo 17, mi forte reagas kiam mi aŭdas
>> pri milito. Infanoj ne povas kompreni kial la plenkreskuloj militas.

> Tre komprenebla sinteno. Nun imagu la osetajn infanojn en Chxinvalo,
> kiuj dum 17 horoj sidis en la keloj dum la bombardado de la urbo (do,
> gxis la veno de la rusiaj trupoj). La kartvelia bombardado
> komencigxis je 0:15, kaj la rusia operacio komencigxis posttagmeze.
> Se mi bone vin komprenis, vi preferus, ke gxi tute ne okazus, cxu?

Kion mi aŭdis en mia radio dum mi pretigis la supon estis ke Kartvelio
lanĉis militistan operacion en Sud-Osetio, ke ĉi tio estas eraro, ke
Rusio kuras defendi la osetojn ĉar en tiu regiono oni amase donis al la
civiluloj rusiajn pasportojn. Poste mi rifuzis aŭskulti pri la tiea
milito: mi tamen plurfoje en la tagoj pensis pri ĝi.

Mi preferus ke la nacioj kunvivus najbare en paco kaj ne flamigus
etnismojn, naciismojn, emojn sendependiĝi kaj tiel plu...
Perforteco neniam solvos la problemojn, ĝi nur ŝajne kaj pormomente solvas.

> Tamen ankaux post la veno de la rusiaj trupoj la bombardado dauxris
> ankoraux du diurnojn, cxar iom da kartvela artilerio estis ekster
> Sud-Osetio. Supozeble sen la rusia interveno la kartveloj sukcesus
> venkopreni la urbon post kelkaj horoj (tio jam okazis dufoje komence
> de la 1990-aj jaroj). Ili sukcesus rapide okupi Osetion kiel la
> Usonanoj sukcesis rapide okupi Irakon. Tamen tio ne estus fino de la
> milito, cxar la tuta kartvelia armeo ne suficxus por fidinde teni la
> landon okupita; ankaux tio jam estis okazinta, kaj la kartveloj devis
> retirigxi. Do, la bombardado cxesus, sed la milito dauxrus ...
>
> [...]

Mi tre bone komprenas vian angulvidon.
Kartvelia registaro kondukis sian popolon en militon por ke Usono kaj
kelkaj forte prousonaj landoj kurus por helpi Kartvelion. Tion mi ne dubas.

>> Kion mi povus aldoni?
>> Ĉu ne klare estas ke mi provas kompreni kial ekas militoj? ke mi ege
>> malamas militojn? ke mi scias ke miaj vortoj kontraŭ la militoj kaj
>> kontraŭ la armiloj estas malpli ol gutero en oceano?
>
> Sentoj kompreneblaj, kiuj inspiris la Munhxenan pacon antaux ekzakte
> 70 jaroj, en 1938. Mi komprenas, ke tiun argumenton cxiu partio
> volonte uzas; tamen provu imagi kion sentas rusianoj, kiujn Nato
> cxirkauxigas de Norvegio norde gxis Kauxkazio sude, kaj imagu la
> frenezan najbaron Saakasxvili apogita de la tuta Nato. Jugoslavio
> klare demonstris, kion oni atendu de tia najbaro.

Jes mi komprenas, sed ankaŭ mi komprenas ke rusoj ne devas fali en
paranojon: timo ne estas bona konsilanto.

Mi insiste ripetas ke miaj diroj estas personaj, ke min ne influas
televidilon kiun mi neniam rigardas por la novaĵoj.
Kiam mi aŭdas pri konfliktoj en la mondo (per radio) mia unua reflekso
estas rigardi al mia terglobo do mi tuj reagas geopolitike.
Mireja nun devas malŝalti sian komputilon.
Kore salutas vin kaj la legantojn.

Sergio

unread,
Aug 14, 2008, 3:35:52 AM8/14/08
to
On Aug 14, 1:47 pm, Mireille Corobu <mncor...@hotmail.com> wrote:

[...]

> Jes mi komprenas, sed ankaŭ mi komprenas ke rusoj ne devas fali en
> paranojon: timo ne estas bona konsilanto.

La militistoj scias, ke en la reala politiko gravas ne la intencoj,
sed
la realaj potencialoj. Kaj NATO ial dum jaroj pligrandigas sian
potencialon cxe niaj limoj. Jen gxi instalas la raketojn en Pollando
kaj Cxehxio. Jen gxi instalas novajn militbazojn en Bulgario kaj
Rumanio. Kial?

--
Sergio

Mireille Corobu

unread,
Aug 14, 2008, 3:59:48 AM8/14/08
to
>> Mireja:

>> Jes mi komprenas, sed ankaŭ mi komprenas ke rusoj ne devas fali en
>> paranojon: timo ne estas bona konsilanto.

> Sergio:


> La militistoj scias, ke en la reala politiko gravas ne la intencoj,
> sed
> la realaj potencialoj. Kaj NATO ial dum jaroj pligrandigas sian
> potencialon cxe niaj limoj. Jen gxi instalas la raketojn en Pollando
> kaj Cxehxio. Jen gxi instalas novajn militbazojn en Bulgario kaj
> Rumanio. Kial?

La nepinoj rigardas "bonjour les zouzous" do mi profitas por reveni al
la komputilo kie mi ĵus vin legis.

Al la demando "kial?"
mia respondo:

Iam mi aŭdis aŭ legis (ne plu memoras kiel kaj kie) ke iu fama ruso
diris al iu fama usonano: "Por vi la suda Ameriko kaj por mi Eŭropo!".
Ĉu ne klare estas?
Mireja kiu ne falas en paranojo kvankam ŝi raportas tian teruran aserton
;-), inter Rusio kaj Usono...estas...
Ĝis la...

Sergio

unread,
Aug 14, 2008, 4:26:50 AM8/14/08
to
On Aug 14, 2:59 pm, Mireille Corobu <mncor...@hotmail.com> wrote:

[...]

> Al la demando "kial?"
> mia respondo:

> Iam mi aŭdis aŭ legis (ne plu memoras kiel kaj kie) ke iu fama ruso
> diris al iu fama usonano: "Por vi la suda Ameriko kaj por mi Eŭropo!".
> Ĉu ne klare estas?

Hm ...
Sxajnas al mi, ke tiu kiun vi nomas "ruso", fakte estis kartvelo...
Pli gxuste, duone kartvelo - duone oseto.

Kaj liaj samgentanoj povas facile impliki vin kaj vian landon en
seriozan militon.

--
Sergio


Marko Rauhamaa

unread,
Aug 14, 2008, 6:02:13 AM8/14/08
to
Sergio <sergio.p...@gmail.com>:

NATO estas la klubo de la libervolaj vasaloj de Usono. Sendube la motivo
de la vasaloj ani en la klubo estas malamikeco kun kaj timo pri Rusujo.
Do NATO efektive estas kontraŭrusa defendoligo. La rusoj demandu al si,
kial tiom da najbaroj pensas pri ili negative. Eĉ la grandaj
eksmalamikoj Germanujo kaj Francujo ne plu timas pri si reciproke.


Marko

Sergio

unread,
Aug 14, 2008, 6:30:34 AM8/14/08
to
On Aug 14, 5:02 pm, Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net> wrote:

[...]

> NATO estas la klubo de la libervolaj vasaloj de Usono. Sendube la
> motivo de la vasaloj ani en la klubo estas malamikeco kun kaj timo

> pri Rusujo. Do NATO efektive estas kontrauxrusa defendoligo. La


> rusoj demandu al si, kial tiom da najbaroj pensas pri ili
> negative.

Oni pripensis tion dum almenaux 2 jarcentoj; tamen tio finfine ne
estas grava, suficxas la konstato: Kion ajn Rusio faru, la Okcidento
tutegale traktos gxin negative. Tion oni tute klare komprenis jam
meze de la 19a jc.

Dum la tuta Gorbacxova-Jelcina epoko Rusio ankorauxfoje provis placxi
al la Okcidento, gxi koncedis cxion kion gxi povis koncedi -- oni
volonte akceptis, postulis cxiam pli multe --- kaj neniel sxangxis
sian negativan rilaton.

Tial la nuna pozicio de la rusia publika opinio estas: Simple ignoru,
kion la Okcidento diras. Tutegale gxia sinteno estos negativa. Oni
simple observu siajn naciajn interesojn.

--
Sergio


Mireille Corobu

unread,
Aug 14, 2008, 8:17:40 AM8/14/08
to
> [...]. Tial la nuna pozicio de la rusia publika opinio estas: Simple ignoru,

> kion la Okcidento diras. Tutegale gxia sinteno estos negativa. Oni
> simple observu siajn naciajn interesojn.
>
> --
> Sergio

Tia nacia enfermigxo ne estas sana des pli se la registaro pelas al ĝi
la popolon.
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Aug 14, 2008, 8:19:24 AM8/14/08
to
>> Al la demando "kial?"
>> mia respondo:
>
>> Iam mi aŭdis aŭ legis (ne plu memoras kiel kaj kie) ke iu fama ruso
>> diris al iu fama usonano: "Por vi la suda Ameriko kaj por mi Eŭropo!".
>> Ĉu ne klare estas?
>
> Hm ...
> Sxajnas al mi, ke tiu kiun vi nomas "ruso", fakte estis kartvelo...
> Pli gxuste, duone kartvelo - duone oseto.
>
> Kaj liaj samgentanoj povas facile impliki vin kaj vian landon en
> seriozan militon.

Ĉu bezonatas diri tion al Mireja? :-/
Mireja


AV3

unread,
Aug 14, 2008, 11:04:02 AM8/14/08
to
Sergio wrote:
> On Aug 14, 4:29 am, Mireille Corobu wrote:
>
> [...]
>
>> Mi ne bone komprenas kiel mi povus skizi pluse ol kiel mi jam faris
>> en respondo al Marko. Mi jam donis personan opinion pri la afero.
>> Tamen oni devas scii ke kie kaj kiel mi vivas nuntempe, vartante du
>> junajn nepinojn, (kiuj plenplenas je energio ;-)) mi ne spektas en
>> televidilo kaj nur sporade povas aŭskulti per radio.
>
> Do, vi estas en la pozicio de ordinara franciano kiu havas siajn
> zorgojn, kaj fidas la televidon por formi siajn ideojn. Gxuste tio
> min interesis: kiajn ideon formis la francia TV?
>
>> Mi eĉ ne plu memoras ĝuste en kiom horo mi aŭdis pri la botbruoj. Mi
>> nur memoras ke estis en la tago de la malfermo en Pekino de la
>> olimpiaj ludoj. Probable estis per radio kiam mi estis faranta la
>> supon por vespermanĝo. Mi ne miris kaj eĉ pensis "ĉu hazarde ke
>> ĝuste eksplodas la konflikto kiam miliardoj da okuloj rigardas al
>> Pekino?".
>
> Cxu gravas, kiu eksplodigis la konflikton gxuste tiutempe? Al mi
> sxajnas, ke multaj okcidentanoj sincere opinias, ke la perfida Rusio
> profitis Olimpikon por ataki Kartvelion. Nia TV montris Saakasxvilon
> adresi la usonan publikon per usona TV kun gxuste tia akuzo (15
> minutoj por Saakasxvili, kaj 47 sekundoj por rusia oficialulo). Mi
> suspektas ke la prezento en Francio ne estis multe pli senpartia.

Se temas pri "News Hour," oni anoncis je la fino de intervjuo de
Saarkasxvili, ke rusa ambasadoro retirigxis lastaminute pro devoj en
UNO, kaj la sekvan tagon okazis intervjuo de li intencita por la antauxa
tago lige kun tiu de Saarkasxvili. Senpartiieco ofte dependas de
gxentilo de la koncernaj partioj.


>
>> ...
>

>


--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

AV3

unread,
Aug 14, 2008, 11:39:34 AM8/14/08