Le lundi 18 février 2019 17:40:05 UTC+1, Marko Rauhamaa a écrit :
> Frans Cobben <
franscobbenagmail.com>:
Laŭ iuj lingvistikaj fontoj, kies iuj spureroj restas al mi el frua juneco (t.e. de antaŭ duona jarcento plus kelkaj jardekoj), la hindeŭropaj, la finnugraj (ankaŭ nomataj uralaltajaj kaj samojedaj) kaj la semidaj lingvoj estus probable pra-prae parencaj.
"Samojeda" estas probable kalumnia nomo donita de rusoj al koncerna popolo. Ĝia signifo estas "kanibala". Tio povus rezulti de konfuzo inter "kanibalo" kaj "manĝanto de nekuirita viando".
La strukturo de Esperanto estas tiu de komercaj kodoj aranĝita por ŝajni familiara al hindeŭroplingvanoj. Tion Zamenhof ne tiel koncize esprimis sed detale prezentis en artikolo “El la Unua libro de la lingvo Esperanto”, kiun ĉiu povas retrovi en la Fundamenta Krestomatio (deksesa eldono 1939), p.241 kaj sekvantaj.
La vortaron de Esperanto prenis Zamenhof esence el latino. Li disiĝis de tiu principo ĉefe por eviti homonimojn, por nomi nociojn, kiujn oni ne trovas en latino aŭ por aliaj motivoj, kiujn oni pli malpli facile povas diveni. Iujn vortojn li tiris ne rekte el latino, sed el latinida lingvo, ofte el la franca kvankam ofte kun alia, specialigita senco. Elstara ekzemplo estas la vortoj “polvo, pulvoro, pudro, pulvo”, prenitaj el diversaj evoluaĵoj de la latina “pulvis”. Kelkajn tre ofte uzatajn vortojn li prenis el ĝermana fonto, sub meza formo inter la angla kaj la germana; ekzemple “ŝtono” el la angla “stone” kaj la germana “Ŝtein”.
Tio validas por la lingvo de la Fundamento (1905). De tiam la lingvo evoluis per aldono de vortoj, kiel en ĉiu ajn vivanta lingvo, ne ĉiam oportune, sed tio estus alia debato. Dank’al la Fundamento, la verkoj de la unuaj jaroj de Esperanto restas tute kompreneblaj. La aldonitaj vortoj pli kaj pli estas tiritaj el internacia komuna fonto. Neeviteble, la "falsaj amikoj" (vortoj similaj al aliaj, kiuj havas alian signifon) relative svarmas en Esperanto kiel en inter si parencaj lingvoj.
Petro.