RAPORTO PRI EFEN UNUA KOMITATKUNVENO EN WARRI
Vendredon la 4-a de Februaro gxis la 6-a okazis unuafoje en Nigerdelta
sxtato de Delta la komitatkunveno de EFEN kun cxeesto de 7 homoj i.a la
prezidanto, vic-prezidanto nia gastiganto, la kasisto, Moses Opa kaj Ahmed
Anagovi el Badagry klubo Lagos, Monday Seraphin kaj Nesta Okunmagbon la
oficiro pri publikaj rilatoj.
Vespere de la 4-a okazis la interkona vespero, gxustigo de la tagordo kaj
ankaux la unua diskuto pri kiel revivigi la klubojn kaj kreskigi la
membrarojn.La vigla diskuto pluiris gxis vespermangxo kaj enlitigxo je la
23-a horo.
La 5-an de februaro je la 8-a, matene, okazis la malferma ceremonio post
pregxo de Opa Moses .La prezidanto Princo Henriko, salutparolis kaj tuj
poste la financa raporto por 2004 estis traktita kaj du membroj de la
financkontrolkomitato estis nomumitaj, nome Monday Seraphin kaj Opa
Moses.Oni poste aprobis la raporton kiu
montris ke dum tuta enspezo estis
nur 30,776 nairoj la elspezoj superis 76,000 nairojn.Subvencio por la
asocio por la tuta jaro de UEA estis nur 14,776 nairojn.Oni do petis ke
EFEN ricevu pli da subvencioj por 2005 kaj tial oni tuj diskutis kaj
pretigis la bugxeton por 2005 kiu survojas al UEA kaj la Afrika Oficejo.
Poste estis klubaj raportoj. Opa Moses raportis pri la agado de la klubo
Verda Maro kun 11 membroj kun aldono de informo de Anagovi Seraphin kaj oni
petis kuragxigon de la anoj kaj subtenon.
Monday Seraphin raportis pri la klubo en PTI Warri kun 16 membroj kaj petis
materialojn kaj dokumentojn helpi oficialigi la klubon en la Universitato.
Nesta raportis pri la klubo cxe DST kun pli ol 30 membroj kun plano
kreskigi tion gxis eble cent se la klubo fine akiros aprobon de la Lerneja
auxtoritato kaj petis materialojn kaj lecionojn ktp.Isaelo Uhuebu raportis
pri la lernejo en Orodo kie Esperanto estas unu el la lernejaj
objektoj
kaj same petis kuragxigon kaj pli da helpo de EFEN.
La asocio tuj decidis sendi instruistojn almenau unufoje monate al la
diversaj lernejoj kaj kluboj kaj fotokopios lecionojn por disdoni krom
aliaj helpoj .
Pri la junulara fako, EFEN aprobis post vigla diskulto la junulara sekcion
kun nomo NAIJEK; tiu chi jam longe havis kontakton kun TEJO kaj Ahmed
Anagovi estis nomumita kiel Respondeciulo pri NAIJEK kaj havas grandan
taskon kreskigi la membrarojn, ekfari kontaktojn kun junularoj kaj ellabori
programon kiun li raportos al la asocio en venonta kunveno.
Post la matena pauxzo, oni havis klascxambron por plibonigi la
lingvonivelon kaj tion prizorgis la vicprezidanto kaj oni lauxtlegis unu
post la laia la salutparolon de la prezidanto kaj diskutis la lingvajxojn.
Pri la afero Farukuoye, la asocio denove repetis ke la AFRIKA OFICEJO KAJ
UEA diskonigu al la esperantistaro ke la kulpantoj nome OGUNLOWO EMMANUEL
O, ATTAH EVARISTUS
kaj EJIOGU BENJAMIN ne plu estas anoj de la asocio kaj
jam estis eksigitaj cxar jam pasis 6 monatoj kiam ili devus pruvi
senkulpecon. Se iu ajn faras ion kun ili, tio estas je propra risko kaj la
asocio ne respondecos kaj oni tuj foririgu iliajn nomojn de la JARLIBRO KAJ
PASPORTO SERVO.
La asocio decidis formale nome de la asocio sendi pardonpeton pro la fiagoj
de la eksigitoj kiuj damagxis reputacion de la asocio kaj landon kaj
rilaton kun Farukuoye kaj oni mandatis la prezidanton kaj vicprezidanton
verki la leteron kaj persone kontakti sxin.
Pri la iniciato de Renato, EFEN aprobis tuj post diskuto kaj decidis uzi
la lernejon en ORODO kie longe Esperanto estas lernoobjekto kaj nomumis
Princon Henriko kaj Ingx Mrakpor, Nesta kaj Israelo en la komitato.Ni nun
atendas la detalojn de la projekto de Renato.
Pri la nacia kongreso, oni tion aprobis kaj elektis kongreskomitaton kiu
enhavis 4 anojn Oladipo Emmanuel, Uhuegbu Israelo, Ahmed
Anagovi kaj
Moses Opa ellabori la daton, lokon, kaj aliajn detalojn kaj raporti al la
komitato en venonta kunveno.
Fine vespere post tagmangxa pauxzo estis la loko de venonta kunveno kaj
ceterajxoj kaj oni decidis ke la venonta kunveno okazos en Badagry Lagos
inter la 6-a kaj 8-a de Majo,Verda Maro estis la gastiganto.
Telefone salutis la kunvenon Oladipo Emmanuel kiu ne povis cxeesti pro
familia arangxo samperiodo kaj li parolis individue por la cxeestantoj kaj
subtenis la decidojn faritajn nokte kiam li retelefonis.
6-a de Februare post matenmangxo kaj aprobo de la raporto, fermis la
kunveno.Speciala dankojn al la vicprezidanto kaj familianoj kiuj bone
gastigis nin.
Warri,Delta Sxtato 6-an de Februaro
Sekretario de la kunveno:Opa Moses