Profesoro Grin, komisiite de la franca "Alta konsilio pri taksado de la
instrusistemo" pretigis raporton pri "Fremdlingvo-instruado kiel publika
politiko", analizinte la rilatumon kostoj / utiloj de tri malsamaj tipoj de
lingvo-politikoj celantaj atingi kiel eble plej altan nivelon de lingva
interkomunikado inter la europaj civitanoj, kaj de lingva demokratio.
Dum jardekoj, Europ-unio obstine konsideradas nur unu tipon de plurlingvisma
lingvo-politiko, kiu necesigas elekton pri kiujn lingvojn oni instruu kaj
pri la kriterioj taugaj por tia elekto. Tiu politiko estigis dum la jaroj
hegemonion de la angla lingvo - kaj nur de la angla - malavantage por la
ceteraj Europ-uniaj lingvoj.
Tial, oni petas al Eu-komisiono (P-3652/06) kaj Eu-Konsilio (E-3653/06)
konsulti profesoron Grin por profunde analizi la ekonomiajn kaj praktikajn
konsekvencojn kiujn ricevas la Eu-civitanoj el la antauenigo de
multlingvismo - fakte nur-unu-rezulta - kaj la avantagojn jes au ne
alportatajn de la tie analizataj scenaroj.
Oni plue petas, kaj al Eu-komisiono kaj al Eu-Konsilio, esprimi - lau
politika vidpunkto - taksan opinion pri la tri tipoj de publikaj
lingvo-politikoj, dezir-esprimante, ke kuninteresigu al analizo de la
demando ankau la ceteraj kompetentaj europaj organoj kaj oficejoj.