Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Vivo en Nov-Zelando

1 view
Skip to first unread message

Davido Rokel

unread,
Mar 25, 1996, 3:00:00 AM3/25/96
to
Estas gxojo por mi legi la artikolojn de Nikst (kaj de tempo al tempo de
aliaj), cxar anstataw disputojn pri gramatikaj punktoj ili donas al mi
iom da scio pri la cxiutaga vivo cxirkaw la mondo, iom da kompreno pri
aliaj nacioj.

Do hodiaw mi donas al vi la cxefajn punktojn de la Nov-Zelandaj tagaj
novajxoj por reciproki.

A. Oni trovis hodiaw du familiojn mortintajn en awtoj en du diversaj
lokaj en NZ. La Polico ankoraw rifuzas diri kiu, kiel aw kial.
Mi senpacience atendas pliajn detalojn.

B. Cxiuj politikaj partioj promesas malpliigojn de impostoj. Oni devas
memori, ke cxi-jare ni reelektas la parlamenton.

C. Post la deviga enkonduko de senplumba benzino, estas nun duboj pri la
sendangxereco de la nova brulajxo. Kelkaj awtoj jam forbrulis pro la
nunaj aldonajxoj.

Cx. Oni tute malpermesas la importon el Britio de bovaj produktoj,
inkluzive de spermo kaj embrioj, pro la malsano de frenezaj bovoj.

D. Hieraw nokte iu provis seksatenci virinon dormantan en sia domo. La
Polico kredas, ke la kulpulo estas la sama viro, kiu jam atakis ok
virinojn dum la jxus pasintaj jaroj.

Nu, jen tre rapida vido de vivo cxi tiu. Mi esperas, ke cxio iras bone
cxe vi.
--
*************************************************************************
************
Davido Rokel dav...@iconz.co.nz
(Vocxo el la Suda Pacifiko)


Manuel M Campagna

unread,
Mar 25, 1996, 3:00:00 AM3/25/96
to

En Artikolo 26360 dav...@iconz.co.nz (Davido Rokel) lastatempe tajpis
:

<<
A. Oni trovis hodiaw du familiojn mortintajn en awtoj en du diversaj
lokaj en NZ. La Polico ankoraw rifuzas diri kiu, kiel aw kial.
Mi senpacience atendas pliajn detalojn.
>>

Kompreneble heredajxoj cxiam bonvenas en preskavx bankrota lando.

<<
B. Cxiuj politikaj partioj promesas malpliigojn de impostoj. Oni devas
memori, ke cxi-jare ni reelektas la parlamenton.
>>

Tio simple signifas, ke vi devos pagi pli, kiam vi ricevos la servojn.
Mi esperas, ke vi jam scias, ke la fina kosto neniel povas
malaltigxi.

<<
C. Post la deviga enkonduko de senplumba benzino, estas nun duboj pri
la sendangxereco de la nova brulajxo. Kelkaj awtoj jam forbrulis pro
la nunaj aldonajxoj.
>>

Lernu bicikli. Cxu bicikloj ekzistas en Aotearoa-io ?

<<
Cx. Oni tute malpermesas la importon el Britio de bovaj produktoj,
inkluzive de spermo kaj embrioj, pro la malsano de frenezaj bovoj.
>>

Cxeteleavxde cximatene oni anoncis, ke esploroj montris, ke tiu
malsano devenas el skotiaj sxafaroj. Nu, por tiuj, kiuj naivas pri la
kapitalisma realo, malsanajn/mortintajn bestojn oni steriligas,
pulvorigas kaj aldonas al la porcioj de bovoj. Foje la steriligxo ne
plene okazas, sed tio ne gravas, cxar "nur" bovoj mangxos gxin.

Mi sugestas mangxi nur la panon...

<<
D. Hieraw nokte iu provis seksatenci virinon dormantan en sia domo. La
Polico kredas, ke la kulpulo estas la sama viro, kiu jam atakis ok
virinojn dum la jxus pasintaj jaroj.
>>

Nu la polico ne emas maltrankviligxi, temas nur pri tradicia
aliseksema sporto.

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

PEJNO Simono

unread,
Mar 25, 1996, 3:00:00 AM3/25/96
to
>> Nu, jen tre rapida vido de vivo cxi tiu. Mi esperas, ke cxio iras
bone
cxe vi. <<

Kiun raporton de senlaboreco oni havas tiumomente en Nov-Zelando? En
Germanujo preskaw 10 centonojn.

Simono


Adrian Boldan

unread,
Mar 29, 1996, 3:00:00 AM3/29/96
to
Davido Rokel (dav...@iconz.co.nz) skribis:

: A. Oni trovis hodiaw du familiojn mortintajn en awtoj en du diversaj

: lokaj en NZ. La Polico ankoraw rifuzas diri kiu, kiel aw kial.
: Mi senpacience atendas pliajn detalojn.

Du amikinoj interparolas:
- Chu vi audis pri Marinjo?
- Jes, sed nun estas la unua fojo, ke mi audos la detalojn.

--
*** Learn Esperanto - the International Language! ***
*** BBS: 1-905-731-2667 ***
One language for all | Unu por chiuj,
the second for everyone! | la dua por chiu!

Davido Rokel

unread,
Mar 30, 1996, 3:00:00 AM3/30/96
to
In article <4j6l6d$q...@dub-news-svc-6.compuserve.com>,
1001...@compuserve.com says...

>
>
>Kiun raporton de senlaboreco oni havas tiumomente en Nov-Zelando? En
>Germanujo preskaw 10 centonojn.
>
>Simono
>

Mi kredas, ke nuntempe la senlaboreco cxi tie estas proksimume 6
procento.

Manuel M Campagna

unread,
Apr 1, 1996, 3:00:00 AM4/1/96
to
En Artikolo 26583 dav...@iconz.co.nz (Davido Rokel) lastatempe tajpis
:

<<
In article <4j6l6d$q...@dub-news-svc-6.compuserve.com>,
1001...@compuserve.com says...
>Kiun raporton de senlaboreco oni havas tiumomente en Nov-Zelando? En
>Germanujo preskaw 10 centonojn.
>Simono
Mi kredas, ke nuntempe la senlaboreco cxi tie estas proksimume 6
procento.
>>

Tiurilate oni ne fidu la oficialajn raportojn. La registaroj spertas
pri misinformado.

En Kanadio ekzistas diversaj programoj federaj kaj provincaj, inter
kiujn oni dividas la senlaborulojn. La reguloj por havi la
"privilegion" (pli pagas) esti oficiale konsiderata kiel "senlaborulo"
estas kompleksaj. Kiam iu perdas sian postenon, gxi devas atendi dum
16 semajnoj post sia senpostenigxo, antavx ol ricevi la pagon. Dum
tiuj 16 semajnoj la efektiva senlaborulo nenion ricevas, sed devas
same plenumi cxiujn kondicxojn de la programo, interalie sercxi
postenon ; nu dum tiuj 16 semajnoj gxi ne estas kalkulita oficiale
kiel "senlaborulo".

Fine la senpostenigito ekricevas sian pagon. Tiam la senlaborulo
davxre sercxas postenon. Eble estas oferto por portempa posteno plene
pagita (al la entrepreno) de la responda ministerio ; la sukcesa
senlaborulo laboras do en tiu portempa posteno, kiu kutime davxras unu
jaron (tion oni pompe nomas "postenkreadon"). Kompreneble dum la
defakta senlaborulo laboras tie, gxi ne plu kalkulatas kiel
"senlaborulo", kvankam la ministerio pri senlaboreco plene pagas la
aferon, kaj tiu sxajnposteno finigxos jaron poste. Nu tre malmultaj
sukcesas parti tiajn programojn, kaj pli versxajne la senlaborulo
sukcese eniros "edukreciklan" programon ; temas pri kursoj pri
diversaj logikumoj (kompprogramoj), kiujn la entreprenoj ne plu uzas
jam de kelkaj jaroj. Tamen, dume la defakta senlaborulo ne oficiale
kalkulatas kiel senlaborulo, kvankam portempe gxi sekvas kurson, kiu
kondukas al neniu posteno.

Fine la senlaborulo atingas la finon de la senlaborula mono kaj ne plu
rajtas parti la supre menciitajn programojn. Do eble gxi turnas sin al
la sociala servo, kaj petas ties helpon. Lastoktobre la ontaria
registaro reduktis gxin, sed kion fari : apenavx, sed iomete pli bone,
ol malsatmorti surstrate ! Avx cxu ? Cxiuokaze la socialaj helpatoj ne
kalkulatas kiel oficialaj "senlaboruloj".

Multaj socialaj helpatoj kredas, ke per pli da edukado ili trovos
postenon pli facile. Nu tio ne certas. Tamen multaj avxskultis la
sirenojn de la registaroj kaj registrigxis en universitatoj kaj
kolegioj. Kompreneble la intereso de la registaro (federa) estas, ke
studentoj ne estas kalkulataj kiel senlaboruloj. Nu supera edukado
estas en Kanadio plikajpli kosta por la studentoj kaj la bankoj
postulas repagon de la pruntoj plikajpli sxajloke. La tipa prunto
ofertas malpli por sin vivteni, ol la sociala servo. Do la studento
devas, por apenavx travivi, trovi subpagitan okazan laboreton, avx
eble vendi drogon. Nu la registaroj en Kanadio devigis la
universitatojn draste altigi la pagojn postulotajn el la studentoj.
Tio signifas, ke venontseptembre multegaj studentoj simple ne povos
davxrigi la studadon. Kompreneble ili revenos al la sociala servo.

La sociala servo helpas ankavx unupatrajn familiojn (kies patro
gxenerale estas ino). Preskavx cxiuj tiuj patroj povus havi postenon
sed ne povas vartigi sia(j)n filo(j)n dum la laboro. Kompreneble ili
ne estas kalkulataj inter la oficialaj senlaboruloj. Nu, kion la kara
reakcia ontaria registaro proponas ? Perforte forpreni la infanojn el
la patroj kaj adoptigi ilin en dupatrajn familiojn. Nu do, ni
proksimigxas al hitlerisma, stalinisma avx gileadiisma mondo (Gileadio
estas la nomo de la ne tro fikcia lando en la romano de ontaria
verkisto Margareto Atvxuda La Rakonto de la Priservistino [Margaret
Atwood, The Handmaid's Tale]).

Estas plikajpli da homoj, kiuj ne plu okupigxas pri la sociala servo,
kiu farigxas plikajpli komplika. Plikajpli disvendas drogojn avx
aligxas al krimaj organizoj. Fine estas tiuj, kiuj simple almozas sur
la trotuaroj.

Nu antavx proksimume jaro sociikisto aperigis libron, en kiu la
avxtoro montras, ke la _efektiva_ proporcio de homoj sen suficxa
laboro por vivteni sin en Kanadio estas _42_%.

Nu antavx deko da jaroj, kiam oni instalis radikalan kapitalismon en
Aotearoaion, 3 % de la logxantaro fugxis al Avxstralio. Nun Aotearoaio
estas lando de senkompataj sxafbucxistoj, kies elito prosperas per
eksportado de dishakitaj sxafoj, speciale de dishakitaj sxafidoj por
Pasko, kaj per ekspluatado de subpagataj duonsklavoj.

George Partlow

unread,
Apr 2, 1996, 3:00:00 AM4/2/96
to dav...@iconz.co.nz
dav...@iconz.co.nz (Davido Rokel) wrote:
>Mi kredas, ke nuntempe la senlaboreco cxi tie estas proksimume 6
>procento.

Mi rememoras, ke dum la sesdekaj jaroj, la senlaboreco en novzelando
efektive estis _negativa_; mankis suficxe da laboristoj. Tiuepoke
mi foje revis pri enmigrado, sed evidentas ke mi iel mistrafis la
sxancon...

--
George Partlow (fifama kiel "fonobo" t.e. "freneza norda barbulo")
Timeo danaos et "flat tax" ferentes...

Davido Rokel

unread,
Apr 3, 1996, 3:00:00 AM4/3/96
to
In article <4jongr$1...@freenet-news.carleton.ca>,
ah...@FreeNet.Carleton.CA says...

>
>
>Nu antavx deko da jaroj, kiam oni instalis radikalan kapitalismon en
>Aotearoaion, 3 % de la logxantaro fugxis al Avxstralio. Nun Aotearoaio
>estas lando de senkompataj sxafbucxistoj, kies elito prosperas per
>eksportado de dishakitaj sxafoj, speciale de dishakitaj sxafidoj por
>Pasko, kaj per ekspluatado de subpagataj duonsklavoj.
>

Eble interesos vin scii, ke antaw deko da jaroj, kiam tiu registaro
ekregis, mi revenis de Awstralia al Nov-Zelando (kiu tute certe ne estas
Aotearoaio - se oni deziras uzi la maorian titolon, oni diru "La Lando de
la Longa Blanka Nubo")

0 new messages