Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Sukcesa Ekumena Esperanto-Kongreso en Rimini

5 views
Skip to first unread message

Ulrich Matthias

unread,
Sep 7, 2003, 4:25:04 PM9/7/03
to
Hieraux finigxis la 16a Ekumena Esperanto-Kongreso en Rimini
(30.08.-06.09.2003), kun cxirkaux 300 partoprenantoj eble la plej granda
Ekumena Esperanto-Kongreso gxis nun.

Gxi okazis en la parohxejo de la esperantista pastro Duilio Magnani, kiu
ornamis sian pregxejon per belegaj, dauxre ampleksigataj mozaikoj kun
esperantlingvaj tekstoj. La dua avantagxo de tiu parohxejo estas gxia
situo nur kelkcent metrojn for de mondfama plagxo, kie la kongresanoj
povis bani sin en la ankoraux varma akvo de la Adriatiko dum la preskaux
cxiam tre agrabla somerfina vetero.

Ankaux cxirkaux 50 gejunuloj (plejparte el Cxehxio, Pollando, Rumanio
kaj Hungario) partoprenis la arangxon kaj logxis kune en hotelo
vidalvide de la kongresejo. Plejparte ili estis komencantoj, kiuj vigle
partoprenis en tri internaciaj konversaciaj kursoj.

La programo plejparte tre bone sukcesis. Okazis ekskursoj al San Marino
kaj Ravenna (dum ideala vetero) kaj multaj prelegoj kaj diskutrondoj, el
kiuj mi bedauxrinde (kiel gvidanto de lingvokurso kaj patro de 13-monata
filineto) povis cxeesti nur malmultajn; sed vere interesa estis ekzemple
diskuto kun la juna seminariano Louis Mbella el Kamerunio pri disvastigo
de Esperanto kaj bonfara agado en Afriko.

Gxojiga estis la multnombra partopreno en la elektoj de la nova
IKUE-estraro; mi auxdis ion pri 300-400 vocxdonintaj membroj (inkluzive
de la posxtaj vocxoj senditaj antaux la kongresoj). Elektigxis kiel nova
prezidanto de IKUE Miloslav Sxvacxek el Cxehxio; vicprezidantoj farigxis
Marija Belosxevicx el Kroatio kaj pastro Lajos Kobor el Hungario.

En 2004 ne okazos Ekumena Kongreso, sed IKUE-Kongreso en Kretinga en
Litovio (apud la Balta Maro, 3.-10.07.2004) kaj krome KELI-kongreso en
Cxehxio.

Por 2005 KCE invitis al Ekumena Esperanto-Kongreso en La-Chaux-de-Fonds.
Certe la invitintoj, por kiuj parolis Perla Martinelli, celas per tio
proksimigi la du asociojn IKUE kaj KELI al la Pakto de la Esperanta
Civito, do al asocio certagrade konkurenca al UEA. Ne estas tute klare,
cxu IKUE kaj KELI akceptos la proponon; tamen laux mi indas elprovi la
kunlaboron.

Ulrich Matthias

**************************************************
Ulrich Matthias, Rückertstr. 6, D-65187 Wiesbaden
Tel. +49-611-466712; <Ulrich....@t-online.de>
http://Ulrich.Matthias.bei.t-online.de
**************************************************


0 new messages