Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

ankorau pri la etimologio de "frandzi"

53 views
Skip to first unread message

Goncalo Neves

unread,
Feb 18, 2004, 5:08:05 AM2/18/04
to
Pri la vera etimologio de nia vorto "frandzi" mi jhus legis interesan
noton en:

ludovikito: "korespondajho ludovikologia", pvz, kromkajero 2
(sen-data), p. 183-184.

En 1979-8-13 ludovikito (t.e. ito^ kanzi) letere demandis al
Waringhien:

"bonvolu klarigi la etimojn de "midzi" kaj "franchi".

En 1979-8-22 Waringhien respondis letere:

"midzi" mi tiris el la greka "mizein" (greka z = dz), samsignife; la
alian kareson oni nomas angle "the French kiss" (la franca kiso): de
tiu esprimo mi tiris "franchi", sed Rossetti preferus "frandzi", pro
analogio kun la dz de "midzi" (kaj ebla aludo al "frandi"): [...]"

Mi supozas, ke en la supra klarigo Waringhien forgesis aldoni ion. La
vorton "franchi" li ja tiris el la angla esprimo "French kiss" sed sub
vokala influo de la esperanta vorto "franca". Alie li tirus ne
"franchi" sed "frenchi". Jen do la etimologion de "franchi" oni povas
starigi pli malpli jene:

franchi < _franca_ + A _French_ (< A _French kiss_ "franca kiso" =
"frandzo")

Kaj jene la etimologion de "frandzi":

frandzi < _franchi_, sub influo de _midzi_ kaj _frandi_

Mi chiam audis, legis kaj uzis nur la formon "frandzi". La formon
"franchi" mi neniam renkontis parole au skribe, krom en NPIV.

Ekzistas ankorau tria varianto: "franzi", lanchita de Camacho en 1997
en "Ekstremoj" (au ech pli frue en alia verko, mi ne scias), char
liadire "intermeto de dentalo povas embarasi la langon".

Goncalo Neves

P.S. Mi supozas, ke Waringien eraris, kiam li diris: "midzi" mi tiris
el la greka "mizein" (greka z = dz), SAMSIGNIFE". Miascie la greka
"mizein" signifas ne "midzi" sed ghenerale "suchi".

a giridhar RAO

unread,
Feb 19, 2004, 12:40:22 PM2/19/04
to
dankon, goncalo, pro tiu cxu klera historieto! mi jam plusendis gxin
al probal dasxgupto, ankaux vortgxuanto. :)

estus bone, se uzus tiun cxi informon la kreintoj de _la alternativa
vortaro_ cxe http://www.notam02.no/~hcholm/altlang/ht/Esperanto.html.

amike salutas

giridhar

******
D-ro A Giridhar RAO (drgir...@eth.net)
Ghenerala Sekretario
Federacio Esperanto de Barato (http://www.geocities.com/bharato)
Hejmadreso: 'Sudarshan' 1st Floor, 3-5-819 Hyderguda, Hyderabad 500
029,
Barato/India. Tel +91-40-23232989.
******

gnevF...@clix.pt (Goncalo Neves) wrote in message news:<9946a1a0.0402...@posting.google.com>...

Donald J. HARLOW

unread,
Mar 10, 2004, 8:13:56 PM3/10/04
to
Je 02.08 atm 2004.02.18 (do antaux suficxe longa tempo -- pardonon la
prokrasto!), Goncalo NEVES skribis

>Mi supozas, ke en la supra klarigo Waringhien forgesis aldoni ion. La
>vorton "franchi" li ja tiris el la angla esprimo "French kiss" sed sub
>vokala influo de la esperanta vorto "franca".

Pardonon, sed "French kiss" en la angla -- almenaux en tiu de Usono -- ne
rilatas al "frandzi" sed al ordinara kvarlipa kiso, al kiu oni aldonas iom
da interlanga ludado ...


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

0 new messages