Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto baby names?

22 views
Skip to first unread message

plutonium

unread,
Feb 28, 2003, 1:29:33 PM2/28/03
to
Do there exist any native esperanto "given names"?

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 28, 2003, 2:44:43 PM2/28/03
to
plutonium:

> Do there exist any native esperanto "given names"?

[Ĉu ekzistas indiĝenaj Esperantaj personaj nomoj?]

Sure. I've encountered "Aminda", "Aglo", "Esperantida", "Florina" and some
others. Most of them are women's names, for some strange reason...

[Certe. Mi renkontis "Aminda", "Aglo", "Esperantida", "Florina" kaj kelkajn
aliajn. Plej multaj el ili estas virinaj nomoj, pro ia stranga kialo...]

--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

pierre.levy

unread,
Feb 28, 2003, 5:40:24 PM2/28/03
to

"Bertilo Wennergren" <bert...@gmx.net> a écrit dans le message de news:
b3oe70$i93$00$1...@news.t-online.com...

> plutonium:
>
> > Do there exist any native esperanto "given names"?
> [Cu ekzistas indigenaj Esperantaj personaj nomoj?]

>
> Sure. I've encountered "Aminda", "Aglo", "Esperantida", "Florina" and some
> others. Most of them are women's names, for some strange reason...
>
> [Certe. Mi renkontis "Aminda", "Aglo", "Esperantida", "Florina" kaj
kelkajn
> aliajn. Plej multaj el ili estas virinaj nomoj, pro ia stranga kialo...]
>
> --
==================
Petro:
Jen nomoj de kvar el miaj genepoj:
agho (jaroj)
Vinko 20
Lino 19
Vito 15
Flora 13

(Lau ordo de naskigho; tiuj nomoj estas
iliaj respektivaj duaj personaj nomoj, oficiale registritaj en la
naskighregistro de ilia naskighurbo. La tri unuaj estas knaboj; la lasta
estas knabino. Ili kaj iliaj gepatroj estas esperantistoj. Ilia patrino
konsultis min, sed mem elektis inter tiuj nomoj kaj aliaj eblecoj.)

Amike,
Petro.


WRHarmon

unread,
Feb 28, 2003, 8:11:02 PM2/28/03
to
Kaj la du denaskaj Esperantistinoj Lilio kaj Dianto Chomette...
WRH

Donald J. HARLOW

unread,
Feb 28, 2003, 10:03:31 PM2/28/03
to
Je 10.29 atm 2003.02.28 -0800, plutonium skribis

>Do there exist any native esperanto "given names"?

Just about any word can be used as a given name, as in other languages.

Some are simply assimilated names from other languages, e.g. "Karlo" or
"Johano".

Others are names of attractive things; Bill Harmon, in another message,
mentioned the Chomette sisters Lilio (= "lily", which itself is not an
unusual name in English) and Dianto (= "carnation"). There's a young woman
I know of in Beijing named "Revon" (= "daydream").


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

Roel Haveman

unread,
Mar 1, 2003, 2:02:24 AM3/1/03
to
WRHarmon:

> Kaj la du denaskaj Esperantistinoj Lilio kaj Dianto Chomette...
> WRH

Kaj la 4 denaskaj esperantistoj Benata, Donita, Felicha kaj Espero (el 1
nederlanda familio).

Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl


Marko Rauhamaa

unread,
Mar 1, 2003, 2:22:01 AM3/1/03
to
"Roel Haveman" <ro...@tekstoj.nl>:

> Kaj la 4 denaskaj esperantistoj Benata, Donita, Felicha kaj Espero (el
> 1 nederlanda familio).

Mi havas esperantan nomon. Chu ghi estas variajho de la latina nomo Marcus?
Au chu eble temas pri marko en historio au vivo?


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Corobu Mireille

unread,
Mar 1, 2003, 5:17:53 AM3/1/03
to
> Petro:
> Jen nomoj

> Vinko
-=-=-=-=
Vinko? kiel bele! La unuaj vinkoj nun ekfloras en Bretonio, cxu mi
ankoraux trovos kelkajn meze de marto?
Por la bonaj novajxoj cxi tie la suno brilas, multaj gepatroj kun
infanoj profitas la semajnfinon por skii kaj de la fenestro mi vidas
ilin grimpi kun la "tire-fesse" kiel diri tion esperante?
La bebo komencas akcepti la sucxbotelon do mi tre gxojas kaj cxiuj el
ni.
Bonan semajnfinon al cxiuj!
korajn salutojn
Mireja

pierre.levy

unread,
Mar 1, 2003, 6:12:25 PM3/1/03
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> a écrit dans le message de news:
m3n0kfi...@lumo.pacujo.net...
> "Roel Haveman" <ro...@tekstoj.nl>:
>
Roel> > Kaj la 4 denaskaj esperantistoj Benata, Donita, Felicha kaj Espero
(el
Roel> > 1 nederlanda familio).
>
Marko> Mi havas esperantan nomon.
====================
Petro:
Jes.
====================
Marko> Chu ghi estas variajho de la latina nomo Marcus?
====================
Petro:
Plej probable jes. "Marcus" estas unu el la malmultaj antaunomoj doneblaj
al antikva romano. Ghi havas multajn variajhojn komunajn al multaj europaj
popoloj: Marc, Marx, Marco, Markov, Markovic...
Kiel komuna nomo la latina "marcus"
havas la signifon "martelo".
====================

> Au chu eble temas pri marko en historio au vivo?
>

Tio shajnas ne probabla.
La vortoj "marko" havas diversajn sencojn en pluraj europaj lingvoj, de
la
ideo "marki" al "limmarko" kaj "tereno",
"teritorio", inkluzive de la germana kaj de la suoma monunuoj. Ili probable
chiuj estas parencaj kaj devenas de ghermana komuna fundo. Oni povas trovi
parencecon
kun la francaj "marque, marquer", sed la franca lingvo prenis ilin el la
ghermana "mark". Cetere la ghermana "mark" estas parenca al latina "margo
(akuzativo: marginem)", kun senco "bordo, limo", de kiu venas esperanta
"margheno".
Amike, Petro.

Damir Malkoc

unread,
Mar 2, 2003, 5:30:43 PM3/2/03
to
En news:628f0ef4.03030...@posting.google.com,
Corobu Mireille <mnco...@hotmail.com> skribis:

>> Petro:
>> Jen nomoj
>
>> Vinko
> -=-=-=-=
> Vinko? kiel bele! La unuaj vinkoj nun ekfloras en Bretonio, cxu mi
> ankoraux trovos kelkajn meze de marto?

En Kroatio ekzistas tiu nomo. Kaj mi kredas ke gxi devenas de la vorto
"vino". Gxis nun mi tute ne sciis ke en Esperanto ekzistas vorto "vinko"!
Nun mi kontrolis en vortaroj kaj trovis gxin.

--
Damir Malkoc
forigudam...@os.tel.hr
Mi petas forigi "forigu" el la adreso kiam oni respondas retposxte!

Corobu Mireille

unread,
Mar 3, 2003, 4:09:24 AM3/3/03
to
>>> Petro:

>>> Jen nomoj
>>> Vinko
-=-=-=-=
>> Corobu Mireille :

>> Vinko? kiel bele! La unuaj vinkoj nun ekfloras en Bretonio, cxu mi
>> ankoraux trovos kelkajn meze de marto?

> Damir Malkoc:

> En Kroatio ekzistas tiu nomo. Kaj mi kredas ke gxi devenas de la vorto
> "vino". Gxis nun mi tute ne sciis ke en Esperanto ekzistas vorto "vinko"!
> Nun mi kontrolis en vortaroj kaj trovis gxin.

saluton
Mi tre sxatas la vinkojn pro infanaj agrablaj memorajxoj: kiam mi iris
en la elementa lernejo en la jaroj 1950aj mi iris piede por dukelke da
kilometroj kaj bordvojete trovigxis profundaj kavoj en kiuj la akvo
fluis. Tio tre interesis nin vintre pro la glaco sed printempe estis
aliaj interesoj: amaso da sovagxaj vinkoj do de tiu tempo miaj
preferataj floroj estas la vinkoj. Por vidi la unuajn vinkojn kiujn mi
trovis la 2an de marto pasintan jaron jen adreso.
<http://www.isuisse.com/photo2/vinkoj.htm>

Hodiaux la 3an de marto 2003 mi staras je pli ol 1200 metroj alte kaj
negxis cxinokte, la pejzagxo estas belega sed mi ne sxatas la negxon
:-/.
Melodio nun dormas kaj la fratino promenas kun mia edzo en la negxo,
ni kiel bretonoj ne scias skii do ni kontentigxas marsxi en gxi ecx
fosxante de la negxbotoj truojn gxis la genuo, tio estas tiel amuza
kiel skii sed iom laciga. Oni malrapidas tiele marsxi kaj kiam oni
devas relevi la piedon de la profunda truo estas por denove remergi
en nova truo!


Mi rakontos alifojon kiel ni sukcesis cxesi la koleron de la
sucxinfano kiu rifuzis la sucxbotelon, malesperitaj antaux tiom da
kolerkrioj finfine ni trovis trukon. Mi lasas al vi diveni kiun...
Gxis!
Mireja.
PS:
Mi ne havas vortaron cxemane do eblas ke mi eraris uzante kelkajn
vortojn...

Corobu Mireille

unread,
Mar 4, 2003, 10:44:42 AM3/4/03
to
> Mireille Corobu:


> Mi rakontos alifojon kiel ni sukcesis cxesi la koleron de la
> sucxinfano kiu rifuzis la sucxbotelon, malesperitaj antaux tiom da
> kolerkrioj finfine ni trovis trukon. Mi lasas al vi diveni kiun...
> Gxis!

Jen mi por malkaŝi la trukon. Simla!
La bebo akceptis ĝis nun la suĉbotelon de ŝia patro ( kun patrina
lakto) sed ne de ŝia patrino ĉar kun panjo nur valoras la mamsuĉon
kompreneble :-)
Do ni surmetis T-Ĉemizon de la patro kaj dum du tagoj Melodio post
kelkaj grumbloj tamen suĉis la suĉbotelon. Nun ŝi estas facila, ŝi
prenas normale la suĉbotelon tage kaj por ĝin konsoli ankoraŭ rajtas
mamsuĉi matene kaj vespere. Nun mi konas ŝiajn diversajn plorojn do
estas facile varti ŝin tage.
Domaĝe ke ne estas virinoj inter la forumanoj. Mi certe havas multe
por rakonti sed tio ne interesas la virojn. Tamen eble la sonoj kiujn
12 semajnojn aĝa bebo eliras interesas vin: kiam ŝi estas kontenta mi
rajtas ricevi tre distingeblajn " a ro " sed la o estas kiel nia
franca e. Kompreneble ŝi atente aŭskultas niajn voĉojn precipe la
babilemulojn kiel mi...
Ŝajnas al mi ke la ŝanĝo estas pli malmola por ŝia patrino ol por ŝi
mem...
Mireja amike salutas.

Stefan "Master" Batory

unread,
Mar 8, 2003, 7:47:41 AM3/8/03
to

Użytkownik "WRHarmon" <wrha...@aol.com> napisał w wiadomości
news:20030228201102...@mb-mt.aol.com...

> Kaj la du denaskaj Esperantistinoj Lilio kaj Dianto Chomette...
> WRH

What I also found amusing was the fictitious Esperanto surnames in Lorjak's
novel 'Neologisme'.

Could we have a list of Esperanto original surnames from literature, or
better, life?

Best,

--
Piorokrat

"You grow up the day you have your first real laugh at yourself"
- Ethel Barrymore

http://republika.pl/piorokrat/


0 new messages