Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Unua "vorto" instruita al infanoj

1 view
Skip to first unread message

Doudou

unread,
Nov 6, 2003, 8:45:11 AM11/6/03
to

Cxe ni por paroligi bebon, oni ripetas vorteton sensignifan esperante ke la infano tion ankaux diros. Mi pensas ke tio okazas ja cxie en la mondo kaj mi sxatus scii kiu estas tiu unua vorto (aux unuaj vortoj).

Cxe ni, en Urugvajo, gxi estas "ahxoo" kaj sxajne en Auxstralio estas "ku" kaj en Kolombio "abubu". Cxu vi scias kiu estas la unua vorto dirata de gepatroj klopodante paroligi infanojn? (Krom panjo kaj pacxjo).

Eduardo.

korekto

unread,
Nov 6, 2003, 9:09:10 AM11/6/03
to
> Doudou a écrit:

Mi tute instintke ofte diris "abudubudu" kun ia speca de kantatono kiun
mi ne povas priskribi cxi tie ;-)
Mireja

Sylvia Poehlmann

unread,
Nov 6, 2003, 10:03:29 AM11/6/03
to

Sylvia Poehlmann

unread,
Nov 6, 2003, 10:05:38 AM11/6/03
to
Sylvia Poehlmann <spo.u...@gmx.de> schrieb:


En Pollando la infanoj ofte komencas de la vorto "baba" (signifas "babcia" -
"avino") kaj de la vorto "da" (signifas "daj" - "donu")

Sylvia

Alejandro MEJIA (jubilo.ca)

unread,
Nov 6, 2003, 1:32:25 PM11/6/03
to
Mi ne havas idojn, do mi nur parolu pri kion mi vidas eksterhejme....

Laux mi, AGUA (akvo) estas ofta vorto... kal la infanetoj provante,
diras "aba"...

Doudou wrote:

--
Alejandro MEJIA

________________________________
por hispanparolantoj:
Pri Eo: http://esperanto.jubilo.ca
Kurso: http://kurso.jubilo.ca

Mireille Corobu

unread,
Nov 6, 2003, 2:31:57 PM11/6/03
to
>> Doudou a écrit:

>> Cxe ni por paroligi bebon, oni ripetas vorteton sensignifan
>> esperante ke la infano tion ankaux diros. Mi pensas ke tio
>> okazas ja cxie en la mondo kaj mi sxatus scii kiu estas tiu
>> unua vorto (aux unuaj vortoj).

>> Cxe ni, en Urugvajo, gxi estas "ahxoo" kaj sxajne en Auxstralio
>> estas "ku" kaj en Kolombio "abubu". Cxu vi scias kiu estas la
>> unua vorto dirata de gepatroj klopodante paroligi infanojn?
>> (Krom panjo kaj pacxjo).

>> Eduardo.

> Mi tute instinkte ofte diris "abudubudu" kun ia


> kantatono kiun mi ne povas priskribi cxi tie ;-)
> Mireja

Mi korektas erarojn kaj aldonas ion.
"abudubudu" mi diris nur por bebo kiu ankoraux ne sidas, por bebo kiu
sidas mi ofte diris "encore" (ankoraux) cxar mi per tiu ununura vorto
demandas lin "cxu vi volas ankoraux?" "kial ankoraux vi...?" kaj tiel
plu...
La bebo sidanta komprenas tiun "encore" sed ne povas gxin diri.
Gxenerale en francio li komencas nur per du repetitaj silaboj kiel
"baba" "tata" "nana", sed mi iam vidis bebojn kiuj sciis nur kriegi je
la konsternego de siaj gepatroj :-/
La bebo komprenas kion oni diras al li per oniaj tono kaj mieno. Tre
gravas ke oni multe babilas al bebo ecx se la eldiro ne ege sencas kaj
miaopinie oni ne parolas al bebo por ke li ripetas kaj imitas nin, oni
parolas elkore tute senpripense.
Mireja


Mireille Corobu

unread,
Nov 7, 2003, 5:32:15 AM11/7/03
to
>> Doudou a écrit:

>> Eduardo.

Scivoleme mi rigardis cximatene en la reto, guglante "abudu" kaj trovis
ke "abudu=adori" en swahili...
Tre bela malkovro! kiam mi diris al bebo "abudubudu" mi diris al li "vi
estas adorinda!" ;-)
Mireja

0 new messages