Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kosovo

9 views
Skip to first unread message

Don HARLOW

unread,
Dec 26, 1999, 3:00:00 AM12/26/99
to
Oni nun disputas en cxi tiu grupo pri la rusa milito en Cxecxenio, kaj
lastatempe mi vidis malmultajn komentojn pri Kosovo (jam historia
afero, cxu ne?). Tamen, aperis en mia loka jxurnalo, hodiaux matene,
la jena redaktista komento pri tiu afero. _West County Times_ estas
kalifornia tagjxurnalo kies politiko estas gxenerale konservativa, en
la senco, ke gxi emas _ne_ malkonsenti kun nia registaro pri
eksterlandaj aventuroj.

(La originala versio certe estis en la angla lingvo...)

KOSOVO SINKAS PLI PROFUNDEN

Kiam alproksimigxas al sia fino jaro, kiu komencigxis je kreskanta
usona milita enplektigxo en Balkanio, cxiam pli klarigxas, ke nia
"humaneca" misio por savi etnajn albanojn de serboj en Kosovo estis
multe pli ol tio. La tempo jam donis al ni kuntekston kaj
perspektivon, kaj nun evidentas, ke la aventuro en Jugoslavio estis
ankaux interna milito, efektiva konkero de parto de Jugoslavio fare de
najbara lando Albanio, dauxrigo de plurjarcenta etna konflikto, kaj
muskol-fleksado flanke de NATO. Verdire, la serboj ja subpremis la
albanojn en Kosovo, sed jam la savitoj mem farigxis subpremantoj kies
murdemo egalas, eble preterpasas, tiun de la serboj.

Aparte eksplicita ekzemplo de tiu amara turno, ekzemplo donanta homan
mienon al tiuj foraj okazajxoj, estas la murdo de Profesoro Dragoslav
Basic, iama profesoro cxe la Universitato de Kalifornio (Berklio).
Basic estis profesoro de civila ingxenierado, fakulo pri
pontokonstruado kaj aliaj publiklaboraj projektoj en tertremaj
regionoj. En 1990 li akceptis postenon cxe la Universitato de Kosovo.
Basic esperis konstrui alispecan ponton, inter albanoj kaj serboj.

La 29an de novembro, la Albanan Flagotagon, albana tumultantaro
eltiris Basic, lian edzinon, kaj lian bopatrinon el lia auxto. Ili
renversis la auxton kaj incendiigis gxin. Ili batadis la tri. Ili
torturis la virinojn. Ili pafis Basic. Tiam ili malhelpis, ke
NATO-medicinisto venu por kuraci, fermante rondon cxirkaux la
viktimoj. Tiu cxiukaze trasxovis sin, sed jam tro malfruis por Basic,
kiu mortis survoje al la malsanulejo. La edzino kaj bopatrino restas
en la malsanulejo.

Ne temas pri izolita okazo. Serboj kaj kosovaj albanoj jam longatempe
tiel traktis unu la alian. Neniu povas supozi, ke ili baldaux cxesos.
UNo tamen pasintesemajne anoncis, ke gxi dividos potencon kun la
kosovalbanaj estroj, donante al ili ekzekutivan rolon en la regado de
la provinco. Ili proponis unu segxon al serbo, sed la serboj rifuzis.
Ne nur Kosovo suferas. La milito frakasis la ekonomion de Serbio,
ruinigis gxian industrion, poluis gxiajn riverojn, lasis homojn
malsategantaj. Tra la regiono oni vastaskale suferadas.

La Clinton-regximo fanfaronas, ke temas pri sukcesego de eksterlanda
politiko. Se temas pri sukceso, ni vere timus vidi malsukceson.
Clinton pelmeligis la usonan publikon al tiu milito, kaj gajnis
subtenon, portretante gxin kiel humanecan mision. Li ja sciis, ke
usonanoj estas bonvolaj. Sed li kaj aliaj manipulis tiun bonvolemon.
Tute ne helpante, la milito versxajne kreskigis la suferadon en
Balkanio.

Oni ne povas nei, ke kelkaj serboj faris maljustajxojn kontraux etnaj
albanoj. Sed rilate la dekojn da miloj de murditaj albanoj, pri kiuj
parolis la gvidantoj de NATO, iliaj nombroj nun sxajne estas proks.
2,500, eble -- maksimume -- 4,000. La plurdekoj da amasentombigejoj
neniam aperis. George Kenney, iama oficialulo de la usona Eksterlanda
Ministrejo sub la Bush-regximo, sekcas la ciferojn laux alarmiga
detalo en la aktuala numero de la revuo "Nation". Inter la konkludoj
li raportas: Oni tute ne trovis pruvajxojn pri serba genocido kontraux
kosovaj albanoj.

Geopolitike, la NATO-entrudo en Kosovon sendis al la mondo perturban
mesagxon: La potencaj rajtas konduti lauxvole.

Usono aldonis al tiu mesagxo ekstran paragrafon, pli frue en la nuna
monato, kiam Richard Holbrooke, cxefa usona delegito al la Unuigxintaj
Nacioj, iris al Afriko kaj esence informis la militantajn fakciojn en
Kongo kaj Ruando, ke ne aperos usonaj pacgardistoj, kaj ke ili mem
solvu siajn malkonsentojn. Li ja promesis iun neklaran "Afrikan
Iniciaton" frue en la venonta jaro. Tamen, preskaux forlavante de
usonaj manoj la multe pli seriozan amasmurdadon okazantan en tiu
mondoparto, Holbrooke lasas la perturban impreson, ke por usonaj
okuloj kelkaj lezoj de homaj rajtoj -- tiuj en Euxropo -- estas multe
pli teruraj ol aliaj lezoj de homaj rajtoj -- tiuj en Afriko.

Usonaj civitanoj lernu lecionon de tio. Kiam niaj estroj provas vendi
al ni militon -- Reagan en Grenado, Bush en la Persa Golfo, Clinton en
Kosovo -- ni zorge inspektu la vendotajxon antaux ol ni acxetos. Ni
obeu la principon _caveat emptor_ -- sin gardu la acxetanto -- rilate
cxefkomandantoj kolportantaj militon, same kiel ni faru tion kiam iu
volas vendi al ni brokantan auxton. Se ni ne gardos nin pri la auxo,
ni posedos auxtacxon. Se ni acxetos malgxustan militon, homoj suferos
kaj mortos.


Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Novaj verkantoj, novaj verkajxoj:
El Gvatemalo: Miguel Angel Asturias, La legendo de Tatuana
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/tatuana.html
El Ukrainio: Lena Poţivana, Donaco de Dio
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/donaco.html


Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 1999, 3:00:00 AM12/26/99
to
Dankon, Donald, pro la traduko de la artikolo, kiun vi sendis al chi tiu listo.

Ghi vershajne helpos iom kompreni, ke ne chio, kion televidoj decidas esti
la vero, estas la vero.

Mi nur bedauras, ke tiu artikolo venas el usona konservema jhurnalo kaj ne
el europa "progresema" jhurnalo.

Amike

Renato


kl...@infotrans.or.jp

unread,
Dec 27, 1999, 3:00:00 AM12/27/99
to
In article <38666424...@nntp1.ba.best.com>,
d...@donh.vip.best.com wrote:

> KOSOVO SINKAS PLI PROFUNDEN

> Don HARLOW
> http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Suprizas min ke en artikolo de tia kvalito, oni tute ne mencias Monika-n.

Klivo


Sent via Deja.com http://www.deja.com/
Before you buy.

Don HARLOW

unread,
Dec 27, 1999, 3:00:00 AM12/27/99
to
Je lun, 27 dec 1999 02:10:18 GMT, kl...@infotrans.or.jp skribis:

>In article <38666424...@nntp1.ba.best.com>,
> d...@donh.vip.best.com wrote:
>
>> KOSOVO SINKAS PLI PROFUNDEN
>
>> Don HARLOW
>> http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
>
>Suprizas min ke en artikolo de tia kvalito, oni tute ne mencias Monika-n.
>

Cxu Monika estis en Kosovo???

Jens Stengaard Larsen

unread,
Dec 28, 1999, 3:00:00 AM12/28/99
to
kl...@infotrans.or.jp wrote:

> Suprizas min ke en artikolo de tia kvalito, oni tute ne mencias Monika-n.

Mi trovis nur unu idiotajxon:

> Kiam niaj estroj provas vendi
> al ni militon -- Reagan en Grenado, Bush en la Persa Golfo, Clinton en
> Kosovo -- ni zorge inspektu la vendotajxon antaux ol ni acxetos. Ni
> obeu la principon _caveat emptor_ -- sin gardu la acxetanto -- rilate
> cxefkomandantoj kolportantaj militon, same kiel ni faru tion kiam iu
> volas vendi al ni brokantan auxton. Se ni ne gardos nin pri la auxo,
> ni posedos auxtacxon. Se ni acxetos malgxustan militon, homoj suferos
> kaj mortos.
>

Se oni acxetas ian ajn militon, homoj suferos kaj mortos - jen
kial oni militas! Sed krom tio la artikolo sxajnas suficxe prudenta.

--
Jens S. Larsen


Don HARLOW

unread,
Dec 28, 1999, 3:00:00 AM12/28/99
to
Je mar, 28 dec 1999 18:01:51 +0100, Jens Stengaard Larsen
<je...@cphling.dk> skribis:

>Mi trovis nur unu idiotajxon:
>

>> Kiam niaj estroj provas vendi
>> al ni militon -- Reagan en Grenado, Bush en la Persa Golfo, Clinton en
>> Kosovo -- ni zorge inspektu la vendotajxon antaux ol ni acxetos. Ni
>> obeu la principon _caveat emptor_ -- sin gardu la acxetanto -- rilate
>> cxefkomandantoj kolportantaj militon, same kiel ni faru tion kiam iu
>> volas vendi al ni brokantan auxton. Se ni ne gardos nin pri la auxo,
>> ni posedos auxtacxon. Se ni acxetos malgxustan militon, homoj suferos
>> kaj mortos.
>>
>

>Se oni acxetas ian ajn militon, homoj suferos kaj mortos - jen
>kial oni militas! Sed krom tio la artikolo sxajnas suficxe prudenta.
>

Eble la verkinto bezonis iun adverbon, ekz. "Se ni acxetos malgxustan
militon, homoj _malgxuste_ suferos kaj mortos"...

Jukka Vaijärvi

unread,
Dec 29, 1999, 3:00:00 AM12/29/99
to
Don HARLOW skribis:

>
> Eble la verkinto bezonis iun adverbon, ekz. "Se ni acxetos malgxustan
> militon, homoj _malgxuste_ suferos kaj mortos"...

Por la militmortinto la diferenco certe gravas. Mi trovas la esprimojn "morti
malgxuste" aux "suferi malgxuste" strangajn. Eble "morti pro malgxustaj
kialoj" pli tauxgus.

Jukka


0 new messages