> Per Radio Verda mi auxdas ke ELNA pripensas sxangxi sian nomon
> cxi-somere dum jarkongreso en Novjorko. Mi taksas tian sxangxon
> nenecesa (kial kapitulaci al politika gxusteco?).
Kio estas politike malghusta en la nomo ELNA?
Danke
Dirk
La malamo de kreskanta nombro en cxiu el la tri landoj de NAFTA/ALENA
al nordamerikaj aferoj.
> Dirk
Manvxelo
Manvkselo, nun ecx *VI* estas politike malgxusta! Vi forgesis la
mallongigon de NAFTA (ALENA) en hispana lingvo: TLCAN. Hontu pro via
malrespekto al la meksikanoj (kaj hispanparolantoj en Kanado kaj
Usono)!
KriZe
[ ... ]
> > Kio estas politike malghusta en la nomo ELNA?
> La malamo de kreskanta nombro en cxiu el la tri landoj de NAFTA/ALENA
> al nordamerikaj aferoj.
Laŭ mi, devas esti nenia "politike ĝusta" motivo pro la
ŝanĝosugesto -- fakte, ELNA estas usona organizo, kaj Kanado kaj
Meksiko ambaŭ havas proprajn landajn organizojn. ELNA vere ne
reprezentas la tuton de "norda ameriko", do ... Samspirita
"grandiozeco" kompreniĝas per la usona uzo de la frazo "World Series
of Baseball" ("tutmonda basbol-konkurenco") kiam temas, vere, de usona
teamaro (ja estas unu teamo, la Toronto Blue Jays, el Kanado) ...
rB
Lingvo-reformo - vere pens-reformo - pro tiaj cxi koncernajxoj estas la
kerna esenco de politika gxusteco.
> ELNA vere ne
> reprezentas la tuton de "norda ameriko", do ...
En 1900aj estis starigita Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, kies
regiono ja estis la tuto de nordameriko. Notu ankaux ke en hispana
lingvo "norteamerica" povas signifi simple "Ameriko," sence de "Usono."
En internacia diplomatio, almenaux en orienta duonsfero, "amerika"
estas tute bona, akceptita vorto por uzi en senco de "usona."
> Samspirita
> "grandiozeco" komprenigas per la usona uzo de la frazo
> "World Series of Baseball" ("tutmonda basbol-konkurenco") kiam temas, vere, de usona
> teamaro (ja estas unu teamo, la Toronto Blue Jays, el Kanado) ...
Gxojegu ke nun estas okazonta World Baseball Classic (Monda
Basbal-klasikajxo), inter teamoj de 16 landoj (ecx Nederlando!)
Vidu: http://mlb.mlb.com/NASApp/mlb/mlb/wbc/index.jsp
Dauxre, tamen, amisxoj en Usono nomas nin "angloj." Ve.
[ ... ]
> Samspirita
> "grandiozeco" komprenigas per la usona uzo de la frazo "World Series
> of Baseball" ("tutmonda basbol-konkurenco") kiam temas, vere, de usona
> teamaro (ja estas unu teamo, la Toronto Blue Jays, el Kanado) ...
Hm, ne temis pri grandiozeco. Jam en 1890 estis klare, ke la organizo
antauxvidis estontan partoprenon de aliaj landoj en la konkurenco. Tio
neniam realigxis (kvankam la basbalo mem iom disvastigxis), sed pleje oni
povas riprocxi ke oni neniam sxangxis la nomon. (Fonto:
http://roadsidephotos.com/baseball/name.htm)
Cxu eble la fondintoj de ELNA simile pensis? Mi povas imagi, ke en 1952 oni
ne emus nomi gxin ekz. "Esperanto-Ligo de Usono" pro tro ekskluziva aspekto
de tia nomo.
Ken
> En 1900aj estis starigita Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, kies
> regiono ja estis la tuto de nordameriko. Notu ankaux ke en hispana
> lingvo "norteamerica" povas signifi simple "Ameriko," sence de "Usono."
> En internacia diplomatio, almenaux en orienta duonsfero, "amerika"
> estas tute bona, akceptita vorto por uzi en senco de "usona."
Kompreneble, temas tie chi ne pri la senco de "American" en la angla, sed
pri la senco de *North* American en la angla (kaj de nord-amerika en
esperanto). La asocio ja ne nomighas Esperanto League for America, sed
Esperanto League for North America.
Yves
--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>
Google users: To reply to posts, click "show options" next to the
poster's name, and then click "Reply" in the line that says:
"Reply | Reply to Author | Forward | Print | Individual Message"
Ne temas pri "grandiozeco": antaŭ jardekoj ELNA ja reprezentis Nordan
Amerikon, sed tra la postaj jaroj sufiĉe fortiĝis la Movado en diversaj
nordamerikaj landoj, ke apenaŭ plu estas tutamerikaj servoj (krom la
Esperanto-Vojaĝservo). Do, estas oportune konformigi la nomon al nur unu
lando, kvankam komunaj jarkunvenoj kaj fakkunvenoj ankoraŭ okazas ĉiun
jaron.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
Se nomsango endas, mi sugestas ke ELNA sekvu aliajn neprofitcelajn
grupojn en Usono, kaj elektu nomon lau ordinara kutimo kiel American
Civil Liberties Union au National Rifle Association, au National
Organization of Women. (mallonga listo de grandaj:
http://www.libarts.ucok.edu/political/links/interest.htm). Do plej
nature la nomo estu eble American Esperanto Association, au National
Esperanto Society. Je unua vido "American" en nomo kreas saman au ec
pli grandan problemon kiel "ELNA". Problemo solveblas per traduki
"American" en Esperanto "Usona" (Sed mallongigo "UEA" evitindas).
> 1) "___ USA" estas tipa nomo por subkompanio funkcianta en Usono, sed
> posedata de superkompanio alilanda. Generale, usonanoj malsatas
> fremdajojn.
Chu vere la uzo de la vorto "USA" timigas Usonanojn?
Timigas? Ne. Mi diris absolute nenion tian.
> Yves Bellefeuille wrote:
> > Chu vere la uzo de la vorto "USA" timigas Usonanojn?
>
> Timigas? Ne. Mi diris absolute nenion tian.
Tamen usonanoj preferas aludi al Usono per "National" (tutnacia) aŭ
"World" (tutmonda). Ekzemploj:
National Rifle Association
National Football League
National Science Foundation
World Series
Do kiel pri:
National Esperanto League
World Esperanto Association
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/
Lavx mia kompreno, tiu asocio tiel nomitas pro la eksesperantistigxo de
la unua "Kanada Esperanto-Asocio" -- en 1910, se mi ne eraras. Tiu
asocio havis sian sidejon en Montrealo.
Tiu asocio farigxis piednoto en la historio de Esperanto, cxar gxiaj
membroj kaptigxis de la viruso de _reformemo_. Ili volis vojagxi al UK
por provi akceptigi sian reforman abocon. Felicxe ili malkasxe
korespondis pri tio, kaj iliaj korespondantoj severe rebatis, ke ili ne
vizitu la UK-on, se ili intencas prezenti reforman abocon. En la
UEA-jarlibro de 1911, ili malplu aperas. Cxu iu ajn scias, kio okazis
al ili ?
Dum jaroj kanadiaj Esperantistoj aligxadis cxu al ELNA cxu al
B[rita]EA.
Antavx kelkaj jaroj reaperis dokumentaro aparteninta al alia iama KEA
kun sidejo en Saskacxvanio.
Pri la historio de la nuna KEA, aperinta en 1956(?), oni pli bone scias
-- ekzemple, ke gxia sidejo nomadas.
> Yves
Manvxelo