ĉe la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo troviĝas la laste
aŭdeblaj kaj elŝuteblaj plej novaj E-elsendoj, kiujn dum la semajno
23-27.11.2009 pretigis por vi la E-sekcio de Pola Radio.
Jen enkonduke konsilo por komencantaj aŭskultantoj ! Se vi ankoraŭ
trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu
ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
aŭdigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.
23.11.09 – En nia lunda programo ni prezentas post la informbulteno
kaj temoj el la pola gazetaro interparolon, kiun post la 21-a Eŭropa
Renkontiĝo en Morbecque [13-14.11.2009] Barbara surbendigis kun ĝiaj
organizantoj, France kaj Richard Valet.
24.11.09 – En la “Trarigardo de la E-Gazetaro” nunsemajne ni proponas
komune foliumi la unuan nunjare aperintan numeron de “le monde de l’
ESPERANTO”, la oktobran numeron de “Esperantolehti”, la septembran numeron
de “Esperanto Provence”, la oktobran numeron de “Nova Vojo” kaj la novembran
numeron de “La Movado”.
25.11.09 - Rendevuante kun la klasika E-literaturo ni poiome
proksimiĝas al la fino de la unua volumo de “La Faraono” de Boleslaw Prus
en la E-traduko de Kazimierz Bein. Tiutage aŭdiĝas la 60-a fragmento de tiu
ĉi klasikaĵo.
26.11.09 – Nunsemajne niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Edmondo kaj
Arlette Plutniak el Arras, kiuj transprenis la torĉon organizi ekde la
venonta jaro >la plej grandan E-rendevuon norde de Parizo<. Iliaj ĉi-rilataj
planoj estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.
27.11.09 – En la leterkesta rendevuo speguliĝas la skribaj reagoj de
niaj geaŭskultantoj je la plej interesaj programoj el la lasta periodo.
Nunsemajne ni referencas al la reagoj pri la temo patriotismo lige kun la
pola nacia festo pasinta la 11-an de novembro kaj tiukuntekste memorigita
arkiva diskuto de Gabi kaj Maciek kun invititaj gastoj pri tio, kiel en la
nuna epoko kompreni patriotismon.
Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj depandas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!
Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.
Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t
kaj tutkore dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis.
Tiu peto aparte gravas nun, kiam la rimedoj por la programprodukto
estis grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj honorarioj por
la kunlaborantoj. Tio havas bedaŭrindajn sekvojn, nome sen subtenaj
financaj donacoj, ni devos konsideri la limigon de la programenhavo ĝis la
informbultenoj kaj trarigardoj de la pola gazetaro kaj la ceteran
programdaŭron plenigos ripetoj.
Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.
Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de
la Esperantlingva Radiofonio !
Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio