Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Filmeto: La unua neĝo

0 views
Skip to first unread message

Anton Oberndorfer

unread,
Dec 14, 2009, 7:05:53 AM12/14/09
to
Mi hodiaŭ alŝutis filmeton al Youtube kun la titolo:
"La unua neĝo".

Per tiu filmeto mi volas precipe komplezi al brazilanoj kiuj ŝatas ekscii
pli pri tiu mirinda fenomeno de la naturo.

Por spekti la filmeton iru al:
http://www.youtube.com/watch?v=FJOKyxXBQyo

Bonan spektadon deziras
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

mireille.corobu

unread,
Dec 19, 2009, 6:06:07 AM12/19/09
to
Saluton al vi karaj kaj fidelaj legantoj,
ankaŭ la unua neĝo kovris la ĝardenon ĉe mi, mi ne ŝatas...
Kiam la neĝo falas, tiam al mia memoro revenas infanaj bildoj kaj sentoj.
Ofte tiaj infanecaj memoraĵoj estas ĝojaj ĉar infanoj ŝatas ludi de la
neĝo, kun la neĝo, sur la neĝo, ne la miaj :-/.

Miaj memoroj el la jaroj 1950 revenas kliŝe.
Tiam ne estis ĝardeno ĉirkaŭ la "barraque" de mia infaneco, nur sovaĝa
naturo meze de kiu germanoj, malliberigitaj en Coëtquidan en la jaroj
1945/1947?, levis ellignajn longajn rektangulajn "barraques".

De 1947, en la konstruaĵo vivis du familioj, disigitaj per ligna vando,
unu kun ne pli ol unu infano kaj la alia kun pluraj infanoj. La loĝejo
eĉ por la familio kun pluraj infanoj estis tre malgranda, nur en la
kuirejo estis hejtilo. La ceteraj ĉambroj ne estis hejtitaj. Mia
gepatroj timis bruligi lignaĵojn, kiuj ne mankis en la proksima arbaro,
en la malgranda kameno ĉar la "barraque" estis tutligne farita.

Hodiaŭ la naturo rekaptis sian lokon, ĉiujn "barraques" en kiuj vivis
multaj familianoj en la jaroj 50 kaj 60 oni malkonstruis. Ili nur estas
en niaj memoroj.

Kun la unua neĝo kiu falis ĉinokte en mia ĝardeno revenas al mi la
malgajaj memoroj sed ne kredu ke ne estis bonaj! printempe kaj somere la
tiea vivo estis tre agrabla por infano kiu povis libere ludi en sovaĝa
naturo. Mia familio vivis en la "barraque" dum mia tuta infaneco, de
miaj 4 jaroj ĝis 16.

Hodiaŭ mi trovis en la reto ateston de germano kiu estis malliberigita
en Coëtquidan post 1945, lia nomo estas Horst Einhoff, mi bonvolus
skribi al li sed ne scias kie trovi sian adreson.
Se iu germano povus doni al mi lian adreson mi estus tre kontenta.
Prefere oni skribu al mi ĉe la gmail.com adreso por mireille.corobu.
Antaŭdankas
Mireja

0 new messages