Il giorno domenica 20 maggio 2012 22:20:56 UTC+2, Mireille Corobu ha scritto:
> Le 20/05/2012 15:34,
eugen....@gmail.com a écrit :
> > Il giorno domenica 20 maggio 2012 14:02:46 UTC+2, Mireille Corobu ha scritto:
> >> Estimata Eugenio,
> >> Mi rigardis en mapo kie estis la epicentro de la ĵus okazinta italia
> >> tertremo: Ne tre for de Vicenza do penseble ke vi sentis la skuojn antaŭ
> >> la sunleviĝo, se vi ne tro profunde dormis.
> >> Miaj pensoj estas al viaj samregionanoj kaj estas mirakle ke ne estas
> >> pli da viktimoj. Kiel okazintus se la tertremo okazis ne nokte sed tage?
> >> Estas multe da monumentoj kaj fortikaj historiaj kontruaĵoj kiuj suferis...
> >> Mireja
>
> > Bonan tagon Mireja. Mi ĵus sentis malgrandan tremeton, sed mi ne eliris kiel mia edzino.
> > Mi ankoraŭ ne estas timigita de tertremoj kiel la lokanoj. Ĉiel ajn, ĉi matene mi sentis multe pli forte.
> > Estis kvazaŭ iu skuus mian liton por veki min. La epicentro estis en Reggio Emilia, almenaŭ 200 kilometrojn pli sude. Mi kredas ke tie estis pli timiga ĉar tie falis ankaŭ muroj. Iu diris per la televidilo ke plej timiga estis ne la tertremo sed la bruo kiun oni aŭdis. Mi aŭdis nenian bruon. Ĉi tie, bonŝance, okazis nenia damaĝo sed ŝajnas ke ĝi ankoraŭ ne finiĝis. Bonan dimanĉon al vi kaj al ĉiuj sceanoj.
> >
> > F.E
> >
http://www.ilfattoquotidiano.it/emilia-romagna/
>
> Dankon pro via respondo, Eugenio. Mi esperas ke vi kaj viaj familianoj
> dormos normale malgraŭ la evento.
Nu, almenaŭ ni esperas. Ĉimonate mi plenigis la 73-an jaron kaj je tiu aĝo
estas normale ke oni ne dormas tiel bone kiel junulaĝe. Kiam mi ekdormas
profunde mi ronkas kaj foje mi vekas min mem. Nun kun la penso de la
Tio estus tre malbela afero. Mi vidis videofilmon pri la cunamo de Yukuŝima.
Estis vere terura. Fartu bone Mireja! Bonan nokton!