Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Rejen mi

1 view
Skip to first unread message

Michel

unread,
Sep 8, 2010, 6:13:08 PM9/8/10
to
Meditante longatempe en mia ĉambro, post la freŝdata forpaso de mia
guruo Higinio Garcia kiu multe esperis, vanece, morti kiel martiro de
esperanto, kaj kies rekruto mi estis la ununura, mi finfine ekagnoskis
al mia animo ke Zamenhof ne estis tiel stulta kiel mi kredis, kaj kiel
estas la modernaj esperantistoj. Mi relegis la libron "Mi estas Homo",
kaj malkovris en Zamenhof veran heroon.

Mi nun opinias ke bulonjismo estis la monstro de la afero, kiu
malfermis la pordon al  ia skizofrenia neŭtraleco kiu, asertante ke
esperanto estas « nur lingvo » devas nun logike konsenti ke eĉ
MacDonald kaj Nike rajtas uzi ĝin por vendi sian varon, kaj kiu,
samptempe, asertante ke la lingvo estas ilo al paciga interkompreno
interpopola, devas agnoski ke, tiucele, esperanto ne povas apogi kian
ajn etikon, aparte la etikon de multnaciaj kompanioj kiel MacDonald kaj
Nike.

Sed kial esperanto se ĝi utilus nur por pli facile reprodukti  la homan
stultecon?

Pro tio, mi ne plu distingas esperanton de ia baza etiko al kiu
Zamenhof pli kaj pli celis tra siaj diversaj versioj de homaranismo.

Ĉu klara?

Mi, Michel.

Michel

unread,
Sep 9, 2010, 7:00:32 AM9/9/10
to

Mi foriris dum pluraj monatoj. Revenante ĉi tie, mi havas strangan
senton: ĉio aspektas kiel lando post nuklea atako. Kio okazis ĉi tie?
Kial nur kelkaj bestoj hantas la ruinaĵojn?

ML

Tiguliano

unread,
Sep 9, 2010, 12:19:57 PM9/9/10
to
Il 09/09/2010 13.00, Michel ha scritto:

> Mi foriris dum pluraj monatoj. Revenante ĉi tie, mi havas strangan
> senton: ĉio aspektas kiel lando post nuklea atako. Kio okazis ĉi tie?
> Kial nur kelkaj bestoj hantas la ruinaĵojn?

eble kelkaj ankoraŭ ferias?

ĝis

Darjo (el Tigulio)


Tiguliano

unread,
Sep 9, 2010, 12:26:16 PM9/9/10
to
Il 09/09/2010 13.00, Michel ha scritto:

> Mi foriris dum pluraj monatoj. Revenante ĉi tie, mi havas strangan
> senton: ĉio aspektas kiel lando post nuklea atako. Kio okazis ĉi tie?
> Kial nur kelkaj bestoj hantas la ruinaĵojn?

eble kelkaj ankoraŭ ferias?

ĝis

Darjo (el Tigulio)


Harri Laine

unread,
Sep 9, 2010, 2:40:28 PM9/9/10
to
Michel skribis, 9.9.2010:

> Revenante ĉi tie, mi havas strangan senton: ĉio aspektas kiel lando
> post nuklea atako. Kio okazis ĉi tie? Kial nur kelkaj bestoj hantas
> la ruinaĵojn?

Via konjekto pri nuklea atako ŝajnas tute ĝusta. Precipe se la
bestoj, kiujn vi vidas, estas blatoj, la afero estas certa. Tiuj
insektoj estas tre imunaj kontraŭ joniga radiado kaj heredas la
teron post kiam la homaro (inkluzive la esperantistojn en SCE)
estas forbalaita per nuklea milito.

Harri

CS

unread,
Sep 9, 2010, 4:22:08 PM9/9/10
to
Pardonu, sed la mia estas pura scivolemo, sen ofendo-celo: kiel eblas (kiel
oni povas plani) morti kiel martiro de esperanto?
Pura scivolemo la mia estas.
Amike,
Carlo


Michel

unread,
Sep 9, 2010, 6:28:48 PM9/9/10
to

Bona demando. Higinio (jes, la aŭtoro de la novelaro Kapturnoj) alvenis
al Kebekio (de Antequera, Malaga) interalie kun la intenco harde
disvastigi la zamenhofan. H. estis tejlardista (li multe ŝatis la
verkaron de Teilhard de Chardin), kaj kredis ke la disvastigo de
esperanto estis iele spiritigo de la materio. Sed li rapide devis
agoski ke oni ne povas pledi por internacia lingvo en medio unulingva
kiu neniam bezonis alian lingvon ol la sia de kvarcent jarcentoj. En
mia regiono, oni parolas la francan. Punkto fina. Sed spite al tio,
Higinio kredis ke esperanto estas metafizike egalnivela al la metra
sistemo, kaj ke la metra sistemo estis diodevena. Ĉiuj kiuj ne uzas
ambaŭ sistemojn estas iele satanaj. Laŭ li, fronte al la rezistemaj
stultaj regionanoj, estis despli grave atesti (jen la signifo de la
vorto "martiriĝi") pri la esperanta evangelio. Por pli bone kompreni la
moralan logikon malantaŭ tia martirema agado, nur rememoru la aserton
de sankta Paŭlo (Rom. 12,20) citanta Proverbaro 25,21 laŭ kiu fari
bonajn agojn al malamikoj aldonas braĝojn sur iliaj kapoj. Li aĉetigis
lernolibrojn de esperanto en la lernejo kie li laboris kaj ĉiumonate
distribuis traurbe folietojn pri la lingvo. Sed neniu lernis
esperanton.... krom mi. Dum kvardek sep jaroj, lia propagando allogis
nur unu rekruton: min. Li ne estis aparte fiera pri sia disciplo, sed
tio estas alia afero. Li finfine mortis asertante ke li ne plu
interesiĝis pri esperanto. Mi interpretas tiun lastan konfeson kiel
provon por komprenigi al mi, kiu akceptis viziti lin antaŭ lia forpaso,
ke esperanto, kiu estis grava malrekta kaŭzo de nia dujara
amikecorompo, ne valoris pli ol nia amikeco.

Ĉu tio kontentigas vian scivolemon?

Michel

Michel

unread,
Sep 9, 2010, 6:55:17 PM9/9/10
to

Jes, mi scias pri la ratoj kaj la blatoj. Sed, ĉiuvespere, antaŭ
enlitiĝi, mi demandas al mi : ĉu tiuj bestetoj estos feliĉaj sen la
homoj post la katastrofo? Hum?

Ĉu vi vere kredas ke la homaro malaperos pro nuklea milito? Mi
anstataŭe opinias ke ĝi malaperos multe pli frue en sia fekaĵo. Se
tiele, mi ne certas ke la ratoj kaj la blatoj havos tempon (kaj
energion) naĝi ĝis la bordo.

Michel

hajo

unread,
Sep 9, 2010, 7:17:15 PM9/9/10
to
Am 10.09.2010 00:55, schrieb Michel:
> On 2010-09-09 14:40:28 -0400, Harri Laine said:

Ambau skribis stultajhoj. HALT


Michel

unread,
Sep 9, 2010, 8:29:52 PM9/9/10
to

Estimata Hajo, se miaj neŭtralaj stultaĵoj (kaj sendube tiuj de mia
frato Harri Krishna) ofendas viajn ratojn kaj blatojn, metu filtrilon.
Aŭ kial ne konsili al viaj bestetoj ke ili limigu siajn virtualajn
vizitojn al la retpaĝo de La mirinda mondo de Disney?

Homaranisme via,

Michel

La Ondo de Esperanto

unread,
Sep 11, 2010, 5:21:31 AM9/11/10
to

"Michel" <pasted...@yahoo.ca> сообщил/сообщила в новостях следующее:
news:8eqg3k...@mid.individual.net...

> mi finfine ekagnoskis al mia animo ke Zamenhof ne estis tiel stulta kiel
> mi kredis, kaj kiel estas la modernaj esperantistoj. Mi relegis la libron
> "Mi estas Homo", kaj malkovris en Zamenhof veran heroon.

En MEH estas nur tekstoj Zamenhofaj (kaj miaj komentoj en la fino), sed en
"Homarano" mi provis doni iom da fono kaj klarigo pri la evoluo de la ideoj
de LZ.

Kore,
AlKo

Michel

unread,
Sep 11, 2010, 6:15:14 AM9/11/10
to

Mi legis ambaŭ librojn. MEH estas tre utila por malpli malĝuste
kompreni la zamenhofan ideon de neŭtraleco.

Kaj en "Homarano" vi faris bonegan laboron. Oni sentas ĉe vi
sendependan menson kiu provas analizi la zamenhofan fenomenon pli
objektive.

Ĉu vi jam legis la longan tekston (30 paĝoj) de Michel Clément pri la
Homaranismo? Clément nun havebligas elrete la kvara eldonon de sia
grava teksto. La titolo ŝanĝis: L'Homaranisme, de la sagesse d'Hillel
aux Lumières juives. Oni povas nun elŝuti ĝin el la jena retadreso :
http://www.adhuc.eu/

0 new messages