Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Grava propono pri soc.culture.esperanto

51 views
Skip to first unread message

Philipp Oberndorfer

unread,
Mar 19, 2000, 3:00:00 AM3/19/00
to
Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon: Mi esperas ke tiu
temo ne jam estis diskutita vaste. Mi proponus enkonduki regulojn en tiu cxi
novajxgrupo. Cxar en tiu cxi forumo tiom da idiotoj volas kontribui sian
mustardon, oni devus skribi al homoj kiuj absolute ne kongruas kun la temaro
de cxi tiu
forumo kiel respondon nur "vi estas for de la temaro (off-topic)". Tio ja
okazas cxiutage same en aliaj forumoj.

Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto, sed tiu cxi
forumo gxenerale estas hontiga por esperanto. Necesas sxangxi ion. Ekzemple
moderita forumo estus celtrafa. Eble tion povus transpreni profesiaj
esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.

Gxuste por esperanto gravas havi nigran tabulon en la interreto kiu tauxgas
pri io. Tiu cxi tauxgas nenion.

k. a. s.
philipp oberndorfer

Michiel Meeuwissen

unread,
Mar 19, 2000, 3:00:00 AM3/19/00
to

Philipp Oberndorfer:

> Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto, sed tiu cxi
> forumo gxenerale estas hontiga por esperanto. Necesas sxangxi ion. Ekzemple
> moderita forumo estus celtrafa. Eble tion povus transpreni profesiaj
> esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
> profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.

Mi sxatas la anarkismon. En forumo kiu estas filtrata de homoj kiuj
havas komercan intereson pri gxi, mi eble ne sxatus afisxi, certe ne
se ili farus tion ecx pro tiu komerca intereso.

Se gxi estus filtrata, tiam de iu volontulo, pri kiu cxiu povas
konsenti.

> Gxuste por esperanto gravas havi nigran tabulon en la interreto kiu tauxgas
> pri io. Tiu cxi tauxgas nenion.

Cxiu povas starigi sian propran hejmpagxon. La interreto _estas_ la
nigra tabulo, sed se vere oni bezonas filtratan liston aux grupon,
tiam eble ne sxangxu s.c.e.-on cxar tiam ekmankus kaj ekkreindus
anarkismo.


Michiel

--
% Michiel Meeuwissen
% M.Meeu...@stud.warande.ruu.nl
% http://www.purl.org/NET/mihxil/

Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi

unread,
Mar 19, 2000, 3:00:00 AM3/19/00
to
je Sun, 19 Mar 2000 18:57:42 +0100, "Philipp Oberndorfer"
<phil...@hotmail.com> skribis :

>moderita forumo estus celtrafa. Eble tion povus transpreni profesiaj


fipi , weg mit faschismus und diktatur .
wenn esperanto faschistisch wird "jam estas tempo por foriri" .

>esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
>profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.

draam waijda

http://purl.oclc.org/NET/nymindex.htm
$tejst da auf in da frua bist foun foadog no zua

Pejno Simono

unread,
Mar 19, 2000, 3:00:00 AM3/19/00
to

"Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> schrieb im Newsbeitrag
news:38d515ca$0$79...@SSP1NO17.highway.telekom.at...

> Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon: Mi esperas ke
tiu
> temo ne jam estis diskutita vaste.

Kial vi nur esperas pri tio? Kial vi ne simple vizitis Deĵanjuzon por
unuapaŝe iomete informiĝi pri la afero antaŭ ol simple ekbabili?

> Mi proponus enkonduki regulojn en tiu cxi
> novajxgrupo.

La reguloj jam ekzistas kaj estas klare formulitaj. Oni publikigas ligon al
ili ĉiun monaton ĝuste tie ĉi en la forumo. Temas pri la tiel nomata
fakdosiero aŭ "odo".

> Cxar en tiu cxi forumo tiom da idiotoj volas kontribui sian
> mustardon, oni devus skribi al homoj kiuj absolute ne kongruas kun la
temaro
> de cxi tiu
> forumo kiel respondon nur "vi estas for de la temaro (off-topic)". Tio ja
> okazas cxiutage same en aliaj forumoj.

Do nia forumo laŭ viaj propraj vortoj neniel estas escepto pri tio.

Aldone mi eble atentigu, ke ĝuste tion vi mem ne faris. Vi fakte skribis
sufiĉe longan mesaĝon al tiu ĉi idioto Nenado kaj per tio vi certe incitis
lin ŝuti eĉ pli da stultaĵoj en la forumon. La sola vera strategio kontraŭ
tiaj skribemaj napokapoj estas plene ignori ilin. Do oni ne reagu kaj
anstataŭe simple plonku ilin.

> Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto, sed tiu cxi
> forumo gxenerale estas hontiga por esperanto. Necesas sxangxi ion.

Ĉu jen nur via persona opinio, aŭ ĉu vi jam okazigis baloton pri tio tie ĉi
inter la aliaj cent regulaj legantoj? Evidente estas memkompreneble, ke ĉiu
rajtu laŭplaĉe proponi. Sed same evidente estas, ke oni prefere unue analizi
la situacion ankaŭ laŭ iom pli tratempa perspektivo.

> Ekzemple
> moderita forumo estus celtrafa.

Fakte ni sufiĉe ofte diskutis pri tio kaj ŝajnas, ke la plej multaj
forumanoj ne volas moderatan forumon. Cetere, ekzistas jam sufiĉe da
retpoŝtaj listoj, kiuj ja estas moderataj - fakte cenzurataj. Do se iu
inklinas al moderataĵo, ĉar li ne eltenas la elmeton de kvino da
sencerbuloj, nu, jam estas almenaŭ dek tiaj retpoŝtaj listoj, kie li povos
membriĝi.

> Eble tion povus transpreni profesiaj

> esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
> profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.

Kaj ĝuste la lastan aferon vere neniu ajn tie ĉi volas. Cetere, ĉe tio neniu
iel pridubas la profesiecon de la Feluloj. Estas simple tiel, ke pluraj tie
ĉi tre senteme reagas kontraŭ ĉiuspeca spamo - ankaŭ kontraŭ ĉiuspeca
Esperanta spamo.

Eble estus pli senchave, ke vi unue iomete observi la forumon kaj ĝiajn
forumanojn, por nur post adekvata observa periodo proponi ion.

> Gxuste por esperanto gravas havi nigran tabulon en la interreto kiu
tauxgas
> pri io.

"Nigra tabulo" ne estas la precipa rolo de diskutforumo kiel
"soc.culture.esperanto". Tabule pli bone konvenas TTT-ejoj - jen ĝuste ilia
rolo.

Aliflanke ne estas tiel, ke tiu ĉi forumo neniam kaj neniel rolas ĉi-cele.

> Tiu cxi tauxgas nenion.

Ĉu vere?

Kion vi scias pri tiu ĉi forumo?
Kion vi scias pri ties forumanoj?
Kiom da mesaĝoj vi jam legis?
Kiom da monatoj vi jam partoprenis?
Kion vi scias pri la TTT-ejoj de la forumanoj?
Kion vi scias pri la diversaj kontribuaĵoj de la forumanoj?
Kion vi scias pri la diversaj teĥnikaj kontribuaĵoj de la forumanoj?
Kion vi scias ekzemple pri "Ek" aŭ "UniRed"?
Kion vi scias entute pri Esperanto en Interreto?

Ekzemple, mi rimarkas, ke vi laŭŝajne ne kapablas uzi supersignitajn
Zamenhofajn literojn tie ĉi. Do mi demandas al mi - kial? Mi aldone vidas,
ke vi uzas "Microsoft Outlook Express 5.00.2014.211", rase puran Unikodan
produkton, do kial vi ne uzas Unikodon? Ĉu eble mankas al vi scioj pri ĉio
ĉi?

Do ŝajnas, ke vi vere ne jam scias ĉion lernindan el ĝuste tiu ĉi forumo
eble perotan
de ĝuste ĝiaj forumanoj.

Eble vi iomete tro rapide verdiktas.

Vere estas, ke tie ĉi tumultas vilaĝa idiotaro konsistanta eble el kvino da
personoj. Sed tiujn oni plej konvene simple plonku - via Aŭtluko Ekspresa ja
havas perfektan plonkilon, do ne estos iu problemo forfiltri ilin. La lastan
aferon, kiun oni faru, estas korespondi kun ili, ĉar tio nur ŝveligos la
frakcion da idiotaĵoj en la forumo.

Simono

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 19, 2000, 3:00:00 AM3/19/00
to
"Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> skribis:

> Mi proponus enkonduki regulojn en tiu cxi novajxgrupo.

Chu vi jam kontrolis la statuton de la grupo? Ghi aperas che:
ftp://ftp.uu.net/usenet/news.announce.newgroups/soc/soc.culture.esperanto

Krome, Martin Weichert verkis "fakdosieron" kiu aperas che:
http://www.esperanto.net/veb/sce.html

> Cxar en tiu cxi forumo tiom da idiotoj volas kontribui sian mustardon,
> oni devus skribi al homoj kiuj absolute ne kongruas kun la temaro de cxi
> tiu forumo kiel respondon nur "vi estas for de la temaro (off-topic)".

Lastatempe, kelkaj homoj afishis samtempe en soc.culture.esperanto kaj
en aliaj grupoj. Tiuj homoj celas gheni, kaj tute ne zorgas pri la temo
de soc.culture.esperanto. Oni prefere ne respondu al ili publike; ju pli
oni reagos publike, des pli ili afishos.

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Fight Spam! Join CAUCE cost-free: http://www.cauce.org/

Philipp Oberndorfer

unread,
Mar 19, 2000, 3:00:00 AM3/19/00
to
Kara Simon,

por tuj pritrakti vian demandon kiom da afisxoj mi jam legis, mi volas diri
al vi ke mi jam de kelkaj semajnoj legadas ilin.
Kara Simon, vi ja sxajnas esti cxi tie la papo de sce. Nu, klare, certe,
versxajne multaj demandas sin (kaj vere multaj demandas sin!) kiel vi
pravigas tion. Sed mi ja ne volas kontesti tion, ne interesas min plenumi
iajn luktojn pri potenco, cxar tio ne estas celtrafa por la afero - nome
Esperanto. Sed kion pensi pri papo kiu mem surpisas kaj enkacxigas la
propran eklezion. Kiel vi verdiktis pri la komuna afero de la legantoj de
tiu cxi forumo vere terurigis min. Bonvolu scii ke en Esperanto farindas pli
gravaj aferoj ol diskuti cxu la damnitaj supersignoj skribigxu per h, x aux
unikode. Principe tio estas fekegala.

Mi ne volas tie cxi ripeti gxenerale konatajn aferojn, sed pro tio ke
Esperanto havas densecon malgrandan por lingvo, sed alfiflanke estas
disvastigita en tre granda spaco estas tre grave havi altan gradon de
komunikado inter esperantistoj. Por tio oni bezonas forumon, por tio oni
bezonas organizajxon. Anarkion oni povas realigi ankaux aliloke, sce ne
estas la gxusta loko por tio. Kara Simon, via eminenco, via sankteco (kiel
oni diras al papo?), ni do kune pripensu kiel ni helpu al Esperanto. Cetere
kio estas vere via sinteno? Cxu vi ankoraux estas esperantisto? Se ne, se vi
ne trovas Esperanton bona, kial vi estas ankoraux tie cxi? Mi ne komprenas
vin. Sed bone, ankaux la papon mi ne komprenas, do ....

P. S.: Rilate al tiu stultulo al kiu mi respondis: Povas esti ke el
vidpunkto esperantista tio estis malgxusta, sed jen temis pri nacia kaj
patriema fiero kiun mi havas kiel auxstro kaj tiu maldekstra sensociulo
skribis kontraux mia patrio.


Pejno Simono

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to

"Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> schrieb im Newsbeitrag
news:38d5432a$0$82...@SSP1NO17.highway.telekom.at...

Kara Filipo

> por tuj pritrakti vian demandon kiom da afisxoj mi jam legis, mi volas
diri
> al vi ke mi jam de kelkaj semajnoj legadas ilin.

Ĉi-okaze mi supozus, ke vi pli multe scius pri la forumo, interalie, pri ĝia
"retiketo".

> Kara Simon, vi ja sxajnas esti cxi tie la papo de sce.

Ĉu vere? Mi ne kredas, ke la aliaj forumanoj nepre samopinius pri tio. Vere
estas, ke mi estas regula kontribuanto. Sed sendispute certe estas sufiĉe da
aliaj same regulaj kontribuantoj.

> Nu, klare, certe,
> versxajne multaj demandas sin (kaj vere multaj demandas sin!) kiel vi
> pravigas tion.

Kion? Mi ne tute, aŭ eble tute ne komprenas, kion mi pravigu kaj, parenteze,
kial mi pravigu ion ajn fronte al vi?

> Sed mi ja ne volas kontesti tion, ne interesas min plenumi
> iajn luktojn pri potenco, cxar tio ne estas celtrafa por la afero - nome
> Esperanto.

Vi luktas pri potenco. Hmm. Kun kiuj vi luktas? Kaj pri kia potenco? Kaj
pri potenco super kio aŭ kiuj? Mi nun eĉ ege pli multe miras, ke vi asertas
esti leginta la mesaĝojn tie ĉi jam de kelkaj semajnoj, kaj pri tio, ke vi
malgraŭ tio evidente tute malkapablis kapti la esencon de tiu ĉi diskutejo.
La membroj diskutadas. Cetere, ili diskutas pri la temoj, kiuj hazarde
plaĉas al ili. Ĉar vi ĝisdate kontribuis absolute nenion, mi evidente ne
povas taksi, ĉu "viaj" temoj hazarde jam ĉeis.

> Sed kion pensi pri papo kiu mem surpisas kaj enkacxigas la
> propran eklezion.

Vere. Ekezianoj nepre estu blindkredaj, ekleziestroj eĉ blindege kredegu,
kaj papoj evidente kulminu en ĉio ĉi. Kaj evidente papo nepre havu tre
mallikeman vezikon kaj ja ne inklinu al lakso. Tion jam postulas la longo de
diservo.

> Kiel vi verdiktis pri la komuna afero de la legantoj de
> tiu cxi forumo vere terurigis min.

Ho! Evidente estas vi, kiu kredas. Cetere, ĉu ne estas iomete aroge de vi
kiel novulo tuj profesorumi al mi pri la "komuna afero de la legantoj de tiu
ĉi forumo"? Unu afero estas tute certa. Pluraj tie ĉi tre precize distingas
inter Esperanto, Esperantistoj, Esperantismanoj kaj Esperantomaniuloj.

> Bonvolu scii ke en Esperanto farindas pli
> gravaj aferoj ol diskuti cxu la damnitaj supersignoj skribigxu per h, x
aux
> unikode.

Nu, ke tiuj ĉi teĥnikaj temoj jam superŝarĝas la intelekton de mezuma
Esperantisto - kaj eĉ tiun de iu kaj iu eks-Akademiano - mi jam rimarkis.
Fakte estas apenaŭ eble ne rimarki tion. Aŭ ĉu vi havas alian klarigon pri
tio, kial vi skribas ikse, uzante produkton kapablan pri du diversaj
internaciaj ISO-kodoj por Esperanto?

> Principe tio estas fekegala.

Jes certe, eĉ plenpise nazmuke fekegala. Ekzemple same bone eblas uzi
$-signon por "ŝ" kiel Nenado kutimas tion fari.

> Mi ne volas tie cxi ripeti gxenerale konatajn aferojn, sed pro tio ke
> Esperanto havas densecon malgrandan por lingvo, sed alfiflanke estas
> disvastigita en tre granda spaco estas tre grave havi altan gradon de
> komunikado inter esperantistoj.

Ĉu vi nun planas riproĉi al mi, ke tiom multaj Esperantistoj ne kapablas
manipuli komputilon? (Fakte la duono eĉ ne kapablas ĝuste nomi komputilon,
ĉu? <ridante>) Aldone mi eble atentigu, ke ne estas iel malpermesate al
Esperantistoj interkomunikiĝi. Kial ili ne interkomunikiĝu? Cetere, por tio
ege taŭgas retpoŝto.

> Por tio oni bezonas forumon, por tio oni
> bezonas organizajxon.

Kiu estas "oni"? Ĉu vi, via patro, kaj eble via kato? Tja, ĉe mi statas
alie. Unue mi estas orfo kaj due mia kato havas ege alian opinion ol vi pri
la valoro de la plej multaj ĝisnunaj E-organizaĵoj. Aparte de tio - estas
forumo kaj estas organizaĵoj, do pri kio vi plendas?

> Anarkion oni povas realigi ankaux aliloke, sce ne
> estas la gxusta loko por tio.

Nun jen vi, kiu papas. Strange, ke vi aldone arogas pensi je ĉies nomo tie
ĉi. Supozeble jen la efiko de - onidire - tipa trajto de papo - diinspiro.
Do diinspiro tuŝis vin kaj nun vi afable deklamas por ĉiuj ni nevidantoj,
kio konvenu al s.c.e. kaj kio ne.

> Kara Simon, via eminenco, via sankteco (kiel
> oni diras al papo?),

Se vi ne scias tion, kiel sciu mi ateisto? Se mi ĝuste memoras, Aŭstrujo
estas katolika lando, ĉu? Do la spertulo estu vi, ne mi. Evidente, se vi
vere insistas iel titoligi min, mi proponas -

"Via ne-Esperantisma Esperanta moŝto".

> ni do kune pripensu kiel ni helpu al Esperanto.

Mi jam helpis. Ĉu vi ne konas Ĉapelilon? Nun estas via vico.

> Cetere
> kio estas vere via sinteno?

Mi teniĝas iam tiel iam tiel. Ekzemple mi okaze kutimas nomi idioton idioto
kaj iam kaj iam mi eĉ akuzas iun, ke li parolas tra sia furzilo. Sed ĉion ĉi
vi devus jam delonge scii, leginte mesaĝojn jam de pluraj semajnoj. Aŭ ĉu vi
eble legis nur la mesaĝojn de nia vilaĝa idiotaro ĝis nun?

> Cxu vi ankoraux estas esperantisto?

Eble vi unue relegu la difinon de "Esperantisto" laŭ la Bulonja deklaracio.

> Se ne, se vi
> ne trovas Esperanton bona, kial vi estas ankoraux tie cxi?

Tja, mi sidas tie ĉi jam ekde ĉirkaŭ dek jaroj, sopirante legi mesaĝojn pri
amaso da fekaĵo en Aŭstra dialekto. Ĝuste kiam mi estis decidinta rezigni
plu atendi kaj en plena malespero forlasi la forumon - jen abrakabre - venis
specifa Filipo.

> Mi ne komprenas
> vin.

Kiu fiulo postulis de vi, ke vi komprenu min? Nepre ne atentu lin.

> Sed bone, ankaux la papon mi ne komprenas, do ....

Strange estas, ke li jam de jaroj klopodas pri Esperanto. Sed kiel tio
rilatu al mi, ke la bonulo restas eterna komencanto kaj estas nialingve tiom
malbone komprenebla.

> P. S.: Rilate al tiu stultulo al kiu mi respondis: Povas esti ke el
> vidpunkto esperantista tio estis malgxusta, sed jen temis pri nacia kaj
> patriema fiero kiun mi havas kiel auxstro

Tja. Por tio estas plonklioj, ĉu?

> kaj tiu maldekstra sensociulo
> skribis kontraux mia patrio.

Stranga vorto - sensociulo. Ĉu vi kapablas klarigi ĝin al mi?

Simono


Nikolai Grishin

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to
Philipp Oberndorfer wrote in message...

>
>Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon: Mi esperas ke
>tiu temo ne jam estis diskutita vaste. Mi proponus enkonduki regulojn en
tiu cxi novajxgrupo.
>

>Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto, sed tiu cxi
>forumo gxenerale estas hontiga por esperanto. Necesas sxangxi ion. Ekzemple
>moderita forumo estus celtrafa. Eble tion povus transpreni profesiaj

>esperantistoj kiel la homoj de FEL.
>

Vi estas absolute prava. Tion saman mi skribas dum pli ol unu jaro. Bonvolu
legi: http://www.rdven.lv/~konkordo/. Eble, post konatigho kun miaj
artikoloj, vi pli bone komprenos situacion en SCE kaj kial Simono kaj
simonoidoj deziras konservi chion kiel estas.

Nikolao


Alain Fagot

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to
> Philipp Oberndorfer skribis:
> > moderita forumo estus celtrafa.

Lastatempe mi ricevis revekigon de Yves Bellefeuille, kiu antaux kelkaj
monatoj ekis la necesajn pasxojn por kreado de filtrata grupo (estus
soc.culture.esperanto.moderated). Sxajne ni nun estas du volontuloj por
filtri tiun kreotan forumon. Cxu Yves povus publikigi en tiu cxi forumo
la Alvoko Pri Debato pri scem?

Michiel Meeuwissen skribis:


> Mi sxatas la anarkismon. En forumo kiu estas filtrata de homoj kiuj
> havas komercan intereson pri gxi, mi eble ne sxatus afisxi, certe ne
> se ili farus tion ecx pro tiu komerca intereso.

Ankaux mi ne emas cxiam fidi komercan intereson. Foje tute trafas, sed
malofte por defendi individuan liberecon.

> Se gxi estus filtrata, tiam de iu volontulo, pri kiu cxiu povas
> konsenti.

Cxu iuj konsentus pri mi? Estu du aliaj homoj. Cxu Philipp?

Gxis baldaux,
Alain.
--
FAGOT Alain - al...@netlinq.nl
NetlinQ Groep - +31 20 607 75 00
Gerard Brandtstraat 26-28 - 1054JK Amsterdam - Nederland

Nikolai Grishin

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to

Alain Fagot wrote in message...

>
> Lastatempe mi ricevis revekigon de Yves Bellefeuille, kiu antaux kelkaj
>monatoj ekis la necesajn pasxojn por kreado de filtrata grupo (estus
>soc.culture.esperanto.moderated). Sxajne ni nun estas du volontuloj por
>filtri tiun kreotan forumon. Cxu Yves povus publikigi en tiu cxi forumo
>la Alvoko Pri Debato pri scem?
>


Similan grupon volis krei mi en augusto (humanities.language.esperanto), kaj
Yves faris chion, por ke ghi ne kreighu. Multaj chi tie memoras nian kruelan
interbataladon en <news.groups>.

Filtrata au moderata E-forumo estas urghe necesa, sed ghia moderanto devas
esti honesta kaj nobla homo. Mi opinias, ke tio povus esti Renato Corsetti
au iu alia el estraro de UEA.

Nikolao

Nikolai Grishin

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to
Nikolai Grishin wrote in message ...

>
>Similan grupon volis krei mi en augusto (humanities.language.esperanto),
>kaj Yves faris chion, por ke ghi ne kreighu. Multaj chi tie memoras nian
kruelan interbataladon en <news.groups>.
>

Homo, kiu iniciatos kreon de moderata E-forumo, nepre private sin turnu al
mi por detalaj informoj pri fi-agado de Yves. Mi konservis chiujn liajn
malnoblajn leterojn, senditajn al <news.groups> cele malebligi kreon de HLE
(cetere, chiu mem povas rigardi che Deja News, rigardu mesaghojn de forumo
<news.groups> de 15-a ghis 28-a de augusto). Yves estas lupo en shafa felo.
Mi tute serioze diras al vi: mallumuloj, sentante dangherecon (por ili) de
kreskanta E-movado, deziras chiel detrui ghin. En SCE ili faras tion per
insultoj, en estonta forumo ili provos enpostenigi sian homon kiel
moderanton. Tio estus katastrofo. Ridu, se vi estas stulta.

Nikolao

Philipp Oberndorfer

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to
Dankon pro via respondo. Mi certe sxatas filtri tiun cxi grupon. Estus bona
afero havi iun. Por respondi al Nikolai Grishin: Mi ne pensas ke oni bezonas
grandajn honestajn personojn de la UEA. Unue mi pensas ke ili havas jam
suficxe da laboro. Due oni ne bezonas grandajn honestajn personojn por
rimarki kiuj auxstriaj gesamlandanoj tie cxi estas idiotoj. Iam ekzistis tiu
Hiasl kaj nun tiu Vollkasko. Do la auxstroj tie cxi ne havas bonan
reputacion, cxu ne?

Mi estas ege surprizita ke ekzistas tiel bonegaj ideoj kiel tiuj de Yuri
Finkel - UniRed!!!

Rilate al tio mi havas ideeton: Mi mem estas programisto sed mi devas diri
ke mi ne bone kapablas programumi OLE/COM. Cxu iu cxi tie havas ideon kiel
realigi PlugIn por Outlook aux Eudora aux similaj kiu povas transponi la
surogatojn al veraj supersignoj???

Ankaux por Netscape kaj IE tio povus helpi!
Mi estus preta helpi al iu realigi tion.

Povas esti ke oni ankaux faras similan programon kiel ICQ en Esperanto kaj
specializita por Esperanto.

Do ni kunmetu niajn bonajn ideojn por fari reton por nia komuna afero -
Esperanto.

Philipp Oberndorfer

Nikolai Grishin

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to
Philipp Oberndorfer wrote in message...
>
>Dankon pro via respondo. Mi certe sxatas filtri tiun cxi grupon. Estus bona
>afero havi iun. Por respondi al Nikolai Grishin: Mi ne pensas ke oni
bezonas
>grandajn honestajn personojn de la UEA. Unue mi pensas ke ili havas jam
>suficxe da laboro. Due oni ne bezonas grandajn honestajn personojn por
>rimarki kiuj auxstriaj gesamlandanoj tie cxi estas idiotoj. Iam ekzistis
tiu
>Hiasl kaj nun tiu Vollkasko. Do la auxstroj tie cxi ne havas bonan
>reputacion, cxu ne?
>

Nacio ne respondas pro individuoj.

Mi jam dum jaro ripetadas, ke oni devas krei novan, puran, Esperantisman
forumon. Sed krei ghin che Usenet ne estas facile. Oni devas kolekti
kelkcent subtenantojn, verki bonan statuton, ktp. Tiuj, kiuj estas kontrau
cenzuro, probable deziras plu feki en la forumo. Tiuj, kiuj intencas skribi
noblajn mesaghojn, ne bezonas timi cenzuron.
Kiam mi antau pli ol unu jaro venis al SCE, mi estis shokita. Mi pensis, ke
E-forumo devas esti simila al templo au almenau al universitato. Sed reale
mi trovis iun subteran drinkejon, kie oni krachas, interinsultas kaj pisas
sur la kapojn de aliaj.
Tiun atmosferon kreis _Simono_, kaj por chiuj simonoidoj ghi estas tre kara.
Ni ellasu Esperanton el chi tiu trafumita drinkachejo!

Nikolao

Pejno Simono

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to

"Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> schrieb im Newsbeitrag
news:38d67838$0$82...@SSP1NO17.highway.telekom.at...

> Dankon pro via respondo. Mi certe sxatas filtri tiun cxi grupon. Estus
bona
> afero havi iun. Por respondi al Nikolai Grishin: Mi ne pensas ke oni
bezonas
> grandajn honestajn personojn de la UEA. Unue mi pensas ke ili havas jam
> suficxe da laboro. Due oni ne bezonas grandajn honestajn personojn por
> rimarki kiuj auxstriaj gesamlandanoj tie cxi estas idiotoj. Iam ekzistis
tiu
> Hiasl kaj nun tiu Vollkasko. Do la auxstroj tie cxi ne havas bonan
> reputacion, cxu ne?

Ne imageble. Vi nun fervore korespondas kun plia eminenta membro de nia
vilaĝa idiotaro.

Eble mi helpu vin.

Jen la ĝisnuna pinta kvino el nia vilaĝa idiotaro ordigata laŭ mia takso de
la grado de idioteco:

1. Nikolao,
2. Unuiĝo,
3. Nenado,
4. Onklo Daveo,
5. Donkon
...

Unuiĝo onidire ne plu ĉeestas. Ankaŭ s-ro Donkon ŝajnas esti malaperinta,
eble Klivo scias pli.

Estas ankaŭ kelkaj pliaj vilaĝaj idiotoj, sed iam la enrubrikigo iĝas nur
demando de la persona gusto de la respektiva plonkanto. Aparte de tio, la
aliaj ne produktas tiom da rubaĵo kiel almenaŭ tri el la supra listeto.

Sed mi kredas, ke pri la supra kvino estas certe sufiĉe da akordo, kvankam
la tuta afero estas evidente iomete tikla, ĉar ne ĉiu pretas publike
enlistigi nian vilaĝan idiotaron.

Simono


Pejno Simono

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to

"Alain Fagot" <al...@netlinq.nl> schrieb im Newsbeitrag
news:38D62E68...@netlinq.nl...

> > > moderita forumo estus celtrafa.

> Lastatempe mi ricevis revekigon de Yves Bellefeuille, kiu antaux kelkaj
> monatoj ekis la necesajn pasxojn por kreado de filtrata grupo (estus
> soc.culture.esperanto.moderated). Sxajne ni nun estas du volontuloj por
> filtri tiun kreotan forumon. Cxu Yves povus publikigi en tiu cxi forumo
> la Alvoko Pri Debato pri scem?

Ŝajnas al mi unue necese difini, laŭ kiuj kriterioj ĝi estu moderata.
Ekzemple al kio oni baru, kaj al kio oni ne baru? Aldone kie estas la
priskribo de la temaro de la nova "scem"? Kial ĝi ne jam delonge prezentiĝis
ĉi-forume? Kial tiom da sekreteco?

Mi vere iomete miras, ke oni kvazaŭ malantaŭ la kulisoj preparas la aferon.

> > Se gxi estus filtrata, tiam de iu volontulo, pri kiu cxiu povas
> > konsenti.

> Cxu iuj konsentus pri mi? Estu du aliaj homoj. Cxu Philipp?

La sola homo tie ĉi, kiu taŭgus por tia posteno - laŭ mi - estus Bertilo.
Nur li estus - miaopinie - sufiĉe neŭtrala kaj kvazaŭ sufiĉe mezloke inter
ĉiuj frakcioj.

Ivo tute ne taŭgus. Li estas laŭ mia gusto tro malkonektema - li jam
denuncis sufiĉe da ĝenuloj ĉe ilia provizisto - kaj aldone mi memoras, ke li
eĉ publike mensogis en la tiama Kulberta afero - do li pruvite ne estas
objektiva.

Alia bona elekto estus eble Edmundo, kiu fakte jam estras - laŭ miaj scioj -
la liston "esperanto-l".

Sed aliflanke, mi vere ne vidas tiom da neceso por tia aldona E-forumo. Ĉiu
havas plonkilon kaj povas plonki laŭplaĉe - inklude min. Aliflanke vere ne
estus malbone, ne plu daŭre devi legi pri "girls, girls, girls" kaj "earn
$10000 a week" ktp. Aldone oni povus aŭtomate elĵeti la tutajn Anglaĵojn,
postulante, ke forume oni uzu nur Esperanton.

Sed aparte de tio, mi ne vere vidas la grandan ĉion eklipsantan avantaĝon de
aparta forumo.

Eble iu komplezus klarigi ĝin al mi.

Aŭ ĉu estas simple tiel, ke iuj blindkredaj ĝisostuloj kaj fervoraj
"kavaliroj de la mil verdaj steloj" celas krei malgrandan duonsekretan
sanktejon, kie ili povos tute senĝene resti inter si? Do anstataŭ
Esperantujo, speco de Esperantismujo. Ĉi-okaze, tute evidente, Nikolao estu
ĝia estro. <ridante>

Simono

Pejno Simono

unread,
Mar 20, 2000, 3:00:00 AM3/20/00
to

"Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> schrieb im Newsbeitrag
news:38d67838$0$82...@SSP1NO17.highway.telekom.at...

> Rilate al tio mi havas ideeton: Mi mem estas programisto sed mi devas diri


> ke mi ne bone kapablas programumi OLE/COM. Cxu iu cxi tie havas ideon kiel
> realigi PlugIn por Outlook aux Eudora aux similaj kiu povas transponi la
> surogatojn al veraj supersignoj???

Laŭ mi, ne plu valoras la penon. Pli bone oni simple ne plu uzu surogatojn.

Antaŭ kvin jaroj, memkompreneble, jen bona ideo. Sed ĉu hodiaŭ? Ne, vere ne
plu.

Simono

Uncle Davey

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Philipp Oberndorfer wrote:
>
> Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon: Mi esperas ke tiu
> temo ne jam estis diskutita vaste. Mi proponus enkonduki regulojn en tiu cxi
> novajxgrupo.

Hey! Trollbait!

What makes you think there aren't rules already?

Do you imagine that rules are not meant to be broken?

Do I look like I care about the rules?

I make my own rules, thank you, and no little control freak like you is
going to stop me doing that.

Live with that and grow with it.


>Cxar en tiu cxi forumo tiom da idiotoj volas kontribui sian
> mustardon,

And who made you arbiter of other people's intelligence, anyway,
wankshaft?


> oni devus skribi al homoj kiuj absolute ne kongruas kun la temaro
> de cxi tiu

> forumo kiel respondon nur "vi estas for de la temaro (off-topic)". Tio ja
> okazas cxiutage same en aliaj forumoj.
>

Perhaps we should all write with smilies as well since most other forums
are inundated with them? Applying your cocklogic, that is.



> Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto,

What does 'convinced Esperantist' mean for crying out loud?
Either you speak the fucking language or you don't.
What is there to be convinced about?
Perhaps you're a convinced monkeyspanker as well.

> sed tiu cxi
> forumo gxenerale estas hontiga por esperanto.

No it isn't. It's bluestocking boys with control freak tendencies who
take half an hour to finish having a piss like you that give poopytalk a
bad name, and not the people who've been joining in the fun here. Mister
Wet Blanket.


> Necesas sxangxi ion. Ekzemple
> moderita forumo estus celtrafa.

You total prat!

Go and have a look at the history of soc.support.fat-acceptance and
soc.support.fat-acceptance.moderated and see what happened there and
decide if that's what you want.

Or: Moderation destroys newsgroups.

Jackie the Tokeman, and friends, myself included in a modest way,
destroyed ssf-a by driving it into moderation.

Apart from the fact that most people can't even get it now, the posting
volume from the faithful members of the original group has become a
fraction of what it was.


> Eble tion povus transpreni profesiaj

> esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
> profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.

Great. That's all we need.
"Commercial spam is okay but open discussion is not okay."
You seem to be a mind-controlled moron of the Teutonic Order.

>
> Gxuste por esperanto gravas havi nigran tabulon en la interreto kiu tauxgas

> pri io. Tiu cxi tauxgas nenion.

Well fuck off then. No-one's asking you to stay if you don't like it.

>
> k. a. s.
> philipp oberndorfer

Uncle Davey

Uncle Davey

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Michiel Meeuwissen wrote:
>
> Philipp Oberndorfer:
> > Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto, sed tiu cxi
> > forumo gxenerale estas hontiga por esperanto. Necesas sxangxi ion. Ekzemple
> > moderita forumo estus celtrafa. Eble tion povus transpreni profesiaj


> > esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
> > profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.
>

> Mi sxatas la anarkismon.

Bone dirita!

La Onklo Davey

Anarkismo en la UK!

Uncle Davey

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Nikolai Grishin wrote:
>
> Alain Fagot wrote in message...
> >

> > Lastatempe mi ricevis revekigon de Yves Bellefeuille, kiu antaux kelkaj
> >monatoj ekis la necesajn pasxojn por kreado de filtrata grupo (estus
> >soc.culture.esperanto.moderated). Sxajne ni nun estas du volontuloj por
> >filtri tiun kreotan forumon. Cxu Yves povus publikigi en tiu cxi forumo
> >la Alvoko Pri Debato pri scem?
> >
>

> Similan grupon volis krei mi en augusto (humanities.language.esperanto), kaj
> Yves faris chion, por ke ghi ne kreighu. Multaj chi tie memoras nian kruelan
> interbataladon en <news.groups>.
>

> Filtrata au moderata E-forumo estas urghe necesa, sed ghia moderanto devas
> esti honesta kaj nobla homo. Mi opinias, ke tio povus esti Renato Corsetti
> au iu alia el estraro de UEA.
>
> Nikolao

Ja ocxenj udivljajusj, cxto imjenno Ty za takoje prjedpolozxenie.

Eto njecxto protivorjecxit drugije Tvoji zajavljenia.

Ja dumal, cxto Ty javljajesxsja cxelovjekom, kotoryj ljubit svobodnuju
pjerjemjenu mnjenii.

No tjepjerj, k sozxaleniu, ja vizxu, cxto eto nje sovsjem pravda.

S grustju,

La Onklo Davey

Uncle Davey

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Pejno Simono wrote:
>
> "Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> schrieb im Newsbeitrag
> news:38d67838$0$82...@SSP1NO17.highway.telekom.at...
>

> > Dankon pro via respondo. Mi certe sxatas filtri tiun cxi grupon. Estus
> bona
> > afero havi iun. Por respondi al Nikolai Grishin: Mi ne pensas ke oni
> bezonas
> > grandajn honestajn personojn de la UEA. Unue mi pensas ke ili havas jam
> > suficxe da laboro. Due oni ne bezonas grandajn honestajn personojn por
> > rimarki kiuj auxstriaj gesamlandanoj tie cxi estas idiotoj. Iam ekzistis
> tiu
> > Hiasl kaj nun tiu Vollkasko. Do la auxstroj tie cxi ne havas bonan
> > reputacion, cxu ne?
>
> Ne imageble. Vi nun fervore korespondas kun plia eminenta membro de nia
> vilaĝa idiotaro.
>
> Eble mi helpu vin.
>
> Jen la ĝisnuna pinta kvino el nia vilaĝa idiotaro ordigata laŭ mia takso de
> la grado de idioteco:
>
> 1. Nikolao,
> 2. Unuiĝo,
> 3. Nenado,
> 4. Onklo Daveo,

get over me.

Uncle Davey


Clarice

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Uncle Davey wrote:

> Philipp Oberndorfer wrote:
> >
> > Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon: Mi esperas ke tiu
> > temo ne jam estis diskutita vaste. Mi proponus enkonduki regulojn en tiu cxi
> > novajxgrupo.
>
> Hey! Trollbait!
>
> What makes you think there aren't rules already?
>
> Do you imagine that rules are not meant to be broken?
>
> Do I look like I care about the rules?
>
> I make my own rules, thank you, and no little control freak like you is
> going to stop me doing that.
>
> Live with that and grow with it.
>
> >Cxar en tiu cxi forumo tiom da idiotoj volas kontribui sian
> > mustardon,
>
> And who made you arbiter of other people's intelligence, anyway,
> wankshaft?
>
> > oni devus skribi al homoj kiuj absolute ne kongruas kun la temaro
> > de cxi tiu
> > forumo kiel respondon nur "vi estas for de la temaro (off-topic)". Tio ja
> > okazas cxiutage same en aliaj forumoj.
> >
>
> Perhaps we should all write with smilies as well since most other forums
> are inundated with them? Applying your cocklogic, that is.
>

> > Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto,
>

> What does 'convinced Esperantist' mean for crying out loud?
> Either you speak the fucking language or you don't.
> What is there to be convinced about?
> Perhaps you're a convinced monkeyspanker as well.
>

> > sed tiu cxi
> > forumo gxenerale estas hontiga por esperanto.
>

> No it isn't. It's bluestocking boys with control freak tendencies who
> take half an hour to finish having a piss like you that give poopytalk a
> bad name, and not the people who've been joining in the fun here. Mister
> Wet Blanket.
>

> > Necesas sxangxi ion. Ekzemple
> > moderita forumo estus celtrafa.
>

> You total prat!
>
> Go and have a look at the history of soc.support.fat-acceptance and
> soc.support.fat-acceptance.moderated and see what happened there and
> decide if that's what you want.
>
> Or: Moderation destroys newsgroups.
>
> Jackie the Tokeman, and friends, myself included in a modest way,
> destroyed ssf-a by driving it into moderation.

Don't be going too modest on us now, Davey.
You were and are a player, no doubt about it.
Playing up that British restraint fools nobody who appreciates your style. Such
as, to pick an example completely at random, one Clarice Starling, International
Woman of Mystery.


Carry on.


--
'There is something important we have to do soon'
'What?'
'Fuck.'
-Eyes Wide Shut, 1999

Nikolai Grishin

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Uncle Davey skribis (en rusa lingvo)...

>
>Ja ocxenj udivljajusj, cxto imjenno Ty za takoje prjedpolozxenie.
>Eto njecxto protivorjecxit drugije Tvoji zajavljenia.
>Ja dumal, cxto Ty javljajesxsja cxelovjekom, kotoryj ljubit svobodnuju
>pjerjemjenu mnjenii.
>No tjepjerj, k sozxaleniu, ja vizxu, cxto eto nje sovsjem pravda.
>S grustju,
>
>La Onklo Davey
>
(Mi tre miras, ke ghuste vi estas por tia propono. Tio iom kontrauas aliajn
viajn deklarojn. Mi pensis, ke vi estas homo, kiu shatas liberan
manifestadon de opinioj. Sed nun, bedaurinde, mi vidas, ke tio ne tute estas
vero. Kun malghojo, La Onklo Davey)

Kara Onklo! Vi ja mem dividis nin al Paradizo, Purigejo kaj Infero. Chu
angheloj volas vivi kune kun diabloj? Certe, ne.
Vi promesis legi miajn artikolojn, sed mi vidas ke vi ne legis. Se vi estus
leginta, vi pli bone konus mian pensmanieron.

Nikolao


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

"Pejno Simono":

> > Cxu iuj konsentus pri mi? Estu du aliaj homoj. Cxu Philipp?

> La sola homo tie ĉi, kiu taŭgus por tia posteno - laŭ mi - estus Bertilo.
> Nur li estus - miaopinie - sufiĉe neŭtrala kaj kvazaŭ sufiĉe mezloke inter
> ĉiuj frakcioj.

Dankon pro la honora titolo "griza neŭtrala neniutimigulo".
Nun mi komprenas, kial la virinoj ignoras min...

Sed ververe mi ne havus tempon, nek emon, okupiĝi pri io tia.

--
======================================================================
Bertilo Wennergren
<bert...@hem.passagen.se>
<http://purl.oclc.org/NET/bertilo>
======================================================================


ind...@my-deja.com

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to
In article <FrrFB...@racoon.riga.lv>,

"Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv> wrote:
>
> Uncle Davey skribis (en rusa lingvo)...

> >La Onklo Davey


> >
> (Mi tre miras, ke ghuste vi estas por tia propono.

Legu chi tion kaj miregu.

http://www.rdven.lv/~konkordo/text/Elektronikaj_pasportoj.htm

Klivo

Sent via Deja.com http://www.deja.com/
Before you buy.

Nikolai Grishin

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

ind...@my-deja.com wrote in message...

>> Uncle Davey skribis (en rusa lingvo)...
>
>> (Mi tre miras, ke ghuste vi estas por tia propono.
>
>Legu chi tion kaj miregu.
>
>http://www.rdven.lv/~konkordo/text/Elektronikaj_pasportoj.htm
>
Legu chion, chion.

Mi ne plu verkas artikolojn por SCE, char mi vidas, ke plilumigi tiun chi
malluman drinkejon ne eblas. Chiu nobla homo elvokas ridegon, insultojn kaj
krachojn de "ebriuloj".

Nikolao

P.S. Philipp Oberndorfer! Mi petas, ke vi legu mian artikolon "Dekstremo kaj
maldekstremo". Tiujn manifestaciintoj en Vieno ja ne estas (plejparte)
malbonuloj. Ili manifestaciis pro bonkoreco. Sed bonkoreco devas esti sagha.
Tial mi emas konsenti kun vi.

Flandra Esperanto-Ligo

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to
 

Nikolai Grishin:

> Filtrata au moderata E-forumo estas urghe necesa, sed ghia moderanto devas
> esti honesta kaj nobla homo. Mi opinias, ke tio povus esti Renato Corsetti
> au iu alia el estraro de UEA.
>  

Ne, char li forfiltros chiujn kontribuojn, en kiuj aperas -io anstatau -ujo :-) 

 


Flandra Esperanto-Ligo

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to
 

Pejno Simono schreef:

> "Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> schrieb im Newsbeitrag
> news:38d67838$0$82...@SSP1NO17.highway.telekom.at...
>

> > Rilate al tio mi havas ideeton: Mi mem estas programisto sed mi devas diri
> > ke mi ne bone kapablas programumi OLE/COM. Cxu iu cxi tie havas ideon kiel
> > realigi PlugIn por Outlook aux Eudora aux similaj kiu povas transponi la
> > surogatojn al veraj supersignoj???
>

> LaĊ­ mi, ne plu valoras la penon. Pli bone oni simple ne plu uzu surogatojn.
>  

Mi estus tre kontenta pri tia programeto por Eudora. Tie ĉi en la oficejo de FEL
ĉiuj oficistoj uzas la programon Eudora, kaj ni ne tre emas transiri al Outlook
Express pro praktikaj kialoj. Mi do subtenas la ideon de Philipp (sed bedaŭrinde
ne povas mem helpi en la programado).

Paŭl
 
 
 


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

"Flandra Esperanto-Ligo":

> Mi estus tre kontenta pri tia programeto por Eudora. Tie ĉi en la oficejo de FEL
> ĉiuj oficistoj uzas la programon Eudora, kaj ni ne tre emas transiri al Outlook
> Express pro praktikaj kialoj. Mi do subtenas la ideon de Philipp (sed bedaŭrinde
> ne povas mem helpi en la programado).

Ĉu mi ĝuste komprenis, ke _pro praktikaj kialoj_ la oficicistoj de Flandra
_Esperanto_-Ligo ne emas transiri de poŝtoprogramo, per kiu ne eblas
skribi kaj legi Esperanton al poŝtoprogramo, per kiu ja eblas skribi kaj
legi Esperanton?

Uncle Davey

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Nikolai Grishin wrote:
>
> Uncle Davey skribis (en rusa lingvo)...
> >

Mi ne legis tial ke mi estas nova uzanto de Netscape kaj ne suksesis
tiam fari bookmarkon, kaj mi poterjalis la URL de viaj artikuloj.

I didn't want to admit that but I feel that you deserve an explanation.

Please put the URL up again. I am looking forward to reading them as
soon as I get good enough to understand them.

Uncle Davey

Uncle Davey

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

> "Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv> wrote:
> >
> > Uncle Davey skribis (en rusa lingvo)...
>

> > >La Onklo Davey
> > >
> > (Mi tre miras, ke ghuste vi estas por tia propono.
>

> Klivo
>

Estimata Klivo

I am not content with the content of that text, in whatever context.

I like my passpod as it is, without the electromagnetic spectrum.

Speaking as a business advisor, the easier documents are to falsify, the
better I like it.

I don't want to have people chipping my arm, tracing my location from my
mobile phone, tapping my calls, hacking into my emails and generally
trying to control me.

Anyone who wants to do that to people is no friend of mine.

If some people wanna live in that kind of society then let's put some
island aside for them, and mass all the spy satellites in geostationery
orbit over them so they can feel safe and crime free, and leave the rest
of us to go a-tokin' and a-boozin' and a-womanisin' in peace.

But not necessarily in That Order.

Uncle Davey

And, BTW, you've advanced to purgatory now, not hell.
(Say hello to Simon for me, cause he can't hear me.)
Nikolao's case is currently under review.
We can't have control freaks in Heaven
They keep wanting to be God.
It only ends in tears.

Uncle Davey

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to

Thank you, you gorgeous creature, for these kind words.

Uncle Davey

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 21, 2000, 3:00:00 AM3/21/00
to
"Bertilo Wennergren" <bert...@hem1.passagen.se> skribis:

> Xu mi Xuste komprenis, ke _pro praktikaj kialoj_ la oficicistoj de
> Flandra _Esperanto_-Ligo ne emas transiri de poXtoprogramo, per kiu ne
> eblas skribi kaj legi Esperanton al poXtoprogramo, per kiu ja eblas
> skribi kaj legi Esperanton?

Ne supozu ke chiuj volas, au povas, uzi specifan programon!

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Fight Spam! Join CAUCE cost-free: http://www.cauce.org/

Pejno Simono

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> schrieb im Newsbeitrag
news:38d84f3a...@news.storm.ca...

> > Ĉu mi ĝuste komprenis, ke _pro praktikaj kialoj_ la oficicistoj de
> > Flandra _Esperanto_-Ligo ne emas transiri de poŝtoprogramo, per kiu ne
> > eblas skribi kaj legi Esperanton al poŝtoprogramo, per kiu ja eblas
> > skribi kaj legi Esperanton?

> Ne supozu ke chiuj volas, au povas, uzi specifan programon!

Mi kredas, ke iom post iom la situacio per si mem solviĝos. Unikodo jam
finvenkas.

Oni ne forgesu, ke 90% el ĉiuj komputilistoj uzas Vindozon. Do aktualigante
sian version, ili tute aŭtomate transiras al Unikodo kaj samtempe al la plej
aktualaj Unikodaj versioj de la Mikrosoftaj komunikadaj kaj oficejaj
produktoj.

La granda restanta problemo ĉi-momente ŝajnas esti la Makintoŝoj.

Simono

ind...@my-deja.com

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
In article <8b9q3d$ouc$1...@news04.btx.dtag.de>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:

> Mi kredas, ke iom post iom la situacio per si mem solviĝos. Unikodo jam
> finvenkas.
>

Mi proponas, ke Esperantistoj chesu krei hejmpaghojn kodigitajn per latintrio.
Oni uzu UTF-8 (unikodon) kaj/au la Zamenhofan metodon (ch). Oni daure
devos uzi latintrion por legi malnovajn paghojn. sed espereble ili iom post
iom konvertighos au malaperos.

Morton al Latin 3!

Klivo
http://purl.oclc.org/net/klivo/

Yury Finkel

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
<ind...@my-deja.com>:

> Mi proponas, ke Esperantistoj chesu krei hejmpaghojn kodigitajn per
> latintrio. Oni uzu UTF-8 (unikodon) kaj/au la Zamenhofan metodon (ch).

Mi subtenas kaj konsentas (kvankam por surogato mi preferas uzi
x-skribon, ĉar ĝi estas malambigue aŭtomate konvertebla al/el UTF-8).

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

"Yves Bellefeuille":

> "Bertilo Wennergren" <bert...@hem1.passagen.se> skribis:

> > Xu mi Xuste komprenis, ke _pro praktikaj kialoj_ la oficicistoj de
> > Flandra _Esperanto_-Ligo ne emas transiri de poXtoprogramo, per kiu ne
> > eblas skribi kaj legi Esperanton al poXtoprogramo, per kiu ja eblas
> > skribi kaj legi Esperanton?

> Ne supozu ke chiuj volas, au povas, uzi specifan programon!

Mi nenion supozis. Mi nur demandis pri la kialoj, ĉar ŝajnas al mi
iom enigme preferi _pro praktikaj kialoj_ programon, kiu ne povas
fari tion, kio devus esti la plej praktike urĝe grava afero. Tio
ŝajnas al mi sufiĉe malpraktika.

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

Yury Finkel:

> > Mi proponas, ke Esperantistoj chesu krei hejmpaghojn kodigitajn per
> > latintrio. Oni uzu UTF-8 (unikodon) kaj/au la Zamenhofan metodon (ch).

> Mi subtenas kaj konsentas (kvankam por surogato mi preferas uzi
> x-skribon, ĉar ĝi estas malambigue aŭtomate konvertebla al/el UTF-8).

Se oni iom ruzas, ankaŭ la H-metodo (en HTML-kodo) povas esti malambigua
por konvertado.

Ankaŭ mi subtenas la ideon uzi (unuavice) Unikodon laŭ UTF-8, se entute
oni povas, kaj apud ĝi iun ajn el la bone konataj surogataj metodoj. Tiel
ĉiuj povas legi.

Oni ankaŭ povas uzi mian Kameleonon kaj provizi praktike ĉiujn
skribosistemojn al la legantoj. Agante tiel oni bezonas nur po unu
version de la paĝoj.

hans...@my-deja.com

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
In article <00d601bf93d6$7f595ab0$660b...@tts.local>,
yu...@mv.ru ("Yury Finkel") wrote:
> <ind...@my-deja.com>:

> > Mi proponas, ke Esperantistoj chesu krei hejmpaghojn kodigitajn per
> > latintrio. Oni uzu UTF-8 (unikodon) kaj/au la Zamenhofan metodon
(ch).
>
> Mi subtenas kaj konsentas (kvankam por surogato mi preferas uzi
> x-skribon, ĉar ĝi estas malambigue aŭtomate konvertebla al/el UTF-8).

Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur
esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn literojn.
Mi tiam forlasos la Zamenhof-an h-metodon. Oni sampte povas tajpi
cirillajn (kaj alialfabetajn) literojn.

Hans Kamp (WinNT)

Yury Finkel

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
<hans...@my-deja.com>:

> Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur
> esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn literojn.
> Mi tiam forlasos la Zamenhof-an h-metodon. Oni sampte povas tajpi
> cirillajn (kaj alialfabetajn) literojn.

Ĉu vi provis "Ek"-on?
http://www.esperanto.mv.ru/Download/Ek/ek.zip

Tiu programo estas ĝuste por tio.

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

Hans Kamp:

> Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur
> esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn literojn.

Ĉu vi ne uzas EK-on? Se ne, kial ne?
Aŭ ĉu vi trovas la tajpomanierojn de EK malrapidaj?

Se vi ne tajpas per EK, kiel vi tajpas Esperantajn literojn?

Flandra Esperanto-Ligo

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
 

Bertilo Wennergren:

> "Flandra Esperanto-Ligo":
>
> > Mi estus tre kontenta pri tia programeto por Eudora. Tie ĉi en la oficejo de FEL
> > ĉiuj oficistoj uzas la programon Eudora, kaj ni ne tre emas transiri al Outlook
> > Express pro praktikaj kialoj. Mi do subtenas la ideon de Philipp (sed bedaŭrinde
> > ne povas mem helpi en la programado).
>

> Ĉu mi ĝuste komprenis, ke _pro praktikaj kialoj_ la oficicistoj de Flandra
> _Esperanto_-Ligo ne emas transiri de poŝtoprogramo, per kiu ne eblas
> skribi kaj legi Esperanton al poŝtoprogramo, per kiu ja eblas skribi kaj
> legi Esperanton?
>  

Povi uzi Unikodon estas unu praktika kialo, sed ekzistas ja multaj aliaj praktikaj
kialoj, Bertilo. Ĉiuj mesaĝoj kiuj alvenas ĉe FEL kaj kiuj foriras de ĝi (mezume 100
ĉiutage) nun aŭtomate iras al iu arkivo kiun prizorgas Eŭdora. En tiu arkivo mesaĝoj
ne estas ordigitaj laŭ retadreso - ĉar tiun oni ŝanĝas pli ofte ol pantalono ;-) - sed
laŭ FEL-kodo. Se oficisto en sia komputilo sendas mesaĝon al bewe-t (via FEL-kodo), la
centra servilo interŝanĝas la kodon per via aktuala retadreso. Jen nur du ekzemploj.
Povus esti, ke tio eblas ankaŭ per Outlook, sed mi vere ne havas tempon por okupiĝi
pri tio, kaj por adapti la necesajn programojn. Por ni estas pli simple atendi ĝis
kiam ankaŭ Eŭdora estas unikodkapabla, ol investi tempon kaj monon en transirado al
programo kiu nun jam estas unikodkapabla.
 
 
 


hans...@my-deja.com

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
In article <002001bf93eb$9904f5e0$660b...@tts.local>,

yu...@mv.ru ("Yury Finkel") wrote:
> <hans...@my-deja.com>:

> > Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur
> > esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn
literojn.
> > Mi tiam forlasos la Zamenhof-an h-metodon. Oni sampte povas tajpi
> > cirillajn (kaj alialfabetajn) literojn.
>
> Ĉu vi provis "Ek"-on?
> http://www.esperanto.mv.ru/Download/Ek/ek.zip
>
> Tiu programo estas ĝuste por tio.

Ankoraŭ ne. Mi klopodos ĝin baldaŭ.

hans...@my-deja.com

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
In article <8ba9sh$4ovu3$1...@fu-berlin.de>,
"Bertilo Wennergren" <bert...@hem1.passagen.se> wrote:
>
> Hans Kamp:
>
> > Mi ankaý estas UTF8-ano, ćar UTF8 subtenas ćiujn skribojn. Mi nur

> > esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn
literojn.
>
> Ću vi ne uzas EK-on? Se ne, kial ne?

Ne, &#285;is nun, mi ne uzis &#285;in pro mia nescio pri ties ekzisto. Sed
Jurij Finkel' donis al mi &#285;ian URL.

> Aý ću vi trovas la tajpomanierojn de EK malrapidaj?


>
> Se vi ne tajpas per EK, kiel vi tajpas Esperantajn literojn?
>
> --
> ======================================================================
> Bertilo Wennergren
> <bert...@hem.passagen.se>
> <http://purl.oclc.org/NET/bertilo>
> ======================================================================
>
>

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

"Flandra Esperanto-Ligo":

> Bertilo Wennergren:

> > Ĉu mi ĝuste komprenis, ke _pro praktikaj kialoj_ la oficicistoj de Flandra
> > _Esperanto_-Ligo ne emas transiri de poŝtoprogramo, per kiu ne eblas
> > skribi kaj legi Esperanton al poŝtoprogramo, per kiu ja eblas skribi kaj
> > legi Esperanton?

> Povi uzi Unikodon estas unu praktika kialo, sed ekzistas ja multaj aliaj praktikaj
> kialoj, Bertilo.

Jes ja. Mi nur miris, ĉar tiuj kialoj devas esti ege fortaj por ke
ili pezu pli ol la eblo libere uzi Esperanton.

> Ĉiuj mesaĝoj kiuj alvenas ĉe FEL kaj kiuj foriras de ĝi (mezume 100
> ĉiutage) nun aŭtomate iras al iu arkivo kiun prizorgas Eŭdora. En tiu arkivo mesaĝoj
> ne estas ordigitaj laŭ retadreso - ĉar tiun oni ŝanĝas pli ofte ol pantalono ;-) - sed
> laŭ FEL-kodo. Se oficisto en sia komputilo sendas mesaĝon al bewe-t (via FEL-kodo), la
> centra servilo interŝanĝas la kodon per via aktuala retadreso. Jen nur du ekzemploj.
> Povus esti, ke tio eblas ankaŭ per Outlook,

Atentu tamen, ke "Outlook" kaj "Outlook Express" estas du tute malsamaj programoj.
Nur "Outlook Express" estas plene Unikodokapabla.

> sed mi vere ne havas tempon por okupiĝi
> pri tio, kaj por adapti la necesajn programojn. Por ni estas pli simple atendi ĝis
> kiam ankaŭ Eŭdora estas unikodkapabla, ol investi tempon kaj monon en transirado al
> programo kiu nun jam estas unikodkapabla.

Mi komprenas.

Ke Eudora ne jam estas plene Unikodokapabla nur mirigas min. Tiom diable
malfacila la afero ne estas, kiel brile demonstris Jurio (nu, eble li
nur demonstris, ke li estas brile kapabla...).

Michiel Meeuwissen

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

Hans:
> Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur

> esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn literojn.
> Mi tiam forlasos la Zamenhof-an h-metodon. Oni sampte povas tajpi
> cirillajn (kaj alialfabetajn) literojn.

Vi estas tipa ekzemplo de iu kiu prefere uzu nur surogatojn....


--
% Michiel Meeuwissen
% M.Meeu...@stud.warande.ruu.nl
% http://www.purl.org/NET/mihxil/

Pejno Simono

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

""Yury Finkel"" <yu...@mv.ru> schrieb im Newsbeitrag
news:00d601bf93d6$7f595ab0$660b...@tts.local...

> > Mi proponas, ke Esperantistoj chesu krei hejmpaghojn kodigitajn per
> > latintrio. Oni uzu UTF-8 (unikodon) kaj/au la Zamenhofan metodon (ch).

> Mi subtenas kaj konsentas (kvankam por surogato mi preferas uzi
> x-skribon, ĉar ĝi estas malambigue aŭtomate konvertebla al/el UTF-8).

Verdire. Morton al Latino 3.

Simono

PS: Mi estas iomete sciema pri tio, kiom da forumanoj ekkonos tion, kio
amuzu pri tiu ĉi mesaĝo.


Hans Kamp

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

"Michiel Meeuwissen" <mih...@esperanto.nu> schreef in bericht
news:873dpie...@warande1124.warande.ruu.nl...

>
> Hans:
> > Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur
> > esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn literojn.
> > Mi tiam forlasos la Zamenhof-an h-metodon. Oni sampte povas tajpi
> > cirillajn (kaj alialfabetajn) literojn.
>
> Vi estas tipa ekzemplo de iu kiu prefere uzu nur surogatojn....

Kial vi supozas tion? Kiuj sistemoj estas laŭ vi ne-surogatoj?

--

Hans Kamp (Win2000)
in...@hanskamp.com
www.hanskamp.com
ICQ=65694322


Dmitri P. Laptsionak

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
> De: Pejno Simono [mailto:pro...@t-online.de]

> PS: Mi estas iomete sciema pri tio, kiom da forumanoj ekkonos
> tion, kio amuzu pri tiu ĉi mesaĝo.

Jen la plej amuza:
~~~~~~~~~~~~~~~~~
~ ...
~ Subject: Re: Morton al Latin 3!
~ ...
~ Content-Type: text/plain;
~ charset="iso-8859-3"
~ ...
~ X-Newsreader: Microsoft Outlook Express 5.00.2919.6600
~~~~~~~~~~~~~~~~~

Zmicier


Hans Kamp

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
<hans...@my-deja.com> schreef in bericht
news:8band0$vua$1...@nnrp1.deja.com...

> In article <8ba9sh$4ovu3$1...@fu-berlin.de>,
> "Bertilo Wennergren" <bert...@hem1.passagen.se> wrote:
> >
> > Hans Kamp:
> >
> > > Mi anka estas UTF8-ano, ar UTF8 subtenas iujn skribojn. Mi nur

> > > esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn
> literojn.
> >
> > u vi ne uzas EK-on? Se ne, kial ne?
>
> Ne, &#285;is nun, mi ne uzis &#285;in pro mia nescio pri ties ekzisto. Sed
> Jurij Finkel' donis al mi &#285;ian URL.

Damne, kelkfoje Deja.com kaŭzas Unicode-ajn problemojn. :-(

Pejno Simono

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

""Dmitri P. Laptsionak"" <Dmitri_L...@epam.com> schrieb im Newsbeitrag
news:8D76D48EDDD3D211AC3...@epmsa001.ep.minsk.by...


> > PS: Mi estas iomete sciema pri tio, kiom da forumanoj ekkonos
> > tion, kio amuzu pri tiu ĉi mesaĝo.

> Jen la plej amuza:
> ~~~~~~~~~~~~~~~~~
> ~ ...
> ~ Subject: Re: Morton al Latin 3!
> ~ ...
> ~ Content-Type: text/plain;
> ~ charset="iso-8859-3"

Damne! Tuj ekkonite! <ridante>

Simono


Michiel Meeuwissen

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
> "Michiel Meeuwissen" <mih...@esperanto.nu> schreef in bericht
> news:873dpie...@warande1124.warande.ruu.nl...
> >
> > Hans:
> > > Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur

> > > esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn literojn.
> > > Mi tiam forlasos la Zamenhof-an h-metodon. Oni sampte povas tajpi
> > > cirillajn (kaj alialfabetajn) literojn.
> >
> > Vi estas tipa ekzemplo de iu kiu prefere uzu nur surogatojn....
>
> Kial vi supozas tion? Kiuj sistemoj estas laŭ vi ne-surogatoj?

Cxar denove vi fusxis pri la kodindiko. Nesurogataj estas unikodo,
latin-3. Ankaux iksojn mi jam konsideras ne plu surogata. Kaj tiun vi
ja povus uzi, kompreneble, cxar estas tute facile. Sed pli tradicie
oni ja nomas ilin surogataj, kaj mi celis inter alie al ili.

Michiel Meeuwissen

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

> ~ ...
> ~ Content-Type: text/plain;
> ~ charset="iso-8859-3"

Cetere, nur scivole mi jam iomtempe demandas min. Kial OE distribuas
tiun mencion en du linioj?

Hans Kamp

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

"Michiel Meeuwissen" <mih...@esperanto.nu> schreef in bericht
news:87ya7ad...@warande1124.warande.ruu.nl...

> > "Michiel Meeuwissen" <mih...@esperanto.nu> schreef in bericht
> > news:873dpie...@warande1124.warande.ruu.nl...
> > >
> > > Hans:
> > > > Mi ankaŭ estas UTF8-ano, ĉar UTF8 subtenas ĉiujn skribojn. Mi nur
> > > > esperas, ke estas pli rapida metodo, entajpi supersignitajn
literojn.
> > > > Mi tiam forlasos la Zamenhof-an h-metodon. Oni sampte povas tajpi
> > > > cirillajn (kaj alialfabetajn) literojn.
> > >
> > > Vi estas tipa ekzemplo de iu kiu prefere uzu nur surogatojn....
> >
> > Kial vi supozas tion? Kiuj sistemoj estas laŭ vi ne-surogatoj?
>
> Cxar denove vi fusxis pri la kodindiko.

Tute simple. Mi volas uzi Unicode, sed estas malfacile igi Outlook Express
fari tion, kion mi volas. Mia antaua mesago estas Unicode-a, sed mi vidis ke
mia u sangigis al ŭ...

Sebastian Hartwig

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
Alain Fagot schrieb in Nachricht <38D62E68...@netlinq.nl>...

>> Se gxi estus filtrata, tiam de iu volontulo, pri kiu cxiu povas
>> konsenti.
>
> Cxu iuj konsentus pri mi? Estu du aliaj homoj. Cxu Philipp?

Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta pria diskuto), ke moderata
grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu Sankta Nikolao, ne plu Onklo
Daveo, ne plu kofefrioj ktp. Sed ankau ne plu Nenado k mi mem daure en
danghero esti formoderita.

Kiel tio funkcias en aliaj forumoj? Kio okazas, se homoj ne samopinias
kun la de la moderantoj decidoj?

--
Sebastiano


Sebastian Hartwig

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to

Philipp Oberndorfer schrieb in Nachricht
<38d515ca$0$79...@SSP1NO17.highway.telekom.at>...

>Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon:

Kiel novulo oni ne faras proponon. Oni silente lernas, ghis kiam oni ne
plu estas novulo. Poste oni proponas.

>Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto, sed tiu
cxi
>forumo gxenerale estas hontiga por esperanto. Necesas sxangxi ion.
Ekzemple
>moderita forumo estus celtrafa. Eble tion povus transpreni profesiaj
>esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
>profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.

Wow! Ich bin absolut platt. Ich hab bisher gedacht solcht Espis gibts
nur in schlechten Horrorvideos. Der hat bei Haider aber schnell gelernt,
dass man manches "moderieren" muss, weil manche Meinungen "unerwünscht"
sind und nur "einen schlechten Eindruck" machen, dass eine gute Polizei
manch unerwünschte Äußerung "verschwinden lassen" kann.

Gut. Hab ich so was unter Esperantisten zumindest schon mal erlebt, ist
mir aber das in Verbindung mit solch ungehemmtem und treu-doofem
Wirtschaftsliberalismus und Glauben an den kapitalistischen Markt noch
nicht begegnet.

Horror!

>Gxuste por esperanto gravas havi nigran tabulon en la interreto kiu
tauxgas
>pri io. Tiu cxi tauxgas nenion.

Und tschüss!

--
Sebastiano


Sebastian Hartwig

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi schrieb in Nachricht
<5vbads0qjfd53ljqt...@4ax.com>...
>je Sun, 19 Mar 2000 18:57:42 +0100, "Philipp Oberndorfer"
><phil...@hotmail.com> skribis :

>
>>moderita forumo estus celtrafa. Eble tion povus transpreni profesiaj
>
>
>fipi , weg mit faschismus und diktatur .
>wenn esperanto faschistisch wird "jam estas tempo por foriri" .

Chu mi rajtas rememorigi al vi, ke estis vi mem, kiu diris, ke vi jam
forlasis Esperanton? Kaj estas iom strange skribi chion en la germana,
krom la frazo "dann ist es an der Zeit zu gehen". Au?

>>esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
>>profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.
>

>draam waijda

Jes, pri tio li vere shajnas mirinde naiva. Fakte, chu li vere kredas,
ke ekzistas E-a merkato?

--
Sebastiano

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
"Sebastian Hartwig" <inter...@gmx.de> skribis:

> Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta pria diskuto), ke moderata
> grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu Sankta Nikolao, ne plu Onklo
> Daveo, ne plu kofefrioj ktp. Sed ankau ne plu Nenado k mi mem daure en
> danghero esti formoderita.

Lau mi, ne estas danghero ke vi estos forfiltrita (krom kiam vi afishas
en la germana), kaj ech kelkaj el la afishoj de Matthias Michael Liszt /
Nenad / da Hiasl estus akceptablaj, lau mi (kiam li verkas en
Esperanto). Tio tamen estas nur mia persona opinio.

> Kiel tio funkcias en aliaj forumoj? Kio okazas, se homoj ne samopinias
> kun la de la moderantoj decidoj?

Iuj grupoj permesas apelaciojn al la tuta "filtristaro" se oni ne
kontentas kun decido. Krome, en iuj grupoj, la afishoj kiujn la
filtristoj rifuzis estas legeblaj en la WWW, por ke chiuj povu vidi chu
la filtristoj bone faras sian laboron.

Chiuokaze restus la ne-filtrata grupo soc.culture.esperanto, en kiu oni
daure povus afishi.

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
"Bertilo Wennergren" <bert...@hem1.passagen.se>:

> Ankaŭ mi subtenas la ideon uzi (unuavice) Unikodon laŭ UTF-8, se
> entute oni povas, kaj apud ĝi iun ajn el la bone konataj surogataj
> metodoj. Tiel ĉiuj povas legi.

Mi subtenas la ideon tute ignori la kodon, se entute oni povas. Kodoj
estas por komputiloj kaj ne por mortontoj. Do mi proponas, ke oni verku
kaj legu siajn esperantaĵojn per la esperantaj literoj.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko.r...@iki.fi http://www.iki.fi/pacujo/

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 22, 2000, 3:00:00 AM3/22/00
to
ind...@my-deja.com:

> Morton al Latin 3!

(Mi dirus: "Morto al latin 3!" aŭ eĉ pli simple: "Mortu latin 3!" (kp.
"Vivu latin 3!")

Nikolai Grishin

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to

Sebastian Hartwig wrote in message...

>
>Philipp Oberndorfer schrieb in Nachricht
>>Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon:
>
>Kiel novulo oni ne faras proponon. Oni silente lernas, ghis kiam oni ne
>plu estas novulo. Poste oni proponas.
>

Ne necesas multe lerni por kompreni, kio okazas chi tie.

Simono provokacie insultas Philippon por ofendi kaj forpeli lin, char
Philippo proponis konstrui belan palacon anstatau la malluma kastelo de
Simono. Simono dum jaroj praktikas tiun taktikon: insulti bonajn homojn ghis
ili foriros. Sebastiano tre volonte helpas al Simono. Do, Philippo, komprenu
tion. Austra temo estas nur preteksto por akuzi vin, alglui etikedon
"fashisto", "stultulo", "mensogulo" ktp. Restu trankvila. Vi ne devas
pravigi sin antau simonoidoj.

Nikolao

Nikolai Grishin

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
Yves Bellefeuille wrote in message...
>Sebastian Hartwig skribis:

>
>> Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta pria diskuto), ke moderata
>> grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu Sankta Nikolao, ne plu Onklo
>> Daveo, ne plu kofefrioj ktp. Sed ankau ne plu Nenado k mi mem daure en
>> danghero esti formoderita.
>
Vi jes. Onklo povos skribi, se en Esperanto. Miaj mesaghoj taugos por
filtrata forumo, char atmosfero tie espereble estos pli bona kaj mi ne
bezonos furioze batali (chi tie mi ofte skribis akre, bedaurinde, sed tion
postulis la situacio).

>Chiuokaze restus la ne-filtrata grupo soc.culture.esperanto, en kiu oni
>daure povus afishi.
>

= feki.

Nikolao

Hans Kamp

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.nu> schreef in bericht
news:m3em92i...@lumo.pacujo.nu...

> "Bertilo Wennergren" <bert...@hem1.passagen.se>:
>
> > Ankaŭ mi subtenas la ideon uzi (unuavice) Unikodon laŭ UTF-8, se
> > entute oni povas, kaj apud ĝi iun ajn el la bone konataj surogataj
> > metodoj. Tiel ĉiuj povas legi.
>
> Mi subtenas la ideon tute ignori la kodon, se entute oni povas. Kodoj
> estas por komputiloj kaj ne por mortontoj. Do mi proponas, ke oni verku
> kaj legu siajn esperantaĵojn per la esperantaj literoj.

Oni ankau povas forlasi ci tiun novajgrupon, kaj papere skribas leterojn.
Oni ne bezonas uzi ian ajn kodon au kodajon. Oni ankau povas aldoni
desegnajojn.

Hans Kamp

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to

"Hans Kamp" <hmk...@home.nl> schreef in bericht
news:mBiC4.11434$G4.1...@news.rdc1.ov.nl.home.com...

...ankau povas aldoni desegnajojn.

Sergio Pokrovskij

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
>>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.nu> skribis:

Marko> ind...@my-deja.com:
>> Morton al Latin 3!

Marko> (Mi dirus: "Morto al latin 3!"

Tio signifus, ke vin pli interesas la Morto, kien ĝi iru, kaj nur
akcidente la celo estas "la Latina-Tria". Aŭ eble, iom simile povus
komandi bordelestrino: "Knabinoj, en la salonon!"

"Kristanojn al la leonoj" klare indikas ke oni volas ĵeti la
kristanojn al la leonoj. "Vi al mi, mi al vi" ne nepre signifas
ke _sin_ donas unu al la alia. "Scienco al la popolo" povas esti
titolo de listo da bonaĵoj (aŭ malbonaĵoj), kiujn scienco alportas
al la popolo. "Sciencon al la popolo!" estas kleriga slogano.

Se ni jam havas akuzativon, ni plene ĝin profitu.

Marko> aŭ eĉ pli simple: "Mortu latin 3!" (kp. "Vivu latin 3!")

Tio estas logika.

--
Sergio

occid...@my-deja.com

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
In article <Frv0x...@racoon.riga.lv>,

"Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv> wrote:
> Yves Bellefeuille wrote in message...
> >Sebastian Hartwig skribis:
> >
> >> Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta
pria diskuto), ke moderata
> >> grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu
Sankta Nikolao, ne plu Onklo
> >> Daveo, ne plu kofefrioj ktp. Sed ankau ne
plu Nenado k mi mem daure en
> >> danghero esti formoderita.
> >
> Vi jes. Onklo povos skribi, se en Esperanto.
Miaj mesaghoj taugos por
> filtrata forumo, char atmosfero tie espereble
estos pli bona

Jen mi dubas. Fakte, lau kiuj kriterioj filtrighu
la grupo? Chu nur lau tiu, chu mesagho estas
esperantlingva? Au chu ankau aplikighu iuj
enhavaj kriterioj?

--
Sebastiano

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to

"Pejno Simono":

> PS: Mi estas iomete sciema pri tio, kiom da forumanoj ekkonos tion, kio
> amuzu pri tiu ĉi mesaĝo.

Almenaŭ mi ekkonis. Ankaŭ tiu ĉi mesaĝo amuzu.

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
> > PS: Mi estas iomete sciema pri tio, kiom da forumanoj ekkonos tion, kio
> > amuzu pri tiu ĉi mesaĝo.
>
> Almenaŭ mi ekkonis. Ankaŭ tiu ĉi mesaĝo amuzu.

Ne tre. Tamen, se vi estus sendinta ĝin en EBCDIC ...


Yury Finkel

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
Pejno Simono:

> Verdire. Morton al Latino 3.
>
> Simono
>
> PS: Mi estas iomete sciema pri tio, kiom da forumanoj ekkonos tion, kio
> amuzu pri tiu ĉi mesaĝo.

Nu, vi uzis ĝuste la mortigendan signaron :-) Tamen en la origina
mesaĝo temis pri mortigo de Latino-3 en TTT, sed ne en la forumo.
En la forumo ni ankoraŭ iom toleru ĝin, ĝis apero kaj disvastigo de
Mozilo 5. Sed en TTT Latino-3 nepre "kadó, kadó, jam temp' está!"

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to

"Edmund GRIMLEY EVANS":

> > > PS: Mi estas iomete sciema pri tio, kiom da forumanoj ekkonos tion, kio
> > > amuzu pri tiu ĉi mesaĝo.

> > Almenaŭ mi ekkonis. Ankaŭ tiu ĉi mesaĝo amuzu.

> Ne tre. Tamen, se vi estus sendinta ĝin en EBCDIC ...

Nu, tio estus vere amuza - almenaŭ se la temlinio dirus
"Morton al Ebdiko!" (kaj precipe se la temlinio estus
kodita laŭ Ebdiko...).

Nu, fakte, malgraŭ la temlinio, la origina temo rilatis nur
al uzado de Latino 3 en TTT-paĝoj - neniel al uzado en novaĵgrupoj,
kaj tiam neniel strangas, se oni skribas kontraŭ Latino 3 en Latino 3.

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to

Yury Finkel:

> En la forumo ni ankoraŭ iom toleru ĝin, ĝis apero kaj disvastigo de
> Mozilo 5. Sed en TTT Latino-3 nepre "kadó, kadó, jam temp' está!"

Sed vi espereble ne flamatakos min pro tio, ke mia Kameleono
plu povos laŭmende produkti ankaŭ Latino-3-ajn TTT-paĝojn?

Sciendas, ke Mozilo 5 perfekte regas ankaŭ Latinon 3.

Yury Finkel

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
Bertilo Wennergren:

> Yury Finkel:
>
> > En la forumo ni ankoraŭ iom toleru ĝin, ĝis apero kaj disvastigo de
> > Mozilo 5. Sed en TTT Latino-3 nepre "kadó, kadó, jam temp' está!"
>
> Sed vi espereble ne flamatakos min pro tio, ke mia Kameleono
> plu povos laŭmende produkti ankaŭ Latino-3-ajn TTT-paĝojn?

Certe ne. Kiam Latino-3 estas unu el elektebloj apud UTF-8, ĉio
estas laŭ mi en ordo. Tamen kiam ĝi estas en iu TTTejo _la sola_
prezento de veraj ĉapelitaj literoj, tio estas laŭ mi kondamnenda.

> Sciendas, ke Mozilo 5 perfekte regas ankaŭ Latinon 3.

Mi scias. Kaj Mozilo kaj Internet Explorer scias ankaŭ pri DOS-a
rusa signaro (kodpaĝo 866). Tamen estas ege malkonsilinde por rusaj
aŭtoroj de TTTejoj uzi tiun malnoviĝantan signaron kiel _solan_
prezenton, kvankam estas normale fari ĝin unu el pluraj elekteblaj
rusaj signaroj (inter kiuj nepre estu aŭ koi8-r aŭ windows-1251 aŭ
ambaŭ - faktaj normoj).

Same estus nepuninde uzi EBCDIC-on kiel unu el alternativaj signaroj
en TTT-paĝoj, se estus aliaj, pli kutimaj alternativoj. Sed se ĝi estus
la sola, apenaŭ iu legus tiun TTT-paĝon...

Nikolai Grishin

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
occid...@my-deja.com wrote in message...

>Nikolai Grishin wrote:
>> >Miaj mesaghoj taugos por
>> filtrata forumo, char atmosfero tie espereble
>estos pli bona
>
>Jen mi dubas. Fakte, lau kiuj kriterioj filtrighu
>la grupo? Chu nur lau tiu, chu mesagho estas
>esperantlingva? Au chu ankau aplikighu iuj
>enhavaj kriterioj?
>
Dependas de celo de la nova forumo. Chu ghi estu por ekstera au por interna
agado? Se por ekstera, do ghi devas esti chefe en angla lingvo. Tie bonvenu
bonintenca diskutado pri Esperanto. Oni forfiltru obstinajn kaj evidente
mallumajn oponantojn de nia lingvo (al tiuj kelkfoje apartenas ech homoj,
bone sciantaj ghin). Ghuste tion mi volis iniciati kiel
humanities.language.esperanto. Se por interna, do ghi
(soc.culture.esperanto.moderated?) estu pure en Esperanto kaj enhavu nur
amikajn kaj utilajn informojn. Fakte, estas tre bezonataj ambau forumoj.
Soc.culture restu por tiuj, kiuj shatas kvereli, insulti kaj kalumnii.

Nikolao

Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
je Wed, 22 Mar 2000 15:39:10 +0100, "Sebastian Hartwig"
<inter...@gmx.de> skribis :

>
>Chu mi rajtas rememorigi al vi, ke estis vi mem, kiu diris, ke vi jam
>forlasis Esperanton? Kaj estas iom strange skribi chion en la germana,
>krom la frazo "dann ist es an der Zeit zu gehen". Au?

wia xogt , i dui mi hoit hoat mijn aufhean .
unt "jam estas tempo por foiri" hot moi a so a kinejs zmia
xogt , bai dejn wos i zwa drai doug gwount hob . unt so
wia des in main hian blijm is howis hoit zidiat .

i moch jo des ois nea wai i ma denk das ma bessa gejt oone
esbaranto . bin hiaz ealich xogt wijda moi fui in da grijse ,
unt $tudia hiaz wia ri fo dejn $aas wijda aussikim - unt aussa
wek fon esbaranto unt fon füün umkombjuudan is ma bis hiaz nix
aigfoin .

>Jes, pri tio li vere shajnas mirinde naiva. Fakte, chu li vere kredas,
>ke ekzistas E-a merkato?

na jo , glaub kaum das ma si damit a guidane nousn fadiana kau ,
owa a $ejns do$$n göyt kunz $u saij .

http://purl.oclc.org/NET/nymindex.htm
$tejst da auf in da frua bist foun foadog no zua

Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
je Thu, 23 Mar 2000 05:13:02 GMT, "Nikolai Grishin"
<konk...@rdven.lv> skribis :

>
>ili foriros. Sebastiano tre volonte helpas al Simono. Do, Philippo, komprenu
>tion. Austra temo estas nur preteksto por akuzi vin, alglui etikedon
>"fashisto", "stultulo", "mensogulo" ktp. Restu trankvila. Vi ne devas
>pravigi sin antau simonoidoj.

nikolo , do lijgst wijda moi fui danejm .
muist jo söywa zuagejm waust ealich bist ?

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:

> >>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.nu> skribis:
>
> Marko> ind...@my-deja.com:
> >> Morton al Latin 3!
>
> Marko> (Mi dirus: "Morto al latin 3!"
>
> Tio signifus, ke vin pli interesas la Morto, kien ĝi iru, kaj nur
> akcidente la celo estas "la Latina-Tria". Aŭ eble, iom simile povus
> komandi bordelestrino: "Knabinoj, en la salonon!"

Kiel oni diras per la rusa lingvo? La suoma lingvo ja havas akuzativon
sed en pluraj fraztipoj nominativo kaj akuzativo estas samformaj. Do mi
ne povas distingi per mia propra lingvo, ĉu temas pri la akuzativo en la
frazoj

Morto[n] al la reĝo!

Danko[n] al Dio!

Gore[-on] por prezidanto!

Fremdlandanoj[n] for!

Manoj[n] super la kapon!

Mi sensas, ke ili estas nominativoj kaj ke temas pri ia abstrakta irado.
Tiun abstraktan iradon oni kelkfoje esprimas per la verbo esti:

Ap 6:17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de
peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu
vi estas kondukitaj;


Kiel oni esprimas ĉi tion ruslingve?

> Se ni jam havas akuzativon, ni plene ĝin profitu.

Jes, nepre. Sed tio ne signifas, ke oni trudu ĝin en lokojn, al kiuj ĝi
ne konvenas. La akuzativa kazo ne signifas ĉian ekkrion.

Yury Finkel

unread,
Mar 23, 2000, 3:00:00 AM3/23/00
to
Antony Rawlinson:
> Mi kontraŭas. Mi pensas ke multaj E-istoj (kiel mi) legas novaĵgrupojn
> kaj TTT-on per malnovaj sistemoj, kiu ne povas legi Unikodajn karaktrojn.

Por tiuj restos surogata skribo, kiel, ekzemple, estas farite en mia
TTTejo: x-skribo kaj UTF-8. Antaŭ kelkaj monatoj mi rezignis pri subteno
de tria signaro Latin-3.

Pri novaĵgrupoj entute ne temis.

azenob...@my-deja.com

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
In article <8baoad$mne$2...@lnews.rz.hu-berlin.de>,

"Sebastian Hartwig" <inter...@gmx.de> wrote:
> Alain Fagot schrieb in Nachricht <38D62E68...@netlinq.nl>...
>
> >> Se gxi estus filtrata, tiam de iu volontulo, pri kiu cxiu povas
> >> konsenti.
> >
> > Cxu iuj konsentus pri mi? Estu du aliaj homoj. Cxu Philipp?
>
> Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta pria diskuto), ke moderata
> grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu Sankta Nikolao, ne plu Onklo
> Daveo, ne plu kofefrioj ktp.

Mi eblus vidigxi ankaux je moderata grupo. Don't you worry about that.
Ecx se oni forfiltrus laux persono, ne nure laux lingvo, mi povus morfi
pli rapide ol la moderator povus trovi min.

Se oni volus forfiltri laux persono, ne nure laux enhavo, vi devus
cxiuj vocxdoni pri tio, kiujn forfiltri kaj kiun ne. Kelkaj anoj de
cxi-tiu grupo amas miajn afisxojn, sed kelkaj provis silentigi min
memvole.

If the majority of the people I put into Esperanto Heaven (only these
have voting privileges I respect, but the majority of contributors
here are to be found there) tell me to go away and never come back I
will actually respect that decision and leave without you even needing
to moderate the group.

Uncle Davey.

azenob...@my-deja.com

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
In article <Frv0x...@racoon.riga.lv>,
"Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv> wrote:
> Yves Bellefeuille wrote in message...
> >Sebastian Hartwig skribis:
> >
> >> Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta pria diskuto), ke
moderata
> >> grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu Sankta Nikolao, ne plu
Onklo
> >> Daveo, ne plu kofefrioj ktp. Sed ankau ne plu Nenado k mi mem
daure en
> >> danghero esti formoderita.
> >
> Vi jes. Onklo povos skribi, se en Esperanto. Miaj mesaghoj taugos por
> filtrata forumo, char atmosfero tie espereble estos pli bona kaj mi
ne
> bezonos furioze batali (chi tie mi ofte skribis akre, bedaurinde, sed
tion
> postulis la situacio).
>
> >Chiuokaze restus la ne-filtrata grupo soc.culture.esperanto, en kiu
oni
> >daure povus afishi.
> >
> = feki.
>
> Nikolao

Oj ne, mia amiko. Pagxoj TTT estas por feki.

Lauxsxajne.

Ni cxi-tie afisxas nur.

La Onklo Davey

azenob...@my-deja.com

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
In article <8bcng2$7ku$1...@nnrp1.deja.com>,

occid...@my-deja.com wrote:
> In article <Frv0x...@racoon.riga.lv>,
> "Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv> wrote:
> > Yves Bellefeuille wrote in message...
> > >Sebastian Hartwig skribis:
> > >
> > >> Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta
> pria diskuto), ke moderata
> > >> grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu
> Sankta Nikolao, ne plu Onklo
> > >> Daveo, ne plu kofefrioj ktp. Sed ankau ne
> plu Nenado k mi mem daure en
> > >> danghero esti formoderita.
> > >
> > Vi jes. Onklo povos skribi, se en Esperanto.
> Miaj mesaghoj taugos por
> > filtrata forumo, char atmosfero tie espereble
> estos pli bona
>
> Jen mi dubas. Fakte, lau kiuj kriterioj filtrighu
> la grupo? Chu nur lau tiu, chu mesagho estas
> esperantlingva? Au chu ankau aplikighu iuj
> enhavaj kriterioj?

Cxu vi ne scias, Sebastianapokapo?
Kosxera estas cxio en aux pri Esperanto.
Se mi skrivas Esperante, ecx kun eraroj(alie mi cxiuokaze ne povas),
tiam mem Ivo Belfejo ne povus kritiki min.

Today I was in Harrods book department.

I looked in the language section of the bookshop

To see if I could get some interesting course to help me improve my
Esperanto.

But the courses went from Dutch to Faroese, with no Esperanto (or any
other language beginning with E, English being the rest of the books in
the store.

So I think you should protest to Mr Al Fayed for this oversight.

Do mi acxetis kurson je la puncxaba lingvo anstataux.

azenob...@my-deja.com

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
In article <8b3ctj$cbi$1...@news08.btx.dtag.de>,
"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> wrote:
>
> "Philipp Oberndorfer" <phil...@hotmail.com> schrieb im Newsbeitrag
> news:38d515ca$0$79...@SSP1NO17.highway.telekom.at...
>
> > Kiel novulo en tiu cxi novajxgrupo mi volas fari proponon: Mi
esperas ke
> tiu
> > temo ne jam estis diskutita vaste.
>
> Kial vi nur esperas pri tio? Kial vi ne simple vizitis Deĵanjuzon
por
> unuapaŝe iomete informiĝi pri la afero antaŭ ol simple ekbabili?
>
> > Mi proponus enkonduki regulojn en tiu cxi
> > novajxgrupo.
>
> La reguloj jam ekzistas kaj estas klare formulitaj. Oni publikigas
ligon al
> ili ĉiun monaton ĝuste tie ĉi en la forumo. Temas pri la tiel
nomata
> fakdosiero aŭ "odo".
>
> > Cxar en tiu cxi forumo tiom da idiotoj volas kontribui sian
> > mustardon, oni devus skribi al homoj kiuj absolute ne kongruas kun
la
> temaro
> > de cxi tiu
> > forumo kiel respondon nur "vi estas for de la temaro (off-topic)".
Tio ja
> > okazas cxiutage same en aliaj forumoj.
>
> Do nia forumo laŭ viaj propraj vortoj neniel estas escepto pri tio.
>
> Aldone mi eble atentigu, ke ĝuste tion vi mem ne faris. Vi fakte
skribis
> sufiĉe longan mesaĝon al tiu ĉi idioto Nenado kaj per tio vi certe
incitis
> lin ŝuti eĉ pli da stultaĵoj en la forumon. La sola vera strategio
kontraŭ
> tiaj skribemaj napokapoj estas plene ignori ilin. Do oni ne reagu kaj
> anstataŭe simple plonku ilin.

>
> > Mi volas ankoraux aldoni ke mi estas konvinkita esperantisto, sed
tiu cxi
> > forumo gxenerale estas hontiga por esperanto. Necesas sxangxi ion.
>
> Ĉu jen nur via persona opinio, aŭ ĉu vi jam okazigis baloton pri
tio tie ĉi
> inter la aliaj cent regulaj legantoj? Evidente estas memkompreneble,
ke ĉiu
> rajtu laŭplaĉe proponi. Sed same evidente estas, ke oni prefere
unue analizi
> la situacion ankaŭ laŭ iom pli tratempa perspektivo.

>
> > Ekzemple
> > moderita forumo estus celtrafa.
>
> Fakte ni sufiĉe ofte diskutis pri tio kaj ŝajnas, ke la plej multaj
> forumanoj ne volas moderatan forumon. Cetere, ekzistas jam sufiĉe da
> retpoŝtaj listoj, kiuj ja estas moderataj - fakte cenzurataj. Do se
iu
> inklinas al moderataĵo, ĉar li ne eltenas la elmeton de kvino da
> sencerbuloj, nu, jam estas almenaŭ dek tiaj retpoŝtaj listoj, kie
li povos
> membriĝi.

>
> > Eble tion povus transpreni profesiaj
> > esperantistoj kiel la homoj de FEL. Tio eble ankaux por ili estus
> > profitodona afero, cxar eblus uzi la forumon por merkatocele.
>
> Kaj ĝuste la lastan aferon vere neniu ajn tie ĉi volas. Cetere, ĉe
tio neniu
> iel pridubas la profesiecon de la Feluloj. Estas simple tiel, ke
pluraj tie
> ĉi tre senteme reagas kontraŭ ĉiuspeca spamo - ankaŭ kontraŭ
ĉiuspeca
> Esperanta spamo.
>
> Eble estus pli senchave, ke vi unue iomete observi la forumon kaj
ĝiajn
> forumanojn, por nur post adekvata observa periodo proponi ion.

>
> > Gxuste por esperanto gravas havi nigran tabulon en la interreto kiu
> tauxgas
> > pri io.
>
> "Nigra tabulo" ne estas la precipa rolo de diskutforumo kiel
> "soc.culture.esperanto". Tabule pli bone konvenas TTT-ejoj - jen
ĝuste ilia
> rolo.
>
> Aliflanke ne estas tiel, ke tiu ĉi forumo neniam kaj neniel rolas
ĉi-cele.
>
> > Tiu cxi tauxgas nenion.
>
> Ĉu vere?
>
> Kion vi scias pri tiu ĉi forumo?
> Kion vi scias pri ties forumanoj?
> Kiom da mesaĝoj vi jam legis?
> Kiom da monatoj vi jam partoprenis?
> Kion vi scias pri la TTT-ejoj de la forumanoj?
> Kion vi scias pri la diversaj kontribuaĵoj de la forumanoj?
> Kion vi scias pri la diversaj teĥnikaj kontribuaĵoj de la
forumanoj?
> Kion vi scias ekzemple pri "Ek" aŭ "UniRed"?
> Kion vi scias entute pri Esperanto en Interreto?
>
> Ekzemple, mi rimarkas, ke vi laŭŝajne ne kapablas uzi
supersignitajn
> Zamenhofajn literojn tie ĉi. Do mi demandas al mi - kial? Mi aldone
vidas,
> ke vi uzas "Microsoft Outlook Express 5.00.2014.211", rase puran
Unikodan
> produkton, do kial vi ne uzas Unikodon? Ĉu eble mankas al vi scioj
pri ĉio
> ĉi?
>
> Do ŝajnas, ke vi vere ne jam scias ĉion lernindan el ĝuste tiu ĉi
forumo
> eble perotan
> de ĝuste ĝiaj forumanoj.
>
> Eble vi iomete tro rapide verdiktas.
>
> Vere estas, ke tie ĉi tumultas vilaĝa idiotaro konsistanta eble el
kvino da
> personoj. Sed tiujn oni plej konvene simple plonku - via Aŭtluko
Ekspresa ja
> havas perfektan plonkilon, do ne estos iu problemo forfiltri ilin. La
lastan
> aferon, kiun oni faru, estas korespondi kun ili, ĉar tio nur
ŝveligos la
> frakcion da idiotaĵoj en la forumo.

Li ne plonkos cxar ne volas vere plonki.
Se plonkus, do ne havus nenio por plendi.
Plonking's an aid to self control. But control freaks wanna control
others.

Antony Rawlinson

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
In article <00d601bf93d6$7f595ab0$660b...@tts.local>, yu...@mv.ru ("Yury
Finkel") wrote:

> <ind...@my-deja.com>:
> > Mi proponas, ke Esperantistoj chesu krei hejmpaghojn kodigitajn per
> > latintrio. Oni uzu UTF-8 (unikodon) kaj/au la Zamenhofan metodon (ch).
>
> Mi subtenas kaj konsentas (kvankam por surogato mi preferas uzi
> x-skribon, ĉar Ä i estas malambigue aÅ­tomate konvertebla al/el UTF-8).

Mi kontraýas. Mi pensas ke multaj E-istoj (kiel mi) legas nova¼grupojn

kaj TTT-on per malnovaj sistemoj, kiu ne povas legi Unikodajn karaktrojn.

Korajn salutojn,
Antony.

mailto:ant...@cix.co.uk
http://www.cix.co.uk/~antony

Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
je Fri, 24 Mar 2000 09:09:29 +0100, "Andreas Rudich (K.u.K. Owezahra)"
<andreas...@logim.at> skribis :

>Owa aans tat mi jejtzt intaressian: Waunn Du da anzige Kandidat woarst,
>wer isn daunn $ui$precha wurn?

wea aundas ; in nouma howi laijda fagessn ; is $u laung hea

>Is zwoar imma no bejssa ois umgekehrt, owa do host scho rejcht. Solaung
>olle nua $woaz-weiss moin heart der Haida-$puk net auf.
>("Stell Dir vor, es ist Haider und keiner hört hin")

$ej waas
>
>> is ma wua$t ebs mi ai$bian .
>>
>Nou gejt des net so anfoch, zum Glick! (Wer waas, wias wiad waunn die
>Blaun no lejnga aun da regierung san)

a kadasdroufn is hiaz $u owa , es gibt imma no a $taigaraung ;
di laijt miasn si afoch mea rian unt mea brodesdian gej -
nea das de do omat meagn das des a so nijt waida gej kau

Sergio Pokrovskij

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
>>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.nu> skribis:

Marko> Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:


>> >>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.nu> skribis:
>>
Marko> ind...@my-deja.com:
>> >> Morton al Latin 3!
>>
Marko> (Mi dirus: "Morto al latin 3!"
>>
>> Tio signifus, ke vin pli interesas la Morto, kien ĝi iru, kaj nur
>> akcidente la celo estas "la Latina-Tria". Aŭ eble, iom simile
>> povus komandi bordelestrino: "Knabinoj, en la salonon!"

Marko> Kiel oni diras per la rusa lingvo? La suoma lingvo ja havas
Marko> akuzativon sed en pluraj fraztipoj nominativo kaj akuzativo
Marko> estas samformaj.

Jes, same estas en la rusa. Por la ne-ulaj substantivoj plej ofte la
akuzativo koincidas kun la nominativo (ankaŭ en ĉiuj ekzemplaj frazoj
kiujn vi proponis), kaj tio ofte erarigas la rusojn.

Marko> Do mi ne povas distingi per mia propra
Marko> lingvo, ĉu temas pri la akuzativo en la frazoj

Marko> Morto[n] al la reĝo!
Смерть королю! (akuz.=nom.)

Marko> Danko[n] al Dio!
Слава Богу (nominativo; mi analizas "Gloro [estu] al Dio", kiel oni ja
iam fakte kompletigas en tiusencaj diroj: "Да здравствует ...",
"Да будет благословен ..." -- i.a. markante futuron)
Благодарение Богу (akuz.=nom.)

Marko> Gore[-on] por prezidanto!
Гора в президенты! (nepre akuzative)

Marko> Fremdlandanoj[n] for!
Долой иностранцев!

Marko> Manoj[n] super la kapon!
Руки за голову! (akuz.=nom.; cetere, mi supozas ke temas pri tio kion
ruse ni nomas "Manojn TRANS la kapon" -- tiel mi tradukis)
La malsamajn kazformojn havas "kapo": "Kapon supren!" (Голову вверх!)
estus nepre akuzativa.

Resume, la tro ofta koincido konfuzas la rusojn, kaj oni povas trovi
ambaŭ manierojn. Kaj iuj kliŝoj estas ĉiam nominativaj ("Gloro al
Dio!"), dum aliaj estas nepre akuzativaj:

"Venenon al mi, venenon!" -- "Яду мне, яду!" [Bulgakov]
"Kaleŝon al mi, kaleŝon!" -- "Карету мне, карету!" [Gribojedov]

Marko> Mi sensas, ke ili estas nominativoj kaj ke temas pri ia
Marko> abstrakta irado. Tiun abstraktan iradon oni kelkfoje
Marko> esprimas per la verbo esti:

Marko> Ap 6:17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la
Marko> sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo
Marko> de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;

Marko> Kiel oni esprimas ĉi tion ruslingve?

Mi ne havas Biblion ĉe la mano, sed la vortoj por "danko" havas
akuz.=nom. en la rusa.

>> Se ni jam havas akuzativon, ni plene ĝin profitu.

Marko> Jes, nepre. Sed tio ne signifas, ke oni trudu ĝin en lokojn,
Marko> al kiuj ĝi ne konvenas. La akuzativa kazo ne signifas ĉian
Marko> ekkrion.

Ne ĉian. Sed estus pli simetria traduki "pacon al vi" simile al
"bonan tagon al vi", "ĉion bonan al vi" ktp ol "paco al vi" (kiel
ŝajnas esti en la Evangelio). Cetere, la Bibliaj tekstoj en ĉiuj
lingvoj estas kontraŭnaturaj pro la troa laŭvortismo de la sklavaj
tradukistoj.

--
Sergio

Uncle Davey

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to

azenob...@my-deja.com wrote:
>
> In article <8baoad$mne$2...@lnews.rz.hu-berlin.de>,
> "Sebastian Hartwig" <inter...@gmx.de> wrote:
> > Alain Fagot schrieb in Nachricht <38D62E68...@netlinq.nl>...
> >
> > >> Se gxi estus filtrata, tiam de iu volontulo, pri kiu cxiu povas
> > >> konsenti.
> > >
> > > Cxu iuj konsentus pri mi? Estu du aliaj homoj. Cxu Philipp?
> >

> > Mi konsentas (kiel jam dirite dum la lasta pria diskuto), ke moderata
> > grupo havas grandajn avantaghojn. Ne plu Sankta Nikolao, ne plu Onklo
> > Daveo, ne plu kofefrioj ktp.
>

> Mi eblus vidigxi ankaux je moderata grupo. Don't you worry about that.
> Ecx se oni forfiltrus laux persono, ne nure laux lingvo, mi povus morfi
> pli rapide ol la moderator povus trovi min.
>
> Se oni volus forfiltri laux persono, ne nure laux enhavo, vi devus
> cxiuj vocxdoni pri tio, kiujn forfiltri kaj kiun ne. Kelkaj anoj de
> cxi-tiu grupo amas miajn afisxojn, sed kelkaj provis silentigi min
> memvole.
>
> If the majority of the people I put into Esperanto Heaven (only these
> have voting privileges I respect, but the majority of contributors
> here are to be found there) tell me to go away and never come back I
> will actually respect that decision and leave without you even needing
> to moderate the group.
>
> Uncle Davey.
>

> Sent via Deja.com http://www.deja.com/
> Before you buy.

Well, so far seven hours have elapsed and no-one's taken up my offer.

All it takes is a majority vote out of those who were put in Esperanto
Heaven.

Uncle Davey

Nikolai Grishin

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to

Uncle Davey wrote in message...

>
>> Se oni volus forfiltri laux persono, ne nure laux enhavo,
>>

Oni forfiltru lau enhavo. La mesaghoj estu pozitivaj, estimoplenaj kaj
utilaj. Chiu forumano - ech plejofte detruanta - iufoje skribas utilajhojn.

>> If the majority of the people I put into Esperanto Heaven (only these
>> have voting privileges I respect, but the majority of contributors
>> here are to be found there) tell me to go away and never come back I
>> will actually respect that decision and leave without you even needing
>> to moderate the group.
>>
>> Uncle Davey.
>>

Mi ne vidas problemon kun vi, Onklo. Restu chi tie.

Nikolao


Marko Rauhamaa

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:

> Ne ĉian. Sed estus pli simetria traduki "pacon al vi" simile al "bonan
> tagon al vi", "ĉion bonan al vi" ktp ol "paco al vi" (kiel ŝajnas esti
> en la Evangelio). Cetere, la Bibliaj tekstoj en ĉiuj lingvoj estas

> kontraĊ­naturaj pro la troa laŭvortismo de la sklavaj tradukistoj.

Al mi la plej natura formulo (el la esperanta vidpunkto) estus:

Dankon ricevu Dio!

Morton ricevu la reĝo! (Mortu la reĝo!)

Ricevu pacon!

La penso estas iom malsimila de la deziroj "bonan tagon", "ĉion bonan",
"bonan ŝancon" aŭ eĉ "pacon".

Vi menciis, ke en la rusa lingvo multaj vortoj havas samformajn
nominativon kaj akuzativon. En la suoma lingvo la ununombra akuzativa
kazo havas du variaĵojn: nominativsimilan kaj genitivsimilan. Oni uzas
la genitivsimilan variaĵon ĝenerale nur kiam ĉeestas sintaksa subjekto
en la propozicio.

Hans Kamp

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to

""Yury Finkel"" <yu...@mv.ru> schreef in bericht
news:010f01bf9563$f1414230$660b...@tts.local...
> Antony Rawlinson:
> > Mi kontraŭas. Mi pensas ke multaj E-istoj (kiel mi) legas novaĵgrupojn

> > kaj TTT-on per malnovaj sistemoj, kiu ne povas legi Unikodajn
karaktrojn.
>
> Por tiuj restos surogata skribo, kiel, ekzemple, estas farite en mia
> TTTejo: x-skribo kaj UTF-8. Antaŭ kelkaj monatoj mi rezignis pri subteno
> de tria signaro Latin-3.
>
> Pri novaĵgrupoj entute ne temis.

Kiajn sistemojn Antony Rawlinson celis per "malnovaj sistemoj"? Cu Windows
95, cu MS-DOS. Mi ne scias, kia la Linux-a situacio estas.

Dario Rodriguez

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
Bertilo (23.03.00, 10.45 h CET):

> Sciendas, ke Mozilo 5 perfekte regas ankaı Latinon 3.

Kaj sciendas ke tio sxuldigxas cxefe al la efika kunlaboro de karaj Bertilo
kaj Sergio kun Mozilaj spertuloj!

Dankon al ili kaj al aliaj eventualaj kunlaborintoj.

Dario

Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi

unread,
Mar 24, 2000, 3:00:00 AM3/24/00
to
je Fri, 24 Mar 2000 02:50:00 GMT, azenob...@my-deja.com skribis :

>Plonking's an aid to self control. But control freaks wanna control
>others.

maybe you should compile something like a list of espi
control freaks , fascists , ... and others of that kind .

no matter if you lose some friends then . truth is healing .
http://www.geocities.com/SiliconValley/Vista/3856/idiindex.htm
ei ihola en noko - ekc oßckupe\ iv adai\umaia
http://purl.oclc.org/NET/nymindex.htm
"wer fu"r alles offen ist kann nicht ganz dicht sein."

Uncle Davey

unread,
Mar 25, 2000, 3:00:00 AM3/25/00
to

Dankegon.

Onklo Dacxjo

Uncle Davey

unread,
Mar 25, 2000, 3:00:00 AM3/25/00
to

"Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi" wrote:
>
> je Fri, 24 Mar 2000 02:50:00 GMT, azenob...@my-deja.com skribis :
>
> >Plonking's an aid to self control. But control freaks wanna control
> >others.
>
> maybe you should compile something like a list of espi
> control freaks , fascists , ... and others of that kind .

I sometimes make lists for entertainment purposes.

> no matter if you lose some friends then . truth is healing .

Serious therapy I do on a one by one basis, rather than in lists.

Uncle Davey

Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi

unread,
Mar 25, 2000, 3:00:00 AM3/25/00
to
je Sat, 25 Mar 2000 03:48:25 GMT, Uncle Davey <un...@davey.pl> skribis
:


>Serious therapy I do on a one by one basis, rather than in lists.

fagis , woa sowijso nea so a $nobsidej unt demogradi$ nijt gaunz
aiwauntfrai .

Eugenio Fabian

unread,
Mar 25, 2000, 3:00:00 AM3/25/00
to

Hans Kamp ha scritto nel messaggio ...


>Oni ankau povas forlasi ci tiun novajgrupon, kaj papere skribas leterojn.
>Oni ne bezonas uzi ian ajn kodon au kodajon. Oni ankau povas aldoni
>desegnajojn.
>
Kara Hans! Koncerne la ćapelitajn literojn, al vi okazis la sama afero kiel
al mi. Poste mi restartigis la sistemon kaj mi denove sukcecis rehavigi al
miaj literoj, ćiujn řustajn ćapelojn.... Nu, mi parolis tro rapide: Fakte
jam chio fushighis. Tja, kion diri, shajnas ke simio pli rapide komprenas
kiel stiri auton ol mi kompreni la komputilojn.


>
>Hans Kamp (Win2000)
>in...@hanskamp.com
>www.hanskamp.com
>ICQ=65694322
>

Amike, Eýgenio eofa...@freemail.it


Antony Rawlinson

unread,
Mar 26, 2000, 3:00:00 AM3/26/00
to
In article <sVNC4.15453$G4.1...@news.rdc1.ov.nl.home.com>,
hmk...@home.nl (Hans Kamp) wrote:

> Kiajn sistemojn Antony Rawlinson celis per "malnovaj sistemoj"? Cu
> Windows 95, cu MS-DOS. Mi ne scias, kia la Linux-a situacio estas.

Laý mia kompreno, pli dependas de la foliumilo mem, kaj ne la de la
funkcia sistemo. Tamen la plej modernaj foliumiloj ankaý bezonas la pli
modernajn funkciajn sistemojn, kiu siavice bezonas sufiće kapablajn
komputilojn.

Mi mem havas W95, en komputilo kiu origine funkciis per W3.11, kaj
supozeble povus uzi Netscape 4.x, aý MSIE 5, sed řis nun uzas MSIE 3. Por
novaĽgrupoj, mi uzas softvaron kiu rilatas al mi retservo, kaj ne haveblas
en unikod-kapabla versio. Mi konstatas ke mi devus modernigi mian
sistemon (eble aćeti novan), sed havas aliajn prioritaton. Mi ne certas,
sed mi supozas ke multaj E-istoj havas similan situacion.

Pejno Simono

unread,
Mar 26, 2000, 3:00:00 AM3/26/00
to

"Antony Rawlinson" <ant...@ne.retposxtu> schrieb im Newsbeitrag
news:memo.20000326...@antony.compulink.co.uk...


> Mi mem havas W95, en komputilo kiu origine funkciis per W3.11, kaj

> supozeble povus uzi Netscape 4.x, aŭ MSIE 5, sed ĝis nun uzas MSIE 3. Por
> novaĵgrupoj, mi uzas softvaron kiu rilatas al mi retservo, kaj ne haveblas


> en unikod-kapabla versio. Mi konstatas ke mi devus modernigi mian

> sistemon (eble aĉeti novan), sed havas aliajn prioritaton. Mi ne certas,


> sed mi supozas ke multaj E-istoj havas similan situacion.

Min tio sufiĉe surprizus, ĉar ĉiuj necesaj Unikodaj rimedoj estas plene
senkostaj. Aparte de tio ni vere sufiĉe ofte mencias ĉi-forume, kion oni
prenu kaj kion ne. Netskapon oni tute ne elektu ĉi-momente.

Simono


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 27, 2000, 3:00:00 AM3/27/00
to

"Antony Rawlinson":

> Mi mem havas W95, en komputilo kiu origine funkciis per W3.11, kaj
> supozeble povus uzi Netscape 4.x, aŭ MSIE 5, sed ĝis nun uzas MSIE 3. Por
> novaĵgrupoj, mi uzas softvaron kiu rilatas al mi retservo, kaj ne haveblas
> en unikod-kapabla versio. Mi konstatas ke mi devus modernigi mian
> sistemon (eble aĉeti novan), sed havas aliajn prioritaton. Mi ne certas,
> sed mi supozas ke multaj E-istoj havas similan situacion.

Certe, kaj por vi kaj ili oni provizu version surogatan de ĉiu TTT-paĝo
(en ekz. X-sistemo aŭ H-sistemo), kaj ĝuste tion oni proponis ĉi-diskute.
Tiamaniere ĉiuj povas legi la paĝojn: Tiuj, kiuj prioritatas alie, havas
modernajn legilojn, kiuj povas prezenti tekstojn Unikodajn. Aliaj legos
la surogatajn versiojn.

Kie estas do la problemo?

--
======================================================================
Bertilo Wennergren
<bert...@hem.passagen.se>
<http://purl.oclc.org/NET/bertilo>
======================================================================


Antony Rawlinson

unread,
Mar 28, 2000, 3:00:00 AM3/28/00
to
In article <8blgqd$hfv$1...@news03.btx.dtag.de>, pro...@t-online.de (Pejno
Simono) wrote:

> Min tio sufiĉe surprizus, ĉar ĉiuj necesaj Unikodaj rimedoj estas
> plene senkostaj.

Ću eć ne indas rezigni pri Unikodo, en mesařo rekte responde al iu kiu
anoncas ke lia sistemo ne legas Unikodon? Cetere, ili certe kostas
tempon.

> Aparte de tio ni vere sufiĉe ofte mencias ĉi-forume,
> kion oni prenu kaj kion ne. Netskapon oni tute ne elektu ĉi-momente.

Por novaĽgrupoj, mi uzas mian preferatan softvaron pro aliaj kialoj - kaj
jam diris ke ne haveblas unikod-kapabla versio. Rilate al Netscape, mi
komprenas ke estas iuj problemoj pri v4.7, do mi ţatus scii ću antaýaj
versioj indas. Mi havas eblecon ricevi v4.3.

Pejno Simono

unread,
Mar 28, 2000, 3:00:00 AM3/28/00
to

"Antony Rawlinson" <ant...@ne.retposxtu> schrieb im Newsbeitrag
news:memo.20000328...@antony.compulink.co.uk...

> > Min tio sufiĉe surprizus, ĉar ĉiuj necesaj Unikodaj rimedoj estas
> > plene senkostaj.

> Ĉu ne indas rezigni pri Unikodo, en mesaĝo rekte responde al iu kiu


> anoncas ke lia sistemo ne legas Unikodon? Cetere, ili certe kostas
> tempon.

Kiom da tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj oni ankoraŭ atendu? Eĉ ĝis hodiaŭ vi
ne estas sukcesinta pri Latino 3. Fakte vi kodas laŭ Latino 3, sed sendas
laŭ Latino 1. Do fronte al tiu fiasko, kiom da jaroj oni atendu, ĝis vi unue
entute sukcesas pri via intertempe antikiĝinta Latino 3 kaj poste pri via
ankoraŭ supozeble tute ne esplorita Unikodo?

Cetere, mi ne celas per tio iel speciale malafabli kontraŭ vi aŭ eĉ ofendi
vin. Temas pri tre principa afero.

Estas simple tiel, ke mia pacienco elĉerpiĝis. La Esperantistoj disponas jam
de la komenco de la 80-aj jaroj pri E-taŭgaj ISO-kodoj. Ekde almenaŭ 5 jaroj
ekzistas eĉ plene senkostaj rimedoj utiligi ilin - alivorte programoj kaj
tiparoj. Sed nun eĉ post ĉirkaŭ 20 jaroj konsiderinda frakcio de la
Esperantistaro plu stultumas pri "komputiloj ne kapablantaj pri Esperanto"
kaj pri pro tio "necesaj" alfabetreformoj.

Mi petas kompreni, ke al tiu grupo mi persone simple ne pretas aparteni. La
kodoj estas, do la kodoj uziĝu.

Aldone vi mem ja diris, ke la afero ĉe vi ne havas prioritaton. Do kial mi
okazigu iujn umadojn ĉe mia fino de la lineo nur por kvazaŭ premii vian
teniĝon? Kial mi speciale por vi rezignu pri la uzo de la aktuala normo por
la lingvo Esperanto mezmeze de la precipa forumo por la lingvo Esperanto?

Tio, kion mi diras, estas vere sufiĉe logika, ĉu?

> Por novaĵgrupoj, mi uzas mian preferatan softvaron pro aliaj kialoj - kaj


> jam diris ke ne haveblas unikod-kapabla versio. Rilate al Netscape, mi

> komprenas ke estas iuj problemoj pri v4.7, do mi ŝatus scii ĉu antaŭaj


> versioj indas. Mi havas eblecon ricevi v4.3.

Almenaŭ ĉi-momente - oni prefere forgesu Netskapon. Se oni havas Vindozan
sistemon, oni simple uzu ĉion, kio senkoste akompanas ĝin. Aldone oni povas
deŝuti amason da senkostaĵoj de la Mikrosofta TTT-ejo.

Simono


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 28, 2000, 3:00:00 AM3/28/00
to

"Pejno Simono":

> > Por novaĵgrupoj, mi uzas mian preferatan softvaron pro aliaj kialoj - kaj
> > jam diris ke ne haveblas unikod-kapabla versio. Rilate al Netscape, mi
> > komprenas ke estas iuj problemoj pri v4.7, do mi ŝatus scii ĉu antaŭaj
> > versioj indas. Mi havas eblecon ricevi v4.3.

> Almenaŭ ĉi-momente - oni prefere forgesu Netskapon. Se oni havas Vindozan
> sistemon, oni simple uzu ĉion, kio senkoste akompanas ĝin. Aldone oni povas
> deŝuti amason da senkostaĵoj de la Mikrosofta TTT-ejo.

Se oni estas iom aventurema, oni povas jam nun provi uzi la programojn
de Mozilo 5, kiuj estas la bazo de la baldaŭ aperonta retumilo "Netscape
Navigator 6". Mozilo 5 estas plene Unikodokapabla, kaj perfekte regas
ankaŭ Latinon 3. Kiam mi laste testis, estis ankoraŭ iom da problemoj pri
la novaĵlegilo (kaj eble ankaŭ pri la retpoŝtilo), sed eble intertempe
ili fariĝis bone uzeblaj. La TTT-legilo funkciis preskaŭ perfekte, kiam
mi testis.

Mozilo 5 estas multe pli malgranda ol Esplorilo 5, kaj apenaŭ umas pri
la sistemo en ia ĝena maniero.

Informojn pri Mozilo 5 oni povas trovi ĉe: <http://www.mozilla.org>

Pejno Simono

unread,
Mar 28, 2000, 3:00:00 AM3/28/00
to

"Bertilo Wennergren" <bert...@hem1.passagen.se> schrieb im Newsbeitrag
news:8bpvma$51cm4$1...@fu-berlin.de...

> Se oni estas iom aventurema, oni povas jam nun provi uzi la programojn
> de Mozilo 5,

Kial aventuri, se jam ekzistas senkosta rimedo, kiun ĉiu aliulo posedas, jam
kiel parto de la operaciumo?

Jen iomete la problemo pri Mozilo, ĉu? Ne estas sufiĉanta instigilo deturni
sin de la jam aŭtomate kuninstalita produkto Esplorilo. Por tio Mozilo devus
esti ege supera super la Mikrosofta kakaĵo. Tamen almenaŭ ĝis antaŭ nelonge
ĝi eĉ pli kakis. Evidente "de kako al kako" ne helpas. Ĉi-okaze oni prefere
restu ĉe la merkate plej kongrua kakaĵo.

Simono

It is loading more messages.
0 new messages