Adou skribis 18.12.2023 klo 13.01:
> Saluton!
...
> Mi ja legas, samkiel vi per eternal-september. Mi eĉ provis publikigi
> aĵojn kelkfoje (lastfoje en septembro), sed mi havas nenion interesa por
> diri ^^.
Al Novatago kaj Adou, saluton!
Nun estas pruvite, ke almenaŭ du legantoj troviĝis por mia mesaĝo de la
14-a de decembro. Koran dankon por viaj reagoj, Novatago kaj Adou.
Novatago eĉ aldonis siajn observojn pri funkciado de
soc.ulture.esperanto dum jardekoj.
Mi memoras la grupon ekde la jaro 1993, pri tio mi estas certa, sed
eble jam pli frue mi legis ion en ĝi. En la komenca tempo, sufiĉe longe,
soc.cultue.esperanto estis neoficiala grupo en la soc.culture-hierarkio,
sed poste en la jaro 1997 okazis oficialiga voĉdonado kaj la grupo estis
formale fondita ricevinte 224 porajn kaj 31 kontraŭajn voĉojn.
Mi ĵus legis averton de Google Groups, kiu ĝis nun peras ĉiujn
usenet-grupojn. La 22-an de februaro 2024 Google ĉesigas ĉian kontakton
kun usenet. Ekde tiam oni povos nur serĉi malnovan enhavon de, ekz.,
soc.culture.esperanto, sed jam ne eblos krei novajn afiŝojn aŭ trovi
freŝan enhavon kreitan en aliaj serviloj. Google motivas sian decidon
per malpliiĝo de mesaĝtrafiko en usenet kaj per ties abundege spama kaj
nur-bita enhavo.
Povas esti, ke tio estos la definitiva mortobato al usenet. Ni vidu,
eble mi iam revenos por kontroli la staton.
Bondezirojn por la baldaŭa jaro 2024!
Viuru