Tio chi venigis al mi jenan ideon: Granda helpo estus retejo kun jena
funkcio: Se oni endonas tekston en (la fontolingvo) Esperanto, la
retejo eldonas akcepteblan tradukon en la cellingvon. Do: Tiu, kiu
scipovas utiligi Esperanton kaj havas aliron al tia retejo, povas
facile esprimi sin en fremda lingvo. Char Esperanto ja estas multe pli
regula ol (almenau tre multaj) ne-planlingvoj, la celo de akceptebla
traduko (kiu estas la ne-malhaveblajho en la tuta afero) devus esti
atingebla pli facile per Esperanto (kiel fontolingvo) ol per ne-
planlingvo, chu ne?
Kion vi opinias?
--
Andreas Kueck
Bona ideo. La programo Esperantilo eble estas io, kion vi serĉas. Iru
al adreso: http://www.ipernity.com/blog/32084/74311. Ĉi tie vi trovos
artikolon pri miaj spertoj de Esperantilo.
KaGu:-}
Kara Andreas
Mi ankaú ricevas tekstojn en hungara lingvo, sed mi komprenas nenion
S-ino hungara, kiun mi akumpanis tra la urbo Rio-de-Jhanejro, post
sxia reveno al Hungario, kelkaj sekivantaj tagoj, mi komencis ricevi
hungarajn tekstojn. Mi respondas, cxiame, ke mi ne scias la hungaran
lingvon, nur Esperanto-n
Do, mi konsentas kun via ideo...
Elma
> funkcio: Se oni endonas tekston en (la fontolingvo) Esperanto, la
> retejo eldonas akcepteblan tradukon en la cellingvon.
Provu la senpagan programon *Esperantilo* (16 MB)
Dankon, ankau al KaGu:-}, por la konsileto. Pri la hungara mi provis
la programon Esperantilo: Mi endonis kiel tradukendan tekston:
"Bonvole sciigu min pri via adreso." Post la atentigo: "Atentu, ke
Esperantilo povas nun traduki sur shtupo de sintaksa analizo nur al
pola kaj germana lingvoj. Aliaj lingvoj estas tradukataj primitive je
unu vorto lau vortaro. Tiu liveras tre malaltan kvaliton de rezulta
teksto", la programo eldonis: "Szívesen közöl én -ról {via} {adreso}."
Chu tio chi lau vi estas akceptebla, tiel ke indas lerni Esperanton
por hungarlingve esprimi sin per helpo de tiu chi programo?
--
Andreas Kueck
Vi devas unue peti ion krei hungarlingvan version. Min helpis la
auxtoro /Artur/ krei svedlingvan version. :-) Ne flugas frititaj
birdoj en la buŝo :-)
KaGu;.)
Bedaurinde, ne. Ghi estas nedivenebla. Nun mi provas traduki:
Legyen szives közölje, velem a címét.
Universala tradukilo kies pivotlingvo estas Esperanto kaj
povos traduki en chiujn lingvojn, bedaurinde, ne estas
"Esperantilo". Mi pensas ke ghi pezos iomete pli ol 16 MBoj.
Tiu miraklo eble jam ekzistas sed ankorau ne havas kuraghon
prezentighi antau publiko.
Eugenio :o)