La rekonstruita blogo estas antaupasxo por - supozeble baldauxa - lancxo de
pli ambicia Portalo de zagrebaj esperantistoj. Ja la 12-an de decembro 2007
okazis fondkunveno de Asocio de zagrebaj esperantistoj. La asocio estas en
proceso de jura registrigxo.
Sugestojn kaj kritikojn oni povas enskribi sub la koncerna artikolo (la
blogo enhavas artikolojn kaj en la kroata lingvo kaj en Esperanto, ekzemple
http://zagreba-esperantisto.bloger.hr/post/pola-radio-pri-nro-4-de-zagreba-e
sperantisto/608571.aspx) per musklako super vortligilo "Komentiraj"
(Komentu), post kiam malfermigxas blanka rubriko por enskribi komentarion.
Antaux ol musklaki super butono "Poąalji komentar" (Forsendu komentarion)
oni nepre en la rubriko "Korisničko ime" (Uzantonomo) enskribu sian nomon
(veran au pseuxdonomon, ne gravas). Rubrikon "Lozinka" (Pasvorto) plenigas
nur membroj da la sama blog-sitemo por ke ilia uzantonomo automate estigxu
ligilo al ilia Bloger.hr blogo.
Antauxdankon por cxies - ecx la plej konciza - komentario (kuragxigo,
sugesto, kritiko ktp.) aux almenau saluto.
La redaktanto: Mato Spekuljak