Ingrediencoj:
250g da faruno tipo 55
2 ovoj kaj 1 ovoflavo
10g da gisto (duonkubo da panista gisto)
50g da lakto
40g da sukero
125g da butero mola
iom da salo
eblas aldoni sekajn vinberojn
Unue oni fandas la giston en la varmetigita lakto (atentu ne tro varmigi
ĝin) kaj oni aldonas la sukeron al la miksaĵo.
Por la sekvo estas du metodoj
1- per panmaŝino:
en la ujo de la panmaŝino oni metas la miksaĵon (gisto,lakto kaj sukero)
kune kun la du batitaj ovoj. Oni aldonas la farunon, la salon kaj la
buteron pecetigitan. Per la programo "pastoj" de la panmaŝino, kies
daŭro estas ĉirkaŭ 1h30 (dependas de la modelo de via panmaŝino), la
ingrediencoj estos pastigitaj kaj dum la formita pasto ripozos en
varmeto ĝi ŝveliĝos.
Mi aldonas la sekajn vinberojn kiam la pasto bule ekformiĝas.
2- sen panmaŝino:
En granda vazo oni metas la farunon sur kiu oni verŝas la miksaĵon kaj
oni ekkirlas kun elligna kulero. Aldonante la batitajn du ovojn kaj la
salon oni permane ekformas la paston. Dum dekkelke da minutoj oni vigle
permane prilaboras la paston kaj faras el ĝi bulon, oni ĝin kovras de la
butero pecetigita. La tuto devas ripozi 40 minutojn en varmeta loko kaj
por eviti aerblovetoj oni kovras la vazon per tuko. Eblas ĝin meti en
bakujo varmigita je 100°C se ne eblas ĝin deponi sur hejtilo.
La ŝvelintan paston oni farunumas kaj denove permane prilaboras por
enŝovi la buteron kaj la sekajn vinberojn.
La sekvo validas por ambaŭ ŝveliĝinta pasto, tiu formita per panmaŝino
kaj tiu formita sen panmaŝino.
La paston oni farunumas kaj oni denove formas bulon kiun oni vigle ĵetas
sur la labortablo dum dekkelke da minutoj. Fojon plian la paston devas
ripozi dum 40 minutoj en varmeto sen aerblovoj. Antaŭ ĝin lasi por
ripozo oni ŝmiras la supron per la ovoflavo al kiu oni aldonis iomete da
lakto kaj kompreneble oni metas por ripozo la paston en la muldilon kiu
iros en la bakujo.
Post la dua 40 minuta-ripozo oni enbakujigas la muldilon dum 30 kelke da
minutoj (dependas kaj de la bakujo kaj de la formo de la muldilo) en 180 °C.
Mireja
> Ingrediencoj:
>
> 250g da faruno tipo 55
Dankon, Mireja. Kio estas "faruno tipo 55"? Ĉu tritika, kaj kion
signifas "55"? (Mi ne estas panisto, eĉ ne amatora, do povas esti,
ke mi demandas stultaĵon.)
Amike
Harri
Vi pravas demandi.
La faruno per kiu mi faris la brioĉon videblan sur la bildo
www.corobu.com/briocxo1.jpg
estas tritika kaj devenas de Francio.
En Francio oni indikas la tipon de la tritika faruno per la nombroj
45, 55, 65, 80, 110 et 150.
Ju pli la nombro estas malalta des pli la faruno estas "pura" do blanka.
Ekzemple la faruno ofte uzata en mia lando estas 55 tipa, tio signifas
ke ĝi entenas inter 0,50 % kaj 0,60 % da elŝelaj restaĵoj do restaĵoj de
brano.
Se vi scipovas legi france rigardu en
http://fr.wikipedia.org/wiki/Farine,
kaj pli precize iru al la paragrafo
"Classification française des farines".
Mireja
PS:
Mi aldonos ke temas pri tritika faruno blanka en mia paĝo por la recepto
de la "franca brioĉo" kiu ne estas bulkaĵo, alidire ne estas speco de
paneto en kiu oni ŝovas viandaĵon, fromaĝon kaj similajn nutrajn manĝaĵojn.
> estas tritika kaj devenas de Francio.
> En Francio oni indikas la tipon de la tritika faruno per la nombroj
> 45, 55, 65, 80, 110 et 150.
Dankon, tiaj klasoj estis tute nokonataj al mi. Mi iom
komprenis la francan Vikipediaĵon pri la temo, kaj
komparis ankaŭ kun iuj alilingvaj. Ŝajnas ke la nomoj
de faruntipoj tre malsamas en diversaj landoj.
> Mi aldonos ke temas pri tritika faruno blanka en mia paĝo por la
> recepto de la "franca brioĉo"
Mi opinias, ke via "tritika faruno blanka" estas sufiĉe bona,
internacie komprenebla esprimo.
Harri
Hmm! Kiel bona. Manĝi ĝin per la okuloj havas grandan
avantaĝon: Ĝi neniam konsumiĝas. :-)
Eugenio
Ingrediencoj:
250g da tritika blanka faruno
La sekvo validas por ambaŭ ŝveliĝintaj pastoj, tiu formita per panmaŝino
kaj tiu formita sen panmaŝino.
La paston oni farunumas kaj oni denove formas bulon kiun oni vigle ĵetas
sur la labortablon dum dekkelke da minutoj.
Fojon plian la pasto devas ripozi dum 40 minutoj en varmeto sen aerblovoj.
Antaŭ ĝin lasi por ripozo oni ŝmiras la supron per la ovoflavo al kiu
oni aldonis iomete da lakto
kaj kompreneble oni metas por ripozo la paston en la muldilon kiu iros
en la bakujo.
Por vidi la brioĉan paston ĵus antaŭ la bakado jen la ligilo:
http://www.corobu.com/briocxo0.jpg
<http://www.corobu.com/briocxo0.jpg>
Post la dua 40 minuta-ripozo oni enbakujigas la muldilon dum 30 kelke da
minutoj (dependas kaj de la bakujo
kaj de la formo de la muldilo) en 180 °C.
Kaj jen la rezulto, belan francan brioĉon kiu ne restos longe en la
kuirejo...
http://www.corobu.com/briocxo1.jpg
<http://www.corobu.com/briocxo1.jpg>
http://www.corobu.com/briocxo2.jpg
<http://www.corobu.com/briocxo2.jpg>
-=-=-=-=-=-=-=-
Reverkis la recepton Mireja en la 5-a de marto 2011.