La lasta, kaj vere bedaŭrindega katastrofo:
Malaperis la belega paĝaro "Himnaro Cigneta", kreita far Leland Bryant Ros,
kiu estis gastita en http://www.geocities.com/cigneto/ , ĉar la servilo
Geocities fermiĝis.
Dario
Mi ripete insistas: Estas vera katastrofo por la esperanta kulturo la
malapero de tiu grava paĝaro. UEA kaj aliaj gravaj entoj, kiel ekzemple
Esperantic Studies Foundation respondecas antaŭ la esperantistaro pro la
malzorgo savi valorajn E-paĝarojn kiuj riskas malaperi ĉar ili gastiĝas en
nesekuraj serviloj.
Dario
Kiel espereble, neniu reago. La gravaj esperantaj instancoj bombaste emfazas
pri la Esperanto-kulturo, sed en la praktiko permesas ke okazu katastrofoj
kiel la malapero de tiu impona esperanta paĝaro kiu devintus esti savita en
sekura gast-servilo.
Hieraŭ temis pri "Himnaro Cigneta". Iun ajn tagon okazos alia kaj alia kaj
alia malapero de valoraj retpaĝaroj antaŭ la konsterna rigardo de ni,
senpotencaj izoluloj.
Darío
De: Ros’ Haruo
Por: Dario Rodriguez
Sendita: lundon, 09 de novembro de 2009 7:36
Temo: Re: Fw: Nova katastrofo: Himnaro Cigneta malaperis
Dankon pro la pledoj ktp, Dario, sed la himnaro ne tute pereis. Mi konservis
ĉion, kaj la himnoj plejparte konserviĝis en Internet Archive, vidu mian
afiŝon ĉe http://miahimnareto.wordpress.com/2009/11/09/ttt-himnaro-cigneta/
Iam mi intencas refondi la himnaron, kaj dumtempe mi volonte sendos
midi-dosierojn kaj nearkivitajn kantotekstojn al petantoj.
Haruo