mireille corobu wrote on Tuesday 01 March 2005 13:01:
> Por mi "mastri lingvon" estas
> "kapabli pensi rekte en la lingvo".
> Korajn salutojn
> Mireja
Ĉu oni pensas en lingvo? Kian lingvon oni utilas kiam oni
malkoveras novan
matematikan pruvon?
Ne. Oni pensas pensojn; kaj poste oni esprimas ilin lingve.
--
Anĉjo
retpoŝte: clips -> eclipse
------------------------ Yahoo! Groups
Sponsor --------------------~-->
Take a look at donorschoose.org, an excellent charitable web
site for
anyone who cares about public education!
http://us.click.yahoo.com/O.5XsA/8WnJAA/E2hLAA/tA4olB/TM
------------------------------------------------------------
--------~->
Yahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
esperanto-l...@yahoogroups.com
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/
--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Anti-Virus.
Version: 0.0.308 / Virus Database: 266.5.7 - Release Date:
05-03-01
Se oni ekzemple pensas pri divido, oni havas en la kapo la vorton
"divido", aŭ la signon "/" aŭ ":", aŭ similajhon.
Se oni kalkulas kun la nombro 1000, oni havas en la kapo iun
reprezenton de tiu nombro, chu 1000, chu 10³, chu "mil", chu "Tausend",
chu "mille", chu "dek je la tria potenco".
Se ne estus tia reprezento, niaj sensoj ne havus sencon.
Se eblus kalkuli sen lingvo, itala kelnero en germana picejo ne
murmurus misterajn nombrojn antaŭ ol anonci la sumon pagendan. Interese
estas, ke li faras tion en la itala kaj fine tradukas la rezulton en la
germanan.
Malte
Mi pensis pri muro aux barilo, ne pri nombroj, leginte
la vorton "divido".
Sed mi ja estas matematikisto :-)
Pauxlo
--
Nun ludigxas: Amplifiki: Sed tute negravas
Laux mi, oni pensas en lingvo, sed ne en "unu" lingvo sed en persona
miksajxo. Mi miksas lingvojn en mia kapo, ofte uzante la plej tauxgan aux
ecx la plej mallongan esprimon aux vorton el iu ajn el tiuj lingvoj kiujn mi
uzas por pensi (cxefe hispana kaj angla, kiujn mi uzas preskaux egale, plus
iom da esperanto kaj iomete da latina kaj galega). Tio tute ne gxenas min.
Sed mi ne povus pensi sen vortoj. Estus neeble por mi pensi nur en unu
lingvo, kaj se mi povus fari tion, miajn pensojn farigxus multe malpli
originalaj.
Cxu Esperanto ne helpas ankaux vin pli bone pensi?
Alejandro
>> Malte Milatz:
>> Se oni ekzemple pensas pri divido, oni havas en la kapo la
>> vorton "divido", aŭ la signon "/" aŭ ":", aŭ similajhon.
> Pauxlo:
> Mi pensis pri muro aux barilo, ne pri nombroj, leginte la vorton
> "divido".
> Sed mi ja estas matematikisto :-)
Niaj pensoj devenas de niaj travivaĵoj kaj vivspertoj, mi jam skribis
tion kaj bildoj, sonoj, odoroj, vortoj, vidoj, kaj tiel plu povas veki
niajn pensojn. Reciproke, de niaj pensoj kiel de niaj sonĝoj, povas
image vekiĝi bildoj, sonoj, kanzonoj, odoroj, voĉoj, vortoj...
La ekzemplo de "divido", kiu vekas
*ĉe Malte matematikaĵojn (dividi per nombroj),
*ĉe Paŭlo bildon de konstruaĵo kiu dividis/as/os (Berlina aŭ Palestina
muro?),
*ĉe Mireja la odoron de ĵus elbakujigita pomtorto dividota
estas interesa por ilustri kiel la pensoj dependas de niaj travivaĵoj
:-)
Mi proponas ke ni ludu.
Iu proponus vorton kaj ĉiuj kiuj deziras diros kelkevorte kion la vorto
vekas.
Atentu! La elekto de la vorto estas grava...
Oni povos rekomenci ŝanĝante la komencan vorton (la vorton kiu komencas
la ludon)
Kiu bonvolas komenci? tiel estas "elekti la komencan vorton"?
Ĝis morgaŭ! tempas por mi iri dormi.
Mireja
> Kiu bonvolas komenci? tiel estas "elekti la komencan vorton"?
> Ĝis morgaŭ! tempas por mi iri dormi.
> Mireja
Kiom seriozaj oni estas ĉi tie!
Neniu volas ludi :-/
Ne gravas :-), oni povas ludi aliloke...
Mireja