Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Sekso en postkomunisma erao

6 views
Skip to first unread message

ni...@glas.apc.org

unread,
Jul 23, 1996, 3:00:00 AM7/23/96
to

Sex sur ruinoj

Sur rusia video-merkato aperis la unua oficiala pornofilmo.
Finfine okazis trarompo de pornografio en la rusian video-merkaton.
Unuafoje usona porno-industrio tute lauxlegxe malgrandigas seksan
(tro)strecxigxon en nia lando/Rusio. Rusiaj video-komercistoj acxe-
tis rajton produkti kaj disvastigi kasedon kun simpla titolo SEX -
- la unuan filmon de la mondfama 'revolucia' regxisoro-pornografisto
Majkl NINN. Malgraux ke la cxefverko aperis kun kelkaj cenzuraj
eltrancxajxoj (sen genitalioj), oni povas aserti, ke en Rusio okazis
vera seksa revolucio.

Gxin aperigis rusia kompanio 'Soventure', acxetinte rajton de
usona firmao 'Antigua', kio ankaux estas revolucio - neniu pirateco.
La filmo mem estas surreala novelo pri eskapo de amo en kampon de
seksualaj ludoj, en rusia video-versio estas reprezentita la varianto
'R' [restricted = limigita], t.e. sen penisoj erektitaj kaj
penetrajxoj sur la tuta ekrano. Tamen la revolucia pornografisto Majkl
Ninn famas nome pro tio, ke liaj surrealaj filmoj estas faritaj
intence senpasie kaj ekscitigas ne pli ol frostigita moruo. Lia dua
filmo SEX-2 ankoraux pli surreal(ist)a kaj malvarma. Same oni povas
diri pri la klasika lia filmo "LATEX" (1996), en kiu estas
reprezentitaj cxiuj specoj da seks-deviajxoj - de la simpla anusa
sekso gxis la 'duobla penetrajxo'.

Malgraux ke en Rusio gxis nun oni krimpunas por produktado aux
vendado de pornografio (cetere, ankaux en Usono), la merkato jam stru-
kturigxis kaj cxio okupas sian lokon. Kaj cxiu spektanto ricevas tion,
kion li/sxi volas: amo duope, triope, kvarope ktp. Amo kontrauxnatura,
amo kun vipo, amo blua. Seksumado kun bestoj, ajxoj, transvestitoj, en
historiaj dekoracioj, laux kasikaj kanonoj ktp. Nenia la plej sekreta
kaj malpura homa fantazio restas sen atento de pornografistoj. Kaj
cxion sekretan oni eltiras sur ekranon kaj malsekretigas.

Kaj se la plej malcxastaj pensoj kutime kasxas sin en monahxa
cxelo, do oni nur povas imagi, per kio estis plenita kolektiva senkon-
scio de la subpremita komunista (fasxista) socio. Tamen malgraux cxiuj
penoj de ties estroj, popolo cxiam trovis rimedojn por ricevi la 'mal-
permesitan frukton'. Sed ne sciante pri realeco, popolo opiniis, ke ie
estas neimagebla kolbaso kaj nekredebla sekso. Kiel skribis fama sove-
tia verkisto Ilja Iljf: "Sxi revis, ke ie en la mondo ekzistas
neimagebla malcxasto. Sed oni frakasis sxian revon". Eksciante pri re-
aleco, rusianoj rapide trairis periodon de granda allogo pri pornogra-
fio kaj ilia intereso al gxi rapide falis gxis la raciaj dimensioj.
Talentaj rusianoj tuj trairis de teorio al praktiko sub devizo: "Se
ili kapablas tion fari, do ankaux ni tion kapablos". Kaj nome rusianoj
inventis nocion "Sveda familio", nome rusianoj liveradas al Euxropo la
plej malpuran specon de pornografio (ekzemple, seksumado kun hundoj,
eble kiel rememoro pri GULAGo, cxu?).

Tamen okazis seniluziigxo - ja t.n. 'malpermesita frukto' okazis
produkto de grandega industrio, senanima, blinda masxino, cxenstablo.
Kaj cxiu tuj ekenuigxis. Krome, rusianoj tre lacigxas pro senspiriteco
de pornografio. Nome pro tio en Rusio oni tiom sxatas t.n. "molan ero-
tikon", kiun oni nomas en Okcidento "soft porn". Tio estas la sama por-
nografio, sed sen jure difinitaj trajtoj - bildoj pri enigo de viraj
genitalioj en iujn tru(et)ojn de ies korpo. Ekzemple, filmojn laux
stilo de "Emanuel" oni konsideras kiel 'spiritajxojn'. Tamen se oni
agnoskas, ke pornografio ludas difinitan rolon en socio (tiun de sav-
klapo), oni ne rajtas sercxi ankoraux ion superfluan, cxu ne?

La plej interesa estas tio, ke la plej grandan kvanton da porno-
-kasedoj oni vendas ne en Moskvo, sed en malgrandaj rusiaj urbetoj.
Cxar grizecon de loka vivo oni povas dilui ne nur per vodko, sed
ankaux per spektado de allogaj videofilmoj kiel "Anusa shaw
[spektaklo]", "Knabinoj de la malantauxa korto", "Glutu, baby, glutu",
"Seks-kliniko" kaj la plej proksima al realajxoj de la postkomunista
lando "Seks sur ruinoj".
NikSt

Berna

unread,
Jul 26, 1996, 3:00:00 AM7/26/96
to

ni...@glas.apc.org wrote:

> Sex sur ruinoj
>
[...]
amo blua. [...]

Kion signifas "amo blua"?


--
Berna Slikker /\_/\ When in danger or in doubt
bsli...@bart.nl =( @ @ )= run in circles, scream
http://www.bart.nl/~bslikker > - < and shout.


0 new messages